Children's Songs and Rhymes in Esperanto - Kinderlieder und Reime auf Esperanto

 

Kantoj kaj rimaĵoj por infanetoj

Jen elekto de kelkaj kantoj kaj rimaĵoj, kiujn ŝatas nia filineto Christina (naskita je 28.07.2002).

Kelkaj el ili originas el la libro “Fantaziaĵoj kaj kantoj por infanoj” de Jon Rømmesmo. Ni planas ampleksigi la paĝon post venontaj familiaj Esperanto-aranĝoj. Ankoraŭ mankas indikoj pri la melodio de kelkaj kantoj.

 

Wiesbaden (Germanio), 09.01.2005

 

Nan Matthias-Wang kaj Ulrich Matthias

 

Al la dua parto: Kantoj kaj rimaĵoj por la endormiĝo

 

A Kantoj laŭ la melodio "Frère Jacques"

 

Per okuloj

 

Per okuloj, per okuloj

vidas ni, vidas ni

vidas per okuloj, vidas per okuloj,

vidas ni.

 

Per oreloj …  aŭdas ni ...

Per la nazo ... flaras ni ...

Per la buŝo ... kantas ni ...

Per la mano ... skribas ni ...

Per la gamboj ... kuras ni ...

 

Oni montru per unu aŭ du montrofingroj la koncerna(j)n objekto(j)n.

Laŭ Rømmesmo; iom modifita.

 

Eta raŭpo

 

Eta raŭpo, eta raŭpo,

venas jen, venas jen,

grimpas sur Christina, grimpas sur Christina,

iras for, iras for.

 

Oni montru per la manoj la rampadon de la raŭpo. Kiam oni kantas la vortojn “grimpas sur ...”, oni tiklas la infaneton, montrante la supreniradon; poste la raŭpo iras suben.

Laŭ germana infankanteto.

 

Urso bruna

 

Urso bruna, urso bruna

estas mi, estas mi

bruna kaj malgranda, bruna kaj malgranda

estas mi.

 

La unua (kaj plej simpla) kanto el la kompaktdisko kun la kantoj de la Urso-Kurso.

 

 

B Pliaj kantoj por moviĝi aŭ ludi

 

Grandaj horloĝoj

 

Grandaj horloĝoj faras tik-tak.

Etaj horloĝoj faras ti-ke-ta-ke, ti-ke-ta-ke.

Kaj la etaj poŝhorloĝoj faras ti-ke-ta-ke, ti-ke-ta-ke, ti-ke-ta-ke, tik.

 

Oni metu la infanon sur sian sinon kaj lasu ĝin pendoli – malrapide dum la unua verso, pli rapide dum la dua. Kantante la trian verson, oni rapidege tiklu la infanon.

Alternativo: Oni frapu la plankon per la piedojunue malrapide, poste rapide, fine rapidege.

Populara germana infankanteto.

 

La aŭto de la ĉefo

 

La aŭto de la ĉefo havas truon en la rad’.

La aŭto de la ĉefo havas truon en la rad’.

La aŭto de la ĉefo havas truon en la rad’.

Ni riparu ĝin per peco de maĉgum’.

 

Oni unue kantu la kompletan tekston. Ĉe la dua fojo, oni anstataŭigas “aŭto” per “brum-brum”. Ĉe la tria fojo, oni ne diras “ĉefo”, sed faras mansignon al la kapo. Ĉe la tria fojo, oni ne kantas “truon”, sed faras pikan movon per la montrofingro kaj diras “pfffft”; poste anstataŭ “rad`’” oni montras cirklon, kaj ĉe “maĉgum’” oni faras laŭtan ŝmacan sonon.

Kanto el Infana Esperanto-Kongreseto el la 70aj 80aj jaroj.

 

La eta rano

 

Mm-e faras rano en laget’,

mm-e faras eta ran’,

mm-e faras rano en laget’,

anstataŭ kvak-kvak-kvak.

Kaj la fiŝoj en la akvo faras ŝu-bi-du-bi-du,

faras ŝu-bi-du-bi-du, faras ŝu-bi-du-bi-du,

kaj la fiŝoj en la akvo faras ŝu-bi-du-bi-du,

kaj la rano faras mm-e.

 

Ĉe la silabo „e“ oni elŝovu la langon. Ĉe la vortojŝu-bi-du-bi-duoni faru naĝan ondan movon.

Tradukis Nikola Markarian, laŭ germana infankanto, konata en multaj variantoj („Der kleine Frosch im Teich“ / „Der grüne Frosch im Gras“ kaj simile).

 

Saĝulo konstruis domon

 

Saĝulo konstruis domon sur la rok’

Saĝulo konstruis domon sur la rok’

Saĝulo konstruis domon sur la rok’

Poste venis granda pluv’

Pluvegis kaj akvo levis sin

Pluvegis kaj akvo levis sin

Sed la domo staras plu.

 

Sur sablo konstruis domon frenezul’

Sur sablo konstruis domon frenezul’

Sur sablo konstruis domon frenezul’

Poste venis granda pluv’

Pluvegis kaj akvo levis sin

Pluvegis kaj akvo levis sin

Kaj la domon portis for.

 

Oni montru per la manoj la konstruadon de la domo. Ĉe la vortoj grandaoni etendu la manojn, levu ilin, kaj montru la pluvadon per la fingroj. Poste oni montru la leviĝon de la akvo per la manoj. Ĉe la finaj vortojportis foroni povas levi kaj flankenporti la infaneton.

Kanto el diversaj Esperanto-kantaroj, kantata i.a. en REFoj (Renkontiĝoj por Esperantistaj Familioj). Ĝi originas el la vortoj de Jesuo laŭ Mat 7,24-27, kaj pro tio ĝi troviĝas ankaŭ en la ekumena kantlibro „ADORU“ (n-ro 804).

 

 

C Rimaĵoj

 

Hipopotamo

 

Hi-po-po-po, hi-po-po-po, hi-po-po-po-tam’

trotas takte, trotas takte, laŭ tamtam’.

 

Parolante tiujn ĉi ritmajn vortojn, oni mem marŝu laŭ la takto, portante la infaneton.

Rømmesmo diras pli korekte “hi-po-po-tam’”, sed nia filineto preferas la pli ritman version kun la triobla “po”...

 

Rajdu sur ĉevalo

 

Rajdu sur ĉevalo, rajdu en galop’,

rajdu, rajdu, rajdu,

rajdu, rajdu – stop!

 

Oni portu la infaneton ĉe sia brusto, sur la dorso sur la ŝultroj, kaj fine haltu subite.

Laŭ Rømmesmo.


Al la dua parto:

 

Kantoj kaj rimaĵoj por la endormiĝo 

 

Jen ligoj al aliaj retpaĝoj kun kantoj aŭ rimaĵoj por infanoj:

 

http://www.geocities.com/EnchantedForest/2755/rim01.html

http://www.geocities.com/EnchantedForest/2755/rim02.html

http://www.geocities.com/EnchantedForest/2755/rim03.html

http://www.ikso.net/kantaro/Infanaj

http://www.uni-leipzig.de/esperanto/texte/kantoj.html


Lasta ŝanĝo: 13.03.2005