Politika agado por Esperanto

     

    Laŭ prelego farita en la „Gaja Semajnfino“ en Breisach, 2005-10-08, kun multaj aldonoj kaj precizigoj

    Ulrich MATTHIAS, Wiesbaden, Germanio

     


    Aldono (20-a de septembro 2009): Intertempe EDE partoprenis en la Eŭropaj Balotoj 2009 en Francio kaj Germanio kaj ricevis sume 40.716 voĉojn. Aktuala diskuttemo estas la propono, ke EDE pluevoluu al tutmonda partio:

    http://www.unu-mondo.org


     

    Enhavo

     

    1. Kial engaĝiĝi politike

    2. La tri vojoj de politika agado

    3. Eŭropo – Demokratio – Esperanto: La asocio EDE

     


     

    1. Kial engaĝiĝi politike

     

    “Pasos ankoraŭ tre kaj tre multe da jaroj, antaŭ ol la registaroj trovos la demandon de lingvo internacia sufiĉe maturiĝinta kaj inda je ilia enmiksiĝo”, skribis Ludoviko Zamenhof en la jaro 1900 en sia eseo “Esenco kaj estonteco de la ideo de lingvo internacia”. Li klopodis disvastigi sian lingvon unuavice de sube, kuraĝigante ĉiajn homojn lerni, apliki kaj disvastigi la lingvon. Samtempe li konsciis pri tio, ke tiu ĉi desuba vojo povas esti “laciga” kaj “sendanka”.

     

    La homaj kaj financaj rimedoj de movado aganta de sube estas limigitaj. Subteno de supre povus efike helpi ĝian progreson. Engaĝiĝo por Esperanto laŭ politika vojo povas helpi akiri tian subtenon. Ne malpli grava ol la celo estus la vojo mem – la politika engaĝiĝo ofertas bonajn ŝancojn atentigi multegajn homojn pri Esperanto kaj tiamaniere fortigi la bazon de la movado.

     

    La du bazaj strategioj por disvastigi Esperanton – desubismo kaj desuprismo – ne ekskludas, sed kompletigas unu la alian.

     


     

    2. La tri vojoj de politika agado

     

    Ekzistas tri eblecoj por partopreni en politika vivo – la agado de ekstere (ekz. la aliro de politikaj instancoj pere de neŭtralaj Esperanto-organizoj), la agado ene de “ordinara” partio, kaj la agado per speciala esperantista partio.

     

    2.1 Agado de ekstere

     

    Jam Zamenhof menciis la ideon, ke “apartaj personoj kaj societoj (...) povus (...) konstante instigadi la registarojn” por ke tiuj solvu la “demandon pri lingvo internacia” (Esenco kaj Estonteco, 1900). Kaj efektive jam en la unuaj jardekoj de la movado esperantistoj klopodis kontakti ĉiajn politikajn instancojn. Pozitivaj rezultoj estis ekzemple la afablaj salutvortoj de la reĝoj de Britio respektive de Hispanio al la Universalaj Kongresoj en Kembriĝo (1907) kaj Madrido (1909), aŭ la fakto, ke en 1910 (laŭ la oficiala datumbazo) 42 francaj kaj 4 britaj parlamentanoj - proponis – kvankam finfine vane – Zamenhof por la Nobelpremio pri paco.

     

    Gravaj gravaj klopodoj akiri oficialan rekonon de Esperanto estis faritaj de UEA en la jaroj 1921-1924 ĉe la Ligo de Nacioj kaj ekde la jaro 1949 ĉe UNESCO. Dum la agado ĉe la Ligo de Nacioj plejparte malsukcesis, UNESCO almenaŭ akceptis du rezoluciojn favore al Esperanto en la jaroj 1954 kaj 1985. Sed tiuj ĉi rezolucioj enhavis nenion devigan, kaj sekve ili ne tre multe kontribuis al la disvastigo de Esperanto.

     

    Kompare kun la agado de la neŭtrala movado en la ĝenerala monda politiko, la lobiado de Internacia Katolika Unuiĝo Internacia ĉe la Katolika Eklezio donis pli da fruktoj (agnosko de Esperanto kiel liturgia lingvo, esperantlingvaj salutoj kaj radioelsendoj el Vatikano). Tio supozigas, ke ankaŭ lobiado ene de politikaj partioj povus esti pli fruktodona ol kontaktoj inter neŭtralaj Esperanto-organizoj kaj politikaj instancoj.

     

    2.2 Agado ene de ordinara partio

     

    La ideon de esperantista agado ene de ordinara partio transprenis en Eŭropo ĉefe du organizoj – la Asocio de Verduloj Esperantistaj (AVE) kaj, en Italio, Esperanto Radikala Asocio (ERA).

     

    AVE fondiĝis en 1984 kaj havas nuntempe ĉirkaŭ 400 membrojn, el kiuj tamen nur kelkdek efektive aktivas. En la 2a Kongreso de la Eŭropaj Verduloj en 1999 en Parizo ĝi proponis rezolucion, laŭ kiu la verduloj subtenas la ideon “starigi en la Eŭropa Parlamento komisionon por studi la diversajn solvojn por protekti la lingvan ekosistemon per efika kaj demokratia solvo, inkluzive de la hipotezo adopti Esperanton kiel eŭropan federacian lingvon”. La rezolucio akceptiĝis.

     

    En la sama jaro, la francaj verduloj publikigis – laŭ propono de ilia Esperanto-Komisiono – en ilia balotprogramo sub “lingva politiko” la postulojn:

     

    1. Esplori la uzadon de Esperanto kiel ponto-lingvo por la internacia komunikado.

    2. Esplori la potencialon de Esperanto ene de la Eŭropa Unio.

    3. Oferti Esperanton en la lernejoj kiel elekteblan lingvon.

     

    En la 80aj jaroj de la 20a jarcento fondiĝis ankaŭ Esperanto Radikala Asocio (ERA). Ĝi organizis diversajn manifestaciojn por Esperanto kaj eldonis en 1997 kun financa subteno de la Eŭropa Unio la libron “La kostoj de la eŭropa lingva ne-komunikado” en Esperanto, la angla kaj la itala. Fine de 2003 ERA instigis la Radikalan Partion postuli la okazigon de “Unua konferenco pri lingvoj en Eŭropo”. Tiun ĉi postulon subskribis 36 italaj anoj de la Eŭropa Parlamento. La ĉefa aktivulo de ERA, Giorgio Pagano, substrekis la postulon per 18-taga malsatstriko – tamen sensukcese. En septembro 2005 ERA instigis du eŭropajn deputitojn, Emma Bonino kaj Marco Panella, fari skriban demandon pri Esperanto al la Eŭropa Komisiono.

     

    En 2004 la pola esperantistino Malgorzata Handzlik sukcese kandidatis por la Eŭropa parlamento. Ŝia partio, la pola Platforma Obywatelska (Civitana Platformo), apartenas al la frakcio Eŭropa Popola Partio el kristdemokratoj kaj similaj partioj.

     

    Jam preskaŭ forgesita estas la Eŭropa Federacia Partio (EFP), kiu partoprenis la Eŭropajn balotojn en Germanio en 1984. En sia varba filmo tiam dissendita de la germana televido ĝi pledis por Esperanto, de kio rezultis kelkaj membriĝoj en Germana Esperanto-Asocio. En la balotoj ĝi ricevis 0,15 % de la voĉoj. Sed en 1989 ĝi estis ekskludita de la balotoj post kiam unu el ĝiaj aktivuloj falsis subtenajn subskribojn, preninte adresojn el telefonlibro. Per tio finiĝis la agado de EFP.

     

    Esperantistoj simpatias al plej diversaj politikaj partioj, tiel ke agado ene de partioj disigas kaj tiamaniere eventuale ankaŭ malfortigas la movadon. En la balotoj por la Germana Federacia Parlamento de 2005 kandidatis almenaŭ du esperantistoj – Walter Ullmann (UEA-delegito el Friedberg kaj eksa prezidanto de Frankfurta Esperanto-Societo) por la ekstreme dekstra, ksenofobia partio “Die Republikaner” kaj Gesine Lötzsch por la tre maldektra partio “Die Linke/PDS”. (Gesine Lötzsch estas edzino de prof. Ronald Lötzsch, lingvisto kaj iama vicprezidanto de Germana Esperanto-Asocio; tamen ekzistas kontraŭdiraj informoj pri tio, ĉu ŝi efektive parolas Esperanton). Dum s-ro Ullmann malsukcsis en la baloto, s-ino Lötzsch sukcesis resti en la Germana Federacia Parlamento, al kiu ŝi apartenas jam de 2002.

     

    La problemon, ke ne tre multaj esperantistoj emas aktivi ene de iu specifa partio, spertis ankaŭ AVE. En la 3a Kongreso de la Eŭropaj Verduloj en 2002 en Berlino denove akceptiĝis rezolucio favore al Esperanto (fakte temas pri rezolucio pri endanĝerigitaj lingvoj, kiu atentigas pri “Paderborna Metodo” kaj la propedeŭtika valoro de Esperanto) danke al kunlaboro inter ERA kaj AVE. Sed en la 4a Kongreso de la Eŭropaj Verduloj en 2004 AVE estis malpli sukcesa. Ĝia sekretario Manfred Westermayer raportis pri la rezoluci-propono de AVE el tiu kongreso: “Bedaŭrinde ni ne sukcesis ke ĝi iĝu rezolucio - ĉar ankoraŭ ni estas tro malmultaj esperantistoj ene de la Verdaj Partioj, por interligita kunlaboro.”

     

    Por ne tro disigi siajn fortojn, esperantistoj povus mem fondi partion, en kies programo la lingva problemo okupus sufiĉe centran lokon.

     

    2.3 Agado per speciala esperantista partio

     

    La unua esperantisto, kiu celis fondi partion, estis verŝajne la germana libristo Josef Zauner Josef Zauner (1895 – ?). Ekde la jaro 1920 li engaĝiĝis por la “Unuiĝintaj Ŝtatoj de Eŭropo”, publikigante en diversaj lingvoj (la germana, hungara, rumana kaj Esperanto) politikan programon, laŭ kiu Eŭropo kunkresku ekonomie kaj uzu Esperanton kiel oficialan helpan lingvon. Samtempe li estis verŝajne la unua homo, kiu pledis por enkonduko de komuna mono en Eŭropo. En 1931 li publikigis en germana lingvo broŝuron kun la titolo “Der Weg zur Europa-Partei” (“La vojo al Eŭropa partio”). Sed la venko de naziismo super la demokratiojn kelkajn jarojn poste malsukcesigis liajn planojn. Li klopodis adapti siajn ideojn al la novaj cirkonstancoj (en nazia Germanio estiĝu “Eŭropa Centro” kun giganta internacia flughaveno, kie la homoj el diversaj landoj kompreniĝu en Esperanto), sed fiaskis ankaŭ tiamaniere. Tre verŝajne Zauner ne postvivis la Duan Mondmiliton.

     

    Eble la ideo de esperantista partio reviviĝis nur en la 80aj jaroj en Britio. Verŝajne vere fondiĝis en tiu ĉi tempo Esperanto-Partio, sed ĝi trovis inter esperantistoj pli da kontraŭstaro ol subteno, tiel ke la afero endormiĝis denove.

     

    La sitacio ŝanĝiĝis nur en 2003, kiam en Francio fondiĝis la asocio “Eŭropo – Demokratio – Esperanto” (EDE) kun la celo partopreni la Eŭropajn balotojn en 2004. Kaj efektive, malgraŭ ĉiuj skeptikuloj, EDE mirinde sukcesis atingi tiun ĉi celon. Ĝi ricevis en Francio en la balotoj de 2004 pli ol 20.000 voĉojn kaj multe kontribuis al tio, ke Esperanto fariĝas pli konata kaj pli serioze traktata.

     


     

    3. Eŭropo – Demokratio – Esperanto: La asocio EDE

     

    3.1 EDE en Germanio

     

    Nur iom malfrue la ideo de EDE atingis Germanion. En la Internacia Seminario de Germana Esperanto-Junularo je la jarŝanĝo 2003/2004 en Wetzlar kelkaj germanaj studentoj trasprenis la ideon de francoj. Mallonge poste estiĝis reta dissendolisto pri la projekto, kaj la 1an de februaro 2004 fondiĝis en la nordgermana urbo Emden la germana EDE. Por partopreni en la balotoj, oni devis kolekti 4.000 subtenajn subskribojn (kun konfirmo de la koncerna urba registrejo, ke la subskribinto vere estas voĉdonrajta), sed jam restis por tio eĉ ne du monatoj da tempo. Germanaj esperantistoj rigardis la aferon jen entuziasme, jen malamike; eble plej oftis modera bonvolemo (“Mi mem volonte subskribas, sed kolekti 4.000 subskribojn en tiel mallonga tempo ja apenaŭ eblas”). Pozitive influis la sintenon du faktoroj – EDE en Germanio estis unuavice teamo de junuloj, dum la ĉefa kandidato estis esperantisto kun alta reputacio, prof. Reinhard Selten, nobelpremiito pri ekonomiko de la jaro 1994.

     

    Komence de aprilo 2004 montriĝis, ke la nombro de subtenaj subskriboj estas nur ĉirkaŭ 2.500; la germana EDE do vole-nevole decidis rezigni pri partopreno en la balotoj de 2004. Sed la spertoj estis kuraĝigaj – troviĝis multaj dekoj da entuziasmaj kunlaborantoj; unu el ili – Otto Nelken el Warstein – eĉ sukcesis kolekti pli ol 200 (laŭ aliaj informoj eĉ pli ol 400) subskribojn en urbeto kun 10.000 loĝantoj.

     

    3.2 Survoje al revekiĝo

     

    Post la balotoj en 2004, EDE en Germanio (kaj onidire ankaŭ en Francio) certagrade endormiĝis. Tio estas komprenebla, ĉar ĝis la venonta gravega evento – la eŭropaj balotoj de 2009 – ankoraŭ restas pluraj jaroj. Al la EDE-renkontiĝo planita fine de aŭgusto 2005 ĉe la germanfranca limo aliĝis nur ĉirkaŭ 10 francoj kaj neniu germano (kvankam tamen almenaŭ unu germano planis veni), tiel ke oni fine decidis ne okazigi ĝin.

     

    Sed sendube en Francio same kiel en Germanio denove vekiĝos sufiĉe da entuziasmo, kiam alproksimiĝas la jaro 2009.

     

    En Germanio necesas baldaŭ – laŭeble en 2006 aŭ 2007 – refondi EDE kaj komenci varbadon de membroj, ĉar efektive ĝis nun la germana EDE konsistas verŝajne nur el la 5 fondaj membroj. Necesas diskuti pri kelkaj bazaj aferoj. Ĝis nun en Germanio EDE estas nur organizo, ne partio, ĉar ĝiaj fondintoj pensis, ke kiel “partio” eblus malpli facile kunlabori kun la laŭstatute neŭtralaj Esperanto-organizoj; por partopreno en Eŭropa Baloto en Germanio ne necesas esti partio. Sed laŭ mi la distingo inter “vera partio” kaj “organizo, kiu nur fakte, sed ne formale estas partio” nur kaŭzas konfuzon. Estus bone, se ni povus uzi la esprimon “Esperanto-Partei” en nia informa agado.

     

    3.3 La balota programo  

     

    Unu el la plej gravaj problemoj de EDE konsistas en tio, ke ni deziras unuflanke resti relative neŭtralaj en aliaj temoj ol lingva politiko (por ne forpuŝi iujn simpatiantojn de Esperanto kun difinitaj politikaj sintenoj), dum aliflanke la plej multaj voĉdonantoj atendas de partio kiel eble plej klarajn poziciojn pri ĉiaj aktualaj problemoj.

     

    La germana EDE ĝis nun emfazis, ke ĝi apogas sin sur la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj, malŝatas burokration kaj favoras rektan demokration (referendumojn). Sed indas havi pli ampleksajn gvidliniojn. Por multaj esperantistoj la lingvo Esperanto estas parto de pli ampleksa idealo. Ni do povus ankaŭ emfazi la humanisman fonon de la Esperanto-movado (la strebadon al kompreniĝo kaj paco) kaj la deziron venki naciajn egoismojn, pensante ĉiam pri tio, kio estas bona por Eŭropo kiel tutaĵo. Ni povus diri, ke rilate al la kontrasto “socialismo – liberalismo” ni preferas ian mezan vojon, dum ekologio por ni gravas. Necesas decidi, ĉu ni tre malferme aŭ nur malrekte kontraŭu usonan hegemonion. 

     

    Ni povus nomi nin “partio de la mezo”, kiu evitas ekstremajn starpunktojn kaj tamen estas malferma por ĉiuj ideoj por plibonigi la mondon – kaj kiun distingas de aliaj partioj bonega ideo por alproksimiĝo kaj egalrajteco de la homoj en tuta Eŭropo kaj la mondo.

     

    Plej bone estus, se proksimume 2 jarojn antaŭ la balotoj iu kiel eble plej granda EDE-kongreso (aŭ pluraj kongresoj – unu internacia kaj poste kelkaj naciaj) demokratie traktus la demandon, kiugrade EDE esprimu poziciojn pri nelingvaj temoj, kaj kiaj estu tiuj ĉi pozicioj. Ja en 2004 la tempopremo igis EDE mem konduti iom maldemokratie, almenaŭ en Germanio...  

     

    3.4 Perspektivoj

     

    En la plej multaj landoj estas relative altaj baroj por eniri Eŭropan Parlamenton – ekzemple en Germanio partio bezonas por tio almenaŭ 5 % de la voĉoj. Kun la lingva problemo kiel ĉefa temo verŝajne ne eblas superi tian baron, kaj same apenaŭ eblus trovi ian niĉon por akiri pere de alloga ĝenerala programo (kie Esperanto estus nur unu el la celoj) sufiĉe da voĉoj por tio. Havi EDE-deputitojn do povus esti nur celo por la malproksima estonto.

     

    Sed la partpreno en la balotoj mem jam grave helpus en la diskonigo kaj prestiĝo de Esperanto. Ĝi alportas unikajn ŝancojn en la informa agado. Krome, en Germanio ekzistas interesa regulo pri financado de partioj: Ĉiu partio, kiu akiras pli ol 0,5 % de la voĉoj en eŭropa baloto, ricevas financan subtenon de ĉirkaŭ € 3,40 por ĉiu voĉo. Tio signifas, ke se la Germana EDE ricevos en 2009 pli ol ĉirkaŭ 130.000 voĉojn, ĝi ricevos por la jaroj 2009-2014 subvencion de entute ĉirkaŭ € 450.000. Se ni memoras pri la supre menciita rezulto de la subskribo-kolektado en la urbeto Warstein, la limo de 0,5 % (= ne multe pli ol 0,2 % de la tuta plenkreska loĝantaro) principe povus esti superebla.

     

    Miaopinie EDE estas nuntempe unu el plej gravaj iniciativoj en Esperantujo. La demokratiaj strukturoj en Eŭropo ofertas bonajn ŝancojn. Gravas, ke ni eluzas ilin.

     


     

    Korektoj, precizigoj, aldonoj - kaj opinioj - estas bonvenaj.

     

    Ulrich.Matthias @ t-online.de   http://www.u-matthias.de