UNU MONDO

Projekto de tutmonda esperantista partio

 

Eine-Welt-Partei - One World Party - Mouvement Mondial

Mondo - Demokratio - Esperanto

[de: Eine-Welt-Partei]

 


 Por aktualaj informoj, bonvolu viziti la novan retejon http://www.unu-mondo.org


 

Mia lando estas la mondo kaj mia religio estas fari bonon.

My country is the world and my religion is to do good.  -  Thomas Paine

 

„La penoj de eŭropanoj forĵeti siajn malnovajn sentojn pri identeco por brakumi pli progresemajn ideojn, kiuj identigus ilin malpli kiel britojn, francojn, germanojn, ktp., kaj pli kiel eŭropanojn, estas aplaŭdindaj. Mi deziras, tamen, ke tio estu nur unua paŝo al kreo de reala sento, kiel Zamenhof mem diris, ke identeco estu ne nacia sed homarana; ke iam aŭstralianoj, ĉinoj, japanoj, usonanoj, afrikanoj, ktp., estu nur homoj, anoj de la homa raso, strebantaj plej efike protekti kaj progresigi la planedon kaj la homaron.“  -  Kep Enderby, el Monato 3/2004

 


 Por aktualaj informoj, bonvolu viziti la novan retejon http://www.unu-mondo.org


 

EDE tutmondiĝu

 

La politika movado Eŭropo – Demokratio – Esperanto (EDE) aktivas por demokratiigi Eŭropon. Ĝi partoprenis en eŭropaj balotoj kun relative malgranda sukceso – eble pro tio, ke unuiĝinta, demokratia Eŭropo jam estas realo, eĉ se ankoraŭ ne tute perfekta.

 

Ni esperantistoj nun konsciu pri tio, ke ni estas unuavice tutmonda movado. Ni daŭrigu agadi por egalrajta kunlaboro, homaj rajtoj kaj demokratio – sed notu, ke tiu agado jam estas multe pli bezonata sur monda anstataŭ sur eŭropa nivelo. La Eŭropaj Balotoj 2009 montris, ke speciala direktiĝo de partio al Eŭropo apenaŭ donas pliajn voĉojn. Ni do tute sincere emfazu, ke Esperanto celas utili ne nur al Eŭropo, sed al la tuta mondo.

 

EDE do refondiĝu kiel tutmonda partio, kies esperanta nomo estu "Partio Unu Mondo" aŭ "Unumonda Partio". En Germanio, ĝi povus akiri sub la bela nomo "Eine-Welt-Partei" novajn subtenantojn, kaj helpi seniluziiĝintajn aktivulojn de EDE trovi novan entuziasmon.

 

Eblas ankaŭ kompromiso inter la nomoj malnova kaj nova: "Unu Mondo - Demokratio - Esperanto", mallonge UNU MONDO, aŭ "Mondo - Demokratio Esperanto", mallonge MDE.

 


 Por aktualaj informoj, bonvolu viziti la novan retejon http://www.unu-mondo.org


 

 

Partopreno en balotoj

 

La Unumonda Partio celu partopreni en balotoj ĉie en la mondo – precipe sur internacia nivelo, do unuavice en eŭropaj balotoj, sed laŭokaze ankaŭ sur landa, regiona aŭ loka nivelo. Ĝi estu per-esperanta kaj por-esperanta partio, uzanta en siaj internaciaj kontaktoj ĉefe Esperanton, kaj tamen estu malferma ankaŭ al neesperantistoj.

 

Tie, kie la partio evidente ne havas ŝancon tuj akiri seĝon en parlamento, la partopreno en balotoj tamen povas havi sencon – ekzemple por atentigi pri Esperanto kaj pri helpaj projektoj, kaj por disvastigi niajn ideojn.

 


 Por aktualaj informoj, bonvolu viziti la novan retejon http://www.unu-mondo.org


 

Bazaj principoj kaj celoj

 

Bazaj celoj de la partio estu konservi kaj progresigi la mondon favore al bonfarto de ĉiuj homoj. La lingvo Esperanto helpu plibonigi kompreniĝon kaj kunlaboron, kaj faciligu al homoj senti sin mondcivitanoj. Fina celo povus esti Monda Federacio konsistanta el egalrajtaj membroŝtatoj. Demokratie elektita Monda Parlamento ellaborus kelkajn bazajn leĝojn (ekzemple pri paco, ekologio aŭ homaj rajtoj), kiujn la membroŝtatoj devige obeus, respondecante pri tio antaŭ Monda Tribunalo.

 

La "unumondanoj" decide agadu por realigi homajn rajtojn, serĉante dialogon ankaŭ kun tiuj, kiuj malrespektas ilin. Kiel politikan sistemon, la partio disvastigu tutmonde la ideon de parlamenta demokratio.

 

Kiel ekonomian sistemon, ni proponas ekologi-socialan merkatan ekonomion. La ideoj de konkurenco kaj de prezoj estiĝantaj surbaze de mendo kaj oferto estas gravaj por progresigi la ekomomion. Sed ne malpli gravas etikaj principoj, al kiuj apartenas protektado de malfortuloj, kaj ekologio kiel bazo por daŭripova evoluo. Ni subtenu justan komercon kaj etikan moninvestadon.

 

Pri detaloj de la partia programo demokratie decidu la membroj de la partio.

 


 

Helpa agado

 

La Unumonda Partio kuraĝigu ĉiujn homojn jam nun subteni helpajn agadojn de esperantistoj kiel ekzemple

·        Bona Espero (infanvilaĝo en Brazilo)

·        Projekto Nabouba (iniciato por helpi orfojn en Benino)

·        E-vid-ente (blindula agado de Jacques Tuinder)

·        Agado Espero de UEA


 Por aktualaj informoj, bonvolu viziti la novan retejon http://www.unu-mondo.org


 

 

Fondo de asocio

 

Post kiam mi prezentis tiujn ĉi ideojn ĉi tie la 16-an de aŭgusto 2009, tuj troviĝis kelkaj fortaj subtenantoj inter la aktivuloj de EDE. La 20-an de septembro fondiĝis la reta forumo de UNU MONDO, kie tuj montriĝis vigla interesiĝo pri la projekto. Unu semajnon post la fondo la forumo jam havis 33 membrojn, plejparte ne-membroj de EDE.

 

Ĉar jam multaj homoj esprimis la deziron aliĝi al la partio, mi kompilis proponon de statuto. La asocio povus formale fondiĝi post reta interkonsento pri statuto kaj estraro per mallonga, ne tro formala fondokunveno kadre de la EDE-Konferenco en Strasburgo la 17-an de oktobro 2009. Laŭ germana juro jam du personoj sufiĉas por fondi asocion, se tiu ne deziras registriĝi ĉe tribunalo, agnoskiĝi laŭ partia leĝo aŭ alimaniere akiri juran personecon. Kiu pretas fariĝi estrarano (prezidanto, vicprezidanto, sekretario, estrarano pri Afriko/Ameriko/Aŭstralio/Azio/Eŭropo …) aŭ landa reprezentanto au proponas plibonigi la statuton, kontaktu min.

 

La proponita statuto intence ni parolas precize pri temoj kiel „merkata ekonomio“, „socialismo“, „atomenergio“, „gentekniko“ aŭ pri la demando, ĉu justa komerco kaj Esperanto estu devige enkondukataj aŭ nur iom post iom disvastigataj, komencante per moralaj apogoj fare de ŝtataj aŭtoritatoj. Pri tiaj detaloj (kiuj povus iom disdividi nin) tamen suborganizoj de UNU MONDO povas libere decidi

 

Mi persone volonte daŭrigus ankaŭ la agadon en la tradicia EDE; tamen en la agado por Unumonda Partio mi partoprenos kun pli da entuziasmo.

 


 

Forumo

 

Ni invitas vin aliĝi al la reta forumo de UNU MONDO.

 

Google Groups
Aliĝi al la forumo Unu Mondo
Retadreso:
Viziti tiun ĉi forumon

 


 Per monda kompreniĝo al monda ekvilibro


 


 Por aktualaj informoj, bonvolu viziti la novan retejon http://www.unu-mondo.org


 

Wiesbaden (Germanio), 2009-08-16; lastaj ŝanĝoj: 2009-09-27

 

Ulrich Matthias <um (ĉe) unu-mondo.org>

 

Respondecas pri tiu ĉi retejo / verantwortlich für diese Website: Ulrich Matthias, Rückertstr. 6, DE-65187 Wiesbaden, http://www.u-matthias.de.