1-a EDE-Konferenco

por membroj kaj simpatiantoj de la politika movado „Eŭropo – Demokratio – Esperanto“

en Strasburgo, 27-a de februaro - 1-a de marto 2009

EDE (Eŭropo – Demokratio – Esperanto) estas eŭropa politika movado, kiu celas disvastigi Esperanton kaj konstrui pli demokratian Eŭropon. En diversaj eŭropaj landoj, precipe en Francio kaj Germanio, EDE-anoj nun preparas sin por partopreni en la Eŭropaj Balotoj de 2009. Por interŝanĝi niajn politikajn ideojn kaj pluevoluigi niajn laborplanojn, ni nun invitas al la unua internacia konferenco de EDE.

Ne maltrafu tiun ĉi historian eventon – la unua aparta aranĝo, en kiu anoj de politika movado el diversaj landoj kunvenas por – egalrajte kaj tamen sen tradukistoj – debati en neŭtrala lingvo pri la estonto de EU.

Ni esperas je multnombra partopreno, ankaŭ por krei menciindan eventon por la amaskomunikiloj.


Loko

9, rue de l'Auberge de Jeunesse
F-67200 Strasbourg
http://www.fuaj.org/Strasbourg-Rene-Cassin
Mapo de Google:
http://minilien.com/?7QoZnFQn9f

(La junulargastejo estas jam konata al multaj esperantistoj pro la IJK 2001.)


Kostoj

Ni planas havi 3 manĝojn en la junulargastejo: 30 eŭroj
Sabate vespere, ni havos eksteran vespermanĝon.
2 noktoj: 40 eŭroj
Do 70 eŭroj por la junulargastejo.

Por ke la financa situacio de niaj membroj ne malebligu partopreni la kunvenon, la federacio de EDE repagos al la membroj parton de la vojaĝkostoj. Ni bedaŭrinde ankoraŭ ne precize planis la buĝeton de la repagoj. Bonvolu tuj mendi viajn trajnbiletojn por eluzi malatajn tarifojn kaj konservu viajn biletojn.


Aliĝo

Bonvolu aliĝi ĉe Emmanuel Debanne (emmanuel.debanne ĉe free.fr) kun kopio al Fabien Tchudy (arbofeo ĉe gmail.com). Germanoj prefere sendu kopion ankaŭ al Ulrich Matthias (um ĉe e-d-e.eu).


Programo (ne definitiva, proponoj bonvenas!)

vendrede, 27-a de febrauro

19h akcepto
komuna vespermanĝo
20h30 prezento "okazis en 2004"

sabate, 28-a de februaro

9h politika programo: francaj proponoj, germanaj proponoj, nivelo de la federacio
11h prezenti EDE
12h30 tagmanĝo
14h kontakti la civitanojn (rete, surstrate, gazete...)
16h ekzisti en la amaskomunikiloj
...
kio por la vespero ?

dimanĉe, 1-a de marto

9h la venontaj monatoj - ĉu komunaj agadoj?
11h laborgrupoj (retejo, informilo)?
12h30 tagmanĝo
15h foriro


Rimarko de Ulrich Matthias pri la provizora programo:

Laŭ mi gravas, ke la EDE-konferenco estu ankaŭ forumo, kie eŭropanoj povu interŝanĝi siajn politikajn ideojn. Volonte mi kontribuos al la programo per kelkaj prelegoj  kun diskutoj, ekzemple pri la sekvaj temoj:

a) La lingva kaj kultura politiko de EDE (i.a. prezento de la lingvopolitikaj programoj, kiujn EDE jam publikigis en Germanio kaj Francio, kaj de mia propra opinio)

b) Ekonomia kaj financa politiko (ideoj i.a. kun rigardo al la financa krizo)

c) Sociala politiko en Eŭropo (Ĉu ni bezonas socialan politikon sur eŭropa nivelo? Kia ĝi estu?)

Kompreneble pri b) kaj c) EDE nuntempe ne publikigu tro konkretajn opiniojn.

(Interesa diskuttemo estus ankaŭ: „La traktato de Lisbono“ kaj precipe la demando „Kiom da suvereneco retenu la membroŝtatoj de EU?“ – Kiu pretus gvidi tian diskuton?)


 

Ulrich Matthias, 2009-01-19