Deutsche Version (html)  English edition (html)  po-russki (html)  português (pdf)  français (html)

Ulrich Matthias

Esperanto - la nova latino de la Eklezio

Flandra Esperanto-Ligo, Antwerpen 2001
142 pagoj, ISBN 90 71205 97 5


Al la enhavtabelo


Tiu ĉi esperantlingva versio de la germanlingva libro "Esperanto - das neue Latein der Kirche" aperis en presita formo en julio 2001 ĉe Flandra Esperanto-Ligo. Ĝi haveblas je EUR 7,50 (inkluzive de la sendokostoj) ĉe la aŭtoro Ulrich.Matthias@t-online.de kaj je simila prezo ĉe multaj esperantaj libroservoj.


Kompare kun la reta versio, la presita libro enhavas kelkajn korektojn, modifojn kaj ilustraĵojn.

Wiesbaden, 01.05.2002 / 30.09.2005

Ulrich Matthias

Informoj por tradukantoj (kun listo de aperintaj kaj eble aperontaj tradukoj, parte kun la kompleta teksto)

Hejmpagxo de Internacia Katolika Unuigxo Esperantista (IKUE)


Enhavo

Antauxparolo

1. Enkonduko

2. La ideo de universala lingvo
2.1 La komencoj
2.2 Esperanto
2.3 Pli novaj projektoj
2.4 Komparo

3. Ludoviko Zamenhof
3.1 La estigxo de Esperanto
3.2 La unuaj jaroj de la nova lingvo
3.3 La mondobildo de Zamenhof

4. La Eklezio kaj Esperanto
4.1 La komencoj
4.2 La protestanta Esperanto-movado
4.3 De la unua gxis la dua mondmilito
4.4 La postmilita tempo
4.5 La sinteno de papoj kaj episkopoj al Esperanto

5. La aplikado de Esperanto inter kristanoj
5.1 Interreto
5.2 Diservoj
5.3 Gazetoj kaj libroj
5.4 Radio Vatikana
5.5 Bofara agado
5.6 Renkontigxoj
5.7 Junularaj Ekumenaj Esperanto-Tendaroj
5.8 Katolikaj Esperanto-Tendaroj

6. Argumentoj
6.1 La lingva situacio en la Eklezio
6.2 La lingva situacio en la Euxropa Unio
6.3 Esperanto kaj la kultura diverseco
6.4 La avantagxoj de Esperanto
6.5 Pli profundaj pensoj
6.6 Kritiko kaj respondoj

7. Perspektivoj

Apendico
A Mallongigoj
B Adresoj
C Retpagxoj
D Kronologio
E Pregxoj

Postparolo

Piednotoj


Antauxparolo

de d-ro György Jakubinyi

Cxefepiskopo de Alba Iulia (Gyulafehérvár), Rumanio

Kiam temas pri la latina, mi cxiam sentas nostalgion. En mia infanagxo, en komunisma sxtato sub malfacilajxoj, mi tamen dum dek jaroj estis messervanto. Ni lernis la belajn latinajn pregxojn - la respondojn de la messervantoj - parkere, recitis ilin, sen koni la lingvon. Kaj tamen la bravaj animzorgantoj en la instruado de la messervantoj zorgis pri tio, ke ni almenaux antauxsentu, pri kio temas en tiuj cxi latinaj pregxoj. La enkonduko de la popolaj lingvoj en la liturgion en la latina rito gxisfunde solvis tiun cxi malfacilajxon.

Sed restas la internacia komprenigxo. Iam, antaux la Dua Vatikana Koncilio, oni diradis al ni, ke katoliko cxie en la mondo sentas sin hejme, cxar la liturgio estas celebrata en la sama lingvo, do gxenerale komprenebla. Iru al Cxinio, oni diris al ni, ankaux tie vi komprenos la liturgion, cxar gxi estas latinlingva. Pro tio la iama anekdoto de la hungaroj el Transsilvanio: Du hungaroj trovigxas eksterlande kaj iras dimancxe en la katolikan pregxejon. Kiam ili auxdas la Sanktan Meson en la latina, unu flustras al la alia: "Vidu, ankaux cxi tie oni parolas la hungaran!" Kompreneble per anekdotoj ne eblas kasxi la malfacilecon de la demando. Kiom da katolikoj povis gxui la unuecon de la liturgio pere de la gxenerala latina liturgia lingvo, kiom da katolikoj povis aux rajtis iri eksterlanden kiel turistoj aux gastlaboristoj? Pro tio la Dua Vatikana Koncilio decidis enkonduki por tiuj, kiuj restas hejme - kaj ili estas la granda plimulto - la gepatran lingvon.

La Koncilio principe nur allasis la gepatran lingvon en la liturgio favore al la gxenerala komunikado:

La uzado de la latina lingvo estu konservata en la latinaj ritoj, se ne kontrauxstaras speciala juro. Cxar en la Meso, en la dono de la sakramentoj kaj en aliaj terenoj de la liturgio la uzo de la gepatra lingvo ne malofte povas esti tre utila por la popolo, estu permesite, doni al la gepatra lingvo pli vastan lokon, precipe en la legajxoj kaj admonoj, en kelkaj paroloj kaj kantoj laux la reguloj, kiuj estas starigitaj unuope en la venontaj cxapitroj. En la praktiko la afero aspektas tute alie: La gepatra lingvo komplete forpusxis la latinan.

Mi mem estas entuziasma latinisto. Ne nur pro mia edukado kiel pastro rom-katolika, t.e. de latina rito, sed ankaux kiel humanisme klerigita homo, kiu iam instruis ankaux la latinan en malgranda seminario. Estus belege, se la tuta mondo komprenus la latinan! Foje aperas vojagxgvidilo aux konversacia libro en latina lingvo kun tiel belaj parolturnoj: Apud tonsorem, cxe la frizisto ktp. Kie, en kiu lando frizisto komprenus la latinan? Kiam ni malfermas la germanan jarlibron "Fischer Weltalmanach 2000", ni konstatas, ke en la mondo ekzistas nur unu sxtato, kie la latina estas oficiala lingvo: Status Civitatis Vaticanae (Stato Cittá del Vatikano, do Sxtato Vatikanurbo). Laux aliaj informoj ankaux la Repubblica di San Marino (Res Publika Sancti Marini, do Respubliko San Marino) havas la latinan kiel duan oficialan lingvon. La diferenco inter ili du estas, ke en Vatikano la latina estas la unua oficiala lingvo kaj la itala la dua, dum en la Respubliko de Sankta Marino estas inverse. En la praktiko tamen ne estas tiel, cxar oni vane provas paroli la latinan cxe la viandisto en Vatikano. Cxie oni parolas la italan. La latina havas honorindan pozicion, sed ne en la cxiutaga vivo.

La saman oni devas diri pri la Eklezio. La latina estis oficiala lingvo gxis la Dua Vatikana Koncilio kaj estas tia. Sed pro la enkonduko de la gepatra lingvo en la liturgion la latina estis repusxita. Kial ankoraux lerni la latinan, se gxi regresis en la eklezia realo? La liturgio estis la cxefa tereno por ekzercado de la latina. En la jaro 1970 la papaj universitato en Romo gxenerale enkondukis la italan. Kompreneble ili retenis honoran lokon por la latina, sed plej ofte studentoj vocxdonis por la itala. Ankaux mi mem en 1970 alvenis en Romo, por altaj bibliaj studoj. Gxuste en tiu cxi jaro la profesoroj demandis la studentojn, cxu ili volas plu uzi la latinan. Estis gxenerala malakcepto. Tamen kelkaj profesoroj - precipe neitalaj - plu uzis la latinan kiel instruan lingvon, cxar tio eblis. Ili nenion perdis laux la nombro de la auxskultantoj, cxar ili estis profesoroj de alta reputacio. La papaj universitatoj devas akcepti la laborajxojn de la studentoj en ses lingvoj: la latina, itala, angla, franca, hispana kaj germana. En parolaj ekzamenoj la profesoro estas devigata akcepti la latinan kaj la italan, kaj krome tiujn lingvojn, kiujn li mem indikas. Tiel mi iam povis fari parolan ekzamenon en mia gepatra lingvo, la hungara.

La Katolika Eklezio finis la latinan epokon per enkonduko de la gepatra lingvo en la liturgion. La bona Papo Johano XXIII unuflanke subtenis la gepatran lingvon, aliflanke li deziris konservi ankaux la latinan. Kompreneble tio ne funkciis. Papo Pauxlo VI fondis jam kiel subsekretario la fonduson por la latina, kiun li altigis kiel papo per la letero Romani sermonis de 30.06.1976 al papa institucio: Opus fundatum "Latinitas". Laux la informoj de la Annuario Pontificio 2000 (p. 2029) la fonduso havas la taskon favorigi la studadon de la klasika kaj eklezia latina lingvo kaj de la latina literaturo, ankaux de la mezepoka latina, kaj subteni la uzadon de la latina precipe en la sfero de la eklezia literaturo. La Papo mem aljugxas cxiujare premion (Certamen Vaticanum) por la plej bona latinlingva verko de ajna kategorio (beletro, scienco ktp.). La latinisto de la Papo estas la sudtirola auxgustenano Abato Carlo Egger CRSA, kies latinaj lernolibroj enkondukis novan metodon: Li volas instrui la latinan kiel vivan kaj ne kiel mortan lingvon. La fonduso havas ankaux gazeton "Latinitas" por sekvi sian celon. Mi citas el lia lernolibro priskribon de nuntempa situacio: "Cum die XI mensis Decembris anno MDCCCCLXXXIII in placida sede domestica mea, poculum cervisiae asorbilans et fistulam nicotianam sugens, televisificum instrumentum aspicerem, rem, quam alii forsitan flocci faciant, me nonnihil commovit." (Kiam mi la 13an de decembro 1983 en mia kvieta domo, trinkante glason da biero kaj fumante cigaron, sidis cxe la televidilo, io, kion aliaj eble opinias nenio, movetis min.) Patro Egger kreas por la Sankta Segxo kaj por ties oficialaj publikajxoj (ekz. Acta Apostolicae Sedis) novajn latinajn nomojn, esprimojn. Li ecx aperigis vortaron por tio.

Tamen tio ne funkcias. En Vatikano oni cxie parolas la italan. La 21 dikasterioj (t.e. "ministerioj") de Vatikano akceptas en la supre menciitaj ses lingvoj cxiujn dokumentojn. Se oni tamen deziras, ke ili estu pli rapide prilaborataj, oni prezentu ilin en la itala, cxar cxiuj vatikanaj oficistoj parolas la italan, aliajn lingvojn malpli.

Tiel okazis, ke kiel episkopo mi jam en du sinodoj en Romo pledis por Esperanto anstataux por la latina. Estis en la du eksterordinaraj sinodoj pri Exuropo en Romo, la 29an de novembro 1991 kaj la 4an de oktobro 1999, en la cxeesto de la Sankta Patro. Mi vidis, ke la sinodaj patroj ne plu parolas la latinan, kvankam en la unua sinodo en 1967 la latina ankoraux estis preskaux la gxenerala lingvo. Kiam mi la unuan fojon parolis pri Esperanto kiel nova latino de la Eklezio, mi renkontis rideton kaj reziston. Kaj la samon mi spertis ok jarojn poste denove. Oni tute ne konas Esperanton. Vane mi menciis, ke eble ankaux iom da antisemitismo trovigxas en tio, cxar la kreinto de Esperanto estis pola judo. Tiun cxi frazon oni plej ofte ellasis, kiam oni presigis mian parolon. En la pauxzo kelkaj fratoj demandis min, cxu ne temas simple pri sxerco. Vidinte, ke ilia intenco ne estis sincera, mi respondis: Mi konstatis, ke en la sinodo oni povas veki atenton nur, se oni diras ion sensacian. Pro tio mi menciis Esperanton.

Per tiuj cxi dufojaj paroloj pri Esperanto mi fakte celis kontrauxbatali lingvan imperiismon. Hinda teologo skribas: Se oni verkas en la gepatra lingvo, tion legas kelkaj fakuloj. Oni ne ekhavas atenton eksterlande. Se ne tiel eminenta teologo skribas en la angla, cxiuj legas tion, oni citas lin kaj akceptas lin en la faka literaturo. La grandaj mondaj lingvoj batalas pri hegemonio aux almenaux pri kunregado de la mondo sur lingva nivelo. Tio estas ankaux la lingva tragedio de la Unuixgintaj Nacioj, kun multaj oficialaj lingvoj. Sed se nacia lingvo farigxas mondolingvo, oni vole-nevole transdonas ankaux la pensmanieron kaj kulturon de la popolo. Se la angla hodiaux estas monda komunika lingvo, tion ne decidis la angla kulturo, sed la usona dolaro. Iom da marksismo klarigas tion ankaux en lingvistiko.

Pro tio mi pensis, se la latinan oni hodiaux ne plu praktikas en la Eklezio, kial oni ne povus enkonduki la internacian neuxtralan lingvon Esperanto? Subite cxio estus pli simpla, pli malmultekosta ktp. en la internacia komprenigxo de la Eklezio. Kompreneble mi opinias, ke Esperanto estu uzata kiel helpa lingvo, do hejme la gepatran lingvon kaj en internacia komprenigxo Esperanton. Se la Eklezio akceptus tiun cxi jam delonge proponitan solvon, oni subite malhavus la lingvan problemon en la katolika Eklezio sur internacia nivelo.

Signoj por tio, ke la Eklezio pretas akcepti Esperanton, jam ekzistas. Mi volas mencii nur kelkajn: Esperanto-elsendoj de Radio Vatikana, aprobo de la liturgiaj tekstoj en Esperanto, salutoj de la Sankta Patro en Esperanto, agnosko de Internacia Katolika Unuigxo Esperantista fare de la Papa Koncilio por Laikoj ktp.

La avantagxojn de Esperanto kaj la servon, kiun tiu cxi lingvo povus fari al la Eklezio, nun prezentas tiu cxi libro de Ulrich Matthias. Mi esperas, ke gxiaj tradukoj en diversaj naciaj lingvoj helpos, ke pli kaj pli da homoj rekonos la valoron kaj utilon de Esperanto en la tutmonda komprenigxo.


1. Enkonduko

Sebranice estas malgranda vilagxo en Cxehxio, cxirkaux 150 km oriente de Prago. En la valo sub gxia pregxejo trovigxas tendumejo. Cxiujare en somero renkontigxas tie junuloj el kvin gxis dek landoj. Ili pregxas komune, ili diskutas komune, ili kantas komune. Se promenantoj preterpasus la tendaron, ili kredus, ke oni parolas tie la hispanan, la italan aux la latinan. Sed nenio el tio gxustas. La junuloj parolas Esperanton.

"Patro nia, kiu estas en la cxielo, sanktigata estu via nomo...", tiel oni pregxas tie la Patronian. Gxi similas al la latina: "Pater noster, qui es in caelis, sanctificcetur nomen tuum." Ambaux lingvoj estas neuxtralaj. Kaj ambaux lingvoj havas ankoraux pliajn avantagxojn. La latina estas la malnova Esperanto de la Eklezio. Gxi retrorigardas al pli ol 2000-jara historio. Gxi estis lingvo de la ekleziaj instruistoj kaj konservis gxis la frua novepoko sian centran rolon kiel komunikilo de euxropaj eruditoj. Jam pro la abundo de latinlingvaj origalaj tekstoj la latina lingvo por cxiam ludos gravan rolon en teologio. La germana teologo Karl Rahner emfazis en 1962 en sia traktajxo "Pri la latina kiel eklezia lingvo": "Sen scio de la latina lingvo la teologia edukado, kia necesas por pastro, tutsimple ne estas imagebla."

Ne estas tasko de tiu cxi libro kontrauxdiri al tiu cxi tezo. Cxi tie ni ni volas direkti nian atenton al la lingva problemo de la nuntempo. Kaj jen la avantagxoj de Esperanto meritas atenton. La latina perdis sian iame signifan rolon en internacia komprenigxo. Kulpas pri tio cxefe la granda peno, kiun postulas gxia lernado. Ecx post kvar- aux kvinjara studado multaj lernantoj de la latina havas ankoraux malfacilajxojn legi la verkojn de Cezaro aux Cicerono en ilia originalo. Parkerigi abundon da deklinacioj kaj konjugacioj estas penige kaj el pedagogia vidpunkto ne nepre valore; ofte malfacilas kompreni la funkcion de iu vorto en la frazo, kaj fine la ampleksa vorttrezoro de la latina malebligas gxin superrigardi.

En cxio cxi Esperanto esence superas la latinan. En Esperanto ekzistas neniaj malregulaj verboj; oni rekonas substantivojn kaj adjektivojn tuj laux la finajxo -o respektive -a; pluralon kaj akuzativon oni formas per aldono de -j aux -n. Per sistemo de afiksoj oni derivas perencajn vortojn unu de la alia, tiel ke en Esperanto jam per 1.000 aux 2.000 radikoj oni povas atingi konsiderindan esprimpovon.

Ni reiru al nia tendaro en Cxehxio. Se 80 junaj kristanoj el Cxehxio, Slovakio, Pollando, Hungario, Germanio kaj Litovio pasigas unu semajnon komune, ili havas multon por diri unu al la alia - kondicxe, ke ili povas komprenigxi. Ili alportas spertojn el malsamaj medioj kaj povas diskuti pri sia komuna estonto en ekonomie unuigxanta mondo.

Kelkaj partoprenantoj venas el profunde religiemaj familioj kaj spertis pro tio suficxe da malfacilajxoj dum la socialisma epoko. Aliaj venas el ateisma cxirkauxajxo. Sed iam en sia vivo ili sentis ian interesigxon pri religiaj demandoj, pri la personeco de Jesuo, pri kristana vivmaniero. La tendaro ricxigas ilin per spertoj el nova, alia mondo de kredo kaj fido.

La plej multaj junuloj el meza kaj orienta Euxropo studis en la lernejo dum cxirkaux kvin jaroj la germanan aux la anglan, foje kun kontentiga, sed foje nur kun tre modesta sukceso. Pri Esperanto atentigis ilin amikoj, parencoj aux ilia pastro; aliaj legis en kristana gazeto artikolon pri la lingvo kaj aligxis al koresponda kurso. Cxe kelkaj duona jaro suficxis por ke Esperanto farigxu ilia plej bona fremda lingvo. Altrudigxas la demando, cxu estus dezirinde instrui Esperanton en la lernejoj.

Miloslav Švácek, longtempa prezidanto de la Cxehxa Sekcio de Internacia Katolika Unuigxo Esperantista, emfazas, ke organizi la tendaron cxiukaze valoras la penon: "Junuloj el diversaj landoj pasigas tie semajnon en kristana atmosfero; ili komune pregxas kaj amikigxas. Jam tio estas kialo por gxoji."

Sed fascina vizio restas: Ke iam la kredantoj cxie en la mondo povu senprobleme komprenigxi kaj senti sin vere kiel unu komunumo en Jesuo Kristo. Se la Eklezio decide elpasxus favore al Esperanto, la populareco de la internacia lingvo konsiderinde kreskus. Danke al tia populareco la pli facila internacia komunikado sur neuxtrala fundamento povus fine farigxi memkomprenebla afero por la tuta homaro.

Tiu cxi libro ebligu al pastroj kaj laikoj jugxi, cxu tia pasxo estus dezirinda.


2. La ideo de universala lingvo

Ekzistas ekde la mezepoko jam pli ol 1.000 provoj konstrui lingvon konscie. La motivoj kaj metodoj estis plej diversaj. La gamo etendigxas de la Lingua Ignota, sekreta lingvo de Sankta Hildegarda de Bingen (1098-1179) gxis la Klingona Lingvo, kiun inventis la usona lingvisto Marc Okrand por la televida serio "Star Trek". Cxi tie ni interesigxas cxefe pri tiuj lingvoprojektoj, kiuj celas faciligi la internacian komprenigxon.

2.1 La komencoj

Kiam en la 17a jarcento la naciaj lingvoj pli kaj pli forpusxis la latinan kiel lingvon de la euxropaj eruditoj, la teorio de universalaj lingvoj travivis sian unuan florepokon. Multaj famaj filozofoj, matematikistoj kaj filologoj okupigxis pri la konstruado de Lingua Universalis. Tia lingvo celis unuflanke esti "facile lernebla" kaj "servi admirinde al la komunikado inter multaj popoloj", dum aliflanke gxi ankaux faciligu al la homa racio la pensadon. Komenský, Descartes, Newton kaj Leibniz klopodis konstrui tian lingvon.

La vortrezoron ili ne cxerpis el la etnaj lingvoj; gxi estigxis surbaze de klasifiko de la ideoj. Newton emis nomi cxiun kategorion per fiksita litero, ekzemple instrumentojn per "s", bestojn per "t" kaj animstatojn per "b", kaj Leibniz skribis la nocion "homo" kiel produton a*r, kie a signifas "animal" kaj r "rationalis". Sed evoluigi tiajn aposteriorajn, filozofiajn projektojn al funkcianta lingvo estus ligita, kiel jam komprenis iliaj auxtoroj, kun multaj malfacilajxoj, kaj do ne estas mririge, ke la revo faciligi la pensadon per nova lingvo devis resti utopio.

Pli promesplena estis la ideo inventi aposterioran planlingvon, t.e. lingvon, kies vorttrezoro bazigxas sur unu aux pluraj etnaj lingvoj. La unua tia projekto sxajnas esti la simpligita latina, kiun publikigis Phillippe Labbé (1607-1667) sub la titolo "Grammatica linguae universalis missionum et commerciorum". En la sekvaj jarcentoj aperis pli ol 30 pliaj projektoj de modifita latina, inter kiuj "Latino sine flexione" (1903) de la itala matematiksto Giuseppe Peano (1858-1932) farigxis la plej konata, kaj krome cxirkaux same multaj provoj simpligi la anglan, francan aux iun slavan lingvon. Kiel unuan internacian aposterioran planlingvon oni rigardas projekton de A. Gerber el 1832.

Jam suficxe agrable kaj nature aspektas la projekto "Universalglot" publikigita en 1868 de Jean Pirro (1831-1886), instruisto el Saint-Dizier en orienta Francio: "Ma senior! I sende evos un gramatik e un verb-bibel de un nuov glot nomed universal glot. In futur I scripterai evos semper in dit glot." Sed ankaux tiu cxi relative bone konstruita projekto ne atingis praktikan uzadon. Tio sukcesis unuafoje al lingvo, kiu signifas kompare kun Universalglot malprogreson - al Volapuko, inventita de la sudgermana pastro Johann Martin Schleyer (1831-1912).

Pro vigla varbado fare de gxia auxtoro Volapuko akiris jam mallonge post la pubikigo pli ol cent mil adeptojn en la tuta mondo. Aperis kelkdek gazetoj en la nova lingvo, kaj en 1889 oni jam registris 283 volapukajn asociojn. Sed malgraux sia reguleco Volapuko estis malfacile lernebla; la vortoj apektis strange, kaj cxirkaux la jaro 1900 la volapuka movado malaperis preskaux same rapide kiel gxi estigxis.

2.2 Esperanto

En 1887 la okulkuracistro d-ro Ludoviko Lazaro Zamenhof (1859-1917) publikigis en Varsovio sub la pseuxdonimo "Doktoro Esperanto" la unuan lernolibron de sia "Internacia Lingvo". Li celis tiamaniere kontribui al paco kaj komprenigxo inter la popoloj. La pesuxdonimo "Esperanto" baldaux farigxis la nomo de la lingvo.

Esperanto farigxis la plej sukcesa planlingvo. En la sekvaj cxapitroj ni pli profunde okupigxos pri gxi.

2.3 Pli novaj projektoj

Komence de la 20a jarcento kelkaj provoj reformi Volapukon aux Esperanton rezultigis novajn lingvoprojektojn. En la jaro1905 la francoj Louis de Louis de Beaufront (1855-1935) kaj Louis Couturat (1868-1914) publikigis la projekton Ido, reformitan Esperanton, al kiu transiris antaux la unua mondmilito cxirkaux 20 % de la gvidantoj kaj almenaux 3-4 % de la simplaj membroj de la Esperanto-movado. En 1951 la "International Auxiliary Language Association" (IALA) publikigis en Novjorko la projekton Interlingua ellaboritan de Alexander Gode, ekstreme naturalisman projekton, kiu rezignas favore al la naturaleco de la vortoj pri pli forta reguleco.

Ankaux hodiaux cxiujare pluraj lingvoprojektoj estas publikigataj. Pere de interreta sercxprogramo eblas trovi abundajn informojn ekzemple pri Lingua Franca Nova (1995) de C. George Boeree, Usono, Europanto (1996) de Diego Marani, Belgio, Ekspreso (1996) de Jay Bowks, Usono, Latina Nova (1999) de Henricus de Stalo, Germanio, kaj Ludlange (2000) de Cyril Brosch, same el Germanio. Ofte la auxtoroj de tiaj projektoj inventis ilin simple pro plezuro. Tiuj auxtoroj, kiuj tamen esperis, ke ilia verko trovos gxeneralan akcepton, baldaux konvinkigxis, kiom malfacile estas trovi ecx nur unu plian parolanton de la nova lingvo.

Entute nur tre malmultaj planlingvaj projektoj postvivis la morton de ilia auxtoro. Hodiaux Esperanto estas parolata de 1-3 milionoj da homoj en 120 landoj, Interlingua de cxirkaux 1.000 en 25 landoj, kaj Ido de cxirkaux 200 en dek landoj.

2.4 Komparo

Por komparo jen la komenco de la Patronia en pluraj planlingvoj.

Volapük, Schleyer 1879: O fat obas kel binol in süls, paisaludomöz nem ola, kömomoed monargän ola, jenomöz vil olik, äs in sül i su tal.

Esperanto, Zamenhof 1887: Patro nia, kiu estas en la cxielo, sanktigata estu via nomo, venu via regno, farigxu via volo, kiel en la cxielo, tiel ankaux sur la tero.

Latino sine flexione, Peano 1903: Patre nostro qui es in celos, que tuo nomine fi sanctificato, que tuo regno adveni, que tua voluntate es facta sicut in celo et in terra.

Ido, de Beaufront kaj Couturat 1905: Patro nia, qua esas en la cielo, tua nomo santigesez, tua regno advenez, tua volo facesez quale en la cielo, tale anke en la tero.

Interlingua, Gode 1951: Nostre Patre, qui es in le celos, que tu nomine sia sanctificate; que tu regno veni; que tu voluntate sia facite super le terra como etiam in le celo.

Klingon, Okrand 1985: vavma' QI'tu'Daq, quvjaj ponglIj: ghoSjaj wo'lIj, qaSjaj Dochmey DaneHbogh, tera'Daq QI'tu'Daq je.


3. Ludoviko Zamenhof

3.1 La estigxo de Esperanto

"La ideo, al kies efektivigo mi dedicxis tutan mian vivon, aperis cxe mi (...) en la plej frua infaneco kaj de tiu cxi tempo neniam min forlasadis", skribis Ludoviko Zamenhof en 1895 al la ruso Nikolaj Borovko. Zamenhof naskigxis en 1859 en la regno de la rusa caro, en la urbo Bialistoko, kiu nuntempe trovigxas en nordorienta Pollando proksime al la belorusa limo. Pri la rolo de tiu cxi urbo en la estigxo de Esperanto Zamenhof skribas plu:

Tiu cxi loko de mia naskigxo kaj de miaj infanaj jaroj donis la direkton al cxiuj miaj estontaj celadoj. En Bialistoko la logxantaro konsistas el kvar diversaj elementoj: rusoj, poloj, germanoj kaj hebreoj; cxiuj el tiuj cxi elementoj parolas apartan lingvon kaj neamike rilatas la aliajn elementojn. En tiu urbo pli ol ie la impresema naturo sentas la multepezan malfelicxon de diverslingveco kaj konvinkigxas cxe cxiu pasxo, ke la diverseco de lingvoj estas la sola, aux almeanux la cxefa, kauxzo, kiu disigas la homan familion kaj dividas gxin en malamikaj partoj. Oni edukadis min kiel idealiston, oni min instruis, ke cxiuj homoj estas fratoj, kaj dume sur la strato kaj sur la korto, cxio cxe cxiu pasxo igis min senti, ke homoj ne ekzistas: ekzistas sole rusoj, poloj, germanoj, hebreoj k.t.p. Tio cxi cxiam forte turmentis mian infanan animon, kvankam multaj eble ridetos pri tiu cxi "doloro de la mondo" cxe infano. Cxar al mi tiam sxajnis, ke la "grandagxaj" posedas ian cxiopovan forton, mi ripetadis al mi, ke kiam mi estos grandagxa, mi nepre forigos tiun cxi malbonon. Kiel lernanto Ludoviko Zamenhof komencis evoluigi konkretajn ideojn pri lingvo, kiu ligu la popolojn. Li estis filo de lingvoinstruisto. La rusan li nomis sian gepatran lingvon, sed ankaux la polan kaj la germanan li parolis flue jam en infanagxo. Li lernis la francan, latinan, grekan, hebrean kaj anglan, sed ankaux pri la jida, itala, hispana kaj litova li okupigxis.

Lia nova lingvo celis estis facile lernebla kaj egalrajtigi cxiun. Jam en agxo de 18 jaroj Zamenhof finis la unuan skizon de internacia lingvo: En decembro 1878 li festis kune kun kelkaj samklasanoj la naskigxon de nova lingvo. Ili kantis la himnon de la "Lingwe Uniwersala", kies komencaj vortoj estis la sekvaj:

Malamikece de las nacjes
Kadó, kadó, jam temp' está!
La tot' homoze in familje
Konunigare so debá.

(Malamikeco de la nacioj falu, falu, jam tempo estas! La tuta homaro en familion unuigxi devas.)

Sed Zamenhof ne cxesis prilabori sian lingvon. El la jaro 1881 oni konas alian skizon de lia lingvo. Zamenhof klopodis pensi rekte en la nova lingvo kaj rimarkis fine, ke gxi - kiel li mem notis - "cxesas jam esti senfundamenta ombro de tiu aux alia lingvo, kun kiu mi havas la aferon en tiu aux alia minuto, kaj ricevas sian propran spiriton, sian propran vivon, la propran difinitan kaj klare esprimitan fizionomion, ne dependantan jam de iaj influoj. La parolo fluis jam mem, flekseble, gracie kaj tute libere, kiel la viva patra lingvo."

Tiel en la jaro 1885 la "Lingvo Internacia" ekhavis sian definitivan formon. Zamenhof verkis malgrandan lernolibron de la nova lingvo. Sed neniu eldonisto pretis gxin publikigi. Ni lasu Zamenhof mem rakonti, kiamaniere li solvis tiun cxi problemon:

(...) en la fino de 1886 mi komencis okulistan praktikadon en Varsovio. Tiam mi konatigxis kun mia nuna edzino, Klaro Zilbernik el Kovno (...). La 9an de auxgusto 1887 mi edzigxis. Al mia fiancxino mi klarigis la tutan esencon de mia ideo kaj la planon de mia estonta agado. Kaj mi demandis sxin, cxu sxi volas ligi kun mi sian sorton. Sxi ne sole tute konsentis, sed sxi donis al mia tuta dispono la sumon da mono, kiun sxi posedis, kaj tio cxi donis al mi eblon, post longa vana sercxado de eldonanto, fine eldoni mem (margxene: en julio 1887) miajn unuajn kvar brosxurojn (lernolibro de Esperanto en lingvoj rusa, pola, germana kaj franca). La brosxuro havis la titolon "Internacia lingvo. Antauxparolo kaj plena lernolibro". En la antauxparolo Zamenhof klarigis, kian grandan avantagxon "unu komune akceptita lingvo internacia" havus por la alproksimigo de la popoloj, por scienco kaj komerco. Jam tie Zamenhof emfazis, ke la lingvo ne volas entrudigxi en la hejman vivon de la popoloj; tiel ke li tutcerte ne kulpas, se ankoraux hodiaux foje aperas la antauxjuxgo, ke Esperanto celas forpusxi la naciajn lingvojn. Krome trovigxas en la lernolibro la 16 bazaj gramatikaj reguloj de la "Internacia Lingvo" kaj kelkaj speciemenaj tekstoj: la Patronia, la unuaj versoj el la libro Genezo, traduko de poemo de Heinrich Heine kaj du originalaj poemoj. Aldonita faldfolio entenis vortliston kun 917 radikoj. Sur la dua pagxo de la brosxuro trovigxas rimarkinda noto: "'Lingvo Internacia' kiel cxiu nacia estas komuna proprajxo; la auxtoro forlasas por cxiam cxiujn personajn rajtojn al gxi." Kontrauxe al la inventinto de Volapuko, Johann Martin Schleyer, Zamenhof lasis al la uzantoj de la nova lingvo la taskon pluevoluigi gxin: "Mi scias tre bone, ke la verko de unu homo ne povas esti senerara [...]. Cxio bonigebla estos bonigata per la konsiloj de l' mondo. Mi ne volis esti kreinto de l'lingvo, mi nur volas esti iniciatoro."

3.2 La unuaj jaroj de la nova lingvo

Zamenhof dissendis sian "Unuan Libron" al famuloj, gezetredakcioj kaj institucioj en la tuta mondo. Baldaux alvenis la unuaj respondoj - kun demandoj, kritiko kaj konsiloj, sed ankaux multaj kun lauxdo kaj konsento. Kelkaj estis skribitaj jam en la nova lingvo. Zamenhof decidis respondi la multajn demandojn kaj instigojn en formo de brosxuro, kiun li eldonis komence de 1888 sub la titolo "Dua Libro de l' lingvo Internacia". Gxi jam estis skribita tute en Esperanto, kaj li rakontis tie, ke lia profunda kredo je l' homaro lin ne trompis, "cxar de cxiuj flankoj al la laboro cxiuhoma venas amasoj (...); "junaj kaj maljunaj, viroj kaj virinoj - rapidas porti sian sxtonon por la granda, grava kaj utilega konstruo". Malmultajn monatojn post la apero de la "Dua Libro" Zamenhof povis eldoni unuan literaturan verkon en Esperanto, la rakonton "La negxa blovado" de Pusxkin en traduko ne de Zamenhof mem, sed de la pola kemiisto Antoni Grabowski (1857-1921).

En decembro 1888 la Nurenberga Volapuka Klubo transiris al Esperanto. Tiel estigxis la unua Esperantogrupo. Gxi eldonis ekde septembro 1889 la monatan gazeton "La Esperantisto". Proksimume samtempe aperis adresaro kun 1.000 personoj, kiuj gxis tiam lernis Esperanton. "Post kvar jaroj nia literaturo kalkulas jam pli ol 50 diversajn verkojn! (...) Ekzistas nun 33 lernolibroj kaj vortaroj de nia lingvo en diversaj lingvoj naciaj", Zamenhof konstatis en januaro 1892.

Sed en la sekvaj jaroj Esperanto devis ankoraux barakti kontraux multaj malfacilajxoj. Zamenhof vivis en mizero, cxar nek en Varsovio nek en Grodno (kie li vivis de 1893-1897) liaj enspezoj kiel okulkuracisto suficxis por digne vivteni lin kaj lian familion. Liaj sxuldoj kreskadis, kaj en tiu cxi situacio ecx lia edzino malsxatis la pasion de sia edzo. Vasilij Nikolaevicx Devjatnin, unu el la unuaj rusaj esperantistoj, vizitis Zamenhof en decembro 1893 en Grodno kaj raportas:

Li konigis min kun sia edzino, pri kiu li poste malkasxe diris al mi, ke sxi ne estas favora al Esperanto, cxar dank' al gxi li perdis grandan kvanton de siaj klientoj. "Ili versxajne timas", ridetante klarigis Zamenhof, sin turni al mi opiniante min iom freneza, cxar mi okupas min pri 'tia sensencajxo'". Kelkaj esperantistoj tre premis Zamenhof reformi la lingvon; la diskutoj pri tio forrabis de la movado multe da energio, sed fine restis senefikaj: "Dank' al la parolado pri reformoj la nuna jaro estas efektive tute perdita por nia afero", skribis Zamenhof en 1894, samtempe esprimante la konvinkon, ke cxio finigxos bone. Kaj efektive en balotoj en somero kaj auxtuno 1894 klara plimulto de la legantoj de la gazeto "La Esperantisto" vocxdonis kontraux ajnaj reformoj.

Jxus venkinte tiun cxi problemon, alia bato trafis la junan lingvon: En februaro 1895 la gazeto "La Esperantisto" aperigis artikolon de Lev Tolstoj en esperanta traduko. Gxi havis la titolon "Prudento aux kredo?" kaj instigis la rusan cenzuron malpermesi la pluan eniron de la gazeto en Rusion. "La Esperantisto" tiel perdis preskaux tri kvaronojn de siaj abontantoj kaj mallonge poste devis cxesigi sian aperon.

Sed Esperanto postvivis ankaux tion: Ekde decembro 1895 la Esperanto-Klubo de Uppsala eldonis la gazeton "Lingvo Internacia", kiu farigxis posteulo de "La Esperantisto".

Proksimume ekde la jaro 1900 Esperanto komencis konsiderinde progresi. La ekonomia situacio de Zamenhof plibonigxis, en Francio multaj intelektuloj lernis Esperanton, kaj ekde 1903 en Berlino la eldonisto Jean Borel publikigis varbajn brosxurojn pri Esperanto en eldonkvantoj de kelkdek mil ekzempleroj.

En auxgusto 1905 fine okazis en la Boulogne-sur-Mer en norda Francio la unua Universala Kongreso de Esperanto. 688 esperantistoj el 20 landoj kunvenis kaj entuziasmigxis pri la bona funkciado de la nova lingvo. Tie "kunvenis ne francoj kun angloj, ne rusoj kun poloj, sed homoj kun homoj", emfazis Zamenhof en sia malferma parolado. Kaj la Theodor Fuchs, universitata profesoro el Vieno, raportis ankoraux pli patose: "Graco trafis la homaron, la Pentekosta miraklo renovigxis. Cxiuj sentis sin fratoj, unuigitaj sub la verda flago de l' espero... Larmoj venis el la okuloj de maljunaj kaj seriozaj viroj, katolika pastro brakumis protestantan, kaj la kreinto de la nova lingvo, Zamenhof, vagis kvazaux en songxo, tremis cxe la tuta korpo kaj havis malfacilajxojn retrovi trankvilon."

3.3 La mondobildo de Zamenhof

Por Zamenhof la ideo de internacia lingvo estis parto de pli ampleksa idealo. Li imagis mondon, kie cxiaj baroj inter la popoloj malaperu - sendepende de tio, cxu ili estas lingvaj, religiaj, etnaj aux socialaj.

Sed ne al cxiuj Esperanto-parolantoj placxis, kiam Zamenhof klarigis siajn pensojn pri tio. Gxuste iu teologo, la franco Louis de Beaufront, cxirkaux la jaro 1900 decide kontrauxis ligi Esperanton kun idealismaj vizioj. Li emfazis anstatauxe la praktikan valoron de la lingvo, li vidis en gxi taugxan komprenilon en internaciaj kontaktoj, li atentigis pri gxia utilo en komerco, scienco kaj turismo. De Beaufront ne partoprenis en la unua Universala Kongreso. La idealismaj, preskaux religiecaj trajtoj de la frua Esperanto movado forpusxis lin; li rigardis ilin kiel grandan dangxeron por la sukceso de Esperanto.

Zamenhof klopodis trovi kompromison inter siaj personaj, pacifismaj konvinkoj, kiujn li dividis cxefe kun multaj rusaj pioniroj de Esperanto, kaj la pli sobraj, realismaj sintenoj de aliaj, plejparte francaj esperantistoj. Al la Unua Universala Kongreso li proponis deklaron, kiu tie unuanime akceptigxis. En gxi li difinis la "esperantismon" kiel "penadon disvastigi en la tuta mondo la uzadon de lingvo neuxtrale homa, kiu, 'ne entrudante sin en la internan vivon de la popoloj kaj neniom celante elpusxi la ekzistantajn lingvojn naciajn', donus al la homoj de malsamaj nacioj la eblon komunikigxadi inter si; kiu povus servi kiel paciga lingvo de publikaj institucioj en tiuj landoj, kie diversaj nacioj batalas inter si pri la lingvo, kaj en kiu povus esti publikigataj tiuj verkoj, kiuj havas egalan intereson por cxiuj popoloj. Cxiu alia ideo aux espero, kiun tiu aux alia esperantisto ligas kun la esperantismo, estos lia afero pure privata, pri kiu la esperantismo ne respondas."

Ni turnu nin al la religia mondobildo de Zamenhof. Kiel konkludeblas el lia jxus menciita deklaro, Esperanto estas religie kaj ideologie neuxtrala lingvo; la sxato de Esperanto aux aparteno al ties lingva komunumo do ne premisas ian aprobon de lia mondobildo.

Zamenhof ne estis kristano, sed simpatiis kun la kristana kredo kaj kun cxiuj religioj, kiuj estas malfermaj al dialogo kaj kunlaboro. Lia patrino estis pia judino, lia patro ateisto. Zamenhof mem rakontas pri sia religia evoluo:

En mia infanagxo mi kredis je Dio, kaj je senmorteco de l' animo, en tiu formo, en kiu instruas mia denaskigxa religio. Mi ne memoras tute precize, en kiu jaro de mia vivo mi perdis la religian kredon; sed mi memoras, ke la plej altan gradon de mia nekredo mi atingis cxirkaux la agxo de 15-16 jaroj. Tio estis ankaux la plej turmenta tempo de mia vivo. La tuta vivo perdis en miaj okuloj cxian sencon kaj valoron. En agxo de 17 jaroj li eksentis ion novan: "Mi eksentis, ke eble morto ne estas malapero", li skribis, kaj formigxis en li la kredo iu "potenca senkorpa mistero", kiu samtempe estas "granda fonto de amo kaj vero", kiel li skribis 1905 en sia poemo "Pregxo sub la verda standardo". Li konsciis pri tio, kiajn pozitivajn efikojn religia kredo povas havi sur homon: Infano de oficiale deklarita senreligiulo neniam povas havi en la koro tian felicxon, tiun varmon, kiun al aliaj infanoj donas la pregxejo, la tradiciaj moroj, la posedado de 'Dio' en la koro. Kiel kruele ofte suferas infano de senreligiulo, kiam gxi vidas alian infanon, eble tre malricxan, sed kun felicxa koro, irantan en sian pregxejon, dum gxi mem havas nenian gvidantan regularon, neniajn festojn, neniajn morojn! Kaj antaux junaj kristanoj li rakontis: "Mi estas nur hebrea homarano liberkreda; sed ... kio pli bela en la mondo ol plena sekvado al instruo de Jesuo?

Iuspeca religia konvinko igis Zamenhof deziri mondon, en kiu regas amo, vero kaj paco. Tio esprimigxas eble plej klare en la jam menciita "Pregxo sub la verda standardo". Spertoj el lia infanagxo, sed ankaux pogromoj fare de rusaj soldatoj en lia naskigxurbo Bialistoko firmigis en Zamenhof la decidon kontribui al paca kunvivado de la popoloj. En sia parolado en la dua Universala Kongreso en Gxenevo en 1906 Zamenhof raportis:

En la stratoj de mia malfelicxa urbo de naskigxo sovagxaj homoj kun hakiloj kaj feraj stangoj sin jxetis kiel plej kruelaj bestoj kontraux trankvilaj logxantoj, kies tuta kulpo konsistas nur en tio, ke ili parolis alian lingvon kaj havis alian gentan religion ol tiuj cxi sovagxuloj. Pro tio oni frakasis la kraniojn kaj elpikis la okulojn al viroj kaj virinoj, kadukaj maljunuloj kaj senhelpaj infanoj! Mi ne volas rakonti al vi la terurajn detalojn de la bestega Bialistoka bucxado; al vi kiel al esperantistoj mi volas nur diri, ke terure altaj kaj dikaj estas ankoraux la muroj, kontraux kiuj ni batalas. Surbaze de tiu cxi sperto li emfazas, ke "kun tia Esperanto, kiu devas servi ekskluzive nur al celoj de komerco kaj praktika utileco, ni volas havi nenion komunan!" Por li gravas "frateco kaj justeco inter cxiuj popoloj".

Same decide, sed ne tiel malkasxe kiel por la malkonstruo de la lingvaj baroj, Zamenhof engagxigxis por reciproka alproksimigxo de la religioj. La sesa kaj lasta strofo de lia poemo "Pregxo sub la verda standardo" entenas la versojn "Kristanoj, hebreoj kaj mahometanoj / ni cxiuj de Di' estas filoj". Sed kaj en la unua Universala Kongreso, kie li prezentis tiun cxi poemon fine de la malferma parolado, kaj en la "Fundamenta Krestomatio", en kiun li transprenis gxin, tiu cxi strofo mankis. Marjorie Boulton, auxtorino de anglalingva biografio de Zamenhof, skribas pri tio:

Dum multaj jaroj amikoj devigis Zamenhof idee malfortigi la poemon, forigante la sesan strofon, laux kiu kristanoj, hebreoj kaj mahometanoj cxiuj estas filoj de Dio; la kristanaj amikoj en Francujo timis, dum la Dreyfus-epoko, ke tiu koncepto kompromitos Esperanton en la okuloj de multaj. Simile singarde Zamenhof kondutis rilate al siaj verkoj pri "hilelismo" aux "homoranismo". Temas pri instruo al fratigxo de la homoj. La termino "hilelismo" venis de Hillel, juda erudito, kiu aktivis inter la jaroj 30 a. K. kaj 10 p. K. en Jerusalemo. Cxar lia instruo direktigxis ne nur kontraux diskriminacio de judoj, Zamenhof poste preferis la nomon "homaranismo". Jam en 1901 Zamenhof pretigis traktajxon titolitan "Hilelismo" kaj sendis gxin al kelkaj amikoj. Sed nur en 1906 li igis gxin alirebla al la publiko, aperigante gxin en formo de brosxuro kaj de artikolo en la gazeto "Ruslanda Esperantisto". En ambaux kazoj li faris tion anonime, kaj cxiam en piednoto li atentigis pri tio, ke oni povas esti samtempe tre bona esperantisto kaj kontrauxulo de hilelismo respektive homaranismo.

En la Universala Kongreso en 1912 en Krakovo Zamenhof petis pri tio, ke oni liberigu lin de cxiuj oficoj en la esperanta movado, por ke li nun povu kiel simpla homo engagxigxi por siaj idealoj. Nun nun li sentis sin libera eldoni sub sia propra nomo brosxuron kun la titolo "Homaranismo", kies enhavo plejparte identas kun tiu de 1906. Gxi aperis en 1913 en Madrido. Impreson pri liaj pensoj donu la sekvaj citajxoj:

II. Mi vidas en cxiu homo nur homon, kaj mi taksas cxiun homon nur laux lia persona valoro kaj agoj. Cxian ofendadon aux premadon de homo pro tio, ke li apartenas al alia gento, alia lingvo, alia religio aux alia sociala klaso ol mi, mi rigardas kiel barbarecon.

III. Mi konscias, ke cxiu lando apartenas ne al tiu aux alia gento, sed plene egalrajte al cxiuj siaj logxantoj, kian ajn supozantan devenon, lingvon aux socian rolon ili havas [...].

Tiuj cxi eltirajxoj montras, ke Zamenhof antauxis sian tempon. Lia engagxigxo por reciproka respekto, komprenigxo, egalrajteco kaj paca kunekzistado de la religioj kaj popoloj perdis gxis hodiaux neniom da aktualeco.


4. La Eklezio kaj Esperanto

4.1 La komencoj

La historio de la kristana Esperanto-movado estas preskaux same agxa kiel la lingvo mem. Jam malmultajn monatojn post la apero de la unua lernolibro kelkaj katolikaj sacerdotoj interesixgis pri la nova lingvo, i.a. episkopo Zerr en Saratov.

La unuaj ege aktivaj katolikaj esperantistoj estis la litovo Aleksandras Dambrauskas (1860-1938) kaj la franco Franzose Louis de Beaufront (1855-1935), kiun ni menciis jam en la antauxa cxapitro. Dambrauskas eksciis jam en 1887 kiel studento en la pastra akademio de Sankt-Peterburgo pri la apero de Esperanto. Li mendis cxe Zamenhof la "Unuan Libron" kaj entuziasme komencis lerni la novan lingvon. Jam post unu semajno li skribis al Zamenhof sian unuan posxtkarton en senerara Esperanto. Dambrauskas verkis la unuan lernolibron de Esperanto por litovoj. Gxi aperis en 1890 en Tilsit (Germanio), de kie oni kontrabandis gxin al Litovio, cxar gxis en 1904 la cara registaro malpermis al litovoj eldoni verkojn en sia gepatra lingvo. Ecx Zamenhof, vivanta en la tiutempe rusa urbo Varsovio (respektive de 1893-1897 en Grodno) auxdacis nur kasxe oferti la libron al vendado. "Pro kialoj, kiujn vi kredeble scias (niaj legxoj ne permesas litovajn librojn kun latinaj literoj) la libro devas figuri en la 'Nomaro de verkoj' kiel 'Nericevebla'", li skribis al Dambrauskas en 1896.

Jam en 1893 Dambrauskas komencis verki originalajn poemojn en Esperanto. Oni nomas lin "la poeto de la katolika Esperanto-movado". Lia "Versajxareto" (1905) estas versxajne la unua poemaro de individua poeto en Esperanto. Li verkis ankaux du matematikajn libretojn kaj filozofian libron "Malgrandaj pensoj pri grandaj demandoj" Dum duona jarcento, gxis sia morto en 1938, li restis fidela al Esperanto.

Louis de Beaufront estis la unua franca esperantisto. Li lernis la lingvon en 1888 kaj tuj komencis vigle propagandi gxin. En 1892 li eldonis lernolibron de Esperanto por francoj; sekvis diversaj ekzercaroj, vortaroj, gramatikoj kaj informbrosxuroj. De Beaufront, kies vera nomo estis Louis Chevreux studis lingvistikon, filozofion kaj teologion; li estis doktoro pri teologio kaj vivtenis sin i.a. kiel privata instruisto. En 1893 li verkis libreton kun la titolo "Pregxareto por katolikoj". Ekde 1898 li eldonis la franclingvan gazeton "L' Espérantiste", kiu aperis de la sekva jaro kun esperantlingva aldono. En tiu cxi gazeto de Beaufront cxiam volonte disponigis spacon al la artikoloj de katolikaj esperantistoj. En 1908 de Beaufront forlasis la Esperanto-movadon kaj dedicxis sian energion al Ido, kiun li inventis komune kun Couturat.

Kaj Dambrauskas kaj de Beaufront kritike rilatis al la religia mondobildo de Zamenhof. Precipe en la gazeto "Ruslanda Esperantisto" ili ambaux vigle diskutis kun Zamenhof pri ties "Homaranismo". Dambrauskas estis katolika pastro, kiu pro interna konvinko emis teni ioman distancon al aliaj konfesioj kaj religioj. De 1889 gxis 1895 li estis ekzilita de la rusa cara registaro al norda Rusio, cxar li malpermesis al katolikaj lernantoj obei ordonon pri vizitado de rus-ortodoksa lernejo. Dambrauskas opiniis la homaranismon "kontrauxreligia", cxar gxi metas aliajn principojn pli altaj ol la instruon de Jesuo Kristo. Zamenhof respondis al li, ke la homaranismo neniel povas detiri iun de la religio, sed male gxi povas rekonduki al Dio homojn libere pensantajn. Sian publikan leteron al Dambrauskas en "Ruslanda Esperantisto", majo 1906, Zamenhof finis per la sekvaj vortoj:

Vin, s-ro D., pri kiu mi scias, ke vi estas homo sincere kaj profunde religia, efektive kaj kore sindona pastro de Dio - vin mi demandas: se vi povus vin turni al tiu granda morala Forto, kiun vi nomas "Dio", kaj demandi Lin, cxu Li preferas, ke la homoj havu multajn religiojn kaj tial malamu sin reciproke kaj cxiu diru, ke nur lia religio estas la vera, aux ke la homoj arangxu inter si ponton, per kiu cxiuj religioj povos iom post iom kunfandigxi en unu religion, kaj ili konstruu templojn komunajn, en kiuj ili povos frate ellaboradi al si idealojn kaj morojn komunajn, - kion Dio respondus? Se vi estas certa, ke Li preferus la unuan, tiam batalu kontraux la homaranismo; sed se vi pensas, ke Li elektus la duan, tiam ... ne batalu por ni (cxar mi komprenas, ke kiel pastro vi ne povas tion cxi fari, almenaux nun), sed almenaux ne batalu kontraux ni, cxar, batalante kontraux ni, vi batalos kontraux la volo de Tiu, al kiu vi cxiam sincere kaj honeste servis. Male, de Beaufront kritikis, ke Zamenhof "naive esperas, ke la homaranismo donos al la homaro plenan pacon kaj felicxon". Zamenhof respondis al li: Ni scias tre bone, ke la homaranismo ne faros el la homoj angxelojn, tiel same, kiel la esperantistoj cxiam sciis tion cxi pri Esperanto. Ni tute ne esperas sxangxi la korojn de tiuj cxi homoj, kiuj ne volas pacon, - ni volas nur: a) ebligi intergentan justecon kaj fratecon al tiuj tre multaj personoj, kiuj gxin deziras kaj al kiuj la neekzistado de neuxtrala lingvo, religia kaj morala fundamento gxis nun faris cxian reciprokan fratigxadon ne ebla; b) fiksi (kaj per komuna komunikigxado konstante perfektigadi) precize formulitajn principojn, per kiuj povus sin gvidi tiuj personoj, kiuj en la koro sentus la neceson de intergenta egaleco kaj frateco, sed konstante pekas kontraux gxi simple nur pro nesuficxa pripensado kaj pro nehavo de ia difinita programo. Per sobraj argmentoj Louis de Beaufront sukcesis interesigi multajn francojn pri Esperanto. Unu el ili estis Emile Peltier, pastro de la parohxo Sainte-Radegonde apud Tours. En 1901 Peltier komencis lerni Esperanton, kaj jam la postan jaron alia franca esperantisto, Henri Auroux, proponis al li fondi katolikan esperantistan organizon. Peltier akceptis la instigon. Kune kun Auroux li pretigis statuon kaj komencis varbadon. La cxefepiskopo de Tours, René François, donis sian permeson fondi asocion: Vi postulis mian jugxon pri entrepreno, kiu celas unuigi la cxiunaciajn katolikojn per la internacia helpa lingvo, nomata Esperanto. Mi tre volonte aprobas tiun projekton, kiu al mi sxajnas favori la disvastigadon de l' Evangelio kaj la pliunuigxon de la popoloj. Sekve en decembro 1902 estis fondita la societo "Espero Katolika". Peltier kaj Auroux sukcesis varbi cxirkaux 80 membrojn, sed krom ili neniu pretis transpreni iun taskon. Pro tio fiaskis ilia provo registrigi la asocion laux franca legxo. En 1903 Peltier kaj Auroux decidis provizore rezigni pri la Societo por fondi revuon, kiu servu kiel "internacia ligilo inter la katolikoj". Gxia unua eldono aperis en oktobro 1903, same sub la nomo "Espero Katolika". Auroux transprenis la redaktadon de la revuo, dum Peltier farigxis gxia direktoro, zorgante pri administrado kaj varbado. Sed jam kvar monatojn poste, en februaro 1904, Auroux retirigxis kiel redaktoro, eble cxar lia inklino al "lingvaj praktikoj ne tute korektaj" provokis multe da kritiko.

De tiam cxiuj taskoj pezis sur Peltier - la redaktado de la revuo same kiel la administrado de la abonoj kaj la informado. Kaj konstante Peltier devis plenumi ankaux siajn taskojn kiel pastro. Aldonigxis financaj problemoj, cxar la enspezoj el la 300 abonoj en 1904 ne suficxis por kovri la kostojn de kompostado, presado kaj ekspedo. Kaj aldone sanproblemoj suferigis lin.

Sed optimisme Peltier plu laboris por siaj idealoj. Novajn impulsojn donis al li la unua Universala Kongreso en 1905. La penso pri frateco ne nur inter diversnacianoj, sed ankaux inter diversreligianoj lin kaptis kaj kuragxigis al ekumena agado. En januaro 1906 aperis lia "Publika letero al cxiuj pastroj kristanaj":

[...] Sxajnas al mi, ke la unua pasxo farinda estas la unuigxo de la kristanaj religioj. Multaj kredoj, pregxoj, esperoj estas komunaj al cxiuj kristanoj. Nur malmultaj punktoj estis, en estinteco jam malproksimega, kauxzoj de malunuigxo inter ili.

Cxu vi ne pensas, ke nun alvenis tempo, kiam oni povas paceme, unuigxeme kaj frate, kun animo tute senigita de la tiamaj pasioj, ekzameni tiujn malnovajn malkonsentojn? Cxu ne io mirinda, bedauxrinda, malaperinda, ke discxiploj de tiu, kiu ordonis: "Amu vin reciproke", dauxrigas sin reciproke malami pro malpacoj alvenintaj antaux kelkaj jarcentoj!

Peltier proponis fondi unuigxon de esperantistaj pastroj kristanaj por komune diskuti la vojon al "universala frateco". Li ricevis plurajn parte pozitivajn, sed pli ofte skeptikajn reagojn. Ne estas malfacile atingi amikan interparolon inter pastroj de diversaj konfesioj, opiniis la franca pastro Requin; restas tamen la problemo "ebenigi malpacojn en dogmaro". La anglikana pastro John Cyprian Rust principe konsentis kun la opinioj de Peltier, sed esprimis ankaux timon, ke kunlaboro inter katolikaj kaj protestantaj esperantistoj povus damagxi al la reputacio de la lingvo en la unuopaj eklezioj. Povas esti, ke Peltier efektive subtaksis la diferencojn inter la konfesioj, sed liaj ideoj por venki ilin restas aktualaj gxis hodiaux.

La jaro 1906 farigxis ankaux la jaro de la unua papa beno por la katolika Esperanto-movado. En privata auxdienco la 2an de junio de tiu jaro Luigi Giambene, esperantista pastro el Romo, transdonis al Papo Pio X la unuajn jarkolektojn de "Espero Katolika" kaj la "Pregxareton por Katolikoj" de Louis de Beaufront. Iom poste li ricevis el Vatikano la sekvan itallingvan leteron de la 27a de junio, subskribitan de Monsinjoro Giovanni Bressan:

Mi ricevis la honoran komision sciigi al vi, ke la Sankta Patro favoranime kaj kun speciala placxo bonvolis akcepti la aperintajn numerojn de l' Revuo Espero Katolika, kiun vi humile prezentis al Li je la nomo de l' Pastro Emilo Peltier. Bonvolu Via tre respektinda Monsinjora Mosxto konigi al la nomita pastro la Papan placxon kaj komuniki la Apostolan Benon, kiun Lia Sankta Mosxto donis al li kaj al la redaktoroj de l' Revuo. De la 28a de auxgusto gxis la 2a de septembro 1906 okazis en Gxenevo la 2a Universala Kongreso de Esperanto. La hispana pastro Antonio Guinard celebris tie Sanktan Meson en Esperanto, dum kiu Peltier supreniris kun videbla emocio al la predikejo por prediki - kun permeso de la gxenerala vikario de Gxenevo - en Esperanto.

Sed tiu estis la lasta Universala Kongreso, kun Peltier povis partopreni. Lia malsano pli kaj pli turmentis lin, kaj la revuo "Espero Katolika" aperis ofte nur kun granda malfruo. Sed gxi aperis. "La moralaj kaj spiritaj fortoj - domagxe ne la korpaj - estis simple enormaj", skribis Nico Hoen en sia "Historio de Internacia Katolika Unuigxo Esperantista", "kaj estis nur tiuj fortoj, cxerpitaj el plej profunda fido en Dio, kiuj subtenis la senmezure admirindan eltenon kaj kuragxon de Peltier."

Nur kiam ekde auxgusto 1908 la revuo ne plu aperis, trovigxis homoj pretaj transpreni la laboron de Peltier. La 24-jara Claudius Colas farigxis nova cxefredaktoro, kaj la angla abato Austin Richardson transprenis la administradon. Komence de 1909 "Espero Katolika" reaperis, kun artikolo de Peltier, kiu tiamaniere malobeis la ordonojn de lia kuracisto pri plena ripozo. Mallonge poste Peltier pligrimis al Lourdes kaj petis al Maria "aux resanigi lin aux doni al li la gracon morti cxe la sanktejo". Estis tiu lasta graco, kiu estis donita al li. Peltier mortis 38-jara la 17an de februaro 1909 en Lourdes. "Li enmetis sian karan revuon en niajn manojn, kiel patrino mortonta komisias en manojn amikajn sian amatan infanon", skribis Claudius Colas en "Espero Katolika" de marto 1909.

Iom pli ol unu jaron post la morto de Peltier, en aprilo 1910, en Parizo okazis la unua Katolika Esperanto-Kongreso. Kadre de tiu kongreso estis fondita Internacia Katolika Unigxo Esperantista (IKUE). En la sekvaj jaroj la nova asocio bone evoluis. Cxiujare okazis pliaj kongresoj de IKUE, tiel en 1911 en Den Haag, 1912 en Budapesxto kaj en 1913 en Romo. La revuo "Espero Katolika" regule aperadis cxiumonate.

En auxgusto 1914 devis okazi en Lourdes la 5a IKUE-Kongreso. La preparoj evoluis lauxplane; en "Espero Katolika" de julio/auxgusto 1914 la prezidanto de IKUE, la irlanda pastro Patrick Parker, "kun granda plezuro" anoncis papan benon por la kongreso. Sed subite eksplodis la unua mondmilito. La kongreso ne okazis; la cxeforganizanto Claudius Colas estis vokita al milita servo kaj mortis malmultajn semajnojn poste, la 11an de septembro, 29-jara en la batalo cxe rivero Marno.

Espero Katolika dum la unua mondmilito ne plu aperis, kaj ankaux la ceteraj agadoj de katolikaj esperantistoj interrompigxis.

4.2 La protestanta Esperanto-movado

Ankaux protestantaj kristanoj, kiuj lernis kaj aplikis Esperanton, fondis jam en la komenco de la 20a jarcento internacian ligon. La estigxo de tiu cxi ligo estas forte ligita al YMCA, la Kristana Asocio de Junaj Viroj. En 1906 la sekretario de la Centra Komitato de YMCA en Gxenevo, Barono W. von Starck, vizitis la Duan Universalan Kongreson de Esperanto en sia logxurbo. Li tuj konvinkigxis pri la valoro, kiun Esperanto povus havi por lia asocio, kaj en januaro 1907 li publikigis tre favoran artikolon pri Esperanto en kelkaj YMCA-gazetoj. Baldaux ne malmultaj anoj de la asocio interesigxis pri la lingvo, kelkaj serioze lernis gxin kaj sercxis korespondantojn inter samkredanoj. En februaro 1908 la germana ingxeniero Paul Hübner (1881-1970) el Mülheim cxe Rejno (nuntempe urboparto de Kolonjo) komencis eldoni malgrandan gazeton kun la titolo "Esperanto en la servo de la Dia Regno". Gxi celis, kiel emfazis Hübner, esti "ligilo inter cxiuj kristanaj samideanoj", "komuna informilo pri la kristana vivo en cxiuj partoj de la tero", kaj "gvidisto al Jesuo Kristo kiel nia sola Savinto".

Same kiel en la katolika, tiel ankaux en la protestanta Esperanto-movado oni fondis gazeton pli frue ol asocion. Kaj ankaux cxi tie la laboro de redaktoro kaj administranto dum longa tempo pezis sur la sxultroj de unuopulo, kiu pretis transpreni kaj la laboron kaj financajn perdojn. Gxis la fino de 1908 Hübner trovis iom pli ol 80 abonantojn en12 landoj, kaj ekde januaro 1909 li eldonis la gazeton sub la mallongigita nomo "Dia Regno", sub kiu gxi aperas, kvankam kun fojaj interrompoj, gxis hodiaux.

En la 7a Universala Kongreso de Esperanto en Antverpeno okazis la 25an de auxgusto 1911 kunveno de protestantaj esperantistoj. Tie oni unuanime akceptis la ideon fondi internacian kristanan asocion. En la sekvaj monatoj okazis viglaj leteraj diskutoj pri la statuto kaj la nomo de la organizo; oni fine interkonsentis pri "Kristana Esperanista Ligo", mallonge KEL. (En 1923 tiu cxi nomo estis sxangxita al "Kristana Esperantista Ligo Internacia", mallonge KELI.) La oficiala fondo de KEL okazis nur du jarojn post la kunveno en Antverpeno, la 24an de auxgusto 1913 en la Universala Kongreso en Berno; Paul Hübner elektigxis tie prezidanto. Kiel sian fondodaton KELI tamen tradicie rigardas la 25an de auxgusto 1911.

Grava evento por kristanaj esperantistoj de cxiuj konfesioj estis la eldono de la esperantlingva Nova Testamento en Esperanto en 1912. En 1909 angla komitato sub gvido de pastro John Cyprian Rust (cx. 1850-1927) komencis la tradukadon, kaj iom pli ol tri jarojn poste aperis "La Nova Testamento de nia Sinjoro kaj Savanto Jesuo Kristo". La unua eldono de 5.000 ekzempleroj estis elcxerpita ene de malmultaj monatoj.

Ankaux por KEL tio signifis progreson. La kunlaboro kun YMCA en organizado de Esperanto-kursoj funkciis tre bone; komence de 1914 la centra komitato de YMCA ecx oficiale rekomendis "la disvastigon de Esperanto en cxiuj YMCA-unigxoj". Kadre de la 10a Universala Kongreso de Esperanto en Parizo, al kiu aligxis 3739 homoj, devis okazi plia kunveno de KEL kaj renkontigxo kun parizaj reprezentantoj de YMCA. Sed same kiel la IKUE-Kongreso en Lourdes, ankaux tiu cxi Universala Kongreso ne povis okazi. Kaj same kiel cxe "Espero Katolika", ankaux cxe "Dia Regno" la numero de julio/auxgusto 1914 restis provizore la lasta. La unua mondmilito interrompis la agadon de kristanaj esperantistoj.

4.3 De la unua gxis la dua mondmilito

Dum la unua mondmilito la aplikado de Esperanto renkontis multajn malhelpojn. Jen oni malpermesis korespondadon en Esperanto pro manko de cenzuristoj por tiu lingvo, jen oni malpermesis la eniron de esperanta revuo pro "malfavora influo sur la batalantoj cxe la fronto". Preskaux cxie la nombro de esperantaj kursoj kaj renkontigxoj konsiderinde malkreskis. Nur 163 homoj, plejparte el Usono kaj Kanado, partoprenis en 1915 la 11an Universalan Kongreson de Esperanto en San Francisco. En la neuxtrala sxato Svisio la oficejo de Universala Esperanto-Asocio en Gxenevo organizis servon por transsendo de familiaj korespondajxoj inter malamikaj landoj. La "iniciatoro" de Esperanto, Ludoviko Zamenhof, mortis la 17an de aprilo 1917 en Varsovio pro kormalsano.

Ne estas facile trovi informojn pri agado de kristanaj esperantistoj dum la unua mondmilito. Sed rimarkinda estas eldiro de Edmond Privat el la libro "Historio de Esperanto", laux kiu "la Tutmonda Komitato de YMCA disdonigis milojn da Esperanto-lernolibretoj al militkapitoj en diversaj landoj".

En 1917 katolikaj pacifistoj fondis la "Mondpacligon Blanka Kruco", kiu uzis ekde 1918 Esperanton en siaj internaciaj kontaktoj.

Ekde 1920 la gazetoj "Espero Katolika" kaj "Dia Regno" reaperis. Sekvis jaroj, en kiuj fondigxis pliaj kristanaj esperantistaj revuoj kaj asocioj. Specialan mencion meritas la "Internacio Katolika" (IKA), kies fondon iniciatis la pastro kaj martiro Max Josef Metzger (1887-1944), kiu poste famigxis kiel pacifisto kaj "pioniro de ekumenismo". Kvankam fondita en 1920 kadre de la Universala Kongreso de Esperanto en Den Haag, IKA intence evitis la vorton "Esperanto" en sia nomo. La asocio turnis sin ankaux al tiuj katolikoj, kiuj ne parolis Esperanton kaj eventuale ecx ne deziris mem lerni gxin. De 1921 gxis 1924 Metzger redaktis en Graz (Auxstrio) la esperantlingvan gazeton "Katolika Mondo".

En auxtuno 1926, iom pli ol 12 jaroj post la Nova Testamento, aperis en Londono la kompeta Biblio (kvankam ankoraux sen la duakanonaj libroj) en esperanta traduko. La Malnovan Testamenton Zamenhof mem tradukis el la hebrea. Li finis la laboron jam en marto 1915. Tamen anstataux tuj sendi la manuskripton eldoncele al la "Biblia Komitato" en Britio, li povis nur informi ties prezidanton, la esperantistan pastron John Cyprian Rust, pri grava malhelpo. Zamenhof skribis al li en franca lingvo: "Bedauxrinde mi ne povas en la nuna momento sendi al vi la tradukon, cxar nia posxto ne transsendas ion (dum la milito), kio estas skribita en Esperanto. Sekve mi devas atendi gxis la fino de la milito."

Pro tio nur post la unua mondmilito - kaj du jarojn post la morto de Zamenhof - la traduko alvenis en Britio, kie de 1919 gxis 1926 la Biblia Komitato okupigxis pri tralegado, korektado, lingva harmoniigo de la Nova Testamento al la Malnova, kompostado kaj provlegado. Du kvakerinoj, la fratinoj Priscilla (1833-1931) kaj Algerina Peckover (1841-1927) pretis doni la necesan financan helpon. Ene de kvin jaroj pli ol 5.000 ekzempleroj de la esperanta Biblio vendigxis, kaj kristanoj de cxiuj konfesioj lauxdis la tradukon pro gxia klareco kaj precizeco.

La "Londona Biblio" estas gxis hodiaux - jen kaj jen kun etaj korektoj - multfoje represita. En 1992 aperis en Brazilo moderna traduko de la kvar evangelioj fare de la nederlanda pastro Gerrit Berveling. En 1997 la kompleta esperanta Biblio inkluzive de la duakanonaj libroj aperis sur KD-Romo.

Dum en la 20aj jaroj de la 20a jarcento la sukcesoj kaj elrevigxoj ankoraux alternis, la 30aj jaroj estis tempo de malsukcesoj kaj katastrofoj. En 1931 la kataluna pastro Juan Font Giralt el Collell apud Gerona elektigxis prezidanto de IKUE; ekde la sekva jaro li transprenis ankaux la redaktadon de "Espero Katolika". Fine de 1934 Font Giralt malsanigxis, tiel ke Espero Katolika fine estis redaktita de nederlandaj IKUE-aktivuloj. En 1936 Font Giral fartis denove pli bone - sed tiam komencigxis la hispana civitana milito, en kiu dekmilo da kristanoj mortis pro sia religio. Ankaux Font Giralt estis terure martirigita; la 17an de auxgusto oni forhakis liajn manojn kaj bruligis lian korpon.

Ni nun transiru denove al la protestanta Esperanto-movado. En 1932 post plurjara pauxzo reaperis la gazeto "Dia Regno", fakte denove sub redaktado de Paul Hübner, kiu dum la 20aj jaroj pro personaj, profesiaj kaj financaj kialoj devis limigi sian agadon por KELI. Precipe en Nederlando Esperanto prosperis en la 30aj jaroj, de kio certagrade profitis ankaux KELI kaj IKUE.

Pli malfacila estis la situacio en Germanio, kie komence de 1933 Adolf Hilter akiris la potencon. Estas konate, ke bedauxrinde ankaux multaj germanaj kristanoj havis komence favoran opinion pri la naziismo, kaj sekve ne devas esti mirige, ke ankaux paul Hübner en "Dia Regno" 4/1933 atentigis la eksterlandajn KELI-anojn, ke "la ateisma ondo" estas haltigita kaj ke "la kristanismo estas savita".

Ankoraux en 1936 Hübner esprimis la esperon, ke "certe post kelka tempo ankaux niaj oficialaj organizoj en Germanujo rekonos la valoron de Esperanto kaj denove subtenos la movadon".

Sed ekzistis nenia pravigo por tia optimismo. En februaro 1936 Martin Bormann, la stabestro de la anstatauxulo de Hitler, subskribis la sekvan dekreton:

Cxar la kreo de internacia mikslingvo kontrauxas al la bazaj konceptoj de la nacisocialismo kaj finfine povas respondi nur al la intereso de supersxtataj potencoj, la antatauxanto de la Führer malpermesas al cxiuj partianoj kaj membroj de la organizoj filiigitaj al la partio apartenon al cxiuspecaj unuigxoj de artefarita lingvo. Kelkajn monatojn poste, la 20an de junio 1936, dekreto de Heinrich Himmler, la cxefo de la sekreta sxtata polico "Gestapo", ordonis al la esperantaj asocioj en Germanio mem likvidi sin, se ili volas eviti devigan dissolvon. Ekde tiam ankaux cxia agado por KELI kaj IKUE estis malpermesita en Germanio; la internacian agadon de KELI transprenis nederlandanoj kaj svedoj. Dum plimulto de la germanaj esperantistoj malkuragxigxis kaj akceptis la malpermeson de esperanta agado, Paul Hübner dauxrigis skribi artikolojn por "Dia Regno", kiuj tamen ekde januaro 1938 aperis nur kun la subskribo "N.N."

Fine de la 30aj jaroj kaj "Espero Katolika" kaj "Dia Regno" estis redaktitaj en Nederlando. Post kiam komencigxis la dua mondmilito, ambaux gazetoj ne plu povis atingi grandan parton de la abonantaro. "Espero Katolika" de januaro/februaro 1940 estis la lasta numero gxis la fino de la milito. La 10an de majo 1940 germanaj trupoj okupis Nederlandon, kaj en februaro 1941 aperis tie la lasta numero de "Dia Regno", cxar en marto "la tuta Esperanto-movado en nederlando farigxis malpermesita kiel 'juda afero'". Tamen la agado de kristanaj esperantistoj ne plene cxesis dum la dua mondmilito: De 1941 gxis 1945 la sveda sekcio de KELI dissendis entute sep numerojn de "Provizora Dia Regno", kiuj tamen atingis nur etan parton de la adresitoj.

En la landoj regataj de Hitler kaj Stalin ankaux esperantistoj farigxis viktimoj de tiuj diktatoroj. En Germanio kelkaj esperantistoj estis arestitaj kaj senditaj en koncentrejojn nur pro ilia agado por Esperanto; aliajn oni arestis unuavice pro ilia juda deveno aux ilia gxenerala pacifisma engagxigxo. Al la viktimoj de la naziismo apartenas ankaux cxiuj tri infanoj de Zamenhof. Ili estis arestitaj jam en januaro 1940. La solan filon de Zamenhof, Adam, oni tuj poste mortpafis; la filinojn Zofia kaj Lidja oni sendis en 1942 al la koncentrejo Treblinka, kie oni mortigis ilin en auxgusto respektive oktobro de la sama jaro. La esperantisto kaj fondinto de la Una-Sancta-Movado, Max Josef Metzger, estis arestita en 1943 kaj kondamnita al morto pro "defetismo"; la 17an de aprilo 1944 oni senkapigis lin.

La sovetia diktatoro Stalin rigardis cxiujn homojn suspektindaj, kiuj havis internaciajn kontaktojn, kaj al tiuj homoj apartenis ankaux la esperantistoj. Dum la "Granda Purigo", vastskale lancxita en marto 1937, pereis laux diversaj taksoj entute inter 2.000 kaj 30.000 esperantistoj. Inter la viktimoj de Stalin estis ankaux famaj Esperanto-verkistoj aux esperantologoj kiel Vladimir Varankin (1902-1938) kaj Ernest Drezen (1892-1937).

4.4 La postmilita tempo

Post la fino de la milito la kristanaj Esperanto-asocioj IKUE kaj KELI povis suficxe rapide restarigxi en la okcidentaj landoj. Ekde 1946 la gazetoj "Espero Katolika" kaj "Dia Regno" denove aperas, kaj mallonge poste protestantaj esperantistoj realigis malnovan planon: En somero 1948 ili okazigis en Tostarp en Svedio la unuan kongreson de KELI. Antauxe oni renkontigxis unuavice kadre de Universalaj Kongresoj, kie oni okazigis kunsidon de KELI. Sed la unua aparta kongreso estis cxiurilate sukcesa. "En Euxropo ankoraux suferanta pro miloj da nekuracitaj vundoj, tiu simpla kunvivado de kristanoj el sep landoj, de gefratoj, kiuj parolis unu lingvon [...] faris neforgeseblan impreson", raportas Henk de Hoog en sia historio de KELI. Cxar ankaux estonte oni ne emis malhavi tian arangxon, ekde 1948 preskaux cxiujare okazas tia kongreso de KELI.

Post interrompo de 11 jaroj en 1950 ankaux katolikaj esperantistoj denove organizis kongreson. Estis la 22a IKUE-Kongreso, kaj samtempe (post tiuj de 1913 kaj 1935) la tria, kiu okazis en Romo.

Tre malfacila restis la situacio en orienta Euxropo, kie sub influo de Stalin strarigxis komunismaj regximoj, kiuj malsxatis kaj Esperanton kaj kristanismon kaj do havis duoblan kialon por malhelpi la agadon de IKUE kaj KELI. Dum la tempo de la "malvarma milito" kontaktoj al okcidentaj landoj, kie IKUE kaj KELI havis siajn sidejojn, ne estis dezirataj, kaj la registaroj de la satelitaj sxtatoj de Sovetunio deziris direkti la intereson de la civitanoj al la "vera mondolingvo", t.e. la rusa. Ekzemple en Germana Demokratia Respubliko esperantistoj rajtis nek organizigxi nek publike varbi por sia lingvo de 1949 gxis 1965, kaj ankaux poste la esperanta agado eblis nur kadre de difinitaj strukturoj, kiuj ne antauxvidis kunlaboron kun IKUE aux KELI.

Iom pli favora estis la situacio en Pollando, kie la registaro en 1957 la registaro permesis almenaux la eniron de "Espero Katolika" (kvankam restis malfacilajxoj rilate la pagon de la abonkotizo). Sed pli proksima kunlaboro inter kristanaj esperantistoj el oriento kaj okcidento dum longa tempo ne eblis, kaj do ne estas mirige, ke en la 50aj kaj 60aj jaroj cxiuj kongresoj de IKUE kaj KELI okazis en okcidentaj landoj.

Post kiam la Dua Vatikana Koncilio (1962-1965) la Katolika Eklezio emfazis sian pretecon al ekumena kunlaboro, IKUE akceptis en julio 1966 la inviton de KELI organizi la unuan komunan kongreson de la du asocioj. Gxi okazis en 1968 en Limburg (Germanio) kaj estis samtempe de 32a Kongreso de IKUE kaj la 21a KELI-Kongreso.

En la sama jaro la "Praga Printempo" kuragxigis la cxehxajn IKUE-membrojn kaj anojn de la Husana Eklezio inviti al ekumena Esperanto-kongreso en sia lando. Gxi devis okazi en somero 1970 en Brno. Sed post la invado de la sovetia armeo baldaux komencigxis "normaliga proceso", kaj la ministerioj de kulturo kaj internaj aferoj malpermesis la okazigon de la kongreso ses semajnon antaux gxia planita komenco. La kongreso translokigxis al Klagenfurt, sed nur malmultaj el la aligxintoj el orienta Euxropo sukcesis gxustatempe akiri la necesan auxstran vizon.

Restis ankoraux alia arangxo de cxehxaj IKUE-anoj, la Katolikaj Esperanto-Tendaroj fonditaj en 1969. Ili oficiale nomigxis "Libertempaj Esperanto-Tendaroj", por iom kasxi la religian karakteron. Ankoraux dum kelka tempo cxiusomere junaj katolikoj el Cxehxoslovakio kaj kelkaj aliaj landoj kiel Pollando, Hungario, Nederlando kaj Italio frate renkontigxadis tie - gxis en julio 1977, kiam la polico invadis la tendaron kaj arestis la organizantojn Miloslav Svacek kaj pastro Vojtech Srna. Mallonge poste la cxehxa IKUE-sekcio estis likvidita.

Pli gxojiga estis denove la situacio en Pollando, kie en la sama somero okazis la 37a IKUE-Kongreso. Estis la unua tiuspeca kongreso en socialisma lando, kaj samtempe kun pli ol 700 partoprenantoj la gxis nun plej granda IKUE-kongreso. Ankoraux dufoje, en 1978 en Varna kaj en 1987 en Czestochowa, renkontigxis antaux la falo de la fera kurteno katolikoj el oriento kaj okcidento en IKUE-kongreso en socialisma lando.

La pereo de la totalismaj sistemoj donis al la kristanaj esperantistoj en orienta Euxropo la liberecon, pri kiu ili tiel longe sopiris. La 19an de majo 1990, preskaux 13 jaroj post la malpermeso, la cxehxa IKUE-sekcio refondigxis kaj tuj farigxis - dauxre sub gvido de Miloslav Svacek - unu el la plej aktivaj landaj sekcioj de IKUE. Ankaux en Rumanio kaj Litovio denove fondigxis viglaj sekcioj de IKUE.

Nuntempe ambaux organizojn, IKUE kaj KELI, karakterizas kontinueco kaj stabileco. De 1961 gxis 2000 la germana pastro Adolf Burkhardt estis prezidanto de KELI (kun interrompo nur de 1975-1981), gxis en somero 2000 lian postenon transprenis Jacques Tuinder (Nederlando). La saman oficon en IKUE plenumis de 1979 gxis 1995 la itala pastro Diulio Magnani el Rimini, gxis kiam li transdonis la postenon al Antonio de Salvo. En 1995 unuafoje okazis du IKUE-kongresoj ene de unu jaro - la 48a Kongreso en Olomouc (Cxehxio) kaj la 49a kadre de la 11a Ekumena Esperanto-Kongreso en Kaunas (Litovio). Kaj same en 1995 IKUE sukcesis acxeti propran sidejon en Romo, kiu nun funkcias kiel oficejo de la asocio kaj redaktejo de "Espero Katolika".

La 10an de auxgusto 1996 junaj katolikoj el Belgio, Germanio, Slovakio, Cxehxio kaj Hungario fondis kadre de la 15a Katolika Esperanto-Tendaro en Sebranice junularan organizon de IKUE sub la nomo "IKUE-Junularo", mallonge "IKUEJ". Gxiaj celoj estas laux la statuto:

La anoj de la asocio ne nur ofte renkontigxas kadre de Katolikaj Esperanto-Tendaroj, IKUE-kongresoj kaj aliaj kristanaj arangxoj, sed tenas ankaux viglajn leterajn kaj retposxtajn kontaktojn al membroj en Afriko kaj la Popola Respubliko Cxinio.

4.5 La sinteno de papoj kaj episkopoj al Esperanto

Dum la antauxa cxapitro temis cxefe pri la engagxigxo de pastroj kaj laikoj favore al Esperanto, ni nun turnu nian atenton al la sinteno de ekleziaj altranguloj al la esperanta movado.

Jam en 1931 la germana "Leksikono pri teologio kaj Eklezio" finis sian artikolon pri Esperanto per la vortoj: "La papoj ekde Pio X (kaj multnombraj kardinaloj kaj episkopoj) bonvenigis kaj subtenis la esperantan movadon." Kaj efektive en la 20a jarcento cxiuj papoj montris ian favoron al la agado de katolikaj esperantistoj. Komence de la 30aj jaroj de la 20a jarcento sur la titolpagxoj de "Espero Katolika" aperadis la noto: "Honorita per apostola beno de Papo Pio X, 27 junio 1906, kaj de Papo Benedikto XV, 20 auxgusto 1920, kaj de papo Pio XI, 11 oktobro 1924." Tiuj cxi kaj aliaj benoj estas dokumentitaj ankaux pere de la tiutempaj numeroj de Espero Katolika.

Papo Pio X sendis sian benon al "Espero Katolika" kaj la katolikaj esperantistoj cxiujare de 1906 gxis sia morto en 1914. Krome en kelkaj auxdiencoj li parolis pri Esperanto. La 4an de aprilo 1909 li diris al Isidoro Clé, esperantista direktoro de eklezia instituto en Bruselo: "Esperanto havas antaux si grandan estontecon".

Ekzistas ankaux aliaj citajxoj, pri kiuj ni trovas nur el la tempo post la morto de la koncerna papo iujn fontojn, kiuj nenion diras pri la tempo kaj la cirkonstancoj de la eldiro, kio eventuale povus esti kialo por pridubi ilian auxtentikecon. Tiaj citajxoj, en diversaj variantoj cxiam denove represitaj en informiloj de katolikaj kaj ecx pli ofte de nekatolikaj esperantistoj, estas ekzemple la sekvaj vortoj atribuataj al Pio X: "Mi vidas en la lingvo Esperanto valoran rimedon por teni ligitecon inter katolikoj de la tuta mondo." Dum la tre afabla sinteno de Sankta Pio X al esperantistoj supozigas, ke tiu cxi frazo tamen plene spegulas lian opinion, ni povas esti malpli certaj pri citajxo, kiu onidire venas de Pio XII: "Mi antauxdiras al Esperanto en la estonteco de la civilizacio lokon similan al latino en mezepoko".

La 19an de majo 1964 Papo Paulo VI ricevis auxdience parton de la IKUE-estraro. Laux raporto de la tiama prezidento de IKUE, la belga pastro Alfons Beckers, la papo "montris viglan interesigxon je la katolika Esperanto-movado. Li agnoskis la neceson kaj utilon de Esperanto kaj li substrekis, ke li volas subteni lingvon, kiu ebligas la interkomprenon inter la popoloj, akcelante harmonion kaj pacon."

Ankaux la unua eldiro de papo pri Esperanto, kiu estas dokumentita de la vatikana gazeto "L' Osservatore Romano", venas de Pauxlo VI. En la Sankta Jaro 1975 okazis en Romo la 36a IKUE-Kongreso en Romo. Kadre de gxenerala auxdienco sur la Placo de Sankta Petro la 13an de auxgusto 1975 Pauxlo VI prezentis la cxeestantajn grupojn: "Alia internacia grupo, kiun mi prezentos baldaux per aparta parolo, estas tiu de la partoprenantoj en la internacia kongreso de la katolikaj esperantistoj. Vidu, ili havas la verdan flagon, kiu estas simbolo de espero, ili estas la esperantistoj."

Kaj li alparolis la kongresanojn en itala lingvo per la sekvaj vortoj:

Ni ne volas fini tiun cxi parton de la auxdienco sen adresi nian saluton kaj nian bonedeziron al la partoprenantoj en la 36a internacia kongreso de la katolikaj esperantistoj. Al viaj apartaj kulturaj celoj vi volis aldoni noton delikatege religian enigxante en la spiriton de la jubileo kiu al cxiuj bonavolaj homoj parolas pri renovigxo, pri konvertigxo, pri retrovita kontakto kun Dio, kiu amas kaj pardonas. Cxi tiu spirito gvidu vin en la instigo al frateco kaj interkomprenigxo inter la diversaj popoloj en malsamaj lingvoj, kiujn vi klopodas favori laux la programo, kiu vin distingas. Tio estas nia sincera bondeziro, kiun ni plivalorigas per nia apostola beno, favoranta la donacojn de la Sinjoro. Du jarojn poste okazis la jam menciita 37a IKUE-Kongreso en Cxenstohxovo. Alta protektanto estis Karol Wojtyla, la posta Papo Johano Pauxlo II. En sia salutvorto al la kongreso li skribis: "Kiel Jesuo Kristo pregxis por siaj discxiploj pri la unueco (Joh 17,11), tiel same mi en la nomo de la Eklezio pregxas viaintence. Unu kredo kaj unu amo helpu al vi unuigi la disbatitan mondon en unu sxafaron sub unu Pasxtisto. Unu supernacia lingvo - Esperanto - ankaux servu efike al tiu nobla celo." Wojtyla akceptis la inviton celebri Meson en Esperanto laux speciala rajtigo de Pauxlo VI, sed lastmomente la entombigo de la cxefepiskopo de Poznan, Antoni Baraniak, malebligis lian venon.

Post lia elektigxo kiel Papo en 1978 dauxris ankoraux preskaux 13 jarojn, gxis Johano Pauxlo II kiel unua papo publike parolis Esperanton. Estis dum la 6a Monda Tago de la Junularo en Cxenstohxovo, kie la 14an de auxgusto 1991 li adresis siajn salutojn al pli ol unu miliono da junaj cxeestantoj:

Mi donas ankaux en Esperanto bonvenan saluton al la junaj pilgrimantoj el la tuta mondo en cxi tiu tago de universala frateco, kiu vidas nin unuigitajn kiel filojn de unu sama Patro en la nomo de Kristo, vero de la homo. La postan tagon li denove adresis siajn plurlingvajn salutojn al la gejunuloj en Cxenstohxovo. En Esperanto li diris: Karegaj junuloj! La sperto de kredo, travivita cxe la piedoj de la "Nigra Madono", restu neforigeble gravurita en viaj koroj. Sanktega Maria akompanu vin! Preskaux du jarojn poste, en somero 1993, Johano Pauxlo II donis sian apostolan benon al la Universala Kongreso de Esperanto en Valencio: Lia Papa Mosxto sincere salutas la organizantojn kaj partoprenantojn de la 78a Universala Kongreso de Esperanto okazanta en Valencio kaj ilin kuragxigas dauxrigi sian estimindan klopodon por realigi mondon, kie regu la interkomprenigxo kaj unueco.

Samtempe, la Sankta Patro instigas la partoprenantojn, kiuj reprezentas diversajn landojn, kulturojn kaj kredojn, sed parolas komunan lingvon, elmontri per tia renkontigxo la fratecon kiu, sen ajna diskriminacio, devus regi inter cxiuj homoj kiel membroj de la granda familio de la filoj de Dio, kaj plifirmigi la personan kaj kolektivan konsciigxon esti konstruantoj de la paco en siaj hejmaj medio kaj socio.

Kun tiuj cxi deziroj kaj alvokante la Dian protekton al la laboroj kaj partoprenantoj de la kongreso, Lia Papa Mosxto plezuras disdoni la sopiratan Apostolan Benon.

La 3an de aprilo 1994 Papo Jahano Pauxlo II unuafoje parolis sian paskan saluton antaux la beno "Urbi et orbi" ankaux en Esperanto, dezirante "Felicxan Paskon en Kristo resurektinta". En la sama jaro sekvis la kristnaska bondeziro "Dibenitan Kristnaskon kaj prosperan novjaron". Ekde tiam la Sankta Patro cxiujare ripetas tiujn cxi salutojn.

De 31.08.-07.09.1997 okazis en Romo kaj Rimini la jubilea 50a IKUE-Kongreso sub la temo "Iru do kaj faru cxiujn popolojn de la mondo discxiploj". Kadre de gxenerala auxdienco sur la placo de Sankta Petro la 3an de septembro 1997 Johano Pauxlo II salutis la partoprenantojn rekte en Esperanto:

Mi gxojas bonvenigi la responsulojn de Internacia Katolika Unuigxo Esperantista, engagxitajn en sia kvindeka kongreso. Karegaj, la temo de via renkonto reprenas la misian taskon konfiditan de Kristo al sia Eklezio. Akceptu gxin malavare kun tiu spirito de universaleco, kiu estas cxe la bazo de la lingvo, kiun vi kulturas. Ne nur rekte per vortoj de papoj la katolika Esperanto-movado ricevis agnoskon el Vatikano. Post kiam la Dua Vatikana Koncilio (1962-1965) decidis pri reformo de la liturgio, Esperanto ricevis en aprilo 1966 partan kaj en julio 1968 plenan agnoskon kiel liturgia lingvo. La 8an de novembro 1990 la vatikana Kongregacio pri la Dia kulto kaj la disciplino de la sakramentoj aprobis la mestekstojn en Esperanto. La tekstojn pretigis komisiono gvidita de la varsovia helpepiskopo Wladyslaw Miziolek (1914-2000). Ekde somero 1995 la "Meslibro kaj Legajxaro por dimancxoj kaj festoj" haveblas en formo de du lukse binditaj volumoj kun entute 904 pagxoj.

La 11an de januaro 1992 IKUE estis agnoskita per dekreto de la Pontifika Konsilio por Laikoj kiel internacia asocio de fideluloj laux pontifika juro. Per la dekreto la Pontifika Konsilio por Laikoj aprezas la lauxstatutajn celojn de IKUE same kiel "la diversajn aktivecojn plenumatajn de la Unuigxo en siaj programoj kaj servoj (kristana formado, publikajxoj kaj komunikado, bonfara kaj ekumena agado)".

Agnosko kun konsiderinda praktika graveco por la katolika Esperanto-movado estas la uzado de Esperanto fare de Radio Vatikana. En la posta cxapitro ni pli detale raportos pri la elsendoj.

Estas interese ekzameni, cxu ekzistas ankaux negativaj opiniesperimoj el Vatikano pri Esperanto. Efektive kelkajn indikojn pri tio ni trovas en gazetartikoloj. Ekzemple la germana Katolika Novajxagentejo KNA raportis la 2an de februaro 1995: "Sed ekzistis en la Katolika Eklezio komence malkonfido kontraux Esperanto. Ekzemple oni suspektis gxian inventiston interalie kiel framasonon." Kaj en artikoleto de la germana katolika gazeto "Christ in der Gegenwart" de 24.09.1995 pri la eldono de la esperantlingva Meslibro ni legas: "La Vatikana Kongregacio pri la Dia Kulto devis unue venki konsiderindajn kontrauxstarojn - sed fine permesis la esperantan tradukon de la Roma Meslibro."

La Meslibro mem klarigias, pri kiaj "konsiderindaj konstrauxstaroj" temas. Sur gxiaj enkondukaj pagxoj estas presita la dokumento "Normoj por la celebrado de la meso en Esperanto" de la 20a de marto 1990 en la itala lingvo kaj en Esperanto. En gxi trovigxas referenco al la cirkula letero "Decem iam annos" de la 5a de junio 1976, kiu signifis retropasxon por la katolika Esperanto-movado. Laux tiu letero "la lingvo Esperanto ne prezentas per si mem la ecojn por ke gxi povu esti konsiderata liturgia lingvo kaj esti uzata ordinare en la liturgiaj celebradoj, pro tio, ke gxi ne estas lingvo parolata de popolo."

Rilate al la "suspekto" de Zamenhof kiel framasono menciindas unue, ke tiu supozo laux esploro de la franca historiisto André Cherpillod el la jaro 1997 "versxajne" ne estas prava, due, ke framasonismo certe meritas respekton el katolika vidpunkto, kaj trie, ke Esperanto estas unuavice lingvo ne ligita al iu specifa mondkoncepto.

Se ni nun turnas nin al la sinteno de episkopoj kaj kardinaloj al Esperanto, ni facile trovas centojn da afablaj salutvortoj okaze de kristanaj Esperanto-arangxoj. Kiam okazas IKUE-kongreso en lando kun forta katolika Esperanto-movado kiel ekzemple Cxehxio, Italio aux Pollando, estas jam preskaux memkompreneble, ke unu aux pluraj episkopoj persone vizitas la kongreson por saluti la kongresanojn, aprezi ilian agadon kaj celebri meson kun ili. En kelkaj landoj, ekzemple 1991 en Cxehxio kaj 1993 en Slovakio, la Episkopa Konferenco agnoskis la landan IKUE-sekcion kiel eklezian organizon de laikoj; en aliaj landoj - ekzemple en Germanio - tia agnosko okazis almenaux en tiuj diocezoj, en kiuj vigle aktivas IKUE-anoj.

En kelkaj landoj vivas episkopoj, kiuj mem parolas Esperanton kaj ofte celebras meson en tiu cxi lingvo. La episkopo de Eisenstadt (Auxstrio), d-ro Paul Iby, parolas la lingvon kaj estas jam de multaj jaroj membro de IKUE. La cxefepiskopo de Prago, Kardinalo Miloslav Vlk, jam kiel studento intense lernis Esperanton kaj kunlaboris kiel juna pastro en katolikaj Esperanto-tendaroj. En la IKUE-Kongreso en Olomouc (Cxehxio) li celebris meson en Esperanto. En sia prediko li emfazis:

Cxiam mi sentis inter la esperantistoj avantagxon ne nur de lingvo, sed mi spertis, ke tiu lingvo donas ion pli ol interkomprenon, ke gxi alportas komunecon, unuecon, komunikadon. Kaj tiu afero sur nivelo de Evangelio, sur nivelo de Eklezio havas unu tre gravan sencon, cxar gxi ne estas nur komuneco, sed ankaux cxeesto de Kristo meze de homoj. Kristo alvenis por alporti cxeeston de Dio inter homojn, cxar tia estis plano de Dio. Tio estas paradizo. Kaj tio, kion vi gxuas inter vi, estas gxuste rebrilo de tio. Pli ofte ol Kardinalo Vlk la episkopo de Hradec Králové, Karel Otcenášek, vizitas Esperanto-arangxojn por kuragxigi la partoprenantojn en ilia agado por pli bona komprenigxo.

En siaj opiniesperimoj pri Esperanto ekleziaj altranguloj tre ofte agnoskas la kontribuon de tiu cxi lingvo por la komprenigxo de la popoloj kaj la alproksimigxo de la fideluloj. Koncerne la demandon, cxu indus fari konkretajn sxangxojn en la lingva politiko de la Eklezio kaj la mondo, oni estas pli singarda.

Gxuste cxi tie la rumana episkopo György Jakubinyi iris unu pasxon plu. Jakubinyi naskigxis en 1946 en la rumana urbo Sighetul Marmatiei, kies logxantaro konsistis el rumanoj, hungaroj, ukrainanoj kaj judoj. En tia multkultura cxirkauxajxo, komparebla al tiu de Bialistoko unu jarcenton pli frue, Jakubinyi jam kiel 13-jarulo lernis Esperanton. Li poste regule instruis tiun cxi lingvon al siaj studentoj, kiam de 1972 gxis 1992 li estis docento cxe la teologia altlernejo de Alba Iulia.

En 1991 okazis en Vatikano la Unua Speciala Sinodo pri Euxropo, kie Jakubinyi pledis rekte por Esperanto kiel nova eklezia lingvo. La germana novajxagentejo KNA raportis pri tio jenon:

Vatikanurbo. La politikaj renversigxoj en Euxropo sxangxis ankaux la konsiston de la sinkroninterpreta teamo en la auxlo de la Speciala Sinodo pri Euxropo okazinta pasintsemajne jxauxde en Vatikano: La "gepatra lingvo" de la Eklezio, la latina, estas ne plu ofertata, sed anstatauxata de la rusa. Tiamaniere la sekretario de la Episkopa Sinodo respondas al la fakto, ke inter la 200 partoprenantoj en la asembleo estas pluraj reprezentantoj el la ruslingva sfero.

Ankaux la rumana helpepiskopo György Jakubinyi (Alba Iulia) faris kontribuon al la temo lingvo en la Sinodo. Li proponis anstatuauxigi la latinan, kiun oni nuntempe ne plu tiel abunde praktikas kiel iame, per la internacia lingvo Esperanto. La latina, argumentis la helpepiskopo, estis krome nur en la Okcidenta Eklezio la liturgia lingvo. Kontraux la "lingvan imperiismon", per kiu grandaj nacioj volas altrudi al la malgrandaj sian lingvon kaj samtempe sian kulturon kaj mondobildon, liaopinie necesas "artefarita internacia lingvo", malantaux kiu staras neniu nacio.

En 1994 Jakubinyi farigxis cxefepiskopo de diocezo kun duona miliono da katolikoj, el kiuj 95 % estas hungaroj. En oktobro 1999 li prelegis en la Dua Euxropa Sinodo pri la Konferenco de la Episkopoj de Rumanio, kiu "iom spegulas Euxropon" pro la diversaj ritoj (latina, grekkatolika kaj armena) kaj lingvoj (rumana, hungara kaj germana). "Mi ne volas idealigi nian kunlaboron, cxar cxie estas problemoj", li emfazis, kaj denove proponis kiel Esperanton solvon de la lingva problemo. Li plurfoje ripetis sian pledon, ekzemple en la Germanaj Katolikaj Foiroj en Dresdeno (1994) kaj Hamburgo (2000).

Se oni iam vere auxskultos kaj konsideros lian proponon, la sekvaj vortoj, kiujn la pola kardinalo Stefan Wyszinski diris en 1974 al la tiama prezidanto de IKUE, Duilio Magnani, povus montrigxi profetaj: "En la Dua Vatikana Koncilio la latina suferis krizon... Dum la venonta Koncilio oni parolos en Esperanto".


5. La aplikado de Esperanto inter kristanoj

Kristanaj esperantistoj aplikas sian lingvon en multaj manieroj. Ili partoprenas en esperantlingvaj diservoj, renkontigxas kadre de la kongresoj de IKUE kaj KELI, ili legas la gezetojn "Espero Katolika" kaj "Dia Regno". Multaj kristanaj esperantistoj korespondas inter si, cxu per ordinara posxto aux rete. Nuntempe pere de la reto ankaux pli kaj pli da homoj trovas la unuan kontakton al la kristana Esperanto-movado; ni do komencu paroli pri gxi.

5.1 Interreto

Papo Johano Pauxlo II rigardas la novajn komunikilojn kiel interreton kiel donacon de la Sankta Spirito por la evangelizado de la mondo. Ankaux katolikaj kaj protestantaj esperantistoj tuj malferme akceptis la novajn eblecojn de komunikado. Per reta korespondado en Esperanto ili faciligas la internaciajn kontaktojn en duobla maniero.

Jam ekde 1993 la redakcioj de "Espero Katolika" kaj "Dia Regno" estas atingeblaj rete. En kristanaj Esperanto-arangxoj estigxis multaj amikecoj trans limoj, kiuj de tiam profundigxis ankaux per retposxtaj leteroj. Precipe abundas tiaj kontaktoj inter cehxoj, slovakoj, hungaroj, germanoj kaj italoj.

En 1997 la landa reprezentanto de IKUE en Argentino, Daniel Cotardo Garchía, instalis dissendoliston por katolikaj esperantistoj. Ekde tiam katolikoj el la tuta mondo intersxangxas tie opiniojn pri religiaj demandoj kaj okazajxoj. Iom post iom aligxis al la listo ankaux kristanoj de aliaj konfesioj, per kio gxi farigxis forumo de ekumena dialogo. Tio montrigxis ekzemple fine de 2000, kiam evangelia kristano petis la listanojn esprimi sian opinion pri la deklaracio "Dominus Iesus" de Kardinalo Ratzinger, estigante per tio viglan intersxangxon de opinioj en, malgraux cxiuj diferencoj, frateca atmosfero.

Jam en la jaroj 1996-2000 estigxis kelkaj centoj da esperantlingvaj retpagxoj kun kristana enhavo. Multajn el ili kompilis kvin kristanaj esperantistoj el kvin landoj. Attila Szép (Hungario) kaj Carlo Sarandrea (Italio) verkis la oficialajn retpagxojn de IKUE. Ekde la jaro 2000 ili trovigxas sub la facile memorebla adreso http://www.ikue.org. Similan laboron por KELI faris Philippe Cousson (Francio), dum pastro Bernhard Eichkorn (Germanio) enretigadis detalajn informojn pri Ekumenaj Esperanto-Kongresoj, diversajn religiajn tekstojn kaj la germanlingvan gazeton "Ekumena Esperanto-Forumo".

Stefano Kalb (Stephen Kalb, Usono) estas auxtoro de la "Enciklopedio Kalblanda" - ampleksa reta enciklopedio dauxre aktualigata, kun multaj ilustrajxoj kaj ligoj eksteraj kaj internaj. Kiel katoliko li enmetis en sian enciklopedion ankaux multnombrajn artikolojn pri religioj, Jesuo, kristanaj konfesioj, sanktuloj, pregxoj, festoj ktp. La fakton, ke kiel denaska parolanto de la angla li tamen verkas retpagxojn cxefe en Esperanto, li klarigas i.a. per la Ora Regulo: "Kion vi deziras, ke la homoj faru al vi, vi ankaux faru al ili." (Mat 7, 12) - "Mi deziras, ke aliaj verku pagxojn ne en siaj gepatraj lingvoj, sed en lingvo kiun mi povas kompreni facile. Esperanto estas pli facile lernebla ol iu ajn nacia lingvo."

Elirante de http://www.ikue.org aux de alia adreso, oni trovas en la reto jam abundan religian literaturon en Esperanto. Menciindas ekzemple la libro "La fundamentoj de Kristanismo" de Piero Otaviano, la brosxuro "Malgranda Ekumena Katekismo" de Heinz Schütte kaj precipe la tuta Biblio.

5.2 Diservoj

Enketoj faritaj en 1968 en Britio kaj en 1992 en Germanio montris, ke inter la organizitaj esperantistoj trovigxas esence pli da praktikantaj kristanoj ol en la gxenerala logxantaro. Laux la enketo de 1992 inter la membroj de Germana Esperanto-Asocio 33,5 % apartenas al la Luterana kaj 27,0 % al la Katolika Eklezio. Tio estas iomete malpli ol en la cetera logxantaro; sed aliflanke inter ili 69,1 % respektive 87,9 % praktikas tiun cxi religion tiamaniere, ke ili "almenaux de tempo al tempo partoprenas en religiaj kunvenoj (ekzemple Diservoj)". Cxi-lastaj nombroj estas rimarkinde altaj, cxar laux enketo inter la gxenerala logxantaro en Germanio (sen tiama GDR) el 1987 nur 47 % de la protestantoj kaj 73 % de la katolikoj almenaux de tempo al tempo vizitas pregxejon.

Entute inter la membroj de Germana Esperanto-Asocio 49,3 % nomis sin praktikantaj kristanoj. Pro tio estas kompreneble, ke en Esperanto-arangxoj kutime multaj partoprenantoj deziras viziti Diservon en la Internacia Lingvo. En la Universalaj Kongresoj de Esperanto ekumena Diservo estas memkomprenebla programero, ankaux se tiu kongreso okazas (kiel ekzemple en 1986 en Pekino aux en 1990 en Havanna) en lando, kies registaro ne favoras kristanismon.

Same ankaux en multaj malpli grandaj esperantaj arangxoj okazas esperantaj Diservoj. La organizantoj de tiaj arangxoj kutime tre volonte enmetas tian Diservon en la programon, sed ne cxiam eblas trovi pastron, kiu disponas pri la necesa lingvoscio kaj libertempo por gvidi gxin. Precipe en junularaj Esperanto-arangxoj ofte kelkaj partoprenantoj solvas tiun cxi problemon tiamaniere, ke ili organizas komune kun la pastro de la plej proksima parohxo dulingvan diservon, en kiu oni ekzemple kantas ankaux en Esperanto kaj lauxtlegas la predikon en du lingvoj.

En diversaj urboj - precipe en Pollando, Italio, Germanio kaj Britio - regule okazas Diservoj en Esperanto, en Londono ecx jam de 1912 unufoje monate. En Germanio katolikaj kaj luteranaj pastroj ofertas tiajn Diservojn en la Katedralo de Speyer (katolika Meso, cxiun duan monaton ekde auxtuno 1991), en Stuttgart (ekumena Diservo, preskaux cxiumonate ekde 1995) kaj malofte ankaux en la Katedralo de Freiburg (ekde novembro 1996). Ekde 1990 ankaux en la Germanaj Katolikaj kaj Ekleziaj Foiroj (Katholikentag, Kirchentag) kutime okazas Diservoj en Esperanto. En la Katolikaj Foiroj en Dresdeno (1994), Mainz (1998) kaj Hamburgo (2000) cxefepiskopo Jakubinyi el Rumanio celebris esperantlingvan Meson.

Kutime esperantlingvajn Diservojn kiel en Speyer aux Stuttgart sekvas vizito de gastejo, de kunveno de Esperanto-grupo aux komuna rigardado de la urbo. Pro pluraj kialoj estas sencohave oferti tiajn Diservojn: Unue, cxar ili ofte allogas ankaux tiajn esperantistojn, kiuj ne tiel regule praktikas sian kredon, kaj due, cxar kristanoj el aliaj landoj, kiuj hazarde vizitas la koncernan regionon, ofte gxojas, ke ili povas viziti Diservon en lingvo komprenebla al ili kaj poste kunestadi kun germanaj kristanoj.

5.3 Gazetoj kaj libroj

Regule aperas en Esperanto inter dek kaj dudek kristanaj gazetoj - depende de tio, cxu alkalkulas al ili ankaux tre modestajn bultenojn. "Espero Katolika" estas eldonata en Romo kaj informas pri la tutmonda Katolika Eklezio. Gxi raportas pri aktivadoj kaj mesagxoj de la Papo, pri novaj beatuloj kaj sanktuloj, sed ankaux pri historio kaj nuntempaj aktivadoj de la katolika Esperanto-movado. Gxi estas la plej malnova daxure aperanta esperanta revuo kaj - eldonata cxiun duan monaton kun ricxa enhavo sur 30-40 pagxoj - ankaux unu el la plej altkvalitaj.

La protestanta ekvivalanto de "Espero Katolika" estas "Dia regno", la organo de KELI. Ankaux gxi aperas en dumonata eldonritmo. Cxar en KELI membrigxas kristanoj de plej diversaj konfesioj - plejparte de reformitaj eklezioj, sed ankaux ortodoksuloj kaj katolikoj - , sur gxiaj pagxoj ofte viglas ekumenaj diskutoj.

Membroj de IKUE kaj KELI povas aboni la gazeton de la respektiva alia asocio duonpreze. Tio povas helpi al kristanoj rigardi aktualajn okazajxojn el diversaj perspektivoj. Kiam en 1995 Papo Johano Paulxo kanonizis Johanon Sarkander, katolikaj Esperanto-gazetoj kun gxojo diskonigis tiun cxi novajxon: "Nia Sanktulo Johano Sarkander. Modelo de fideleco kaj braveco por ni." Kontrauxe, en "Dia Regno" aperis raporto kun - por katolikoj - surprize malgaja titolo: "Dorno en la ekumena pasxado". La artikolo en Dia Regno citis la vortojn de Pavel Smetana, prezidanto de la Cxehxa Ekumena Konsilantaro, laux kiuj Johano Sarkander "sen iu sentemo, sen kristana amo, kontrauxstaris al kredantoj de aliaj religioj".

Krom la gazetoj de IKUE kaj KELI ekzistas multaj bultenoj de la landaj sekcioj de tiuj cxi asocioj, kiel ekzemple "Franca Katolika Esperantisto", "La ponteto" (bulteno de francaj KELI-anoj), "Kristana Alvoko" (britaj KELI-anoj), "Frateco" (polaj katolikoj). Menciindas ankaux kelkaj cxefe nacilingvaj gazetoj kiel "Katolika Sento" (Italio), "Kristliga Esperantoförbundets Medlemsblad" (Svedio) kaj "Ökumenisches Esperanto-Forum" (Germanio).

La plej ampleksa el la landaj gazetoj estas "Dio Beno", kies abunda enhavo spegulas la viglecon de la cxehxa IKUE-sekcio. Sur gxiaj pagxoj videblas ankaux la tre bonaj rilatoj de tiu cxi landa asocio al episkopoj kaj kardinaloj - kaj krome la fakto, ke en gxi aktivas ankaux multaj gejunuloj.

Entute ekzistas (krom multaj etaj cirkuleroj) cxirkaux 200 regule aperantaj Esperanto-gazetoj. Cxirkaux 10 % el ili okupigxas unuavice pri religiaj temoj. Supozeble io simila validas por la cxirkaux 40.000 esperantlingvaj libroj kaj brosxuroj aperintaj gxis nun. Krom la Sankta Biblio ankaux la Korano kaj la Bhagavad-Gita aperis en esperanta traduko.

En Esperanto aperis en ankaux multaj biografioj de sanktuloj en Esperanto (Francisco, Dominiko, Edith Stein), same kiel kelkaj enciklikoj de la papoj Johano XXIII (Pacem in Terris), Pauxlo VI (Ecclesiam Suam; Populorum progressio) kaj Johano Pauxlo II (Familiaris consortio; Laborem exercens). En 1995 IKUE eldonis ankaux esperantan videofilmon ("La mortotuko - signo de nia epoko").

Inter cento da kristanaj pregx- kaj kantlibroj en Esperanto la plej impona kaj utila estas la ekumena diserva libro "ADORU", eldonita en somero 2001 en Germanio. Sur 1.400 pagxoj gxi prezentas pregxojn kaj kantojn tradukitajn el la plej diversaj lingvoj, same kiel kelkajn originale verkitajn.

5.4 Radio Vatikana

En Euxropo eblas auxskulti sur mezaj kaj kurtaj ondoj esperantlingvajn radioelsendojn el ok landoj: el Pollando kaj Cxinio (cxiutage), el Estonio, Italio, Kubo, Litovio, Auxstrio - kaj el Vatikano. Ekde januaro 1997 Radio Vatikana elsendas regule en Esperanto, komence unufoje, ekde 1981 dufoje kaj ekde oktobro 1998 trifoje semajne. Cxiun dimancxan, merkredan kaj jxauxdan vesperon komencigxas tie elsendo per la esperantlingvaj vortoj "Estu lauxdata Jesuo Kristo". La Esperanto-redakcio informas pri aktualaj okazajxoj en Eklezio kaj mondo, gxi prezentas papajn dokumentojn kaj paroladojn; foje gxi raportas ankaux pri la aktivadoj de kaltolikaj esperantistoj.

La elsendoj, kiuj auxskulteblas ankaux interrete kaj - ekster Euxropo - per satelito, trovas konsiderindan interesigxon, ankaux en landoj, en kiuj la nacilingvaj elsendoj de Radio Vatikana apenaux vekas iun ehxon. Cxiujare la Esperanto-redakcio ricevas cxirkaux mil leterojn de auxskultantoj el la tuta mondo, kio estas suficxe alta nombro kompare kun la elsendotempo de nur cxirkaux 30 minutoj semajne.

5.5 Bonfara agado

Same kiel preskaux cxiuj kristanaj organizoj, ankaux IKUE kaj KELI engagxigxas karitate. Ekzemploj de helpaj projektoj, kiujn iniciatis iamaj aux nunaj estraranoj de IKUE kaj KELI en la pasintaj jardekoj, estas la leprula helpo de d-ro József Kondor, la blindula helpo "Agado E3" de Jacques Tuinder, la helpo al handikapuloj de Hansjörg Kindler kaj la "Kooperativo Espero" en Zairio.

Jen mallongaj prezentoj de cxi-lastaj projektoj:

En 1993 aperis la "Kroata Milita Noktlibro" de Spomenka Štimec. En tiu libro la auxtorino priskribas, kiel sxian landon inundis malamo, perforto kaj morto. Kaj sxi donas la parolon al homoj, kiuj perdis siajn plej proksimajn parencojn kaj tamen pledas por repacigxo. Hansjörg Kindler, germana prakatolika pastro, inciatis germanan tradukon de tiu cxi libro. La enspezoj el la vendado de la libro - pli ol 10.000 EUR ene de kelkaj monatoj - estis uzataj por subteni handikapitajn infanojn en Kroatio.

En tute alia parto de la mondo aktivas la "Kooperativo Espero". Gxi fondigxis en 1993 en Bukavu, urbo en sudorienta Zairio. Helpe de pli ol 40.000 $, kiujn IKUE disponigis parte kiel kredito, parte kiel donacon, afrikaj katolikoj konstruis tie fabrikon por produktado de brikoj. En 1994 la produktado komencigxis, kaj iom poste la gvidanto de la kooperativo, Yogelolo Lutombo, povis gxoje raporti en Espero Katolika: "Via helpo kreis 31 laborpostenojn, ebligante tiel vivtenon de 31 familioj, kiuj ege suferis!"

En cxiuj menciitaj projektoj Esperanto plenumas duoblan rolon: Unuflanke en esperantaj gazetoj aperas raportoj pri ili kaj alvokoj je donacoj, dum aliflanke Esperanto faciligas la internaciajn kontaktojn en la koncernaj agadoj.

5.6 Renkontigxoj

Esperanto ofertas al siaj parolantoj abundajn eblecojn konatigxi kaj amikigxi kun homoj el aliaj landoj kaj kulturoj. Kristanaj esperantistoj sentas sin ligitaj en duobla maniero, de la komuna lingvo kaj de la komuna kredo. Tio ebligas al ili renkontigxi kun anticipa simpatio kaj helpas igi iliajn amikecojn pli profundaj.

Ekzistas multaj renkontigxoj de kristanaj esperantistoj - pilgrimadoj aux spiritaj ekzercoj en Pollando, semajnfinaj arangxoj en Cxehxio, Slovakio, Rumanio aux Litovio, kunvenoj de italaj katolikoj aux de svedaj protestantoj. Plej grandaj kaj precipe plej internaciaj estas la kongresoj de IKUE kaj KELI. Preskaux cxiujare en somero okazas tia kongreso, plej ofte komune organizita de la du asocioj. Renkontigxas tie inter 100 kaj 300 kristanoj el cxirkaux 20 landoj dum unu semajno por pregxi, kanti, interparoli kaj diskuti komune - malgraux diversaj devenoj kaj konfesioj. Al la programo apartenas kutime ciutagaj diservoj kaj prelegoj pri la kongresa temo. Okazas diversaj kunsidoj, sed ankaux distra programo el ekskursoj, muzikaj koncertoj, teatrajxoj aux skecxoj de gejunuloj aux popolaj dancoj.

Povas esti, ke tiuj Ekumenaj Kongresoj de IKUE kaj KELI pli helpas al ekumeno ol teoriaj traktajxoj de teologoj aux deklaroj de ekleziaj altranguloj. Jen opinio de Gerrit Berveling, remonstranta pastro kaj esperantisto el Nederlando:

Vera ekumeno vivas kaj floras cxe la bazo, en vivaj renkontigxoj de homoj diversekleziaj, diverskonfesiaj, ecx diversreligiaj. Vera ekumeno floras cxiam pli en komunaj seriozaj interparoloj (sen disputoj, ja kun diskutado respektoplena, sercxante komprenon unu pri la alia). Vera ekumeno floras kaj vivas en komunaj Diservoj, cxe kiuj oni sin lasas inspiri kaj nutri de Dio mem, la nekaptebla, nedifinebla fonto de cxio. Kie oni sin reciproke rekonas kiel homojn el malsamaj tradicioj sed ja en simila sercxado al Dio mem. Nia unu sola Dio. Tiuj cxi vortoj spegulas cxefe la opinion de multaj KELI-anoj. Sed ankaux multaj IKUE-anoj konsentas pri ili. Dum al kelkaj aktivuloj de IKUE suficxus havi ekumenajn arangxojn, aliaj deziras renkontigxi almenaux cxiun duan aux trian jaron en aparta kongreso de IKUE. Sekve de tempo al tempo IKUE kaj KELI plu organizas apartajn arangxojn.

Grava evento estis la 50a Kongreso de IKUE en somero 1997 en Romo kaj Rimini. Gxin partoprenis cxirkaux 300 fideluloj el 24 landoj. La kongreso komencigxis per esperantlingva Meso kuncelebrita de 17 pastroj sub gvido de Episkopo Giovanni Locatelli cxe la cxefa altaro de la Baziliko de Sankta Petro. Pliaj kulminoj estis la jam menciita esperantlingva saluto de Papo Johano Pauxlo II kaj la - same la 3an de septembro 1997 - auxdienco de la kongresanoj cxe la itala prezidento Oscar Luigi Scalfaro. Konatigxinte kun esperantistaj pastroj de diversaj ritoj, Scalfaro konstatis, ke "Esperanto utilas ankaux por ekumena dialogo" kaj dankis la IKUE-anojn pri ilia laboro por frateco kaj "interkonsento inter la popoloj".

5.7 Junularaj Ekumenaj Esperanto-Tendaroj

En la 11a Ekumena Esperanto-Kongreso en somero 1996 en Szombathely (Hungario), kiun partoprenis ankaux 25 gejunuloj el sep landoj, estis decidite organizi cxiujare Junularan Ekumenan Esperanto-Tendaron (JET). La unua tiuspeca tendaro okazis de la 11a gxis 18a de auxgusto 1998 en Unterkirnach en la Nigra Arbaro, Germanio. Cxirkaux 60 gejunuloj el sep oreinteuxropaj landoj, el Germanio kaj Ganao diskutis tie pri la temo "repacigxo" kaj vojoj al paca estonto de la homaro; ili kantis kaj pregxis en Esperanto kaj konatigxis en migradoj kaj biciklaj ekskursoj kun unu el la plej belaj regionoj de Germanio.

Pro la relative penigaj organizaj laboroj, sed ankaux pro la deziro sperti bone funkciantan komprenigxon en loko, kie la lingvaj baroj inter junaj kristanoj el la tuta mondo sentigxas suficxe forte, estis decidite ne organizi en la sekva jaro apartan tandaron. Kontrauxe, la 2a JET okazis en la Taizé en sudorienta Francio, kie la komunumo fondita de Frère Roger gastigas cxiusomere dekmilojn da gejunuloj el cxiuj kontinentoj por gvidi ilin al la fonto de la kredo.

Sekve de la 9a gxis 16a de auxgusto 1998 renkontigxis krom cxirkaux 6.000 gejunuloj el la tuta mondo ankaux cxirkaux 50 junaj esperantistoj en la vilagxeto, kiu famigxis inter kristanoj kiel loko de renkontigxo kaj meditado. La organizantoj de la junularaj renkontigxoj en Taizé volonte permesis la uzadon de Esperanto en la interparoloj en malgrandaj rondoj; tamen ili estigis komencajn malfacilajxojn pro tio, ke ili postulis ankaux de la esperantistoj striktan dividon inter gejunuloj gxis 29 jaroj, plenkreskuloj kaj familioj. Krome jam cxe la akceptigxo necesis dividi la esperantan grupon laux nacioj. Tiel okazis, ke kelkaj esperantistoj logxis kun alioj junuloj, kiuj dum la tuta semajno povis diri al ili nur la vorton "România" aux "Português".

Des pli oni aprezis la sukcesan uzadon de esperanto en la grupaj interparoloj. Surbaze de la letero "Neatendita gxojo" de Frère Roger en esperanta traduko, la Biblio kaj la cxiutagaj taskofolio de la komunumo gejunuloj el ok landoj interparois pri religiaj demandoj kaj problemoj el sia persona vivo. Tiuj cxi diskutoj, sed ankaux la sorcxo de la pregxejo kaj de la famaj kantoj de Taizé igis tiun cxi JET por cxiuj partoprenantoj neforgesebla kaj ricxiga travivajxo. Multaj revenis du jarojn poste, kiam en auxgusto 2000 oni denove renkontigxis en Taizé okaze de la 4a JET.

En somero 1999 okazis la 3a JET kadre de la Ekumena Esperanto-Kongreso en Gliwice (Pollando), sed kun aparta programo. Kun pli ol 80 partoprenantoj gxi estis gxis nun la plej granda JET.

Krom tiuj cxi Junularaj Ekumenaj Esperanto-Tendaroj la auxtoron de tiu cxi libro plej impresis la Katolikaj Esperanto-Tendaroj. Al ili estu dedicxita la sekva cxapitro.

5.8 Katolikaj Esperanto-Tendaroj

"Vekigxu , ho dormantoj, jam vokas la kukul' ...". Per kantado kaj gitarludo komencigxas cxiumatene je 7h00 nova tago en la Katolika Esperanto-Tendaro en Sebranice. Duonan horon poste okazas Sankta Meso en Esperanto; nur poste komencigxas la matenmangxo. Je 8h30 oni kolektigxas por la "Matena ordono", dum kiu oni ne nur anoncas la tagan programon, sed ankaux hisas la flagon de IKUE. Ankaux tiun proceduron akompanas kanto: "Supren flugu niaj flagoj, kolektigxu la fratar'. Dio benu Esperanton, sonas kanto en tendar'."

Sekvas kursoj de Esperanto en almenaux kvar diversaj niveloj. En la konversaciaj kursoj oni diskutas en Esperanto pri religiaj kaj profanaj temoj. La partoprenantoj prezentas sin kaj sian vojon al la religia kredo; oni parolas ekzemple pri la sanktulo, je kies nomo oni estas baptita, aux pri kristanigo de la diversaj landoj. Cxehxaj partoprenantoj rakontas pri religia instruado en la komunisma epoko; oni komparas la kristanajn festojn en la diversaj landoj. Ankaux temoj kiel ekologio ebligas fari komparojn inter diversaj landoj, ekzemple pri la rolo de reciklado.

Posttagmeze diversaj grupoj ekzercas religiajn kantojn en Esperanto; aliaj ludas flugpilkon aux vizitas la nagxejon trovigxantan tuj apud la tendaro. Foje ekzistas prelegoj, ekzemple de pastro pri pregxado aux geedzigxo; precipe cxi-lasta temo elvokas cxe la gejunuloj abundon da demandoj.

Vespere oni malhisas la flagon. "Sun' subiras horizonton, angxeluso vokas jam. Turnu penson al cxielo, zorgas pri ni Dia am'.", oni kantas dume. Sekvas interparoloj, ludoj kaj kantado cxe lignofajro.

Je 22h00 komencigxas la nokta silento. Fine de la vespero oni formas grandan cirklon, prenas unu al la alia la manon per krucigxintaj brakoj kaj kantas la kanton "Steletoj" tradukitan el la cxehxa: "Steloj, adiaux nun, dormas mi jam. Kore mi petas vin, tre mi petegas vin, zorgu pri la patrin', pri mia am'." Poste oni pludonas manpremon kaj rideton, gxis oni deziras unu al la alia "Bonan nokton" kaj disiras. Malmultaj gejunuloj ankoraux interparoletas cxe kandela lumo. Sed baldaux ankaux ili silentas.

Okcidenteuxropano vizitanta tian tendaron komence nepre surprizigxas aux eble ecx seniluziigas pro la strikta tagordo kaj la modestaj eksteraj kondicxoj - krom se oni konas ion tian jam de skoltaj arangxoj. Tamen oni alkutimigxas kaj komencas aprezi la avantagxon almenaux de la frua ellitigxo: Estas sagxe komenci la tagonb frue jam pro manko de elektra lumo. Ankaux gxenerale trovigxas neniaj luksajxoj en la tendaro. Oni vane sercxas fluantan varman akvon. La necesejoj, sen akva tralavado, trovigxas en la arbaro. Estas kortusxe vidi, ke cxe tiaj simplaj, preskaux primitivaj eksteraj cirkonstancoj gejunuloj el diversaj landoj fartas bone kaj pasigas semajnon, en tre amika, varma atmosfero.

Jam malmultajn monatojn post la pereo de la komunisma regximo la Cxehxa IKUE-Sekcio refondigxis. En 1991 gxi denove organizis Katolikan Esperanto-Tendaron, la 10an KET, post 14 jaroj da deviga interrompo. Komence ne tre multaj gejunuloj partoprenis la arangxon; ili estis plejparte komencantoj kaj parolis en la tendaro cxefe la cxehxan. En la sekvaj jaroj kelkaj ne nur konsiderinde plibonigis sian lingvoscion, ili ankaux kunvenigis amikojn el sia lernejo aux sia parohxo; aliaj legis pri la tendaro en katolikaj gazetoj aux ricevis informojn pri gxi kiel partoprenantoj de speciala koresponda kurso por katolikoj. Ekde la 13a KET en 1994 la kernon de la KET konsistigas amika rondo de junaj katolikoj flue parolantaj Esperanton. Spiritaj gvidantoj estas patro Savio Ricíca el Cxehxio kaj pastro Lajos Kobor el Hungario. Sed ankaux la episkopo de Hradec Králové, Karel Otcenášek, multfoje vizitis la arangxon por esprimi sian simpation kun la agado de katolikaj esperantistoj. En la jaro 2000 helpepiskopo Josef Hrdlicka el Olomouc celebris esperantlingvan meson en la tendaro.

La tendaro povas pozitive influi la mondobildon de gejunuloj. Beata (19) el Pollando en la KET unuafoje konatigxis pli proksime kun germano kaj rakontas, ke tio sxangxis sxian opinion pri sxiaj okcidentaj najbaroj. Gxi nun sxi konis germanojn cxefe el militaj filmoj, kie ili montrigxis malvarmaj kaj kruelaj.

La strato de Sebranice al Litomyšl peterpasas kampon kun aro da antenaj mastoj. Ilin konstruis, kiel scias la partoprenantoj de la tendaro, la komunisma regximo por jxami okceidentajn radioelsendojn. "En mia familio ni cxiam auxskultis "Radio Libera Euxropo", rakontas Anika el Slovakio, "ecx se ofte malfacilis kapti gxin". Ni cxiam esperis ke cxio sxangxigxos. Sxi edukigxis en kristana familio. "Al miaj gepatroj gravis, ke mi vizitu religiajn lecionojn. Cxar mia patro estis instruisto kaj mia patrino infangxardenistino, ili devis tiucele sxangxi sian profesion. En miaj atestoj oni notis, ke mi partoprenis religiajn lecionojn. Ni cxiuj sciis, ke tio multe malpliigos miajn sxancojn esti akceptita en altlernejo." Por Anika Esperanto nun estas "rimedo por la plenumo de la Dia devizo de la amo".

Tuta alia estis la situacio cxe Marcela (18) el Bratislavo: "Miaj gepatroj estas ateistoj. Nur antaux du jaroj mi komencis interesigxi pri religioj. Cxar la materiisma mondobildo, en kiu mi edukigxis, ne kontetigis min. Nun mi estas cxi tie por ekkoni la Katolikan Eklezion. Tre cxagrenis miajn gepatrojn, ke mi aligxis al tiu cxi tendaro." Duonan jaron post sxia restado en Sebranice Marcela estis baptita.

Malpli juna tendarano, Ladislav Mlejnek, rakontas, ke ankaux li venas el ateisma familio. Por li la renkontigxo kun la ideo de Ludoviko Zamenhof estis "la unua sxtupo direkte al la Eklezio". Kiel 22-jarulo li en kunveno de esperanta klubo ricevis la inviton de junulo partopreni dimancxan Diservon. "Volonte mi venis kaj kun malfermaj okuloj kaj oreloj mi travivis ion por mi tute nekonatan. Tiuj homoj sin reciproke estimis kaj amis, regis tie frateca medio, diversaj homoj lauxte pregxis, parole kaj kante lauxdis Dion."

Kun iom da lingva talento kaj diligenteco oni povas jam post malmultaj monatoj flue komprenigxi en Esperanto. Tamen komencanto devas unue venki malfacilajxojn. Jindra (17) akiris siajn unuajn sciojn de Esperanto nur malmultajn monatojn antaux la tendaro per koresponda kurso. Sxi rememoras:

Gxis la komenco de la tendaro mi opiniis, ke Esperanto estas lingvo morta. Mi ne sukcesis gxin imagi kiel interkomprenilon. Unuan fojon mi auxdis Esperanton en Prago en la cxefa fervojstacio dum vojagxo al Sebranice el la busxoj de fratoj Kalný kaj Mlejnek. La unuajn frazojn mi ne komprenis, sed poste mi kapablis kapti apartajn vortojn kaj fine mi ecx komprenis. Bone, mi diris al mi, mi komprenas Esperanton. Sed aperis plua malhelpajxo: kiel respondi la esperantlingvajn demandojn? Funkcio de la cerbo plene eklaboris kaj solvis la problemon: rapide en la menso traduki el la cxehxa lingvo al Esperanto kaj el Esperanto al la cxehxa. Fine tio produktis cxiam iun rezulton kaj poste la lecionoj de Esperanto en la tendaro helpis en plibonigado de la lingvouzo precipe per la konversacio. Felicxe mi povas konstati, ke danke al la instruhoroj kaj la tuta esperanta atmosfero mi esperantlingve ecx pensas. Pavel (28) lernis en lernejo nur la rusan kaj poste rapide forgesis siajn lingvosciojn. Li provis mem lerni lan anglan, sed sen vera sukceso. Lia pastro instigis lin lerni Esperanton. Ankaux tio postulis certan tempon, sed fine, en sia tria KET, li povis flue paroli gxin. Pli rapide tio eblis cxe Andrea (18): Sxi parolas Esperanton post 6-monata lernado jam pli bone ol la germanan, kiun sxi lernis dum kvar jaroj en lernejo.

Per komuna, facila lernebla dua lingvo oni alproksimigxas sur la plej mallonga vojo. En Sebranice estigxas amikecoj, el kiuj multaj farigxas dumvivaj. Cxehxaj kaj slovakaj gejunuloj ofte revidos unu la alian jam kelkajn monatojn post la KET en iuj semajnfinaj arangxoj. Partoprenantoj el aliaj landoj ofte devas atendi gxis la venonta somero, se oni ne renkontigxas intertempe en arangxoj de la gxenerala esperanta movado.

Gxuste cxar la kristanaj esperantistoj konsistigas nur relative malgrandan minoritaton, ili formas tutmondan komunumon, en kiu cxiu havas multajn konatojn kaj amikojn. La komprenigxo gxenerale funkcias tre bone. Oni trovas en la kristana Esperanto-movado iuspecan hejmon. Cxiu, kiu restas fidela al tiu komunumo, renkontos ankaux en estontaj tendaroj kaj kongresoj multajn malnovajn amikojn. Versxajne jam tiu cxi praktika utilo certigas al la kristana Esperanto-movado pluan vivadon.

Nur iuspeca venko de Esperanto povus profunde sxangxi tiun cxi situacion. Gxi malfortigus la nuntempan ligitecon inter anoj de minoritato, sed samtempe malfermus al sennombraj homoj novan mondon de internaciaj kontaktoj. Ni diskutu la argumentojn por kaj kontraux tiu cxi pasxo.


6. Argumentoj

6.1 La lingva situacio en la Eklezio

En la Dua Vatikana Koncilio (1962-1965) ekflamis arda diskuto pri la latina lingvo. Auxdigxis tie ankaux pozitivaj vocxoj. Kardinalo J. McIntryre el Los Angeles opiniis:

La latino montrigxis tre tauxga lingva rimedo por la eklezia universaleco [...] gxi montrigxis efika komunikilo staranta super cxiu naciismo aux iu ajn politika premo. Ankoraux nun gxi estas lingvo utila kaj universala. Sed aliaj pastroj, episkopoj kaj kardinaloj kritike prijugxis la perspektivojn de la latina lingvo. Monsinjoro F. Simons el Indore, Hindio, deklaris: Ne estas vero, ke la klerikaro regas perfekte la latinan. Ofte okazas, ecx dum la papaj auxdiencoj, ke tiu, kiu ne parolas itale aux france, devas utiligi interpretiston, kaj multaj episkopoj nun cxeestantaj la Koncilion uzas la latinon unuafoje. La Koncilio, analoge al la grandaj internaciaj kongresoj, estus povinta certigi samtempajn tradukojn en la modernajn lingvojn, plej konatajn. De multaj jaroj la korespondado kun la Roma Kurio - kion oni lauxdas - okazas ankaux en la modernaj lingvoj, kio pruvas, ke la latino ne estas nepre necesa. La plejmulto de la klerikaro legas la plej gravajn ekleziajn dokumentojn kaj elektitajn verkojn de la Ekleziaj Patroj ekskluzive en sia propra lingvo. Multaj teologiaj verkoj estas publikigitaj nur en la modernaj lingvoj. Monsinjoro J. Maalouf el Baalbek en Libano plendis, ke multaj partoprenantoj en la diskutoj ne konas suficxe la latinan, kaj pro tio oni ne estus devinta aprobi tro rapide iun ajn gravan tekston. Li mem parolis france, senkulpigante sin, ke li konas malbone la latinan, kaj se li parolus arabe, certe la absoluta plimulto tute ne komprenus lin.

Ankaux Kardinalo R. Cushing el Boston (Usono) esprimis bedauxron pro la lingvaj baroj:

Mi neniam forgesos la Koncilion! Mi tute ne komprenis, pri kio oni parolis, cxar mi neniam auxskultis paroladojn en la latina lingvo. Por mi cxio cxi estis la greka! Mi ne scias, kiom da aliaj partoprenantoj trovigxis en simila situacio. Mi sidis inter du maljunaj, certe meritplenaj, italaj kardinaloj. Ili ne scipovis la anglan nek mi la italan. La Koncilio permesis la uzadon de la gepatraj lingvoj anstataux la latina en la katolika liturgio. Kvankam tiu cxi permeso ne celis vere forigi la latinan el la eklezia uzo, la rezulto tamen estis tia. Certe la decido de la Koncilio ne estis memkomprenebla afero; oni rigardu ekzemple la Rusan Ortodoksan Eklezion, kiu plu uzas la praslavan lingvon. Kaj efektive ankoraux hodiaux kelkaj episkopoj kaj kardinaloj esprimas seniluziigxon pro la sekvoj de tiu cxi decido.

Fine de 1999 Kardinalo Ratzinger alvokis la episkopojn "remalkovri la latinlingvan meson". Liaopinie la "sovagxa kreiveco" post la Dua Vatikana Koncilio "detruis la misteron de la Sankteco". Kontrauxe, la malnova latinlingva liturgio "ne estas terura tradiciismo, sed fakte la deziro partopreni en la Dieco".

Pli decide ol Ratzinger la adeptoj de la "skisma" episkopo Marcel Lefebvre emfazas, ke lingvo parolata en la strato ne konvenas al la misteroj estigxantaj en la Meso. Laux ili, la uzo de la gepatraj lingvoj sxajnigas la liturgion kaj euxkaristion pli kompreneblaj ol ili efektive estas.

La Frataro de Petro, tradiciema unuigxo de katolikaj pastroj, klopodas montri la utilon de unueca lingvo kaj liturgio en la Eklezio per vortoj de la germana kardinalo Frings (1887-1978) el la jaro 1957. Jen citajxo el gxia hejmpagxo:

Kiam antaux nelonge mi revenis de mia vojagxo al Japanio kaj Koreio, oni demandis min, kio min impresis plej profunde. Mi povis kaj devis respondi: La vasteco kaj katolikeco de nia Sankta Eklezio. Cxar cxie mi trovis la saman kredon kaj la saman fidelecon al la reprezentanto de Kristo, la Papo en Romo. Kaj kiam en Hirosximo, en Seulo mi solenis Pontifikan Meson, kiam mi celebris la Sanktan Meson en la kapelo de la nuncio en Tokio aux konsekris tie japanajn, amerikajn kaj euxropajn teologojn al diakonoj, cxie mi faris la samon kaj en la samaj formoj kiel hejme en Kolonjo.
Joseph Kardinal Frings, 05.07.1957
La nuna situacio estas alia. Germana kardinalo almenaux ne plu uzus la saman lingvon en Seulo kiel en Kolonjo. La latina lingvo montrigxis tro malfacila por efike servi al la unueco de la Eklezio. Laux artikolo el la gazeto "The Guardian" de 16.10.1999, la vatikana cxef-latinisto Abato Carlo Egger deklaris: La latina hodiaux apenaux havas sxancon pluvivi en la Katolika Eklezio. La simpla vero estas, ke multaj, tro multaj episkopoj ne plu scias paroli gxin.

[Angla originalo por tradukantoj: Latin now stands little chance of survival in the Catholic Church. The simple truth ist that many, too many, bishops no longer know how to speak it.]
 

odiaux la Katolika Eklezio estas multlingva. Gxi uzas cxefe la ses plej disvastigxintajn gepatrajn lingvojn de la katolikoj - la hispanan, portugalan, francan, anglan, italan kaj germanan. En tiuj cxi lingvoj oni povas legi la hejmpagxon http://www.vatican.va. Ankaux la vatikana gazeto L' Osservatore Romano aperas cxiusemajne en tiuj cxi ses lingvoj; krome ekzistas monata eldono en la pola.

Vatikana Radio disauxdigas sian programon en 47 lingvoj inkluzive de Esperanto, sed ne en la latina. En ecx pli da lingvoj, nome cxirkaux 60, Papo Johano Pauxlo II parolas siajn paskajn kaj kristnaskajn bondezirojn.

Episkopoj kaj kardinaloj el la tuta mondo komprenigxas jen helpe de interpretistoj, jen helpe de siaj scioj de naciaj lingvoj. Tamen tio ne cxiam funkcias perfekte. Jen citajxo el la jaro 1999 pri problemoj de la germana episkopo Hermann Josef Spital:

La episkopo de Trier nepre ne estas majstro en la itala, franca, angla, pola kaj hispana. Sed tiujn cxi lingvojn oni parolas en Vatikano. Spital regule venas al la kunsidoj de la Pontificium Consilium de Communicationibus Socialibus. Tio estas la Papa Konsilio pri Komunikiloj. En tiu cxi vatikana konsilio Spital kiel germana espiskopo pri amaskomunikiloj membras kun vocxdona rajto. Sed Spital dependas en Vatikano de la homoj denaske parolantaj la germanan, kaj de la gxentileco de tiuj papaj gefakuloj pri komunikiloj, kiuj parolas la germanan kun la gasto el Trier. En kunsidoj oni interpretas. Sed kiam la neformulaj diskutoj farigxas ardaj, Spital staras lingve ekstere antaux la pordo. Certe ne tre agrabla sperto. Ankaux la simplajn kredantojn plu disigas lingvaj baroj, kiel montras citajxo el la dioceza gazeto "Tag des Herrn" 14/1997. La gazeto intervjuis Alfred Hoffmann, la gvidanton de la sacerdota oficejo en la diocezo Görlitz, germana urbo apud la pola limo. Demando: Ekde la fondigxo de la diocezo oni dauxre atentigas pri la funkcio de ponto inter germanaj kaj polaj katolikoj, kiun transprenu Görlitz. Sed gxis nun apenaux iuj parohxoj havas vivajn kontaktojn al Pollando. Cxu vi vidas sxancon sxangxi tion?

Hoffmann: La cxefan problemon mi vidas en la lingvaj baroj, ne en reciproka malkonfido. Mi tenas niajn polajn najbarojn en la koro, sed cxiam mi vidas ankaux tiun cxi problemon, kiu malfaciligas veran intersxangxon.

Kelkfoje kristanoj bagateligas lingvajn barojn, kio montrigxas ekzemple sur hejmpagxo de la misiistoj de Steyl: Tamen la misiistoj de Steyl en 62 landoj, kiuj devas batali kontraux cxiuj imageblaj malfacilajxoj, unu ne havas: komprenigxan malfacilajxon, nek lingve, nek etne, nek kulture. Ilia gepatra lingvo estas - kiel la nomo de ilia ordeno - la "Vorto de Dio". Tiamaniere ili artikulacias en cxiuj lingvoregionoj, pensas, agas, revas, komprenigxas kaj pacigxas inter si. En la junularaj arangxoj de la komunumo de Taizé la internacia komprenigxo funkcias jen bone, jen malbone aux tute ne. Grava ero de la someraj renkontigxoj estas la cxiutagaj bibliaj enkondukoj en grandaj rondoj. La enkonduko por la plenkreskuloj (t.e. por homoj pli ol 29-jaraj) okazas kutime - depende de la lingvoscio de la preleganta frato - en la franca lingvo kun angla traduko aux inverse. Sed nur cxirkaux 10 % de la cxeestantoj havas unu el tiuj cxi lingvoj kiel gepatran lingvon, kaj versxajne ecx ne pliaj 10 % povas senprobleme kompreni teologian prelegon en unu el tiuj cxi lingvoj. Sekve oni sercxas inter la cxeestantoj honoroficajn tradukantojn por 8-10 pliaj lingvoj. La ceteraj partoprenantoj sidigxas antaux ili kaj do auxdas cxiun frazon unue en la franca kaj angla, poste en sia gepatra lingvo.

La malgrandaj interparolaj rondoj en Taizé estu, laux deziro de la organziantoj, kutime internaciaj; oni komprenigxu helpe de la angla kaj aliaj lingvoj, dum cxiu, kiu kapablas je tio, helpu per tradukado. En somero 2000 kadre de la Junulara Ekumena Esperanto-Tendaro tri esperantistoj el Germanio kaj Pollando trovigxis en tia grupo kun kelkaj neesperantistoj el Rusio, Germanio, Italio kaj Hispanio. Helpe de la angla cxiu povis iomete prezenti sin, dum por pli profundaj interparoloj pri la donita temo - la libro de Jona - aux pri teologiaj demandoj kiel "Kio estas Dio?" tiuj cxi scioj cxe la plej multaj neniel suficxis.

Kiel solvo estis uzitaj la tradukaj kapabloj de kelkaj grupanoj. Montrigxis, ke la sola vojo, ke hispanino komprenu la eldirojn de rusino, estis la sekva: Natasxa el Rusio parolis en sia gepatra lingvo, Stanislaw el Pollando tradukis sxiajn vortojn al Esperanto, Reinhard el Germanio tradukis el Esperanto al la angla, kaj fine José el Hispanio tradukis al la hispana, por ke ankaux lia samlandanino Carmen komprenu. Tia nerekta komunikado havas gravajn malavantagxojn. Gxi postulas pli da tempo, entenas la riskon de malprecizigo aux falsado de eldiroj kaj, eble plej grave, kreas ioman distancon. Aliflanke necesas cxiam konsideri, ke cxiu kapablas eldiri en fremda lingvo nur tion, kion permesas lia lingvoscio, kaj tiu ofte ne suficxas por igi konversacion interesa.

Simile ankaux en aliaj prezentajxoj kaj laborgrupoj en Taizé montrigxis jen la utilo, jen la limoj de la angla lingvo. Dum anglalingvaj sinprezentoj ekzemple de filipinanoj aux sudafrikanoj certe cxiu gxuis iom konatigxi kun tiuj cxi popoloj, ecx se ne cxiu komprenis cxiun vorton. Sed certe malpli utilaj estis por kelkaj iuj laborgrupoj, en kiuj la lingvoscioj esence gravis. Ekzemple oni montris al interesatoj la filmon "La resurektinta Kristo", kiu konsistis cxefe el intervjuo kun la teologo Patro Gustave Martelet S.J., en la lingvoj angla kaj franca. Poste oni kunigis la du grupojn al dulingva diskutrondo. Kiu supozis, ke tuj ekus viglaj konversacioj en la angla, eraris. Estis suficxe trankvila rondo, en kiu oni uzis cxefe la francan, cxar en la rondo sxajnis esti pli da denaskaj franc- ol anglalingvanoj. Kiu havis alian gepatran lingvon, preferis silenti. Ne multaj kapablas kaj emas diskuti pri la resurekto de Kristo en fremda lingvo.

La komunumo de Taizé organizas ankaux je cxiu jarsxangxo internacian junularan renkontigxon kun pli ol 50.000 partoprenantoj. Je la jarsxangxo 1999/2000 tiu renkontigxo okazis en Varsovio. La komunumo eldonis poste germanlingvan brosxuron kun la impresoj de germanaj partoprenantoj. El 50 mallongaj raportoj 10 mencias ankaux la lingvajn barojn - unuavice pro tio, ke ofte ecx la plej bazaj konversacioj ne estis eblaj.

Kelkaj partoprenantoj kiel "Stefanie el Regensburg" tamen vidis la situacion idealisme: "Nia gastganta familio parolis nek la germanan nek la anglan, kaj tamen ni povis tre bone komprenigxi, kaj ili cxiam trovis vojon por felicxigi nin."

Aliaj sentis seniluziigxon. Jen eltirajxo el la raporto de "Gregor el Frankfurto":

Mi scivole atendis precipe la intersxangxon kun homoj kaj popoloj el meza kaj orienta Euxropo. En la renkontigxo mi konstatis, ke ankoraux ekzistas lingvaj baroj. Tiel la popoloj de slavaj lingvoj ofte devas resti inter si. Apenaux iu okcidenteuxropano parolas slavan lingvon. La malmultaj polaj aux rusaj vortoj ne suficxas por vera interparolo kun la aliaj aux kun la gastigantaj familioj. Mi bedauxras tion. Certe hodiaux preskaux cxiu homo konsentas en tio, ke estus dezirinde malkonstrui tiajn barojn. Sed nur malmultaj konscias pri tio, ke praktikebla, jam sukcese elprovita vojo konsistas en la uzado de neuxtrala internacia lingvo.

6.2 La lingva problemo en la Euxropa Unio

La Koncilio de la Euxropa Unio akceptis la 8an de decembro 2000 la "Cxarton de la Fundamentaj Rajtoj", laux kiu la Euxropa Unio "bazas sin sur la nedivideblaj kaj universalaj valoroj de homa digno, libereco, egaleco kaj solidareco". La Unio "respektas la multecon de la kulturoj, religioj kaj lingvoj" (Artikolo 22). Krome "cxiu persono povas turni sin en iu lingvo de la traktato al la organoj de la Euxropa Unio kaj devas ricevi respondon en la sama lingvo" (Artikolo 41 n-ro 4).

Tiu cxi cxarto konfirmas principojn, kiujn la Euxropa Unio (aux gxiaj antauxuloj) strebis sekvi jam dekomence. Post kiam en 1957 fondigxis la Euxropa Ekonomia Komunumo, gxia ministra koncilio decidis per dekreto de 15.04.1958: "La oficialaj lingvoj kaj la laborlingvoj de la Komunumo estas la franca, germana, itala kaj nederlanda." Post aligxo de pliaj landoj oni cxiam aktualigis tiun cxi dekreton, tiel ke post la aligxo de Finnlando kaj Svedio al la Euxropa Unio en 1995 la nombro de la oficialaj lingvoj kaj de la laborlingvoj de la Euxropa Unio altigxis al 11. (Per la traktato de Amsterdamo de 02.10.1997 la finna kaj la sveda efektive aldonigxis al la "lingvoj de la traktato", pri kiuj parolas la Cxarto de Fundamentaj Rajtoj.)

Nuntempe ne plu estas duboj, ke la Euxropa Unio pli kaj pli grandigxos. La brosxuro "Euxropo parolas 100-lange" listigas 87 euxropajn lingvojn. Kelkaj el ili estas malgrandaj, iuj ecx malgrandegaj kiel ekzemple la vota kun cxirkaux 10 parolantoj, la liva kaj la ingra kun po 100, tiel ke iliaj parolantoj jam povus esti kontentaj, se la Europa Unio iel subtenus ilian regionan uzon por - se entute ankoraux restas sxanco je tio - malhelpi ilian plenan pereon. Sed estas ankaux multaj lingvoj en meza kaj orienta Euxropo, kies parolantoj povus memfide postuli, ke post aligxo al EU ilia lingvo akiru la samajn rajtojn, kiujn ricevis jam la dana, greka ktp.

Kaj efektive la Euxropa Unio jam antauxvidas la plimultigxon de la laborlingvoj. En artikolo de la germana gazeto "Die Welt" de 15.03.2001 la vicprezidanto de la Euxropa Parlamento, Ingo Friedrich, skribis:

Lingvo estas senpera esprimo de la propra identeco kaj ne lasas sin subigi al ekonomiaj konsideroj. Pro tio aspektas ne tre realisme forlasi en la skriba sfero la gxisnunan sistemon, laux kiu cxiu dokumento de EU estas tradukata en cxiujn lingvojn. Tio restos tiel ankaux en EU kun 27 membroj. Li tamen aldonas, ke cxe interpretado en kunsidoj imageblas reformoj.

Similan opinion esprimis la Euxropa Komisaro Michel Barnier, kiu respondis la 5an de junio 2000 per interreto al demandoj de civitanoj pri la plilargxigxo de EU. Ok tiaj demandoj temis pri la lingva problemo.

Demando: How do you think the language issue should be organised in a Union of up to 30 members? Would it be possible to reduce the number (working languages)? What is your view?

Barnier: The principle of language equality in the Union is very important, even after enlargement. This is about Europe's cultural diversity. As for the practical organisation, we will find a way of solving it.

Tamen en la realo la principo de lingva egaleco jam nun estas ofte malatentata, plej ofte simple pro praktikaj kialoj. Jen kelkaj ekzemploj: Precipe la lasta ekzemplo montras, ke - kontrauxe al la postulo de Ingo Friedrich - la Euxropa Unio emas foje meti la principojn de ekonomieco kaj sxparemo super la idealojn de egalrajteco kaj kultura diverseco. Oni notu, ke gxuste la deviga tradukado de patentaj dokumentoj en aliajn naciajn lingvojn povas helpi en tio, ke la scienca terminologio pluevoluu ne nur en la angla lingvo.

La vojo proponita por la Euxropa Patenta Oficejo povus esti ankaux realisma solvo por la lingva problemo en Euxropo gxenerale. Restas tamen la demando, cxu tia vojo estas ankaux dezirinda.

Alia solvo, kiu respektus la egalrajtecon de la naciaj lingvoj, estus la uzado de Esperanto en internacia komunikado. Gxuste kun la plilargxigxo de la Europa Unio de tempo al tempo iuj civitanoj - ne nur parolantoj de Esperanto - proponas tiun cxi solvon al funkciuloj de EU. Tio okazis ankaux en la jam menciita reta diskuto kun la Michel Barnier:

Demando (Josette Ducloyer): How do you intend to solve the language problem when the European Union enlarges? Is it not time to create a Europe for ordinary people and start teaching an international language for communication in all the EU's elementary schools that is neutral, easy and accessible to everybody, such as Esperanto?

Barnier: As I said earlier, our aim is to bring Europe closer to the citizen and I doubt that the use of a dead language would be a positive step in that direction.

Estas malgxojige, ke Euxropa Komisaro ne scias - aux ne volas scii - ke Esperanto jam delonge farigxis vivanta lingvo, kiu jam helpas civitanojn de Euxropo alproksimigxi kaj komprenigxi.

Kelkaj politikistoj timas, ke Esperanto celas forigi la naciajn lingvojn. La iama germana parlamentestro Philipp Jenninger kontrauxis en 1987 Esperanton per la sekvaj vortoj: "Mi preferas kampon de floroj al unueca verdo". Pli konata - kvankam gxi mencias Esperanton nur metafore - farigxis citajxo de Helmut Kohl (kiu en decembro 1998 estis nomumita honora civitano de Euxropo) el la jaro 1995: "Ni ne volas Esperanto-Euxropon, sed Euxropon, en kiu cxiu konservas sian identecon."

En la Euxropa Parlamento dauxre ekzistas ankaux homoj, kiuj opinias Esperanton utila. Germain Pirlot, esperantisto el Belgio, multe kontaktas parlamentarojn kaj kolektas iliajn opiniesprimojn. En 1999 li raportis, ke jam pli ol 20 % el la 626 anoj de la Euxropa Parlamento "diversgrade opinias, ke Esperanto povus iel hepli solvi la lingvan problemaron en Euxropa Unio".

En 1995 tri parlamentanoj de diversaj frakcioj - Marianne Thyssen (kristdemokrata), Eryl McNally (socialdemokrata) kaj Marie-Paule Kestelijn-Sierens (liberala) skribe demandis la Euxropan Komisionon pri gxia opinio pri Esperanto. Al cxiu demando sekvis simila respondo de komisarino Edith Cresson. Jen la demando de Marie-Paule Kestelijn-Sierens de 12.04.1995:

Temo: Eksperimentaj projektoj pri Esperanto

La protagonistoj de Esperanto kiel universala lingvo kaj cxefa dua lingvo pli kaj pli vidas sxancojn, ke la Unio uzos tiun cxi lingvon kiel laborlingvon. Pro la perspektivo de pligrandigxanta Unio de 15 al eble 30 sxtatoj la problemo de oficialaj lingvoj kaj laboraj lingvoj fine farigxas pli kaj pli grava. Esperanto estas lingvo, kiun oni povas relative rapide lerni. La spertoj montris krome, ke infanoj, kiuj lernas Esperanton, antauxas siajn samagxulojn en la gxenerala evoluon kaj precipe en la lernado de fremdaj lingvoj.

Cxu la Komisiono opinius tauxge, evoluigi eksperimentajn projektojn pri Esperanto (ekzemple la projekton Funda-Pax realigata kunlabore kun UNESCO) en la membrosxtatoj de la Unio, por fine fari profundan kaj detalan prijugxon?

Kaj jen la respondo de s-ino Cresson nome de la Komisiono (17.05.1995): La respondeco de la komunumo en la kampo de la edukado estas fiksita en Artikolo 126 de la Kontrakto de la Euxropa Komunumo. Tiu cxi artikolo eksplicite fiksas, ke la komunumo kontribuo al la evoluigo de altkvalita edukado, tamen "... sub strikta atento pri la respondeco de la membrosxtatoj por la enhavo de la instruado kaj la formado de la eduka sistemo kaj de la diverseco de la kulturoj kaj lingvoj...".

La komisiono subtenas la instruadon kaj la studadon de la lingvoj kaj kulturoj de la membrosxtatoj. La eduka kampanjo Socrates akceptita la 14an de marto 1994 (decido 819/95/EG de la Euxropa Parlamento kaj de la Koncilio) eksplicite antauxvidas la subtenon de agadoj, kiuj kontribuas al la kono de la lingvoj de la Komunumo.

La Komunumo opinias la ricxecon kaj la diversecon de la kultura heredajxo tre gravaj; tiun cxi heredajxon spegulas iliaj lingvoj. Esperanto ne disponas pri la kultura kaj historia ricxeco de natura lingvo. La subteno de Esperanto ne apartenas al la taskoj de la Euxropa Unio.

En sia pli ol 100-jara ekzisto Esperanto mem farigxis kultura lingvo, kion atestas ne nur dekmiloj da libroj kaj brosxuroj, videofilmoj, kasedoj kaj kompaktdiskoj, sed precipe gxia cxiutaga aplikado en la tuta mondo. Post kiam la kompleta Komisiono inkluzive de s-ino Cresson demisiis en marto 1999, sxian postenon transprenis Viviane Reding, kiu rilatis al Esperanto pli afable. La 1an de decembro 1996 s-ino Reding skribis al Germain Pirlot: "Gratulojn pro via grava laboro pri Esperanto! La plurlingvismo estas nepra neceso en Euxropo. Enigi Esperanton en tiun lernadon de pluraj lingvoj povas igxi profitdona post longa tempo."

6.3 Esperanto kaj la kultura diverseco

Mahatma Gandhi rigardis la anglan lingvon kiel instrumenton de imperiismo kaj sklavigo de la popoloj. En la Hajdelberga Kongreso "Edukado en Euxropo" en 1992 la filologo prof. Otto Back avertis, ke "la angla lingvo estas la troja cxevalo de Usono en Euxropo". Gxi faciligas al la "kulturo de Coca Cola" aux al la "American way of life" penetri en la vivon de aliaj popoloj. Multaj homoj apenaux perceptas tion konscie. Junuloj, kiuj estas ankoraux suficxe malfermaj por cxio nova, plej ofte ne vidas en tio ion negativan. Aliaj homoj emfazas, ke la angla lingvo povas endangxerigi la kulturan diversecon. Ili deziras, ke la tutmondigxo ne estu simple usonigo de la tuta mondo.

Kulturesploristoj emfazas, ke la "usonigo" tamen ne estas simple kultura imperiismo. Artikolo en la gazeto "Die Zeit" klopodas trakti la temon pli profunde:

Neniu lando transprenas usonajn importajxojn sen adapti ilin al la propraj kulturaj kondicxoj. La imago, ke "usonigo" signifas simple ebenigo de kulturaj diferencoj, estas erara. Fakte temas pri procezo de senfina diferencigo de kulturaj donitajxoj - efektive sur la bazo de universala standardigo. Tiu cxi artikolo tamen titoligxas "Fina celo konsumado" kaj konkludas, ke Usono jam "greftis al (okcidenta) Euxropo novan supernacian idealon de ekzistado - la egaligan demokration de konsumado", kiu helpas ankaux al la komprenigxo inter la popoloj: La fina celo konsumado krome bridas rasismon kaj religie-kulturan malamon. Cxar cxiu unuopulo, sendepende de la koloro de la hauxto, la religio kaj la kultura deveno, tauxgas kiel konsumanto kaj pro tio principe ne rajtas esti ekskludata el la demokratio de konsumado. La angla lingvo ne nur venigas kulturan influon, gxi eble ankaux povas endangxerigi naciajn lingvojn: "Lige kun la tutmondigxo lingvoj estas minacataj de ekstermo kvazaux bestospecoj [...] La ondo de anglo-usonigo fermigxas super ni kaj minacas dronigi la germanan lingvosxipon.", raportis la germana magazino "Der Spiegel" en oktobro 2000. Gxi dauxrigas klarigi, ke la angla jam nun prenetras profunde en la strukturon de la germana lingvo: La angla gramatiko enradikigxas en la germana, la lingvokorpo submetigxas al morfologiaj sxangxoj, fremdaj esperimmaneroj tusxas la animon de la lingvo. Estas diferenco, cxu oni faras monon (to make money) aux cxu oni gajnas gxin.

Malamikoj de la angligxo prezentas ankoraux plian argumenton: la mankantan lingvan estetikon. Gxi komencigxas cxe la prononco kaj ne finigxas cxe la ortografio.

En multaj landoj jam formigxis movadoj por konservado de la nacia lingvo. La germana "Verein Deutsche Sprache - Bürger für die Erhaltung der kulturellen Vielfalt in Europa" ("Asocio Germana Lingvo - Civitanoj por la konservado de la kultura diverseco en Euxropo") kunigis ene de malmultaj jaroj pli ol 10.000 homojn, kaj simila ligo fondigxis ekzemple en Nederlando: "Taalverdediging - bond tegen onnodig Engels" ("Lingvodefendo - Asocio kontraux superflua angla").

Estas nun interese rigardi la demandon, cxu la enkonduko de Esperanto povas helpi protekti la kulturan diversecon. En antauxaj tempoj esperantistoj ne cxiam opiniis grave protekti la naciajn lingvojn. Precipe en la 20aj jaroj Esperanto estis uzata ankaux de homoj, kiuj, ankoraux sub la impreso de la unua mondmilito, celis kontrauxbatali cxion ajn naciecan inkluzive de la lingvoj.

Hodiaux preskaux cxiuj esperantistoj deziras konservi la lingvan diversecon, kaj multaj opinias Esperanton tauxga ilo por protekti gxin. Dafydd ap Fergus, Esperanto-parolanto el Kimrio, ecx rakontas, ke li lernis la lingvon i.a. pro tio, ke "Esperanto estas nura kaj lasta sxanco por la kimra lingvo".

Ankaux en la "Manifesto de Prago" de la Universala Kongreso 1996 la Esperanto-movado deklaris: "Ni estas movado por lingva diverseco."

De kie fontas la opinio de esperantistoj, ke ilia lingvo povas helpi protekti aliajn lingvojn kaj kulturojn? Kelkaj diras simple, ke Esperanto ja ne celas farigxi gepatra lingvo. Aliaj traktas tiun cxi demandon pli profunde.

Kiam en printempo 2001 malfermigxis oficiala reta forumo pri la "Euxropa jaro de la lingvoj 2001", Esperanto baldaux farigxis la plej vigle diskutata temo. En anglalingva mesagxo iu Jette Milberg Petersen kontrauxis la enkondukon de Esperanto per la vortoj: "Mi timus, ke la aliaj lingvoj iom post iom malaperus."

Jen la respondo de Claude Piron, tradukisto kaj psikologo el Svislando:

Jes, tio estus grandega perdo por la homaro. Sed mi pensas, ke la risko estas multe pli granda kun la nuna sistemo de internacia komunikado. Pro manko de lingvo komune uzata inter homoj de diversaj lingvaj fonoj, cxiu lernas kaj provas uzi la anglan. La angla multe kontribuas al la malapero de lingvoj. Ekzemple en Singapuro, multaj familioj sxangxas al la angla kaj rezignas sian propran lingvon, la mandarinan, hakan, fukienesan, malajan, tamilan... - tiel ke la junuloj estas disigataj de iliaj kulturaj radikoj. Tio okazas, cxar denaska parolanto de la angla havas tiom da avantagxoj.

En Israelaj gazetoj, lastatempe, estas multaj ofertoj de laborlokoj kun la kondicxo: "denaska parolanto de la angla". La avantagxo estas ligita al tio, ke la angla estas tiel malfacila en gxusta uzado, ke oni povas fidi nur al denaskaj parolantoj. Cxar Esperanto estas multe pli facila, kaj estas, kaj versxajne restos, fremda lingvo por cxiuj siaj uzantoj, ne estas necese esti auxdinta gxin kiel infano en la familio por kapabli uzi gxin je profesia nivelo.

[Por tradukantoj jen la angla originalo:

Yes, that would be a tremendous loss for humankind. But I think the risk is much greater with the current system of international communication. For lack of a language commonly used among people from different linguistic backgrounds, everybody learns and tries to use English. English contribues a lot to the disappearance of languages. For instance in Singapore, many families switch to English and give up their own language - Mandarin, Hakka, Fukienese, Malay, Tamil... - so that the young are cut

off from their cultural roots. This is because being a native speaker of English has so many advantages. In Israeli newspapers, lately, there are a lot of job offers with the condition: "native speaker of English". The advantage is linked to the fact that English is so difficult to use really properly that only native speakers can be relied on. Since Esperanto is much easier, and is, and will probably remain, a foreign language for all its users, it is not necessary to have heard it in your family since you were a kid to be able to use it at a professional level.]

En multaj euxropaj landoj oni povas rimarki la tendencon instrui la anglan lingvon pli kaj pli frue. Jam infanetoj lernu gxin kvazaux gepatra lingvo, cxar alikaze nur malmultaj povos bone regi gxin. Eventuale jam tiu cxi tendenco kondukos fine al tio, ke la angla pli kaj pli anstatauxos la naciajn lingvojn.

Esperantistoj foje emfazas, ke ilia lingvo ne povas minaci la naciajn lingvojn. Ili asertas, ke lingvoj estas damagxataj, kiam lingvaj elementoj de unu etno anstatauxas elementojn en la gepatra lingvo de alia etno. Cxar Esperanto ne estas etna lingvo, gxi ne povas kauxzi tian damagxon.

Ni cxi tie ne volas kontribui al la foje tre emocia diskuto, kiugrade gravas protekti unu lingvon kontraux la influo de alia. Sed ni sobre analizu la demandon, cxu vere nur nacia lingvo kiel la angla povas kauxzi la supre menciitan damagxon.

Por respondi al tiu cxi demando, ne necesas imagi ian estonton, en kiu la tuta homaro uzas Esperanton en internaciaj kontaktoj. Jam hodiaux ekzistas homoj, kiuj preskaux cxiutage aplikas Esperanton, pensas rekte en gxi kaj sentas sin tute hejme en tiu cxi vigla lingva komunumo. Tio validas ekzemple por multaj euxropaj membroj de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo TEJO, kiuj aplikadas la lingvon same per interreto aux telefonado kiel ankaux en abundo da internaciaj seminarioj, kongresoj, dum vojagxoj pere de "Pasporta Servo" ktp. La germana sekcio de TEJO eldonas dulingvan gazeton en la germana kaj Esperanto. Fine de 1992 trovigxis tie artikolo kun la titolo: "Kotizo für memzorgantoj gesenkt" ("Kotizo por memzorgantoj malaltigita").

Tiu cxi frazo montras ion, kio observeblas en parola uzo ankoraux pli ofte: Ke almenaux inter euxropaj junuloj, kiuj regule aplikas Esperanton, elementoj de tiu cxi lingvo efektive penetras en iliajn gepatrajn lingvojn. Tio okazas precipe, kiam temas pri vortoj kun rekta rilato al esperantaj aktivajxoj, t.e. al la nuntempa Esperanta kulturo. La auxtoro de la koncerna artikolo, tiutempe 19-jara civilservanto, eble apenaux konsciis pri la lingva miksajxo.

Restas tamen argumentoj por tio, ke la influo de Esperanto sur aliajn lingvojn restas malpli forta ol la nuntempa influo de la angla, kaj ke ankaux en kazoj, kie tia influo efektive montrigxas, gxi malpli damagxas ol cxe la angla:

6.4 La avantagxoj de Esperanto

Laux takso de la germana instruisto Michael Scherm el la jaro 2001 nur 5-7 procentoj de la germanoj povas bone esprimi sin en la angla. Ion similan rezultigis enketo laux komisio de internacia reklamagentejo el la jaro 1989: Oni petis euxropanojn traduki tri sonbendajn frazojn el la angla al sia gepatra lingvo kaj konkludis, ke "vere korekta kompreno de la angla [en okcidenta Euxropo] ... rimarkeble malsuperas niajn plej pesimismajn atendojn", estante limigita je cxirkaux 6 % de la logxantaro.

Kiam oni demandas nur surprajxe pri lingvoscioj, la rezulto povas esti pli bona. La Euxropa Komisiono diskonigis per gazetara informilo de 20.02.2001 la "surprizan" informon, ke laux enketo inter 16.000 euxropanoj pli ol duono (53 %) el ili "konas duan lingvon". Ke tiu rezulto tamen ne estas tiel kontentiga, montras la artikolo, per kiu en la sama tago la germana novajxagentejo dpa diskonigis tiun cxi rezulton:

                Fremdlingvaj scioj mankohavaj
                Duono de la civitanoj de EU ne regas fremdan lingvon

Preskaux duono de cxiuj civitanoj de EU ne regas fremdan lingvon. Kiel la EU-komisarino Viviane Reding, kompetenta pri edukado kaj kulturo, sciigis lunde dum la malfermo de la "Euxropa jaro de la lingvoj" en la sveda urbo Lund, nova enketo inter 16.000 demanditoj en cxiuj 15 landoj de EU rezultigis, ke 47,3 % parolas nur sian gepatran lingvon. En la jaroj 1996/97 en Germanio okazis enketo pri la lingvoscioj de la studentoj, laux komisio de la Federacia Ministerio pri Edukado, Scienco, Esploro kaj Teknoligio. La rezulto publikigxis rete en formo de detala studo. Jen eltirajxo: En cxapitro 5 ni jam montris, ke jam la scioj de la angla cxe la studentoj ne estas tre bonaj. Bonajn sciojn en pli ol unu fremdlingvo havas nur 10 % de la studentoj, kaj ili ne montras grandan emon ion sxangxi cxi tie: Nur cxirkaux 5 % de la demanditoj tre interesigxas pri kurso de malpli disvastigxinta euxropa lingvo. Ankaux okaze de la "Euxropa jaro de la lingvoj 2001" en Germanio eblis rimarki, ke la interesigxo pri fremdaj lingvoj koncentrigxas je la angla lingvo: Laux informo de la okcidentgermana radio WDR, en tiu exuropa jaro "la interesigxo estu direktata al la 'malgrandaj' lingvoj, kiuj dum la atako fare de la grandaj mondaj lingvoj apenaux plu povas akiri atenton." La kulturministerio de la germana federacia lando Nordrejn-Vestfalio publikigis liston de eventoj okaze de tiu jaro. En tiu listo aperas 256 ofertoj rilate al la angla lingvo. Kontrauxe, ecx ne unu oferto eksplicite mencias la finnan aux la svedan lingvon. Same, la dana lingvo ne estas menciita. Fakte inter la ofertoj trovigxas ankaux "Entreprena stagxo en Danio, vivo en dana familio", sed oni aldonas tie, ke la uzata lingvo estas la angla.

Ni reiru al konkludo de la jam menciita studo pri la lingvoscioj de la studentoj:

La neceso forigi mankojn koncerne elementajn sciojn de la kutima komunika lingvo, la angla, aliflanke evidentigas, kiom for ni estas ankoraux de la ideala imago pri la poliglota euxropano. Tiu cxi celo de la euxropa eduka politiko, kiu celas la regadon de "cxiam pli da lingvoj de la komunumo", ne nur sxajnas trovigxi en malproksima estonto, sed ankaux esti finfine malrealisma, se oni observas ekzemple la rolon de la angla en la sxtorma evoluo de la interreto. Cxio cxi montras, ke ankoraux ekzistas suficxa bezono je lingvo facile lernebla kaj neuxtrala. Ni nun analizu tiujn cxi avantagxojn de Esperanto.

Laux diversaj lernejaj eksperimentoj, sed ankaux laux sperto de la plej granda parto de gxiaj parolantoj, Esperanto estas 3- gxis 10-oble pli facile lernebla ol naciaj lingvoj kiel la angla kaj la franca. Ekzemple prof. Herlmar Frank de la Universitato de Paderborn konstatis komence de la 70aj jaroj, ke germanaj lernantoj povis komprenigxi en Esperanto jam post 200 lernejaj horoj same bone kiel en la angla post 1.500 horoj.

La facileco de Esperanto fontas el pluraj faktoroj:

1. La reguleco: En Esperanto cxio estas skribita kiel oni gxin prononcas kaj inverse; ekzistas nek malregulaj verboj nek komplikaj deklinacioj; la baza gramatiko konsistas nur el 16 reguloj. Kio estas logika, en Esperanto estas ankaux permesita kaj gxusta.

2. La vortfara sistemo: En Esperanto necesas lerni nur relative malmultajn vortojn, cxar eblas formi praencajn vortojn helpe de sxangxo de finajxoj kaj aldono de afiksoj. Tiel oni povas mem konstrui ekzemple el "sana" la vortojn "malsana", "sanigxi", "sanigi", "malsanulo", "malsanulejo" ktp.

3. La internacieco de la vorttrezoro: Ekzistas en Esperanto abundo da vortoj, kiujn konsiderinda parto de la monda logxantaro povas kompreni ecx sen lernado, ekzemple telefono, muziko, familio, religio; danci, promeni, diskuti; interesa, eleganta, simpla ktp.

La facileco ankaux pozitive influas la gxojon pri la lingvolernado. Kaj la klareco de Esperanto povus eventuale helpi eviti problemojn ligitajn kun malbona prononco de la angla. Pri tiaj malfacilajxoj en aviadila trafiko raportis la germana jxurnalo Südkurier fine de 1999: "Inter la 37 plej grandaj aviadilaj katastrofoj ekde 1996 almenaux 13 estis kauxzitaj de lingvaj problemoj."

Esperanto ofertas ankaux bonan bazon por la lernado de pliaj lingvoj. Oni ofte diras, ke la samo validas ankaux por la latina, cxar ankaux tiu, kiu konas la latinan, lernas aliajn lingvojn pli rapide. Tio gxustas, sed tamen ekzistas diferenco: Kiu lernas la latinan, devas perkerigi multe da "balasto", ekzemple komplikajn deklinaciojn kaj konjugaciojn. Tio postulas grandan investon de tempo, sed ne tiom utilas al la lernado de aliaj lingvoj. Kontrauxe, cxe Esperanto ne necesas parkerigi multe; gxia lernado trejnas precipe la kapablon rekoni vortspecojn (substantivoj, verboj, adjektivoj ktp.) kaj la funkcion de frazelementoj (subjekto, predikato, objekto ktp.). Gxuste tio multe faciligas la lernadon de pliaj lingvoj.

Lerneja eksperimento en Hungario en la 60aj jaroj montris, ke per 200-hora lernado de Esperanto eblas poste sxpari 250, 300, 400 aux ecx 500 horojn en la posta lernado de nacia lingvo, depende de tio, cxu tiu dua fremda lingvo estas la rusa, la germana, la angla aux la franca. Similan rezulton ekhavis prof. Helmar Frank surbaze de lerneja eksperimento farita ekde 1975 en Paderborn, Germanio. Montrigxis, ke 160 horoj da Esperanto-instruado ("lingvo-orientiga instruado") kondukas al sxparo de lernotempo en la posta lernado de la angla je 26 %. Ankaux prof. Frank emfazas, ke la lingvo-orientiga instruado sxparas pli da tempo ol gxi postulas. Precipe granda estis la temposxparo cxe malpli talentaj lernantoj.

La nuntempa lingvopolitiko malavantagxigas precipe tiujn lernantojn, kiuj malpli facile lernas lingvojn. Ili plejofte ne sukcesas akiri la kapablon legi aux paroli ecx nur unu fremdan lingvon sen grandaj penoj. Germanaj lernejoj ofertas cxefe la anglan kaj la francan lingvon, kies lernado estas suficxe malfacila, kaj Esperanto-kursoj, kiajn ofertas popolaj altlernejoj aux lokaj Esperanto-grupoj, plej ofte konsistas nur el deko aux dudeko da instruhoroj. Instrui Esperanton en klasoj por ne tiel talentaj lernantoj estus pasxo al egalrajteco; gxi povus ebligi al lernantoj komprenigxi kontentige en almenaux unu fremda lingvo kaj samtempe kreas bonan bazon por lernado de pliaj lingvoj. Tiun cxi "socialan argumenton" por Esperanto gxis nun ecx esperantistoj ne tiel ofte prezentas.

La fakto, ke la lernado de Esperanto postulas malpli da tempo ol la lernado de la angla, ebligas dedicxi en la instraudo pli da tempo al aliaj lingvoj kaj kulturoj aux eventuale ankaux al sociaj sciencoj.

La argumento, ke uzado de Esperanto en internaciaj organizoj povus helpi sxpari monon, je la unua vido aspektas suprajxe. La diversaj institucioj de la Euxropa Unio elspezas cxiujare cxirkaux 1,5 miliardoj da euxroj por interpretado kaj tradukado. Kiam oni pensas pri la demando, cxu indus klopodi redukti tiun cxi sumon, oni konsideru ankaux, ke en evolulandoj multaj bone pripensitaj projektoj sur la kampoj de medicino, edukado, katastrofa helpo ktp. ne realigxas pro tio, ke la ricxaj sxtatoj ne pretas disponigi suficxe da mono al ili. Ofte jam per kelkaj dekmiloj da euxroj eblus mildigi la suferojn de multaj homoj.

La facileco kaj neuxtraleco de Esperanto povus ankaux kontribui al egalaj sxancoj ne nur inter diversaj popoloj, sed ankaux inter ricxuloj kaj malricxuloj. Ekzemple en evoluantaj landoj - sed ne nur tie - ricxaj gepatroj sendas siajn infanojn al lernejeoj aux universitatoj en Britio aux Usono, por ke ili lernu tie (i.a.) bone paroli la anglan lingvon, kio povas poste esence helpi al ilia profesia kariero. La enkonduko de lingvo, kiun ankaux afrikanoj aux azianoj povas suficxe bone lerni, estus pasxo al egalrajteco.

6.5 Pli profundaj pensoj

"Se vi volas krei pacon, kreu justecon", diras proverbo bazigxanta sur Jes 32,17. Estas multaj formoj de maljusteco, kiuj povas konduki al konfliktoj, kaj unu el ili estas la malrespekto de lingva egalrajteco. La historio montris, ke ne eblas dum longa tempo regi unu popolon per la lingvo de alia: La sxtato disfalas, kiel okazis kun la habsburga regno, kun Sovetunio kaj Jugoslavio. Escepto estas, kiam la regata popolo estas relative malforta - sed en tiaj kazoj la subpremita lingvo iom post iom formortas, kio okazas supozeble al la skot-gaela en Britio, la soraba en Germanio, la kasxuba en Pollando, la samea en norda Skandinavio kaj multaj aliaj lingvoj.

En sia cxefpastra pregxo (Joh 17) Jesuo petas Dion pri la unueco de la kredantoj. Esperanto estas tauxga helpilo por ebligi tian unuecon. Komuna lingvo helpas alproksimigi homojn, kaj tio validas precipe por lingvo, kies "interna ideo" estas kompreno kaj repacixgo inter la popoloj. Esperanto faciligas krei senton de ligiteco, de solidareco kaj helpemo trans limojn. Ankaux en sia statuto IKUE emfazas, ke la organizo celas strebi, "ke cxiuj estu unu" (Joh 17,21).

Jesuo refoje kuragxigas la discxiplojn agadi por la paco (vidu ekzemple Mat 5,9: "felicxaj estas la pacigantoj" aux Mar 9,50: "pacigxu unu kun la alia"). Jam sep jarojn post la publikigo de Esperanto la poeto Leo Tolstoj atentigis pri la valoro de Esperanto en tiu cxi rilato:

Mi multfoje vidis, ke homoj malamike interrilatis nur sekve de la mekanika baro kontraux la reciproka komprenado. Tiamaniere la ellerno de Esperanto kaj gxia propagando estas sendube kristana agado, akcelanta la estigxon de l' Regno Dia, - la agado, kiu prezentas la cxefan kaj solan mision de homa vivo. Kiam hodiaux en Esperantaj arangxoj ekzemple junaj germanoj kaj poloj renkontigxas, la komuna lingvo ebligas al ili kontigxi kaj amikigxi. Ili venkas malkonfidon kaj antauxjugxon; maljustajxoj el pasintaj tempoj ne plu gravas por ilia rilato.

Jam hodiaux inter esperantistoj ekzistas densa reto de translimaj amikecoj. Tio malhelpas al ksenofobio kaj helpas al paco. Kiu havas multajn amikojn en aliaj landoj, tiu vastigas sian horizonton kaj rigardas konfliktojn aux diferencojn inter malsamaj politikaj sistemoj ankaux el la perspektivo de la alia flanko. Tri ekzemploj ilustru tion.

En la Internacia Seminario de Germana Esperanto-Junularo en Traben-Trarbach (germana urbo proksima al Luksemburgo) je la jarsxangxo 1988/89 la juna rusino Inna Vozlinskaja prelegis pri perestrojko. Kiam iu auxskultanto demandis sxin, kion sxi pensas pri la strebado de la baltaj sxtatoj al sendependeco, sxi respondis per tio, kion sxi supozeble lernis en la lernejo: "Ni rusoj tre helpis al tiuj cxi landoj, kaj nun ili volas disigxi de ni. Tio estas maljusta. Se vi havas amikon, al kiu vi helpas, kaj kiu poste forlasas vin, vi ankaux ne sxatas tion." Hungaro, en kies lando tiutempe jam regis vera libereco de opinioj, respondis al sxi: "Mi kredas, ke la baltaj sxtatoj ne tre petis tiun cxi helpon."

Iomete pli ol dek jarojn poste, dum la konflikto de Kosovo en printempo 1999, serbaj junuloj sendis retmesagxojn al siaj esperantistaj amikoj en la tuta mondo por veki ilian solidarecon pri la suferoj de la jugoslavia logxantaro. Ili klopodis atentigi alilandanojn pri la motivoj, kiuj igis Jugoslavion persekuti albanajn "krimulojn" kaj malakcepti la traktaton de Rambouillet. Sed samtempe ili deziris ankaux konatigxi kun la opinioj de siaj amikoj. Pro la personaj, amikaj rilatoj cxiu rigardis la opinion de la alia kun respekto, tiel ke jam baldaux mesagxo de serba junulo entenis ankaux la vortojn "Mi hontas pro la krimoj de miaj samlandanoj".

En auxgusto 2000 okazis la 56a Internacia Junulara Kongreso en Honkongo. Parolante pri religia vivo en Cxinio, germana partoprenanto demandis cxininon, cxu laux sxi Dalai Lama estas bona aux malbona homo. "Malbona", sxi respondis sen heziti ecx unu sekundon, kaj komencis paroli pri la separatismo de tibetanoj. En amika interparolo sxi tamen ankaux multon eksciis pri lia paca agado por religia libereco kaj rajtoj de minoritatoj. Cxar sxi estis konvinkita, ke ankaux esperantistoj el aliaj landoj strebas al paco kaj humaneco, sxi akceptis la novajn informojn kun malferma koro.

Ju pli oftaj estas tiaj internaciaj intersxangxoj de opinioj, des pli profunde malaperas naciaj vidpunktoj kaj manieroj rigardi konfliktojn nur subjektive kaj unuflanke.

Ni fine emfazu ankoraux, ke la esperantan kulturon karakterizas pacemo. Inter esperantistoj trovigxas homoj de plej diversaj mondkonceptoj kaj politikaj konvinkoj; tamen ili gxenerale preferas ebenigi la vojon al kompreno al solvi konfliktojn perforte. Lernantoj, kiuj okupigxas pli profunde pri Esperanto, facile konatigxas ankaux kun la "homaranismo" de Zamenhof, kaj tio povas pli helpi al paca estonto de la homaro ol legi la "Gauxlan militon" de Cezaro en la lecionoj de la latina.

Se la Eklezio decidus preferi Esperanton al la angla, gxi povus per tio meti signon, ke la homaro ne strebu unuavice al konsumado, sed al paco kaj humaneco.

6.6 Kritiko kaj respondoj

Ekzistas multaj objxetoj kontraux Esperanto. Kelkajn el ili - ekzemple la aserton, ke Esperanto estas morta lingvo - ni ne devas preni tre serioze. Sed ekzistas ankaux argumentoj kontraux Esperanto, kiuj valoras esti profunde diskutataj. Ni jam provis rifuti la tezon, ke Esperanto povus minaci la kulturan diversecon. Simile ankaux la tezo, ke Esperanto estas "euxrocentrisma lingvo" kaj sekve ne prezentas suficxajn avantagxojn al azianoj, meritas seriozan konsideron.

Estas sendube vere, ke azianoj lernas Esperanton gxenerale multe malpli facile ol euxropanoj. Sed oni konsideru, ke nur malmultaj euxropanoj pretas lerni azian lingvon, kaj ke ne ekzistas iu bone funkcianta planlingvo, kiu klopodas transpreni elementojn egalrajte el la plej diversaj mondaj kulturoj. Sekve por azianoj Esperanto estas unuavice alternativo al la angla aux la franca lingvo, kiuj tamen prezentas al ili multajn malfacilajxojn, kiuj en Esperanto ne ekzistas tiagrade. Oni pensu ekzemple pri la malfacila ortografio kaj prononco de la angla kaj la multaj neregulaj verboj en la franca. En Esperanto ekzistas nur 12 verbaj finajxoj, kompare kun 2.450 en la franca. Se la facileco de Esperanto bazigxas sur tri pincipoj - la reguleco de gxia gramatiko, la vortfara sistemo kaj la internacieco de la vorttrezoro - almenaux la unuaj du el ili prezentas ankaux gravajn avantagxojn al homoj, kies gepatra lingvo ne estas de hindeuxropa deveno.

Ke ankaux por azianoj Esperanto estas relative facile lernebla, menciis jam raporto prezentita al la gxenerala kunsido de la Ligo de Nacioj en Gxenevo en septembro 1922:

Eksperimentoj faritaj privas, ke Esperanto estas tre facile lernebla, cxar infanoj euxropaj kaj amerikaj lernas gxin en unu jaro per du horoj cxiusemajne kaj infanoj el Ekstrem-Oriento en du jaroj per la sama nobro da lecionoj semajne, dum ili bezonas ses studjarojn kun kvar gxis kvin horoj semajne por akiri alian euxropan lingvon. Tiuj cxi informoj bazigxas sur indikoj de instruistoj de Esperanto kaj sekve ne nepre estas tute objektivaj. Sed ili supozigas, ke Esperanto povas esence faciligi la komprenigxon ne nur inter euxropanoj. Ion tian multaj euxropanoj spertis ankaux en diversaj Esperanto-kongresoj en Azio kaj Afriko kiel ekzemple la Internacia Junulara Kongreso en Honkongo (auxgusto 2000). Kvankam en tiu IJK la averagxa lingva nivelo de la kongresanoj malsuperis tiun en euxropaj arangxoj, trovigxis tie ankaux suficxe multaj partoprenantoj el Japanio, Koreio, Cxinio ktp. kiuj bone regis la lingvon kaj rakontis, ke por ili Esperanto estas ne nur esence pli facila ol la angla, sed ankaux pli facila ol aliaj aziaj lingvoj. Kaj la entuziasmo de multaj aziaj junuloj por Esperanto supozigas, ke en Azio oni ne malpli volonte akceptus tiun solvon de la lingva problemo ol en Euxropo.

La du plej gravaj argumentoj, kiujn oni nuntempe prezentas kontraux Esperanto, estas, ke al gxi mankas kulturo, kaj ke la lingvo ne havas sxancon akiri gxeneralan aprobon.

Ni turnu nin al la unua el tiuj cxi argumentoj. La aserto, ke la esperanta kulturo ne estas tiel ricxa kiel tiuj de la grandaj naciaj lingvoj, estas prava, ecx se hodiaux jam ekzistas kelkdek miloj da libroj kaj brosxuroj en Esperanto, prozo kaj poezio originala kaj tradukita. Oni tamen povas mencii, ke tiu kulturo povus rapide ricxigxi, se Esperanto farigxus pli populara aux akirus pli da subteno fare de naciaj sxtatoj aux internaciaj organizoj.

Sed foje oni atribuas al Esperanto ne nur iun mankon je abundo, sed ankaux je iuj kvalitoj. Plej klare tio esprimigxas en la aserto, ke al Esperanto "mankas la animo"

Esperantistoj respondas al tia kritiko ekzemple per la vortoj, ke "Esperanto estis evoluigita el la kultura heredajxo de la euxropaj lingvoj" kaj "tenas en si la animon de la euxropaj kulturaj lingvoj", sed foje ili nomas ankaux konkretajn verkistojn, kiuj donis animon al la lingvo: "'La spirito de la lingvo' vivas en lia stilo plenspire kaj sendifekte", skribis Kalman Kalocsay pri la polo Kazimierz Bein (Kabe), kiu inter la jaroj 1904 kaj 1911 famigxis en la esperanta movado per bonstilaj tradukoj kaj la unua populara unulingva Esperanto-vortaro.

La filozofo Rudolf Carnap (1891-1970) eklernis Esperanton en agxo de cxirkaux 14 jaroj kaj raportis:

Kiam mi kelkajn jarojn poste partoprenis en internacia Esperanto-kongreso, aspektis al mi kvazaux miraklo, kiam mi rimarkis, kiom facile mi povis sekvi la paroladojn kaj diskutojn en la grandaj publikaj kunsidoj kaj paroli en personaj konversacioj kun eksterlandanoj el multaj landoj, dum mi ne sukcesis interparoli en tiuj lingvoj, kiujn mi estis lerninta dum multaj jaroj en la lernejo. Kulmino de la kongreso estis la prezentado de Ifigenio de Goethe en Esperanto. Estis por mi kortusxa kaj edifa sperto, auxdi tiun cxi dramon, penetrita de la spirito de humaneco, en nova medio, kiu igis gxin komprenebla al miloj da spektantoj el multaj landoj, tiel ke ili povis senti sin anime ligitaj. [...]

Post tiaj spertoj oni ne povas preni tre serioze la arguementojn de tiuj, kiuj asertas, ke internacia helpa lingvo ja povus tauxgi por komercaj aferoj kaj eble ankaux la natursciencoj, sed ke gxi ne estus konvena komunikilo por personaj aferoj, por diskutoj en sociaj kaj kulturaj sciencoj, des pli ne por romanoj aux dramoj. Mi konstatis, ke la plej multaj, kiuj asertas ion tian, havis nenian praktikan sperton pri tiu cxi lingvo.

La 10an de septembro 1993 la Internacia PEN-Klubo akceptis la Esperantan PEN-Centron kiel plenrajtan membron kaj tiamaniere agnoskis Esperanton kiel literaturan lingvon.

La nuntempe plej fama esperanta verkisto estas la skoto William Auld. Ekde 1998 li estis - laux iniciato de la esperanta PEN-Centro - plurfoje kandidatigita por la nobelpremio pri literaturo. Jen lia opinio pri Esperanto kiel literatura lingvo:

La plimultaj homoj kapablas koncepti tradukojn en la internacia lingvo. Malpli akceptebla estas nia pretendo, ke Esperanto estas la plej tauxga traduklingvo en la mondo. Kaj tre malfacile estas por multaj homoj konstati, ke eblas verki librojn originale en Esperanto, precipe poezion.

Tiaj homoj diras, tute prave, ke por verki poezion oni devas sperti kaj emocii rekte per la verka lingvo. Kion ili ne kapablas supozi, tio estas, ke tre multaj homoj en la mondo faras gxuste tion: por multaj homoj, Esperanto estas lingvo emocia - kaj propra. Tiun adoron, kiun aliaj direktas al sia gepatra lingvo, multaj esperantistoj pro diversaj kialoj transigas ankaux al la internacia lingvo. Tio estas fakto, kiel ajn malplacxa al iuj naciistoj, kaj el tiu fakto derivigxas la ekzisto de la originala literaturo de Esperanto.

Ni turnu nin nun al la lasta argumento kontraux Esperanto - ke la lingvo ne havas sxancon kontraux la angla. Tiu cxi sinteno estas tre pesimisma. Ankoraux ekzistas suficxe altaj lingvaj baroj en la mondo, kaj la ideo malkonstrui ilin helpe de Esperanto plu estas aktuala. "Se la mondo dependus de la pesimistoj, la homoj vivus ankoraux en kavernoj", skribas la brazila esperantisto Walter Francini en sia libro "Esperanto sen antauxjugxoj". En la enkonduko al tiu libro, publikigita jam en 1978, li skribis ke "estas pli facile faligi la Berlinan Muron ol forigi antauxjugxeton el la menso de unusola homo". 11 jaroj poste la Berlina Muro efektive falis, sed antauxjugxoj kontraux Esperanto restis. Francini opinias, ke se suficxe da homoj optimisme kaj senlace laboros por la popularigxo de Esperanto, fine "la forto de la faktoj" povus venkigi la lingvon. Kaj li atentigas pri tio, ke ankaux la metra sistemo proponita unue en 1791 dum pluraj jarcentoj estis enkondukita nur iom post iom (kaj en kelkaj landoj kiel Britio kaj Usono ecx gxis hodiaux ankoraux ne). Simile ankaux la kristanismo venkis nur iom post iom - kaj gxis hodiaux nur certagrade.

Nuntempe ecx multaj parolantoj de suficxe grandaj euxropaj lingvoj humile agnoskas la superregadon de la angla lingvo. La germana ministro pri eksteraj rilatoj, Joschka Fischer, diris en sia "Parolado pri la eksterlanda kultura politiko" en julio 2000: "Anstataux vane konkuri kontraux la lingua franca angla, ni prefere uzu nian energion por fortigi la germanan kiel duan fremdan lingvon." Ecx pli da rezignaciemo montris cxefino de la kultura instituto Alliance Française en Bruselo: "Pro la povo de la angla lingvo, diskonigi la francan kulturon estas sensenca laboro."

Malgraux tiu rolo de la angla, la lernado de la germana aux de la franca plu povas doni profiton. Simile ankaux esperantistoj jen kaj jen emfazas, ke ilia lingvo estas utila ecx se gxi restos nur komunikilo de iu minoritato. Post ne tiom peniga - sed foje ecx plezuriga - lernado malfermigxas nova mondo; oni trovas abundon da amikaj kontaktoj kaj - preskaux nerimarkite - helpas al la komprenigxo inter la popoloj.

Dum iuj opinias, ke hodiaux Esperanto ne celu konkurenci kun la angla, aliaj antentigas pri tio, ke gxia estonto dependas de politikaj decidoj. Umberto Eco rakontas, ke albanoj kaj tunizianoj facile lernis la italan simple pro tio, ke la tekniko ebligis al ili spekti la italan televidon. Laux li, des pli facile eblus alkutimigi diversajn popolojn al internacia helpa lingvo. Politika decido, akompanata de internacia kampanjo en la amaskomunikiloj, do povus konduki al rapida disvastigxo de tia lingvo. Li aldonas: "Se ankoraux ne okazis tia politika decido kaj gxia venigo montrigxis tre malfacila, tio ne devas signifi, ke ankaux estonte gxi ne okazos."

Efektive Esperanto havus sxancon popularigxi, se gxi akirus pli da subteno. En Germanio la sxtato, la federaciaj landoj, urboj kaj komunumoj elspezis en la jaro 1998 cirkaux 170 miliardoj da euxroj por edukado, esplorado kaj scienco. Eblas supozi, ke el tiu sumo almenaux 10 miliardoj da euxroj servis rekte aux nerekte al la disvastigo de la angla lingvo. Se ni komparas tion kun la bugxetoj de la esperantaj organizoj - en la jaro 2000 Germana Esperanto-Junularo, Germana Esperanto-Asocio kaj aliaj movadaj organizoj en Germanio povis elspezi sume cirkaux 150.000 EUR - ni povas konkludi, ke en Germanio al la disvastigo de la angla lingvo estas dsiponigata cxirkaux 100.000-oble pli da financaj rimedoj, precipe se ni aldonas la elspezojn de privataj entreprenoj. La estonto de Esperanto dependas de tio, cxu tiu proporcio iam sxangxigxos.

Al la demando, cxu Esperanto iam "venkos", ni sekve ne nepre devas respondi per tio, ke al ni suficxas gxia nuntempa utilo. Eble la plej matura respondo estus la sekva: "Mi ne scias, cxu Esperanto iam akiros gxeneralan aprobon, cxar ne eblas antauxvidi la estonton. Sed mi opinias tion ebla kaj dezirinda. Kaj sekve mi laboras por tio."

Ni esperu, ke multaj homoj ne nur konsentu pri la sekva - bedauxrinde iom pesimisma - opinio de Umberto Eco, sed prenu gxin kiel instigon al agado:

Se la procezon de la euxropa unuigxo akompanas la premo al multobligo de la lingvoj, la sola solvo trovigxas en la senrezerva akcepto de euxropa komunika lingvo.

Inter cxiuj objxetoj hodiaux restas valida nur tiu, kiun jam Fontanelle eldiris kaj kiu retrovigxas ankaux en la enkondulo de d'Alembert al la Encyclopédie, nome la atentigo pri la egoismo de la registaroj, kiuj neniam distingigxis per strebado al tio, kio estis bona por la homa socio en sia tutajxo. Kiel nerefutebla la postulo pri internacia helpa lingvo povas esti, homaro, kiu ne sukcesas interkonsenti pri la plej urgxaj agadoj por savi la planedon de ekologia katastrofo, apenaux aspektas kapabla kuraci en sendolora maniero la vundojn, kiujn postlasis Babelo.


7. Perspektivoj

Laux Monsinjoro Josef Grabmaier, pastro el Munkeno, Esperanto estas "la plej granda donaco, kiun la Katolika Eklezio povus fari al la mondo". Je la unua rigardo tiu cxi opinio povas aspekti suprajxe, cxar ekzistas en la mondo multaj problemoj, inter kiuj la lingva problemo certe ne estas la plej grava.

La Papo, episkopoj kaj pastroj ofte direktas al kredantoj - kaj foje ankaux al nekredantoj -proponojn, petojn kaj ordonojn, kiuj meritas plej altan respekton. Estas grave, ke ili kuragxigas homojn malfermi sian koron al Kristo, ami Dion kaj sian proksimulon.

Esperanto ne povas trovi lokon en la mezo de tiaj idealoj. Gxi povas esti nur iu helpilo sur la vojo al pli profundaj celoj. Tamen kuragxigoj lerni kaj apliki Esperanton povas havi apartan valoron pro tio, ke ili ne estas nur memorigoj. La propono lerni Esperanton estas ne nur io tre konkreta, sed por multaj homoj ankaux io tute nova.

Ni jam klopodis montri, ke Esperanto povas ebenigi la vojon al komprenigxo kaj paco. Jam ofte la kristanaj eklezioj klopodis pacigi malamikajn popolojn. Ankaux dum la milito en Kosovo en printempo 1999 Papo Johano Pauxlo II klopodis helpi per diplomatia agado kaj alvokoj, kiujn li ripetis en cxiuj ceremonioj, auxdiencoj kaj mesagxoj, celante ke ambaux flankoj retrovu la vojon de amo kaj paco. Tiun cxi militon tamen fine decidis la armiloj.

Ni do vidas, ke ne cxiu oferto aux donaco, kiun la Eklezio volas fari al la homaro, estas akceptata kun malfermaj koroj. Se la Katolika Eklezio decide elpasxus favore al Esperanto, gxi ankaux renkontus iom da rezisto. Tamen estas bona sxanco, ke se la Katolika Eklezio akceptus Esperanton, la mondo farus same. Kredante je tio, ni povas ankaux konsenti kun la vortoj de pastro Grabmaier.

Hodiaux multaj homoj ne parolas Esperanton simple pro tio, ke ili neniam auxdis pri la ekzisto kaj vivanteco de tiu cxi lingvo. Aliaj sxatus lerni gxin, sed ne povas trovi kurson en ilia proksimeco - ecx en multaj urboj, kie ekzistas homoj kapablaj instrui Esperanton, nek lingvolernejoj nek Esperanto-grupoj ofertas tiajn kursojn, cxar la interesigxo ne estas suficxe granda. Cxio cxi povus esence sxangxigxi, se Esperanto akirus gxeneralan atenton pro iu favora evento. Jam delonge esperantistoj esperas je tia evento. Ili revas ekzemple pri tio, ke iam la Euxropa Unio serioze ekzamenos Esperanton, ke iam Universala Esperanto-Asocio gajnos la nobelpremion pri paco aux la esperantista verkisto William Auld la nobelpremion pri literaturo, aux ke iu fama politikisto aux sxtatestro decide elpasxus favore al Esperanto.

Tia evento povus esti ankaux la decido de la Katolika Eklezio akcepti Esperanton kiel novan latinon. Ne estus necese (kaj versxajne ankaux ne estus eble) tuj apliki Esperanton en episkopaj sinodoj kaj similaj arangxoj, sed fiksi tion kiel celon por la estonto povus esti grava pasxo. Sed jam se la Papo, episkopoj aux ekleziaj institucioj publike kuragxigus cxiujn kristanojn lerni Esperanton, tio povus multe helpi igi Esperanton pli konata kaj pli populara.

Simile kiel cxe aliaj inventajxoj kiel faksilo aux interreto, la utilo de Esperanto kreskas kun cxiu nova uzanto. Kaj gxi povus farigxi memkomprenebla afero por la tuta homaro, se la nombro de gxiaj uzantoj iam transpasas iun sojlan kvanton.

Hodiaux multaj homoj havas neniajn aux malgxustajn imagojn pri Esperanto. Versxajne pli pro tio ol pro sobre pripensitaj argumentoj Esperanto ankoraux ne akiris gxeneralan akcepton. Tiel ankaux la verkisto Umberto Eco dum jardekoj "fajfis pri Esperanto", gxis dum preparado de sia libro "La sercxado de la perfekta lingvo" li okupigxis pli profunde pri la Internacia Lingvo kaj - kiel ni jam montris - suficxe pozitive prezentis gxin en tiu libro, refutante preskaux cxiujn imageblajn objxetojn.

La Katolika Eklezio (kaj same la aliaj kristanaj eklezioj) staras antaux la decido, cxu simple lasi la lingvan politikon al la laika mondo, aux cxu kontribui per propraj proponoj, ideoj aux postuloj. Se la Eklezio plene lasas la lingvan politikon al sxtatestroj, kulturministroj kaj landaj parlamentoj, gxi lasas gxin versxajne finfine al la ekonomio, t.e. al la grandaj internaciaj konzernoj kaj aliaj komercaj entreprenoj. Sed tiuj cxi entreprenoj ne tre interesigxas pri lingva egalrajteco; la lingva diverseco nur malhelpas ilian strebadon al profito. Sekve estus dezirinde, ke ankaux la Eklezio enmiksigxu en lingvopolitikajn diskutojn.

Al Martin Luther oni atribuas la eldiron: "Se mi scius, ke morgaux pereos la mondo, mi tamen ankoraux hodiaux plantus mian pomarbeton." Estas paradokse, ke multaj homoj rigardas tiujn vortojn kun respekto, dum aliflanke gxis nun preskaux cxiu pensas: Nur se mi tute certe scius, ke gxi morgaux venkos, mi hodiaux lernus Esperanton."

Estas gxojige, ke tamen ekzistas ankaux homoj, kiuj lernas ne nur tiujn lingvojn, kiuj sxajnas oferti al ili la plej grandajn personajn avantagxojn, sed tiun, kiu povus alporti al la homaro la plej grandan utilon. Farante ion bonan, oni ofte rimarkas, ke tiel oni finfine servas ankaux al si mem. Io simila okazas ofte kun Esperanto: Al multaj sxajnas, ke tiu cxi lingvo apenaux utilas en la cxiutaga vivo kaj la profesia kariero; ili lernas gxin nur pro idealismaj pripensoj. Tamen post lernado de la lingvo ili spertas gxin kiel pozitivan pliricxigon de sia vivo kaj kiel fonton de abundo da agrablaj kaj profundaj kontaktoj al la tuta mondo.

Al la kristanaj esperantistoj restas belega fantazio, al kies realigo la Eklezio povas helpi per kuragxigoj kaj faroj. Sed restas ankaux belega realo de flua kaj egalrajta komunikado en frateca atmosfero - kaj multaj eblecoj por agi laux la instruo de Jesuo Kristo. Ni finu per citajxo de Episkopo Karel Otcenášek:

Unu el la plej gravaj starigitaj taskoj kaj fruktoj de la Dua Vatikana Koncilio estas la nova koncepto de evangelizado - 'aggiornamento', dialogo kun la mondo. Por tia dialogo ni havas eminentan ilon - la supernacian lingvon, kiu neniun rangaltigas kaj neniun neglektas. Ni uzu tiun cxi ilon por disvastigi la amon de Dio inter la homoj.

Apendico

A. Mallongigoj

DR Dia Regno (gazeto de KELI)

EK Espero Katolika (gazeto de IKUE)

IKUE Internacia Katolika Unuigxo Esperantista

IKUEJ IKUE-Junularo

JET Junulara Ekumena Esperanto-Tendaro

KELI Kristana Esperantista Ligo Internacia

KET Katolika Esperanto-Tendaro
 
 

B. Adresoj

IKUE, Via di Porta Fabbrica 15, I-00165 Roma RM, Italio, <ikue@ikue.org>

KELI, Els van Dijk-Kuperus, Koningsmantel 4, NL-2403 HZ Alphen a/d Rijn, Nederlando, <javadi@worldonline.nl>
 
 

C. Retpagxoj

IKUE: http://www.ikue.org

KELI: http://www.filipo.citeweb.net

Retpagxo de tiu cxi libro: http://home.t-online.de/home/ulrich.matthias/latina.htm

Esperanto gxenerale (en cxirkaux 50 lingvoj): http://www.esperanto.net
 
 

D. Kronologio

1887 La 27an de julio en Varsovio d-ro Ludoviko Lazaro Zamenhof eldonas la unuan lernolibron de Esperanto.

1902 Pastro Emile Peltier fondas la societon "Espero Katolika" kaj eldonas ekde la sekva jaro samnoman gazeton.

1905 Kadre de la unua Universala Kongreso de Esperanto en Boulogne-sur-Mer unuafoje kolektigxas konsiderinda nombro de katolikaj esperantistoj

1910 La unua Katolika Esperanto-Kongreso okazas en Parizo. Kadre de gxi fondigxas Internacia Katolika Unuigxo Esperantista IKUE.

1911 En Antverpeno protestantaj esperantistoj fondas Kristanan Esperantistan Ligon Internacian KELI.

1926 En Londono Brita kaj Alilanda Biblia Societo eldonas la esperantan biblion (malnova kaj nova testamento).

1945-89 Malgraux abundo da malhelpoj katolikaj esperantistoj abunde aktivas ankaux en orienta Euxropo.

1968 En Limburg (Germanio) okazas la unua Ekumena Esperanto-Kongreso.

1977 Vatikana Radio komencas regule elsendi en Esperanto (komence unufoje, ekde 1981 dufoje, ekde 1998 trifoje semajne).
En Cxehxio la polico arestas la organizantojn de Katolika Esperanto-Tendaro; mallonge poste la cxehxa sekcio estis devigata likvidigxi.

1990 En novembro la Vatikano aprobas la mestekstojn en Esperanto.

1991 En la Mondaj Junularaj Tagoj en Czenstochowa Papo Johano Pauxlo II salutas la partoprenantojn ankaux en Esperanto.
Post deviga interrompo de 14 jaroj la cxehxa sekcio de IKUE rekomencas organizi la Katolikajn Esperanto-Tendarojn.
Fine de novembro la rumana helpepiskopo György Jakubinyi, nun cxefepiskopo de Alba Iulia, malferme pledas por la enkonduko de Esperanto kiel eklezia lingvo.

1992 Per dekreto de la Papa Konsilio por Laikoj la Vatikano oficiale agnoskas IKUE kiel internacian organizon de fideluloj.

1994 Papo Johano Pauxlo II komencas paroli siajn paskajn kaj kristnaskajn bondezirojn cxiujare ankaux en Esperanto.

1995 En Romo aperas la "Meslibro kaj legajxaro por dimancxoj kaj festoj" en Esperanto.

1996 Kadre de la Katolika Esperanto-Tendaro en Sebranice (Cxehxio) fondigxas IKUEJ, la junulara sekcio de IKUE.

1997 En Unterkirnach (Nigra Arbaro, Suda Germanio) okazas la unua "Junulara Ekumena Esperanto-Tendaro" (JET).
Kadre de gxenerala auxdienco sur la Placo de Sankta Petro Papo Johano Pauxlo II salutas la partoprenantojn de la 50a Kongreso de IKUE rekte en Esperanto.

1998 En Taizé okazas kadre de la 2a Junulara Ekumena Esperanto-Tendaro" diskultoj kaj bibliaj interparoloj en Esperanto.

2001 En Germanio aperas la 1.400-pagxa pregx- kaj kantlibro "ADORU".
 

E. Pregxoj

Pregxo de la Sinjoro

Patro nia, kiu estas en la cxielo, sanktigata estu via nomo. Venu via regno, farigxu via volo, kiel en la cxielo, tiel ankaux sur la tero. Nian panon cxiutagan donu al ni hodiaux, kaj pardonu al ni niajn sxuldojn, kiel ankaux ni pardonas al niaj sxuldantoj. Kaj ne konduku nin en tenton, sed liberigu nin de la malbono. Cxar via estas la regno kaj la potenco kaj la gloro eterne. Amen.

Saluton Maria

Saluton Maria, gracoplena, la Sinjoro estas kun vi. Benata vi estas inter la virinoj, kaj benata estas la frukto de via sino, Jesuo. Sankta Maria, Dipatrino, pregxu por ni pekuloj, nun kaj en la horo de nia morto. Amen


Postparolo

Tiu cxi libro celas unuavice neesperantistajn legantojn. Se gxi tamen aperas en la Internacia Lingvo, tio okazas unuflanke pro tio, ke la esperanta versio estu bazo por tradukoj en diversaj naciaj lingvoj. Kaj due, ankaux en Esperanto pli kaj pli sentigxis manko de libro kun abundaj, aktualaj informoj pri la historio kaj nuntempo de la Kristana Esperanto-Movado - kaj de libro, kiu vortigas la argumentojn por lingvo, pri kies avantagxoj kristanaj esperantistoj cxiam denove konsciigxas. (...)


La libro

Jam de pli ol 100 jaroj Esperanto servas al la komprenigxo inter kristanoj el la tuta mondo. Tiu cxi libro rakontas pri la historio kaj nuntempo de la katolika kaj protestanta Esperanto-movado. Kaj gxi vortigas la argumentojn por lingvo, pri kies avantagxoj kristanaj esperantistoj cxiam denove konsciigxas.

La auxtoro

Ulrich Matthias, naskita en 1966 en Bad Pyrmont, Germanio, studis matematikon en Heidelberg, kie li doktorigxis en 1994. Li laboras kiel asekura matematikisto en Wiesbaden. Esperanton li eklernis en 1986. Ekde tiam li partoprenis - krom en la gxenerala movado - ankaux en multaj katolikaj kaj ekumenaj Esperanto-arangxoj. Ekde 1992 li estas estrarano pri publikaj rilatoj de la germana sekcio de Internacia Katolika Unuigxo Esperantista (IKUE).


Piednotoj

Bedauxrinde la ciferoj de la piednotoj malaperis dum la html-igo.

Antauxparolo

Konstitucio pri la Sankta Liturgio Sacrosanctum Concilium (1965) 36, 1-2

vd. ekz. Angela Wilkes, Latin for Beginners, London 1999

Lexicon recentis Latinitatis, LEVaticana vol. I 1992, vol. II 1997
 
 

1. Enkonduko

Zeitschrift für Katholische Theologie 84 (1962), p. 259-299
 

2. La ideo de universala lingvo

Isaj Dratwer, Pri internacia lingvo dum jarcentoj, Tel-Avivo 21977, p. 9

samloke, p. 8

Umberto Eco: Die Suche nach der vollkommenen Sprache, München 1993, p. 281; vd. ankaux: Wolfgang Lenzen, Guilielmi Pacidii Non plus ultra - oder Eine Rekonstruktion des Leibnizschen Plus-Minus-Kalküls, [Osnabrück] [2000], http://www.philosophie.uni-osnabrueck.de/Plus-Minus.htm

Georg F. Strasser, Lingua Universalis, Wiesbaden 1988

Alfonso Pechan (red.), Gvidlibro por supera ekzameno, Budapest 1979, p. 22

Pierre Janton, L' Espéranto, Paris 21977, p. 15; vd. ankaux Gaston Waringhien, Lingvo kaj vivo, Roterdamo 21989, p. 449

Umberto Eco: Die Suche nach der vollkommenen Sprache, München 1993, p. 324

Edmond Privat, Historio de la lingvo Esperanto, dua parto, Leipzig 1927, p. 62
 
 

3. Ludoviko Zamenhof

L. L. Zamenhof, Originala Verkaro, eld. J. Dietterle, Leipzig 1929, p. 417

samloke, p. 418

Adolf Holzhaus, Doktoro kaj lingvo Esperanto, Helsinki 1969

Originala Verkaro, p. 420

Gaston Waringhien, Lingvo kaj vivo, Roterdamo 21989, p. 41-48

Originala Verkaro, p.421

Enciklopedio de Esperanto, Budapest 1933, p. 580-581

L. L. Zamenhof, Dua Libro de l' lingvo Internacia, Varsovio 1888, cit. laux Originala Verkaro, p. 22

cit. laux Originala Verkaro, p. 21

Originala Verkaro, p. 145-146

V. N. Devjatnin, Vizito cxe d-ro Zamenhof, LEA/G Magazino 1/1993, p. 3

Originala Verkaro, p. 496

Enciklopedio de Esperanto, p. 59

Marei Drassdo-Walcher, Die Kunstsprache als Hoffnungsbanner, Stuttgarter Nachrichten 07.03.1987

Edmond Privat, Vivo de Zamenhof, East Perth 51977, p. 80

Originala Verkaro, p. 237

Vivo de Zamenhof, p. 130

samloke, p. 131

samloke, p. 116

samloke, p. 131

Originala Verkaro, p. 370

samloke, p. 372

Marjorie Boulton, L. L. Zamenhof - Pionira Poeto, en: Rüdiger Eichholz (red.), Esperanto en la moderna mondo, Bailieboro 21982, p. 74

Originala Verkaro, p. 312-313, 315, 325

samloke, p. 408-409

samloke, p. 340
 
 

4. La Eklezio kaj Esperanto
 

Enciklopedio de Esperanto, p. 281

samloke, p. 100

Originala Verkaro, p. 491; vd. ankaux Enciklopedio de Esperanto, p. 351, kaj Ulrich Lins, La dangxera lingvo, Gerlingen 1988, p. 29

William Auld, La fenomeno Esperanto, p. 80

Enciklopedio de Esperanto, p. 100-101

La dangxera lingvo, p. 30

Lorenzo Rosati, Pastro Emile Peltier (1870-1909), Espero Katolika 1-5/1994, p. 38

kiu aperigis siajn opiniojn jen sub la pseuxdonimo "Homarano", jen kun subskribo de d-ro Aleksandro Naumann; vd. Originala Verkaro, p. 329-338

Enciklopedio de Esperanto, p. 100; La dangxera lingvo, p. 29

Originala Verkaro, p. 329, 334

samloke, p. 335-336

samloke, p. 336

samloke, p. 336-337

letero de 06.12.1902; vd. Lorenzo Rosati, Pastro Emile Peltier (1870-1909), Espero Katolika 1-5/1994, p. 39

La supre menciita artikolo de Lorenzo Rosati (p. 42) entenas ankaux la tekston de la itallingva originalo. Cxiuj informoj pri Emile Peltier kaj la unuaj jaroj de IKUE estas cxerpitaj el tiu artikolo kaj el Nico Hoen, Historio de Internacia Katolika Unuigxo Esperantista (1903-1983), Espero Katolika 7-12/1992, p. 114-163

Temis pri "stomaka malsano", vd. Espero Katolika 7-8/2000, p. 146

Espero Katolika 7-12/1992, p. 125

Carlo Sarandrea, Claudius Colas (1884-1914), Espero Katolika 9-10/2000, p. 177

Henk A. de Hoog, Nia Historio, K.E.L.I. de 1911-1961, Hardinxfeld 1964, p. 7

Nia historio, p. 27

samloke, p. 29

samloke, p. 31

samloke, p. 32; bona ekzemplo estas la franclingva letero de Zamenhof pri la manuskripto de la Malnova Testamento (vd. sube)

Ulrich Lins, La dangxera lingvo, Gerlingen 1988, p. 60; temas pri la revuo "Esperanto" eldonita de Universala Esperanto-Asocio en Svisio

Nia historio, p. 33: "cxeestis nur 163 esperantistoj, sed el 16 landoj"; kontrauxe Edmond Privat, Historio de Esperanto, parto II, p. 95: "El Euxropo partoprenis neniu delegito krom rusa vojagxanto, sed kelkcentoj da esperantistoj el Kanado kaj Usono tie kunvenis dum la Pacifika Ekspozicio." La informo el "Nia historio" aspektas pli kredinde.

Historio de Esperanto, parto II, p. 95-96

Enciklopedio de Esperanto, p. 239; vd. ankaux Ulrich Lins: Max Josef Metzger und Esperanto, http://home.germany.net/101-121591/metzger1de.html (esperantlingva originalo en Kontakto, junio 1971)

Espero Katolika 7-12/1992, p. 133; Nia historio, p. 40-42. Fakte en 1920 ne rekte refondixgis "Dia Regno", sed aperis "Kristana Espero" en Finnlando, kiu tamen transprenis la rolon kaj ekde 1921 ankaux la nomon de "Dia Regno".

aux "profeto de ekumenismo", kiel skribis la itala katolika jxurnalo "Avvenire", 23.04.1994 - vd. Espero Katolika 8-10/1994, p. 141

Pli precize dum la IKUE-Kongreso okazinta kadre de la Universala Kongreso en Den Haag. Kp. Enciklopedio de Esperanto, p. 206, 281

Originala Verkaro, p. 472

Enciklopedio de Esperanto, p. 49

Jen jugxo de Richard Schulz, Mein geliebtes Esperanto, Gerlingen 31984, p. 32: "Lazaro Ludoviko Zamenhof tradukis ecx la tutan Malnovan Testamenton. Liaj elstaraj scioj de la hebrea kaj lia lingva genio ebligis al li traduki tiun cxi gigantan tekstaron tiel majstre, ke tiu cxi traduko neniel postrestas la nacilingvajn je klareco, precizeco kaj beleco, ecx pli superas ol malsuperas ilin."

La bona mesagxo de Jesuo: laux Mateo (kaj same laux Marko, Luko kaj Johano), trad. Gerrit Berveling, 4 kajeroj, Chapecó 1992

EspeRom, eld. Germana Esperanto-Asocio, Freiburg 1997

Lorenzo Rosati, Juan Font Giralt, La unua esperantista martiro, Espero Katolika 1-5/1994, p. 46-49

Nia historio, p. 92-95; Espero Katolika 7-12/1992, p. 139

Nia historio, p. 75

Samloke, p. 78

La dangxera lingvo, p. 119

Samloke, p. 120

Nia historio, p. 78

Samloke, p. 78

Samloke, p. 102; Espero Katolika 7-12/1992, p. 140

Espero Katolika 7-12/1992, p. 142

Nia historio, p. 102

Samloke, p. 104-105

Ekzemplo trovigxas en La dangxera lingvo, p. 131

La dangxera lingvo, p. 128; vd. ankaux Henk Thien, La vivo de d-ro L. L. Zamenhof en bildoj, Nerlando, 1984, p. 110-119

La dangxera lingvo, p. 131; oni arestis lin, cxar li verkis traktajxon pri formado de nova registaro post pereo de la naziisma regximo (vd. http://www.verlagdrkovac.de/3-86064-842-X.htm)

La dangxera lingvo, p. 394-397

Espero Katolika 7-12/1992, p. 142; Nia historio, p. 110 ("Dia Regno" en 1946 portis ankoraux la epiteton "provizora".)

Nia historio, p. 113

La dangxera lingvo, p. 439, 490

Espero Katolika 7-12/1992, p. 147

Samloke, p. 155

Miloslav Švácek, Kiel ni arangxis katolikajn Esperanto-Tendarojn dum totalisma sistemo, Dio Benu 1/1999 (33), p. 26; Adolf Burkhardt: Wenn die Ökumene Esperanto spricht: Die zwölf Kongresse von IKUE und KELI (1968-1996), Ökumenisches Esperanto-Forum, junio 1998 (30), p. 1

Vd. la serion "Kiel ni arangxis katolikajn Esperanto-tendarojn dum totalisma sistemo", Dio Benu 2/1998-4/1999

Georgo Korytkowski, Internacia lingva komunikado en la Eklezio kaj nuntempa mondo, Warszawa 1986, p. 36

Espero Katolika 7/1990, p. 120-126

Dio Benu 3/1996, p. 70-73

Lexikon für Theologie und Kirche, Freiburg 21931, vol. III, p. 800

Detala studo pri la sinteno de la papoj al Esperanto gxis nun haveblas nur itallingve en interreto: Carlo Sarandrea, Discernimento dei papi da San Pio X a oggi sul carisma die cattolici esperantisti, http://www.museosanpiox.it/piox/espsarandrea.htm

vd. ankaux Espero Katolika 1-5/1994, p. 48

Espero Katolika, auxgusto-septembro 1920, p. 191, februaro 1921, p. 27, decembro 1924, p. 50, oktobro 1926, p. 1 ktp.

Espero Katolika, julio 1922, p. 288

Espero Katolika, speciala numero 1909 [auxgusto], p. 197

Isai Dratwer, Pri internacia lingvo dum jarcentoj, Tel-Avivo 21977, p. 196. En la libro de Dratwer precipe dubinda estas la citajxo de Johano XXIII "Esperanto estas la universala lingvo de nia epoko", kaj cxiukaze tute malprava estas lia informo, ke Papo Pauxlo VI "en la fino de sia paska mesagxo en 1967 diris 'Kristo levigxis' en 10 lingvoj, inter kiuj Esperanto" (p. 197).

Pri internacia lingvo dum jarcentoj, p. 196. Kp. ankaux Carlo Sarandrea, "Felicxan Paskon en Kristo resurektinta", Espero Katolika 1-5/1994, p. 14: "Papo Pio XII eldiris la faman frazon 'Esperanto estas la latino de la estonteco' (tamen ni neniam konstatis per dokumentoj tion)". Jerzy Korytkowski, Internacia lingvo en Eklezio kaj mondo, p. 167, citas Papon Pio XII per "Esperanto estos la latino de la morgauxo:"

Espero Katolika 7-12/1992, p. 152 (originala fonto: Espero Katolika 6/1964)

Esperanto Katolika 9-10/1996, p. 164-165

L' Osservatore Romano 115 (15.08.1975), p. 2; esperanta traduko laux Espero Katolika 9-10/1996, p. 165

Georgo Korytkowski, Internacia lingva komunikado en la Eklezio kaj nuntempa mondo, Varsovio 1986, p. 36

Tion pruvas latinlingva telegramo reproduktita en Espero Katolika 8/1991, p. 133

Internacia lingva komunikado en la Eklezio kaj nuntempa mondo, p. 36

Ambaux salutoj publikigxis esperantlingve ankaux en L' Osservatore Romano (22.08.1991); vd. ankaux Espero Katolika 8/1991, p. 131-133

Esperanto 9/1993, p. 143

L' Osservatore Romano, 05.-06.04.1994; vd. ankaux Espero Katolika 1-5/1994, p. 13-15, 56

L' Osservatore Romano, 27.-28.12.1994; vd. ankaux Espero Katolika 11-12/1994, p. 1-3

Ankaux dum Kristnasko 1995, kiam li sukcesis pro malsano povis eldiri siajn salutojn nur en la itala kaj franca, Esperanto trovigxis en lia listo de entute 54 lingvoj; vd. Espero Katolika 3-4/1996, p. 53-56

L' Osservatore Romano, 04.09.1997, p. 5; vd. ankaux Espero Katolika 7-8/1997, p.120

vd. Jerzy Korytkowski, Internacia lingvo en Eklezio kaj mondo, Romo 1976, p. 133: "parta aprobo per letero de la Vatikano kun dato 26.04.1966 [...], totala aprobo per letero de la Vatikano kun dato 16.07.1968"

Espero Katolika 5-6/1992, p. 51

Espero Katolika 1-2/1992, p. 19-22

Timm Maximilian Hirscher, Esperanto - das neue Latein in der Kirche, KNA Korrespondentenbericht (55), 02.02.1995

Meslibro, Roma 1995, p. 9

Nikola Rasic, Enorme kreskas la sci-malsato, Esperanto 12/1997, p. 214. (Temas pri recenzo de André Cherpillod, Zamenhof kaj judismo, Cougenard 1997.)

Tiel okazis ankaux 1999 en Gliwice, Pollando (helpepiskopo Gerard Kusz) kaj en 2000 en Rimini, Italio (cxefepiskopo Angelo Comastri, episkopo Giovanni Locatelli); vd. la detalajn raportojn en Espero Katolika 7-8/1999 respektive 9-10/2000

Espero Katolika 1-10/1993, p. 29

t.e. en Germanio en Freiburg (1989) kaj Speyer (1993); vd. Ökumenisches Esperanto-Forum, decembro 1993, p. 58

Ökumenisches Esperanto-Forum, auxgusto 1993, p. 51

Ökumenisches Esperanto-Forum, septembro 1991, p. 20

Espero Katolika 5-8/1995, p. 91-92

Katholische Nachrichtenagentur KNA, 01.12.1991

Espero Katolika 9-10/1999, p. 157; episkopo Jakubinyi disponigis al la auxtoro ankaux la originalan prelegtekston "La Conferenza die Vescovi di Romania riflette un po' Eruopa - 'L' imperialismo linguistico'"

En Dresdeno li menciis Esperanton kadre de forumo pri "Vojoj al partnereco kun meza kaj orienta Euxropo", dum en Hamburgo li estis invitita fari specialan prelegon pri la temo "Esperanto - cxu la nova latino de la Eklezio?".

Internacia lingvo en Eklezio kaj mondo, p. 167. La jam menciita artikolo de KNA de 02.02.1995 tamen citas Wyszynski per la vortoj "En la Unua Vatikana Koncilio oni parolis la latinan, en la Dua cxiujn lingvojn, sed en la Tria - se gxi iam okazos - oni parolos Esperanton", aldonante, ke Wyszinski diris tion laux informoj de Magnani en 1975 (t.e. unu jaron pli poste).
 
 

5. La aplikado de Esperanto inter kristanoj
 
 

http://www.geocities.com/kalblando/enc/

http://www.murialdo.it/didaskaleion/Did/esper/fund00.htm

http://home.t-online.de/home/b.eichkorn/kateki0.htm

http://www.esperanto.nu/upsala/biblio/ aux http://www.geocities.com/kalblando/enc/b/biblio.htm

"There is clear evidence for greater religious activity among BEA members than in the popolation generally." - Peter G. Forster, The Esperanto Movement, The Hague k.a. 1982, p. 325. "La parto de praktikantaj kredantoj do estas multe pli granda inter la GEA-membroj ol gxenerale inter protestantoj, katolikoj aux aliaj religiaj grupoj." - Frank Stocker, Wer spricht Esperanto? Kiu parolas Esperanton? Unterschleissheim 1996, p. 27

Frank Stocker, Wer spricht Esperanto? Kiu parolas Esperanton?, p. 22-28

samloke; la sumo konsistas el la sekvaj procentajxoj: katolikoj: 23,7 %, luteranoj: 23,1 %, liberekleziaj protestantoj 2,0 %, rusortodoksaj kristanoj kaj kvakeroj po 0,2 %. Aldonigxas ankoraux 4,1 % da praktikantaj bahaanoj.

Ankaux ekster IKUE oni lauxdas gxin kiel "altnivelan produkton", vd. Humphrey Tonkin en Esperanto 2/2001, p. 25

Dio Benu 1/1995, p. 1

Dia Regno 5/1995, p. 8

Tion rakontis la gxenerala direktoro de Radio Vatikana, Pastro Pasquale Borgomeo, en sia parolado kadre de la 50a Kongreso de IKUE en Romo, 01.09.1997.

Espero Katolika 11-12/1995, p. 195

Dia Regno 3/2000, p. 6. La vortoj estas reago al la "Malgranda Ekumena Katekismo" de Heinz Schütte, verko kiun Berveling "vere ne amas".

Espero Katolika 7-8/1997, p. 113

samloke, p. 122

La esperanta traduko aperis ankaux rete: http://home.t-online.de/home/b.eichkorn/letero.htm

Dio Benu 4/1992, p. 61. En 1996 Anika (Anna Nemcová) farigxis prezidantino de IKUEJ, la junulara organizo de IKUE. Unu jaron poste sxi tamen forlasis la katolikan Esperanto-movadon pro eniro en monahxinejon.

laux teksto de prelego afable disponigita de Ladislav Mlejnek

Dio Benu 4/1994, p. 122
 
 

6. Argumentoj
 
 

Georgo Korytkowski, Internacia lingva komunikado en la Eklezio kaj nuntempa mondo, Varsovio 1986, p. 41

samloke, p. 47

samloke

samloke

Die Messfeier in lateinischer Sprache wiederentdecken, Die Welt (laux la germana novajxagentejo dpa), 22.12.1999

Lefebre (1905-1991) estis ekskomunikata de Papo Johano Pauxlo II en 1988.

Gernot Facius, Ratzinger, die Liebe zum Latein und das verlorene Geheimnis, Die Welt, 24.12.1999, http://www.welt.de/daten/1998/12/24/1224de83758.htx

http://www.petrusbruderschaft.de

James Meek, Latin is all Greek to us, Catholic bishops admit, The Guardian, 16.10.1999, p. 5

Publik-Forum 21/1999, p. 35, cit. laux Ökumenisches Esperanto-Forum n-ro 36, decembro 1992

http://www.kath.org/benno/tdh/1997/goerl/tdhg9714.htm

http://steyler.de/nachrichten-99-051.html

In Warschau daheim. Eindrücke von Teilnehmern, Taizé [2000], p. 10

samloke, p. 7

vidu sub http://www.lsvd.de/recht/charta.html (germana) aux http://www.europarl.eu.int/charter/default_en.htm (en 12 lingvoj)

http://web.br-online.de/bildung/deutsch2000/08_sprachenpolitik.htm

Uwe Joachim Moritz: Europa spricht mit 100 Zungen / Euxropo parolas 100-lange, Osnabrück 1997

Ingo Friedrich: Babylonische Sprachverwirrung, Die Welt, 15.03.2001

http://europa.eu.int/comm/igc2000/dialogue/events/meetings/transcriptchatbarnier5-6_en.pdf

Nicola Minnaja, La lingva problemo kaj la novigado, en Reinhard Selten (red.), La kostoj de la Euxropa Lingva (ne-)komunikado, Romo 1997, p. 44

http://europa.eu.int/eur-lex/en/com/dat/2000/en_500PC0412.html

http://europa.eu.int/comm/igc2000/dialogue/events/meetings/transcriptchatbarnier5-6_en.pdf

"Eine Blumenwiese ist mir lieber als ein Einheitsgrün", laux Esperanto in Baden-Württemberg, 1987

Germana Gazetara Agentejo dpa, 23.05.1995

Esperanto, 4/1999, p. 78

Amtsblatt der Europäischen Union 95/C 270/39, 95/C 145/103, 95/C 257/36; vd. ankaux Esperanto aktuell 5/1995, p. 2, 7/1995, p. 11

laux persona sciigo de s-ro Pirlot. Jen la originala nederlandlingva teksto: "Gelukwensen voor uw belangrijk werk in verband met Esperanto! De veeltaligheid is een absolute noodzaak in Europa. Het Esperanto een plaats geven in het meertalenonderwijs kan op lange termijn lonend zijn." En la 94a Germana Katolika Foiro en Hamburgo, junio 2000, s-ino Reding pledis por lernado de la "lingvo de la najbaro" - kaj akceptis kun afabla danko la germanlingvan version de tiu cxi libro.

Gert Raeithel, Wir wollen viel Wow, Der Spiegel, 30.10.2000, http://www.spiegel.de/spiegel/21jh/0,1518,100378,00.html

En Germanio tiu cxi esprimo - "Amerikanisierung" - estas pli kaj pli ofte uzata, kutime en negativa senco.

Richard Herzinger, Endziel Konsum, Die Zeit 45/2000, http://www.zeit.de/2000/45/Kultur/200045_amerika.html

samloke

Gert Raeithel, vd. supre

Esperanto aktuell 5/2000, p. 6

Kp. la vortojn de Lanti (Eugène Adam), fondinto de Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT): "Vera Sennaciisto estas tiu, kiu uzadas kaj aplikadas internacian lingvon kiel teknikilon por forpusxi kaj detrui naciajn ideomojn." (Lanti, Sennaciulo 1929, cit. laux la seminaria brosxuro de la renkontigxo de SAT-Junulfako en Rastatt 1988). Laux informoj de nuntempaj SAT-anoj Lanti tamen ne deziris forigi la lingvan diversecon.

laux mesagxo de Dafydd ap Fergus en la dissendolisto "Jaro-de-lingvoj", 17.11.2000

Tiuspeca argumentado trovigxas en la brosxuro de Laszlo Gados, Brilu cxiu lingvo samrajte!, Budapesxto 2001, http://home.t-online.de/home/Ulrich.Matthias/brosx_eo.htm

Ulrich Görtz, Kotizo für memzorgantoj gesenkt, GEJ-Gazeto 5/1992, p. 20. La auxtoro dankas al Reinhard Pflüger pro tiu cxi kaj kelkaj aliaj atentigoj.

Esperanto kaj instruado 1/2001, p. 15

citita laux Mark Fettes, Europe's Babylon: Towards a single european language? http://members.it.tripod.de/gmarino/lingua3.htm; vd. ankaux Esperanto 5/89, p. 98

http://www.his.de/abt3/proj/684/

http://www.lernzeit.de/aktuelles/meldung211200.phtml

http://www.learn-line.nrw.de/angebote/2001ejs/info/db_suche.html - stato: 10.02.2001

Jerzy Korytkowski, Internacia lingvo en Eklezio kaj mondo, p. 121

Keine Sprache für den Himmel, Südkurier, 12.11.1999

R. kaj M. Klag en Esperanto in Baden-Württemberg 4/87; vd. ankaux Helmar Frank, Thesen zur Deutschen Sprachpolitik, Paderborn 1973/74, p. 9

Helmar Frank, Das Paderborner Experiment zum Spachorientierungsunterricht, en Das Kommunikations- und Sprachenproblem in der Europäischen Gemeinschaft, Brussel 1993, p. 106; esperanta traduko en Reinhard Selten (red.), La kostoj de la euxropa lingva (ne-)komunikado, Romo 1997, p. 75-78

samloke, p. 107

Hans Erasmus, La lingva problemo kaj la kostoj de komunikado, en Reinhard Selten (red.), La kostoj de la Euxropa lingva (ne-)komunikado, Romo 1997

Enciklopedio de Esperanto, p. 541

La hungaro estis István Ertl, posta redaktoro de la revuo Esperanto.

En la germana versio de tiu cxi libro trovigxas tri pagxoj da konkretaj citajxoj el germanaj gazetoj kaj libroj: Ulrich Matthias, Esperanto - das neue Latein der Kirche, Meßkirch 1999, p. 94-96

Edmond Privat, Historio de Esperanto, vol. II, Gxenevo 1927, p. 140

Krome eblas aldoni, ke Esperanto nenion forprenas de la aliaj kulturoj kaj ke - kiel Laszlo Gados skribas en sia brosxuro Brilu cxiu lingvo samrajte! - la ricxeco de la kulturo gravas unuavice por la gepatraj lingvoj kaj ne por lingvoj "en interetne pera rolo".

Tion asertis ekzemple artikolo en la germana gazeto EG-Magazin 10/1987.

La unua citajxo trovigxas en teksto, per kiu Rainer Heckhausen anoncis siajn Esperanto-kurson cxe la popola altlernejo de Stuttgart en auxtuno 1986, la dua el iu germana varba brosxuro de proksimume 1950. Komparu ankaux la sekvajn vortojn de Umberto Eco (Die Suche nach der vollkommenen Sprache, München 1994, p. 341) pri internacia helpa lingvo: "Kio mankus al tia lingvo, estus historia heredajxo kun la tuta interteksta ricxajxo entenata en gxi. Sed la popolaj lingvoj de la trobadora poezio de la Scuola Siciliana, de Beowulf aux de la Kanto de Igor ankaux ne estis multe pli malnovaj, kaj iusence ili absorbis en sin la historion de la antauxaj lingvoj."

Enciklopedio de Esperanto, p. 275

Temis pri la 4a Universala Kongreso en Dresdeno en 1908.

Rudolf Carnap, Mein Weg in die Philosophie, Stuttgart 1993, p. 107-108; angla eldono: Rudolf Carnap, Intellectual autobiography, en Paul Arthur Schilpp (red), The Philosophy of Rudolf Carnap, La Salle, Ill./London 1963, p. 1-84

Vd. ekzemple Esperanto 9/1998, p. 161

William Auld, La fenomeno Esperanto, Rotterdam 1988

Walter Francini, Esperanto sen antauxjugxoj, Sao Paulo 1978, p. 95

samloke, p. 33

samloke, p. 33, 89-105

Joschka Fischer, Die Zukunft der auswärtigen Kulturpolitik, Berlin, 04.07.2000 (parolado publikigita rete)

Dafydd ap Fergus, Tutmondigxo: Labori angle, Esperanto 11/2000, p. 188

Umberto Eco, Die Suche nach der vollkommenen Sprache, p. 338

Fischer Weltalmanach 2001, p. 236 - La indikita sumo supozeble ne enhavas diversajn nerektajn elspezojn por edukado kaj scienco kiel ekzemple la pensiojn de la instruistoj. Tiuj aldonaj kostoj estas altegaj, cxar averagxa germana instruisto pensiigxas kiel 58-jarulo kaj tiam ricevas cxirkaux 2.000 EUR monate.

bugxeto de GEJ por 1999/2000: EUR 75.000, de GEA por 2000: EUR 51.000

Umberto Eco, Die Suche nach der vollkommenen Sprache, p. 339
 
 

7. Perspektivoj
 

laux lia prediko kadre de dulingva (germana/esperanta) Diservo en Pfaffenhofen, Germanio, je 25.11.2000

vd. ankaux: Carlo Sarandrea, La Papo pri Kosovo, Espero Katolika 3-4/1999, p. 40-43

Esperanto aktuell 1/1994, p. 4 - La menciita libro de Umberto Eco aperis ekde 1994 en cxirkaux dek lingvoj inkluzive de Esperanto (Pisa 1998).

el la prediko de Episkopo Otcenasek dum la 81a Universala Kongreso de Esperanto en Prago, vd. Dio Benu 3/1996, p. 55
 

Postparolo (piednoto)

Antaux kelkaj jardekoj la libroj de la pola kapucena patro Jerzy Korytkowski povis certagrade sxtopi la mankon de tia libro. Temas pri la itallingva disertacio La Chiesa e il problerma della lingua ausiliare internazionale (Romo 1976), kiu aperis ankaux en traduko esperanta (Internacia lingvo en Eklezio kaj mondo, Romo 1976), hispana (La Iglesia y el problema de la lengua auxiliar internacional , Barcelona 1980) kaj franca (Une langua internationale pour le monde et pour l'église, Lille 1979). En 1984 aperis la komplete reverkita pola eldono (Pomocniczy jezyk miedzynarodowy w kosciele i swiecie wspó/lczesnym, Poznan), kiu estis tradukita al Esperanto (Internacia lingva komunikado en la Eklezio kaj nuntempa mondo, Varsovio 1986).

Reen al la enhavtabelo