Children's Songs and Rhymes in Esperanto (2nd part) - Kinderlieder und Reime auf Esperanto (Teil 2)

 

Kantoj kaj rimaĵoj por la endormiĝo

Jen elekto de kelkaj endormigaj kantoj kaj rimaĵoj, kiujn ŝatas nia filineto Christina.

 

Wiesbaden (Germanio), 13.03.2005

 

 Nan Matthias-Wang kaj Ulrich Matthias

 

 

Nigra nokto

 

Jen en nigra noktobskuro

okuletoj fermas sin.

Endormiĝas la sciuro,

bebon lulas la patrin’.

 

Ŝipoj iras al haveno,

homoj enlitiĝas jam.

Endormiĝas la pingveno,

bebon ŝirmas patra am’.

 

Nigra nokto kovras floron,

milde ĉirkaŭbrakas ĝin,

endormigas la leporon,

dormu ankaŭ vi, filin’.

 

Originale verkita por Christina de ŝia patro, 2005.

 

Steletoj

 

Steloj adiaŭ nun, dormos mi jam.

Kore mi petas vin, tre mi petegas vin,

gardu pri la patrin’ pro mia am’.

 

Vin ho arĝenta lun’ petas mi nun.

Venu de firmament’, venu nur por moment’,

diri al panja kor’ pri mia am’.

 

Hvězdičky

 

Hvězdičky, dobrou noc, já už jdu spát.

Vy za mě hlídejte, ublížit nedejte,

maměnce mé milé, kterou mám rád.

 

Stříbrný měsíčku na nebíčku.

Dej za: mě mé milé, maměnce rozmilé,

slaďŏnkou hubičku, na nobrou noc.

 

Tiujn ĉi versaĵojn oni kantas en Katolikaj Esperanto-Tendaroj en Ĉeĥio, antaŭ ol komenciĝas (je 22h00) la nokta silento. Oni tenas unu la alian ĉe la manoj, per kruciĝintaj brakoj. 

 

Vespera kanto

 

La luno nun ekhelas,

steletoj oraj belas

en la ĉiela klar’;

arbaro nigra revas,

el la herbejo levas

mirige sin nebula mar’.

 

Silentas nun la mondo

Kaj en krepuska rondo

Hejmecas kun favor’.

Similas pacan ĉelon,

kie vi la kverelon

de via tago dormu for.

 

Ĉu vi la lunon konas?

Aspekte ĝi duonas,

ĝi tamen estas sfer’.

Facile ni priridas

Aferon se ni vidas

Nur parton de la plena ver’.

 

Kuŝiĝu do kun pio

vi en la nom’ de Dio,

jam fridas nokta vent’.

Per punoj, Di’, ne ĝenu,

per dolĉa dorm’ nin benu –

kaj la najbaron en turment’.

 

Abendlied

 

Der Mond ist aufgegangen,
die goldnen Sternlein prangen
am Himmel hell und klar;
der Wald steht schwarz und schweiget
und aus den Wiesen steiget
der weiße Nebel wunderbar.

Wie ist die Welt so stille
und in der Dämmrung Hülle
So traulich und so hold!
Als eine stille Kammer,
wo ihr des Tages Jammer
verschlafen und vergessen sollt.

Seht ihr den Mond dort stehen?
Er ist nur halb zu sehen
und ist doch rund und schön!
So sind wohl manche Sachen,
die wir getrost belachen,
weil unsre Augen sie nicht sehn.

So legt euch denn, ihr Brüder,
in Gottes Namen nieder,
kalt ist der Abendhauch.
Verschon uns, Gott, mit Strafen,
und lass uns ruhig schlafen,
und unsern kranken Nachbar auch.

 

Tiu ĉi tre fama kanto de Matthias Claudius (1740-1815) ekzistas en deko da diversaj esperantaj tradukoj. Ni elektis kvar el la sep strofoj laŭ la traduko de Guido Holz (el la dulingva libro „Übertragungen/Tra(nskon)dukoj“ de 1988), kelkloke plibonigante ĝin per versoj laŭ la traduko de Adolf Burkhardt (el la libro „Adoru“, n-ro 148).

 


 

Al la unua parto: http://www.u-matthias.de/kulturo/kantoj.htm

 


Lasta ŝanĝo: 13.03.2005