La lingvo de la okuloj

Ulrich Matthias

Observi homojn estas mia hobio. Pro tio mi ^satas veturi en trajnoj, precipe en fermitaj 6-personaj kupeoj, kunvoja^gante kun fremdaj homoj en tia proksimeco, kian oni aliloke evitus. ^Guste en tian kupeon mi iris ^ci vespere. Vidante nur tri homojn en ^gi, mi malfermis ^gian pordon kaj ekparolis: "Bonan vesperon. ^Cu ^ci tie ankora^u estas libera loko?" La tri pasa^geroj - dugemaljunuloj kaj unu knabino - kapjesis, kaj la maljuna virino -gestis al mi per mansigno, ke mi libere elektu iun ajn el la tri liberaj lokoj. Mi metis mian dorsosakon sur la paka^jkradon kaj eksidis. Dume la trajno jam ekveturis. "Enuiga voja^go", mi pensas post kelkaj minutoj, "ili ^ciuj silentas, apena^u movi^gas, apena^u spiras...".

Mia observemo tamen ne ripozas. Sen tro rimarkeble turni mian kapon al ili, mi rigardas la du oldulojn. "Ver^sajne ili estas geedzoj", mi pensas. Sed, sobre pensante, mi konstatas, ke nenio en ilia konduto indikas tion. Ili ne interparolas, ili e^c ne vere rigardas unu la alian. Kvaza^u du fremduloj.

Mia rigardo transiras al la knabino. ^Cirka^u 20-jara mi taksas ^sin, kaj supozas, ke anka^u ^si estas studento, kiu ^jus pasigis la semajnfinon hejme ^ce siaj gepatroj. ^Si aspektas kiel dormanta infaneto. Kiel an^gelo. Silentaj homoj kun kontenta viza^go estas dol^caj. Iom malgranda ^si estas, kun unuavide ne tro okulfrapa ekstera^jo. Sed ^siaj trajtoj elradias mildecon kiun substrekas la pala bruno de ^sia hararo same kiel la sabla koloro de ^sia bluzo. Nek ^sminkon nek ornama^jojn mi rimarkas. Natura ^carmo.

Dum mi meditas pri ^si, la maljunulino ofertas sandvi^con al la viro. Senvorte. Li akceptas ^gin. Anka^u senvorte. Tutcerte ili estas geedzoj, malnovaj geedzoj. Iam mi legis, ke avera^gaj malnovaj geedzoj interparolas nur sep minutojn tage. ^Guste tiaj ili estas. Sendube.

La knabino interesas min pli. ^Cu malanta^u ^sia trankvila fasado trovi^gas indiferento a^u ka^sita pasio? Certe ^si estis tre obeema infano. La gepatroj ^sin bone edukis. ^Cu ^si simple neniam estis ribelema, a^u ^cu ili sufokis ^sian volon per psika, eble e^c fizika perforto, tiel ke interne turmentas ^sin subpremitaj sentoj kaj emocioj? Ne, ^si aspektas sufi^ce feli^ce...

"^Cu vi enpakis la gazeton?" La vo^co de la viro rompas la silenton. ^Sajnas, ke la ma^cado de la sandvi^co vekis lin el lia letargio. Finman^ginte, li nun volas ion legi.
"Ne, kial?", respondas la edzino.
"Mi diris al vi, ke vi enpaku la gazeton."
"Tion mi ne a^udis."
"Mi nun volas legi la gazeton."
"Mi pensis, ke vi faris tion jam hejme. Krome, ni ja balda^u alvenos."
"Tio min ^cagrenas, ke vi ne enpakis la gazeton."

Tedaj homoj. La mondo estas plena je rava^joj kaj mirakloj, sed tiuj du uloj havas nenion pli agrablan por diri. Fakte, rava^joj interesas min pli. Kaj konscii^gante pri tio, mi denove rigardas al la knabino. Al mia an^gelo. ^Si certe nur malfrue ekinteresi^gis pri knaboj. Mi e^c povus imagi, ke ^si ankora^u neniam havis amanton. Eble la amo de panjo kaj pa^cjo ankora^u sufi^cas por ^si.

"Tio min vere ^cagrenas, ke vi ne enpakis la gazeton", subite ripetas la viro. Kaj la rigardoj de mia an^gelo kaj mi renkonti^gas. ^Siaj pupiloj montras unue al mi, poste ka^se al niaj du kunvoja^gantoj, kaj fine denove al mi. Ni ridetas unu al la alia. Ni pensas same. Mi ^sategas ^sin, ^car mi ^sategas homojn kiuj regas la lingvon de la okuloj. Malmultaj, tro malmultaj ^gin parolas.

Tiel anka^u la du olduloj nenion rimarkis. Ankora^u dek minutojn ni voja^gis kvarope. Tiam okazis io, kion mi ege deziris kaj samtempe ege timis: La du olduloj eliris ^ce la sekva stacio, kaj neniu nova venis en nian kupeon. La trajno denove ekmovi^gis. Stre^cita malcerteco ^svebas en la aero. Neniam anta^ue mi tiom forte sentis la intimecon de trajnkupeo. Mi apena^u a^udacas ^jeti rigardon al ^si. Ja observante homojn, oni ^ciam atentu, ke la alia ne sentu sin tro observata. Aliflanke, ^cu virinoj povas distingi rigardojn, kiuj admiras an^gelojn, de tiuj, kiuj nur deziras konkeri objekton? ^Si ver^sajne jes. Do mi ne tro timu. Kaj dum nia veturo tra la malhelo nia kupeo ja ofertas nenion alian vidindan.

^Sajne anka^u ^si tion komprenis. Subite niaj rigardoj denove renkonti^gas, kaj ^ci-foje ^sia rideto penetras profunde ^gis mia koro. Io varma kaj milda trafluas kaj plenigas min, ^Gi faligas min en edenan etoson. Ho, kiom mi amas tiun ^ci senton, ho, kiom mi dankas al mia patrino, ke iam, kiam mi estis ankora^u bebo, ^si jen kaj jen ridetis al sia infano el plena koro, tiel forprenante de ^gi ^ciujn timojn kaj zorgojn kaj lulante ^gin reen al praa feli^co, kvaza^u reen en sian sinon. Unue subkonscie, poste racie, mi sciis, ke tiaj momentoj ^ciam revenos en mia vivo, e^c se nur malofte, kaj tial mi neniam serioze pensis pri memmortigo. La vivo tro belas, ^gi donas tro da ^sancoj por profunda feli^co. Precipe, se mi ne perdos ^sin, mian an^gelon. Kaj tiucele mi devas ekparoli kun ^si, e^c se tio rompas nian silentan, sensonan serenecon.

"^Cu anka^u vi studas en Heidelberg?", mi demandas ^sin.
"Jes, ^ce la pedagogia altlernejo.", ^si respondas. Unuafoje mi a^udas ^sian vo^con, kun plezuro notante, ke ^gi sonas ^guste tiel varme kaj milde kiel mi imagis ^gin.
"Kaj do vi ver^sajne lo^gas en unu el la apudaj studentaj hejmoj, ^cu ne?", mi da^urigas, jam sentante min ^goja kaj fiera pro tio, ke
mi sukcesis komenci konversacion kun ^si.
"Ne, mi lo^gas en Eppelheim, ne tiom proksime al la altlernejo."


"^Cu vi nun veturos per tramo tien?", mi a^utomate pludemandas, jam fantaziante pri tio, ke mi akompanos ^sin dum la veturo, malgra^u
tio, ke Eppelheim ne vere estas mia direkto kaj ke krome anta^u la stacidomo atendas min mia biciklo.
"Hm", ^si respondas, kaj ^sajnas al mi, ke tio signifas "Jes, kompreneble".

Ni silentas. "^Si vere estas trankvila homo", mi pensas, kiam mi konscii^gas pri tio, ke ^si nur respondis al miaj demandoj, sed ne reciprokis ilin. "Sed ^guste tiaj silentemaj homoj povas havi tre profundan animon." Dum mi pripensas, ^cu mi nun demandu ^sin pri detaloj de ^sia studado a^u ^cu mi simple rakontu ion pri mi mem, ^si subite levi^gas kaj surmetas sian dorsosakon. "Mi devas foriri nun ... ^Gis!" ^SÌiaj vortoj ^sokas min. Elirante el la kupeo, ^si donacas al mi lastan rideton, dum ^siaj okuloj diras: "Mi kompatas vin."

"Mi ne komprenas", respondas la miaj. Ja restas ankora^u almena^u dek minutoj ^gis Heidelberg. ^Si tute ne aspektis, kvaza^u ^si apartenas al tiuj homoj, kiuj nervozi^gas jam kvaronan horon anta^ula halto de la trajno pro la timo maltrafi sian stacion. Kaj ver^sajne ^si e^c ne devas rapidi al la tramhaltejo, ja la tramoj anka^u vespere veturas ankora^u ^ciun dudekan minuton.

Jam ^si estas for. ^Cu mi tuj sekvu ^sin? Tio aspektus altrudi^geme. Ankora^u postrestas la feli^co en mi, sed la racio min avertas. Se mi ne reagas nun, mi morga^u iros tra la pedagogia altlernejo kaj la tuta urbeto Eppelheim, ^cie elrigardante pri knabino, kies nomon mi e^c ne konas. A^u mi provos retrovi ^sin pere de anoncgazeto a^u la loka radio, kiel lastatempe faras multaj gejunuloj en similaj situacioj. Pli bonas reagi nun. Tiu vibrado, kiun mi sentas en mi, fakte estas tiom forta, ke sendube temas pri amo. ^Si tiom mankas al mi, ke necesas sekvi ^sin. Mi imagas, kiel mi demandas ^sin pri ^sia adreso ^ce la trajnpordo, sur la kajo, ^ce la tramhaltejo a^u en la tramo; mi vidas nin iri man-en-mane al ^sia domo...

Elirante el la kupeo, mi finfine vidas ^sin ^ce la trajnpordo, sed intertempe jam pluraj homoj staras inter ni. Malfacilus preterpasi ilin. Fine la trajno haltas. Elirinte, mi ser^cas ^sin sur la kajo. Subite kvaza^u fulmo io min trapikas kaj dis^siras: Jen iu barbulo ^sin brakumas kaj arde kisas.

****************************** FINO *******************************

La rakonto estas finverkita la 16an de julio 1995 kaj aperis en Kontakto n-ro 1996:2, p. 12-13. Tie la radaktoro faris - kun mia konsento - kelkajn ^san^gojn por lingve faciligi ^gin.

Reen al la hejmpa^go de Ulrich Matthias