Eŭropo – Demokratio – Esperanto
Europa – Demokratie – Esperanto
La oficiala programo de EDE-Germanio
Antaŭrimarko de la tradukanto
Tiu ĉi
„konciza programo“ estas originale verkita en germana lingvo de la prezidanto de EDE-Germanio,
Manuel Cebulla. Li enplektis
en ĝin multajn proponojn de aliaj EDE-anoj.
La 23-an de marto 2009 EDE transdonis tiun ĉi programon
(kun multaj aliaj dokumentoj kaj 5.240 subtenaj subskriboj) al la germana federacia balotestro por ekhavi la rajton
partopteni en la Eŭropaj
Balotoj 2009. La programo, akceptita de la estraro de EDE-Germanio, ekhavis tial oficialan rolon. Tamen la balotestro kaj la balota komisiono uzos la programon verŝajne nur por kontroli, ĉu EDE estas serioza politika
asocio, kaj ĉu la programo akordiĝas kun la germana konstitucio.
Verŝajne en la venontaj semajnoj unuopaj kandidatoj de EDE-Germanio kompilos sinprezentojn kun aldonaj rimarkoj
pri siaj politikaj interesoj kaj opinioj.
La traduko
ankoraŭ ne estas kompleta, sed mi
intencas daŭrigi la laboron post nelonge. Notindas, ke Manuel nuntempe ankoraŭ faras kelkajn modifojn
i.a. pri lingvopolitiko.
Wiesbaden, la 28-an de marto 2009
Ulrich Matthias
Kelkaj ligiloj
La programo
de EDE-Germanio en la germana
originalo
La programo
de la EDE-Federacio (en Esperanto kaj
18 naciaj lingvoj)
Propono de nova programo por la EDE-Federacio (en
Esperanto)
Sinprezento de kandidatoj de EDE-Germanio (germanlingva):
Konciza programo de EDE
por la Eŭropa Baloto 2009 en Germanio
EDE estas
parto de la eŭropa movado Eŭropo – Demokratio – Esperanto elirinta
de Francio en
2003. Ĝi volas enigi la internacian pontolingvon Esperanto kaj ĝiajn fonajn ideojn en la politikan diskutadon.
La historiaj radikoj de EDE
La programaj
ideoj kaj celoj de Eŭropo – Demokratio – Esperanto havas historiajn radikojn kaj sekvas i.a.
la tradicion de la Franca Revolucio kun
ĝiaj ideoj de libereco, egaleco kaj frateco, kaj
de la Festo de Hambach, kiun
oni rigardas kiel naskiĝan horon de la germana demokratio. EDE sekvas ankaŭ la tradicion de la pacmovado kaj de la ideoj de la eŭropa movado.
Plia radiko kompreneble
estas la ideoj de Ludoviko Zamenhof, kiuj kondukis al lia internacia lingvo Esperanto liganta la popolojn: Li deziris konstrui neŭtralan fundamenton, sur kiu la diversaj popoloj povu interrilati
en libereco, paco kaj frateco, sen
altrudi unu al la alia siajn naciajn
apartaĵojn. Li prave opiniis, ke ĉiuj
naciaj lingvoj estas principe egalvaloraj. Li volis ebligi, ke la homoj
povu alproksimiĝi al ĉiuj kulturoj surbaze de egalrajteco. Same kiel li kontraŭis
al hegemonio de difinitaj lingvoj kaj kulturoj,
li engaĝiĝis ankaŭ por emancipiĝo kaj demokratio ene de la socio.
La celoj
de EDE sekvas historian evoluon kaj estas
enplektitaj en eŭropaj
tradicioj. Por EDE gravas evoluigi, akceli kaj videbligi
eŭropajn komunaĵojn
por ankaŭ tiamaniere krei fundamentojn de daŭra ekonomia, sociala kaj terena ligiteco.
Sed tiuj ĉi ideoj kaj
tradicioj montras trans la limojn de Eŭropo. Tial EDE volas engaĝiĝi por tio, ke
EU tutmonde aktivu por dialogo, kompreniĝo,
paco kaj justeco.
Nova politika stilo sub la signo de la dialogo
EDE estas
nova kaj volas esti alia ol
la aliaj elekteblaj partioj kaj listoj.
EDE ne estas klasifikebla
laŭ la konata politika
spektro; ĝi estas nek dekstra
nek maldekstra kaj sekvas neniun
ideologion. EDE volas fari realisman, pragmatan, praktikan kaj samtempe humanan
kaj optimisman politikon. Tiucele EDE volas kritiki surbaze
de faktoj kaj fari konstruivajn proponojn. EDE subtenas la komunan serĉadon pri solvoj de la aktualaj kaj estontaj
problemoj kaj reprezentas politikon de aŭskultado, pripensado kaj sinceraj klopodoj.
Tial EDE volas engaĝiĝi por konstruivaj kaj pacaj debatoj, en kiuj oni diskutu
pri aktualaj problemoj sen antaŭjuĝoj,
profunde kaj tenante sin je la faktoj, por fari komunajn
decidojn en travidebla maniero.
Bazaj opinioj, celoj kaj orientiĝo
de Eŭropo – Demokratio
– Esperanto
Ni estas
konvinkitaj, ke pacon kaj prosperon
en Germanio, Eŭropo kaj en la mondo oni povas atingi
kaj sekurigi nur, se la homoj interrilatas kun reciproka estimo
kaj komencas liberan, egalrajtan kaj malferman dialogon.
Demokratiaj socioj, en kiuj la homoj povas
libere disvolviĝi, ofertas bonan garantion
por tio. Sed demokratio povas funkcii nur, se la homoj mem decidas
pri la aferoj, kiuj koncernas ilin. Bazo por
tio estas, ke ili povas
libere esprimi sian opinion, informiĝi
sen malhelpoj, multflanke kaj objektive kaj ke ili
povas komunikiĝi egalrajte.
Paca kaj libera
socio nutriĝas krome de solidaraj interrilatoj. La homo estas per si mem sociala
estaĵo. Sociala sekureco sekve ne bezonas kuratorecon kaj devigojn, sed
kreadon de sufiĉaj eblecoj kaj liberaj
spacoj por memdetermina, solidara interrilato. Pro tiuj ĉi konsideroj la fundamentoj de la politiko de EDE
estas: reciproka estimo kaj toleremo,
egalrajta malferma dialogo, memdetermino surbaze de sufiĉa informiteco, kaj libervola solidara interrilato.
Krom la ĉefaj sferoj de la politika agado, kiuj troviĝas
en la terenoj de lingva, kultura kaj eduka
politiko kaj en la fortigo de demokratio, homaj rajtoj kaj
fundamentaj liberecoj, EDE volas esprimi opiniojn
kaj fari deklarojn ankaŭ pri aro da pliaj
sferoj de eŭropa politiko. Ĉe ĉiuj demandoj, la principoj de justeco, ekvilibro, egalrajteco, respekto de minoritatoj, toleremo, solidareco, fundamentaj rajtoj, paco, daŭripovo,
ŝparema uzo de resursoj aŭ imposta mono, forigo de burokratio kaj travideblo ludos gravan rolon,
ĉar EDE alstrebas alian, pli humanan
politikon.
Bazaj deklaroj pri eŭropa politiko
EDE subtenas
la eŭropan unuiĝon
kaj favoras la Eŭropan
Union. La traktato de Lisbono,
kiu ŝanĝas la traktaton de EU, montras al la ĝusta direkto. Ĝi metas la valorojn de la Unio en la unuan lokon: respekto de homaj rajtoj, libereco
kaj demokratio, respekto de juraj principoj kaj protektado
de la rajtoj de minoritatoj.
Tamen en kelkaj sferoj la kontrakto de Lisbono devas instigi
al pliaj diskutoj. Tiuj okazu malferme,
kun la eŭropaj civitanoj. Oni devas ankoraŭ paroli pri tio,
ĉu kaj kiel la loĝantaro mem decidu pri
tiu ĉi traktato kaj pri
konstitucio por la unuiĝinta Eŭropo. Demokratia Eŭropo de la civitanoj devus apogi sin sur
vasta aprobo fare de la eŭropanoj.
Krome necesas klopodi pri tio,
ke la eŭropaj civitanoj identigu sin kun tiu
ĉi Unio por komune pluevoluigi ĝin. Eŭropa Unio ne rajtas
esti aranĝo de elitoj nek servi
nur al interesoj de specifaj
grupoj, sed fariĝu la unio de siaj civitanoj - komuna domo, en kiu ĉiuj povu senti sin hejme
kaj disvolviĝi libere, kaj kie
ĉiu povu vivigi sian propran
lingvon kaj kulturon, sen egaligo
ordonita desupre.
La Eŭropa Unio ne anstataŭu la membroŝtatojn
– tiel longe, kiel tio ne estas
la deklarita volo de granda majoritato de la loĝantaro. Eŭropa Unio faru
regularojn nur tie, kie komunaj reguloj
estas necesaj kaj senc-havaj. La principo de subsidiareco estu plifortigata.
EDE volas
kontribui al estiĝo de
eŭropa konscio, por plu atingi
internacian konscion. Tio okazu surbaze
de la scio, ke konservado kaj akcelo de la diverseco signifas gajnon por ĉiuj. Tiu ĉi gajno tamen
povas fekundiĝi nur,
se spirita interŝanĝo
sen malhelpoj, egalrajta komunikado kaj malferma dialogo
trans ĉiajn limojn estas ebla,
kaj se disvastiĝas la imago, ke paca
interrilato kaj komuna serĉado pri solvoj estas
bazo por pli bona estonto de ĉiuj homoj.
La sekvaj
ĉapitroj ankoraŭ devas esti tradukataj.
Komuna Eŭropo bezonas fortan demokration
Bazaj deklaroj pri lingvopolitiko
Bazaj deklaroj pri kultura politiko
Bazaj deklaroj pri eduka politiko
Bazaj deklaroj pri ekonomia, financa,
labora kaj sociala politiko
Bazaj deklaroj pri esplora, teknika
kaj noviga politiko
Bazaj deklaroj pri politiko de sano kaj protekto
de konsumantoj
Bazaj deklaroj pri naturmedia, energia kaj trafika
politiko
Bazaj deklaroj pri jura kaj
sekureca politiko
Bazaj deklaroj pri monda kaj
paca politiko