Esperanto - la nova latino de la Eklezio: kelkaj fotoj
Esperanto - das neue Latein der Kirche: einige Fotos
Esperanto - The New Latin for the Church: some photographs

Sube vi trovas ilustrajxojn el la libro "Esperanto - la nova latino de la Eklezio". Ilin skanis Aleksander Korzhenkov, eldonisto de la rusa eldono aperinta cxe "Sezonoj". Tiuj cxi ilustrajxoj povas esti uzataj por alilingvaj eldonoj de la libro, aux iel ajn favore al la celoj de la kristana aux gxenerala Esperanto-movado.

Se iu deziras havi tiujn cxi fotojn en alia formato aux nigre-blanke (ekzemple, cxar tiel eblas pli bone publikigi ilin), bv. informi min: Ulrich.Matthias@t-online.de



1. Pioniroj de la katolika Esperanto-movado

Louis de Beaufront (el la "Albumo de konataj esperantistoj", eld. Felix Schuck, Braunschweig 1906)
http://www.u-matthias.de/latino/beaufron.jpg

Aleksandras Dambrauskas (el la arkivo de Litova Esperanto-Asocio; la esperanta kaj angla eldono enhavas alian foton de Dambrauskas el la albumo de Schuck, kiu montras lin en pli juna agxo)
http://www.u-matthias.de/latino/dambraus.jpg

Emile Peltier (el la supre menciita albumo de Schuck)
http://www.u-matthias.de/latino/peltier.jpg



2. Kelkaj "nuntempaj" fotoj

Kelkaj partoprenantoj de la Katolika Esperanto-Tendaro 1994 (en la germana, esperanta kaj angla eldono trovigxas simila, iomete pli bela foto, kiu eble ankaux baldaux estos enretigata)
http://www.u-matthias.de/latino/ket94.jpg

Episkopo Otcenasek en la Katolika Esperanto-Tendaro 1995
http://www.u-matthias.de/latino/ket95.jpg

IJK 2000 en Honkongo - Tiu cxi foto ne trovigxas en iu el la aperintaj eldonoj; tamen la kongreso - kiu bele montris la viglecon de Esperanto ankaux ekster Euxropo - estas menciita en la libro.)
http://www.u-matthias.de/latino/ijk2000.jpg

IJK 2001 en Strasburgo - Tiu cxi foto bele montras la internaciecon de Esperanto: Nan (Cxinio), Sakumi (Japanio), Esti (Israelo), Lena (Kazahxio), Latifou (Togolando) kaj Innocent (Nigxerio) amikigxis pere de Esperanto.
http://www.u-matthias.de/latino/ijk2001a.jpg
malpli grande (el "La Ondo de Esperanto"):
http://www.u-matthias.de/latino/ijk2001.jpg



3. Pliaj rimarkoj kaj ligoj

En la diverslingvaj eldonoj de la libro trovigxas ankaux diagramo pri la gepatraj lingvoj de la katolikoj laux takso de la auxtoro (esperanta kaj angla eldono), kantoj el "ADORU" kaj fotoj de la juna kaj la maljuna Zamenhof (angla eldono).

Krome la sekvaj fotoj de 2002, kiuj pro aktualeco ne povis eniri la esperantan kaj anglan eldonon, povus esti tauxgaj:

Esperantistoj sur Placo de Sankta Petro (dum la salutoj "Urbi et orbi", Pasko 2002; el "La Ondo de Esperanto" 5/2002)
http://www.u-matthias.de/latino/urbi.jpg

Fotogalierio pri la 55a Kongreso de IKUE 2002 en Kromeriz, Cxehxio
http://www.ikue.org/kong2002/kong2002.html
Eble plej taugxa estas la foto pri la junulara teatro: http://www.ikue.org/kong2002/foto20.htm

Krom tio, ankaux la titolpagxoj de Espero Katolika tauxgas kiel ilustrajxoj:
http://www.ikue.org/ek.html (ekzemple http://www.ikue.org/bildoj/ek34_01.jpg)



4. Kaj fine...

Internacia familio - Fotoj pri internacia esperantista familio trovigxas sur la sekva hejmpagxo: http://www.u-matthias.de


Lasta sxangxo: 22.07.2007 - Ulrich.Matthias@t-online.de