-
Fajron sentas mi interne
Originala romano
-
Nova (21.01.2001): Nun legebla ankaux en germana traduko fare de Karl Liebermann
- Anta^uparolo al la reta versio
Estante 23-jarulo, mi verkis en septembro 1989 malgrandan
Esperanto-romanon. Mi dissendis ^gin al kelkaj konataj
esperantistoj kaj Esperanto-eldonejoj kaj ricevis abundon da
afablaj reagoj. Herbert Mayer, la estro de la tiutempe ankora^u
sufi^ce nova eldonejo "Pro Esperanto", deklaris sin preta eldoni
la verkon, tamen preferante ^san^gi ^gian originan titolon
"Inter aliuloj" al "Fajron sentas mi interne".
La libro aperis en a^ugusto 1990 kaj tuj trovis sufi^ce grandan
resonon inter la esperantistaro, pri kio atestas anka^u recenzoj
en ^cirka^u 10 Esperanto-gazetoj (i.a. Esperanto, La Gazeto,
Bulgara Esperantisto, Koncize, La eta gazeto, Hungara Vivo,
Esperanto in Baden-Wuerttemberg). Eltira^joj aperis en Kontakto
kaj la legolibro "Ek al leg'". La a^utoron atingis pluraj centoj
da opiniesprimoj de legantoj el pli ol 20 landoj. En 1997 William
Auld enmetis la verkon en sian "Bazan legoliston de la orginala
Esperanto-Literaturo".
Tamen intertempe la romaneto certagrade forgesi^gis kaj malbone
vendi^gas. Kun la permeso de la eldonisto Herbert Mayer mi nun
aperigas ^gin en la reto kaj esperas, ke tiamaniere ^gi trovos
kelkajn pliajn legantojn.
La 97-pa^ga romano da^ure haveblas je cxirkaux 10 EUR cxe la
eldonejo "Pro Esperanto" (nun: Internacia Esperanto-Muzeo Vieno),
la libroservo de UEA kaj multaj aliaj movadaj libroservoj.
Wiesbaden, 20.03.1996/21.01.2001
Ulrich Matthias
Ulrich Matthias, Ohmstr. 13, D-65199 Wiesbaden, Ulrich.Matthias@t-online.de
-
Anta^uparolo
-
- Ne tiom ofte oni a^udacas malferme paroli pri la internaj problemoj
- de la propra komplika personeco, sincere esprimi sin, malkovri en si la homon
- - tiun, kiu bezonas amon kaj kiu kapablas ami.
-
- Tradicie, la indeco de la malferma eldiro estas pridubata pli ofte
- (ver^sajne pro la edukado) inter pli a^gaj homoj a^u, pli ^guste -
- inter la-a^gaj mense. En la verkaro de William Auld ni trovas la koncernan respondon
- al la similaj skeptikuloj:
-
- La^u mi, en ^ciuj teranguloj
- nin junaj homoj regi devas;
- se l' kriterion ni mallevas,
- ni vendas nin al homaj puloj.
-
- Nenio estas pli bela ol esti juna... kaj... paroli Esperanton, asertas
- Manfred, la ^cefa heroo de la romano. Mi esperas, ke tiu altnivela
- internacia interkompreni^go... iam fari^gos memkomprenebla afero por la tuta
- homaro... Definitive, tiam aperos la ebleco pli profunde ekkoni la
- problemaron de homo el ie ajn malproksime situanta lando, same kiel mi,
- dank' al hazarda bon^sanco dum Esperanta voja^go tra FRG, havis la
- eblecon legi la manuskripton de tiu ^ci libro, kies enhavo senprokraste ekde
- la komenco ^gis la fino firme absorbis mian atenton per la kolora gamo de
- ri^caj traviva^joj, el kiuj multaj respegulas biografiajn spertojn de la a^utoro.
- Evidente anka^u pro tio la romano sonas nature kaj konvinkige, la
- esprimplenaj bildoj, intensigitaj per la specifeco de akri^ginta junula
- mondpercepto figure prezentas la aspiron al reciproka tenera korinklino
- kontraste kun nesentemo kaj indiferenteco. Mi pensas, ke anka^u multaj
- aliaj homoj ne ^ciam estas feli^caj, kaj ke mi eble ne estas la sola homo, kiu
- neniam konis iun, kiu lin komprenis..., skribas la ^cefa heroo en sia
- artikolo, kiu aperas en la lernejana gazeto sub la titolo "Inter aliuloj".
-
- Granda mistero estas aliuloj
- ...
- Mi vagas inter ili kvaza^u certa
- pri mi, pri ili, pri la universo -
- ekstere vigla kaj la^u^sajne lerta,
- dum efektive temas pri l' inverso.
- ...
- ^Cu ili spertas, kiel mi, scivolon
- ^cu ili sin komprenas reciproke?
- En gloron ili trafas a^u izolon?
- ...
-
- ^Guste tiu ^ci suferiga sento de izoleco kaj la strebo tamen
- kompreni ^ci misterajn aliulojn (W.A.) inspiris la rakontiston delikate
- observi la scenojn el ^ciutaga vivo kaj instigis lin vidigi siajn ka^sitajn
- tendencojn almena^u pere de la supre menciita gazeto. "Mi ne plu estos
- sola, sed inter amikoj", pensas li, esperante je profundaj ^san^goj en sia
- vivo post la apero de la artikolo.
-
- Kun psikologia analizemo la a^utoro prikonsideras ekzistantajn
- malfacila^jojn en la interhomaj rilatoj kaj trovas, ke unuaj ofte konsekvencas
- el la dama^goj, rezultintaj de edukado. "Iom post iom mi abomenis ^cian
- psikan kaj fizikan perforton", definitive pritaksas li la edukmanieron "helpe
- de knuto kaj kuko": "Necesas prilumigi suferitajn kruela^jojn, kiujn hodia^u
- multaj homoj rigardas same senkritike kiel iame la fa^sismon". Ja subteno
- de tiraneco en vasta senco estas siavice ligita kun la konduto kaj edukaj
- metodoj en la esence pli mallar^ga medio: Apogantoj de naziismo ne kapablas
- respekti homajn rajtojn anka^u en sia familio, strebante subpremi la aliecojn
- de aliaj, kvankam tio, kiel ni povas konkludi el la libro, ne gvidas al la familia
- bonfarto, sed male, elvokas nur la frustran malkontenton pro la maleblo
- realigi siajn ideojn, senefektan reziston kontra^u la severa rigora realeco.
- "Vidu, pa^cjo, jen la viro, kiun vi deziris...", legas ni frazon plenan de
- seniluzii^go, kiel kulminon de la malbon^sanca sorto. "...Mi sentas la
- fre^sigan efikon de larmoj dis^smiritaj en la viza^go..." - "...Ja tiel
- mistera estas la lando de larmoj...", skribis Saint-Exup'ery en sia libro
- "La Eta Princo". Kiam soleco aperos en gor^g' kiel bulo, la mondo ne
- ^sajnas esti "plena de ^gojo... mi ne vidas la ^gojon. ^Cirka^u mi nur
- malhelo, malpleno kaj silento..."
-
- - Sed kie estas la homoj? - rememoras mi la demandon de la Eta
- Princo. - Oni estas iom soleca en la dezerto.
- - Oni estas soleca anka^u inter la homoj, - sekvis respondo.
-
- La rakontisto, certe, klare konscias, ke krom tiuj ^ci subjektivaj
- ekzistas anka^u pli ^generalaj psikaj ka^uzoj de interhomaj barieroj. Moraro,
- tradiciaj reguloj kaj kutimaj limoj en la konduto, fleksemo a^u rigideco,
- mentaleco kaj multo alia anka^u ludas en tio sian rolon: "Iom post iom mi
- komprenis, ke en Esperantujo la homoj ne estas tiom malvarmaj... Ver^sajne
- en multaj landoj la homoj ^generale pli emas tu^si, karesi kaj kisi unu la alian
- ol en FRG..."
-
- Ne ^ciam estas tiom sensencaj la similaj "simplaj gestoj de
- afableco". "...kiam ni adia^uas... per bela amba^uflanka rideto, mi denove
- estas ege feli^ca..." - konstatas la rakontisto. Li rimarkigas: "Iu magia,
- malica forto devigas min denove ser^ci viza^gojn por rigardi, rideti al ili".
-
- ^Cio ^ci igas nin enpensi^gi pri tio, ke kompatemo kaj kunsentemo
- estas pli humanaj ol senanima senrespondeca ignorado, pli preferinda estas
- paco ol militoj kaj agresemo. En tiu rilato pri la pliboni^go de la mondo kaj pri
- sia la^uebla kontribuo al tio pensas la ^cefa heroo en sia filozofiumado pri la
- viva senco: "...Sed, se la mondo estus malbona, mi devus ^sangi ^gin. Mi
- do estus bezonata, mia vivo havus sencon, mi do devos pluvivi..."
-
- Kaj, kvankam la vivo ne ofertas momente multe da ^gojo por li, la
- romano pu^sas nin al la penso, ke anka^u tiuj homoj, tamen, povas esti ege
- feli^caj, ^car (eble e^c iom nekonscie) ili posedas en sia destino pli da
- ^sancoj por vivsperti^gi kaj pli ri^ci^gi spirite: Ilia, ^sajne, neevitebla malgajo,
- alkutimi^go al la soleco pli valorigas por ili la internan mondon de homo, la
- altajn ecojn kompare kun materiaj, fizikaj valora^joj, pli ebligas riveli siajn
- talentojn kaj kapablecojn, ja la^u la resumoj de psikologoj kaj multaj vivaj
- ekzemploj la kondi^coj pasigi la tempon sola tre favorigas la evoluon de la
- kreaj kapabloj. Ili akiras tiun specialan staton de la animo, kiu ebligas
- elekstere enrigardi en la ^cirka^uan mondon, pli signife eksenti la fluktuadon
- kaj neripeteblon de ^ciu viva momento, fulmrapidan kuron de la nuntempo en
- la senlima senefemera eterneco. Kaj, kvankam tiuj homoj kelkfoje kun
- beda^uro konstatas, ke nokte ofte anstata^u dormi ili multe pensadas, tamen
- ja estas konate, ke "la strigo de la sa^geco elflugas nokte" kaj nobla alta
- melankolio - unu el la integraj konsistantoj de viva ekvilibro - impulsas al la
- klari^go de pensoj, al la revelacio. Tio ^germigas ^ce ni la esperon, ke la
- abismo disiganta ilin de aliaj ne etendi^gas fatale, la angorajn nubojn eblas
- forblovi spite al la sorto per la fervoro kaj forta volo, kaj ke en vivaj
- krepuskoj ili sendube havas ^sancon por admiri magian ^gojigan supreniron.
- Kun fajrero de espero al la prospero en la vivoflamo ekludu la melodio de
- harmonio en iliaj animoj, kie neniam estingi^gu "interna fajro"!
-
- La titolo de la libro tuj alproksimigas nin al ^gia esenca kerno, kiu
- transcende revoki^gas en niaj koroj dank' al kredindaj faktoj kaj belaj
- fantazioj, libere fluantaj helpe de la klara kaj a^udaca lingva^jo. Impresas
- anka^u la amplekso de la temaro, kiu komence povas ^sajni specife modera,
- sed dank' al metaforo oni rimarkas, ke transe de la legeblaj limoj estas
- starigitaj multegaj pliaj gravaj kaj eterne pridiskutataj demandoj.
-
- Dank' al Esperanto la rakontisto havas multajn kontaktojn, kaj kun
- admirinda kompreno, vekante eksterordinaran intereson ^ce la leganto,
- a^utentike priskribas anka^u la etosojn de diversaj internaciaj junularaj
- renkonti^goj, siajn spertojn pri eksterlandaj voja^goj.
-
- Homojn, kiuj ^satus pli subtile ekkoni ne nur landojn, forajn kaj
- ekzotikajn, sed anka^u la proksimajn, ^ciam e^c preska^u apude situantajn
- misterajn "insulojn" de enigma kaj unika homa animo, atendas vere
- kortu^sa kaj pensinstiga "voja^go" en la mirinda plureco de homaj
- individuoj.
-
- Elena Zaja
Komenco de la romano
-
I
-
- Ree unu el tiuj senfinaj noktoj. Mi ne povas ekdormi, eble e^c ne
- volas. Mia animo estas kaptita de malgajo, de iu senka^uza, malplena malgajo.
- Melankolie mi filozofiumas, ne sciante, ^cu mi nur pensadas, ^car mi ne
- povas ekdormi, a^u ^cu mi eble anka^u ne povas ekd pro mia pensado.
-
- Ver^sajne estas jam la kvara. Je la sepa mi jam devos elliti^gi
- kaj iri al la lernejo. Tie mi ne volas denove esti laca, sed veka kaj
- fre^sa, por kontribui pli al la lecionoj. Miaj bu^saj notoj devos
- pliboni^gi. "Manfred", diris sinjoro Hausmann, mia instruisto pri
- historio, "via ^gisnuna bu^sa noto estas 'mankohava'."
- Ver^sajne estas bone, ke li diris tion, ^car tio povas instigi min
- ^san^gi min mem. Mi ne plu volas esti iu trankvila, pensema knabo,
- sed vigla kaj sprita, ^satata de la aliaj...
-
- Mi devas ekdormi nun, mi nepre devas. ^Cu eble helpas fantazii?
- Anta^u miaj okuloj aperas la viza^go de Martina. Mi vidas ^siajn belajn
- blondajn harojn; mi imagas ^sin apud mi, sur mi, sub mi. Miaj brakoj
- premas ^sin al mi, mia brusto sentas ^siajn mamojn, ^sian molecon,
- ^sian varmon... Sed mi ne trovi^gas en la ^gusta animstato; mia
- ekscito ne adekvatas al ^sia beleco. Tamen, mi laci^gas...
-
- * * *
-
- La vekhorlo^go sonoras. Estas jam la sepa. Kelkajn minutojn
- ankora^u, kaj mi devos elliti^gi. "Bonan matenon, panjo... Jes, mi tuj
- levi^gos...". La matenman^go rapide enstomaki^gas. Mi iras en la
- kelon, suprenportas mian biciklon kaj ekveturas.
-
- La klara, matena, somerfina aero fre^sigas mian spiriton. Mi
- veturas la^u la herbejoj apud la rivero Diemel al Warburg. Kelkajn
- minutojn anta^u la oka mi atingas la lernejon, eniras en la
- klas^cambron. Tuj mi ekvidas Martina. "Bonan matenon!", mi diras
- al ^si. - "Bonan matenon!", ^si reciprokas. "Iomete time ^si
- diris tion", mi pensas, ankora^u dum momento fiksante mian
- rigardon sur ^siaj okuloj. ^Guste pro tiu timemo ^si tiom ravas min;
- ^guste pro tiu simileco inter ni du mi trovas ^sin tiom simpatia.
- Mallonge mi salutas kelkajn aliajn samklasanojn, kaj fine la leciono
- komenci^gas.
-
- Sinjorino Keller, mia instruistino pri la germana, eniras, kaj ^ciu
- metas sian libreton "La elektaj afinecoj" sur la tablon. Dum la
- venontaj du horoj ni denove parolos pri tiu romano de Goethe. Mi ja
- legis ^gin, sed nur supra^je, ^car mi ne aparte interesi^gas pri la
- problemoj de homoj anta^u 200 jaroj. Mi havas miajn proprajn zorgojn,
- kaj mi estas ankora^u laca pro la mallonga dormo. Tamen, mi devas
- kontribui, kunparoli...
-
- * * *
-
- Je la fino de la du horoj mi konstatas, ke mi ne multon perceptis
- de la lecionoj. Miaj pensoj ja de tempo al tempo okupi^gis pri la
- romano, sed pli ofte pri Martina kaj aliaj temoj, kiuj min tu^sas pli. Kaj
- mi beda^urinde denove silentadis. ^Ce sinjorino Keller tio ne gravas;
- ^si iel ^satas min - eble, ^car mi neniam ^genas ^sin dum la
- instruado. Se anka^u miaj venontaj stilekzercoj estos bonaj, mi certe
- ricevos anka^u denove la noton "bone" en la atesto. Tamen, se mi
- ne sukcesas pli vigle kontribui en ^siaj lecionoj, mi ver^sajne anka^u
- ne sukcesos kontribui pli en la lecionoj de sinjoro Hausmann. Kaj li ne
- donas bonajn notojn al silentemaj lernantoj, ^car ja la bu^saj notoj
- gravas plej...
-
- Pensante pri tiu ^ci problemo, mi iras en la pa^uzejon, halon
- konsistantan el du lar^gaj koridoroj, kie la lernantoj pasigu la pa^uzojn
- precipe - sed ne nur - dum ekstere pluvas. Tra la vitraj vandoj de la
- pa^uzejo mi vidas la lernejan korton, sur kiu kelkaj lernantoj
- amuzi^gas per kaptoludoj kaj futbalo. Iam, anta^u tri a^u kvin jaroj, mi
- anka^u pasigis miajn pa^uzojn tiel. Mi ^satis ludi futbalon per tenisa
- pilko, kvankam la ^svito estis iomete malagrabla en la komenco de la
- venonta leciono. Sed iam tio ^cesis - eble ^car nun, en la 11a klaso,
- ni estas jam preska^u plenkreskaj. Miaj samklasanoj ne plu ^satas
- tion; ili pasigas la pa^uzojn alimaniere.
-
- Mi vidas grupeton da ili stari kelkajn metrojn for de mi kaj iras
- al ili por iomete kuna^uskulti. Neniu min rimarkas, neniu cedas lokon
- al mi, tiel ke mi povu ali^gi al la grupeto anstata^u stari ekster la
- rondo. Dum kelkaj minutoj mi a^uskultas. Ili parolas pri motorcikloj kaj
- pri homoj, kiujn mi ne konas. Kelkfoje ili ridas. Mi iomete kunridas,
- kvankam mi ne vere komprenas, pri kio ili parolas. Mi ne vidas eblon
- enmiksi^gi, mi sentas min ignorata. Mi decidas forlasi la grupeton kaj
- vagas sencele tra la pa^uzejo.
-
- Mi mal^satas pa^uzojn, precipe tiujn longajn, 20-minutajn, kiel
- nun. Abundas lernantoj el aliaj klasoj, kies viza^gojn mi parte jam
- konas, parte ne. Kaj fine mi ekvidas mian samklasanon Peter kun lia
- belaspekta amikino. Mi observas ilin dum momento, vidas, kiel li
- ^cirka^ubrakas kaj kisas ^sin. "Li rajtas tu^si ^sin!", mi pensas,
- sed tuj konscii^gas pri tio, ke tiu penso estas malbela. "Mi ja ^goju
- pri la feli^co de la aliaj homoj!", mi diras al mi. Sed kun beda^uro
- mi konstatas, ke momente mi tute ne inklinas al ^gojo. Peter estas
- malbona lernanto; li ja e^c venis al nia klaso lastjare pro tio, ke li
- devis ripeti ^gin. Kaj li e^c ne aspektas pli bele ol mi. Nur ^car li
- estas pli parolema...
-
- Mi pluiras, pluvagas, rigardante ^cirka^uen. Ie sidas Martina kaj
- interparolas kun sia amikino Veronika. "Kial ne kun mi?", mi
- demandas min, sciante ke la respondo al tiu ^ci demando gvidos min
- al la radikoj de la malfeli^co, kiun mi sentas.
-
- Mi pripensas. Interparoloj komenci^gas, se iu alparolas alian
- personon. Se iu ne alparolas aliajn personojn, li tamen povas havi
- interparolojn. Ekzemple homo, kiu tute ne alparolas aliajn, devus havi
- precize la duonon de la interparoloj ol li havus, se li havus normalan
- alparolemon. Kaj tio povus sufi^ci por tamen senti sin bone. Sed ial tio
- ne ^gustas. Mi devas esplori, kial.
-
- Se iu havas ion por diri, kiel li elektas la personon, al kiu li diras
- tion? Certe gravas la pripenso, ^cu la alia persono ^satas esti
- alparolata. Oni prefere alparolas homojn, ^ce kiuj oni supozas, ke ili
- ^gojas pri tio. Kaj ver^sajne multaj supozas, ke homo, kiu ne ofte
- mem alparolas aliajn homojn, ne ^gojas pri interparoloj, do anka^u ne
- ^satas esti alparolata. Sed mi tamen ^satas esti alparolata! Necesas
- do diri tion al ili, por ke ili ^san^gu tiun bildon pri mi...
-
- Interparoloj povas esti supra^jaj a^u profundaj. ^Ce ^ci-lastaj
- certe gravas anka^u la konfido. Konfido esti^gas per malfermeco.
- Necesas do malfermi min...
-
- Dum tiuj pensoj ankora^u okupas mian cerbon, gongofrapo
- anoncas la finon de la pa^uzo. Mi reiras en la klas^cambron, kie
- komenci^gas la leciono de sinjoro Hausmann pri historio. Rimarkante,
- ke mi sentas min ankora^u laca kaj nun krome maltrankvila pro la
- pensoj ek^germintaj en mi, mi decidas prokrasti mian planon, jam ekde
- hodia^u pli vigle kontribui al la lecionoj.
-
- Post la fino de la leciono, en kiu mi do silentis, komenci^gas
- 5-minuta pa^uzo, kiun tiuj, kiuj ne eliras por fumi cigaredon, pasigas
- en la klas^cambro. Mi iomete observas Martina kaj vidas, ke ^si
- eligas el sia tornistro sian matematikan kajeron. Mi memoras, ke niaj
- hejmtaskoj ^ci-foje estis relative malfacilaj. Temas pri pruvoj de
- matematikaj teoremoj pere de indukto, kaj solvante tiujn taskojn
- hiera^u posttagmeze, mi supozis a^u e^c certis, ke neniu el miaj
- samklasanoj sukcesos solvi ilin. Hodia^u ni ne havas lecionojn pri
- matematiko, sed morga^u, kaj mi scias, ke Martina, kiu neniam
- forgesas fari siajn hejmtaskojn, nepre volas fari anka^u la nunajn.
-
- Al aliaj homoj mi nur malvolonte malka^sas la solvojn - sed al
- ^si... Kia plezuro estus, senti ^sian proksimecon, sperti, ke ^si
- a^uskultas min, e^c se temas nur pri matematiko! Kia ^gojo, finfine
- iam inter^san^gi kun ^si pli da vortoj ol nur "Bonan matenon!",
- "Saluton!" kaj "^Gis!"...
-
- Kaj fakte, ^si demandas Veronika, ^cu ^si scias, kiel solvi tiujn
- matematikajn problemojn. "Ne", respondas Veronika, kaj aldonas:
- "Demandu Manfred!" Mi agrable surprizi^gas, i^gas iomete
- nervoza kaj nun e^c pli atente observas ^sin. Mi rimarkas (a^u
- kredas rimarki), ke ^si iomete ru^gi^gas, kaj konstatas, ke ^si e^c
- ne riskas rigardi al mi. Se ^si rigardus, ^si vidus, ke mi staras sola,
- do havas tempon, kaj momente povus imagi nenion pli belan ol montri
- al ^si mian helpemon, mian bonan volon...
-
- Mallonge poste Martina remetas sian kajeron en la tornistron kaj
- elprenas siajn aferojn por la sekvanta leciono de la latina. Mi iel
- ^satas tiujn lecionojn, kvankam ili estas tedaj. Sed mi ^ciam ^gojas,
- kiam doktoro Kramer, kiu instruas nin, diras: "Tio estas frazo por
- vi, Manfred!" Tio signifas, ke la frazo estas aparte malfacila, kaj ke
- nur min li opinias kapabla traduki ^gin.
-
- Post la fino de la leciono, en kiu mi nur iomete malpli bone ol
- kutime tradukis miajn frazojn, denove estas pli longa, 10-minuta
- pa^uzo. Mi iras en la pa^uzejon, kaj denove enuas vagante inter la
- konataj kaj nekonataj lernantoj. Denove mi vidas Peter kun lia amikino,
- sed ^ci-foje iom pli forte ol anta^ue altrudi^gas la malnova frazo:
- "Li rajtas tu^si ^sin!"... Ili karesas kaj kisas unu la alian. "Kion
- signifas 'ami'?", mi demandas min. 'Ami' signifas preferi unu
- personon al la aliaj, do malpreferi aliajn personojn favore al
- unu! ^Cu amo, a^u pli ^generale, ^cu amikeco ne ^ciam signifas havi
- anta^uju^gojn kontra^u aliaj, la ne-amatoj, la ne-amikoj? La
- anta^uju^gon, ke la aliaj ne estus tiom bonaj amikoj kiel la favorata
- persono? Ne, mi ne ^satas tiujn pensojn. Sed mi ne povas eviti
- ilin...
-
- Mi pluiras, vidas homojn, viza^gojn, kiuj ne rimarkas min. Io mute
- krias en mi: "Rigardu!... Rigardu min, kiun vi ignoras, min, la
- senkulpan malamaton...!" Sed neniu rigardas. Iel ekscitita, nervoza
- mi estas. Feli^ce tiu ^ci pa^uzo ne da^uras tiom longe. Tuj
- komenci^gos la leciono pri fiziko. Estas unu el miaj plej bonaj
- fakoj...
-
- * * *
-
- Je la 12a horo kaj duono la instruado fini^gas. Mi veturas
- hejmen, biciklante tra la apudriveraj herbejoj. Sola. Mi pripensas, kial
- mi veturas sola. Anka^u por la aliaj el mia urbo la lecionoj ^jus
- fini^gis. Anka^u ili devos bicikli tra la herbejoj. Certe anka^u hodia^u
- kelkaj veturas kune, ver^sajne nur kelkajn minutojn post mi. Kial mi ne
- atendas ilin? Mi memoras, ke hiera^u mi veturis kune kun Karsten al
- la lernejo, ^car ni hazarde renkonti^gis tie, kie niaj vojoj kunfandi^gas.
- Li estas tre parolema, sed tamen li ne sukcesis eligi multajn vortojn el
- mi. Nur de tempo al tempo frazeton, sed plej ofte nur la vorton
- "jes".
-
- ^Cu li rimarkis, ke mi tamen ^gojis pri la interparolo? A^u ^cu li
- simple opinias min teda, malinteresa konversacianto? ^Cu li estonte
- evitos min, ^car li preferas paroli kun pli interesaj homoj, tiel, ke mi
- neniam lernos vigle interparoli? Mi devas eskapi el tiu ^ci diabla
- cirklo.
-
- Mi alvenas hejme kaj tagman^gas kun la familio. Malmultaj
- interparoloj, kiel kutime. Pa^cjo kritikas, ke panjo kuiris la ru^gan
- brasikon tro mola, tro ka^ca. Dirk, mia plej juna frato, konsentas kaj
- aldonas, ke anka^u la viando ne estas bona.
-
- Post la tagman^go mi iras en mian ^cambron kaj tuj prenas la
- lastan numeron de nia lernejana gazeto. Mi relegas la anta^uparolon,
- en kiu Ralf, la plej aktiva inter la redakcianoj, plendas pri la malgranda
- kontribuemo de la lernantoj. Jam anta^u preska^u duona jaro tiu
- numero aperis, kaj jam tiam mi pensis, ke eble anka^u mi ion verkos
- pri tio, kio tu^sas min. Sed nur nun miaj planoj iom konkreti^gis. ^Gi
- povus esti efika helpilo por sciigi al miaj samklasanoj, kion mi volas,
- devas diri al ili... Sur la dua pa^go mi trovas indikon pri la
- eldonkvanto: 500 ekzempleroj. Nia gimnazio havas 900 lernantojn, do
- almena^u ^ciu dua ^gin legas.
-
- Mi plu trafoliumas ^gin, ser^cante respondon al grava demando:
- ^Cu tio akordi^gus kun la resto de la gazeto? Mi vidas stultajn
- ^sercojn, malseriozajn desegna^jojn. Sed feli^ce mi trovas anka^u
- seriozajn, emociajn artikolojn de Ralf pri atomenergio kaj malarmado.
- Tamen, neniu parolas pri sia interna^jo, krom eble Irene en sia poemo
- pri meditoj ^ce la bordo de rivereto. Sed mi ne volas verki versojn, mi
- volas plejeble rekte diri ion... Finfine mi venas al la konkludo, ke
- malgra^u ^cio eblas aperigi ion en ^gi.
-
- Mi remetas la gazeton sur la bretaron kaj komencas fari miajn
- hejmtaskojn. Poste mi iras en la lo^go^cambron, por iomete legi en
- gazetoj kaj revuoj.
- Subite mia patro eniras.
- "^Cu vi ankora^u bezonas vian biciklon?", li demandas en
- malafabla tono.
- "Ne, hodia^u ne plu."
- "Do enmetu ^gin en la kelon!"
- "Ne necesas. La biciklo estas ^slosita."
- "Enmetu vian biciklon!", li ordonas koleri^gante.
- "Kial mi enmetu ^gin? E^c ne pluvas."
- "Mi diris, ke vi enmetu vian biciklon."
- "Jes, sed kial?"
- "^Cu vi enmetos vian biciklon?", li demandas minace.
- "Ne necesas."
-
- Sed tio estis tro por li. Li eksplodas de kolero, batas per la
- plata mano kontra^u mia postkranio, per la tuta forto, unufoje, dufoje.
- "Ne tiom forte, Karl!", krias mia patrino, sed mi jam ekkrias,
- ekploregas, tremas per la tuta korpo, sentas perturbon en mia cerbo,
- rimarkas tamen post momento, ke ankora^u ^cio funkcias. Mi povas
- ekstari, retiri^gi al mia ^cambro por pluploregi en kvieto. Kun iuspeca
- kontento mi rimarkas, ke mi ploregas senhonte, kvankam pa^cjo
- ^ciam mal^sategis la "plora^cadon" de siaj filoj. Ili ja ne estas
- knabinoj, ne, viroj ili fari^gu, viroj!
-
- Mi rimarkas la bonfartigan efikon de la plorado kaj
- ^cirka^urigardas per la ankora^u malsekaj okuloj en mia ^cambro.
- ^Cio aspektas iomete malklare, sed... nenio ^san^gi^gis, ^cio restis
- same kiel anta^ue. Sur mia apudlita ^sranketo staras ankora^u mia
- plej ^satata plu^sbesto, la blanka ursido, kiun mi prenas kaj karesas.
- Mi palpas ^gian felon, premas ^gin al mia vango. ^Gi estis mia
- kristnaska donaco, kiam mi havis kvin jarojn...
- Mi sentas min laca kaj decidas enliti^gi. Post iom da tempo
- venas panjo. "Ho, ^cu jam enlite?", ^si demandas, kaj aldonas per
- milda, kompatema vo^co: "Vi ja ne ^ciam devas spiti vian patron!"
- Sed mi ^sajnigas, ke mi ne rimarkas ^sin. Mi ja ne plu estas
- infano.
-
- Rapide mi endormi^gas.
-
- * * *
-
- La tagon poste min okupas iomete aliaj pensoj ol la anta^uan. Mi
- sentas min bone, sed rimarkas, ke mi tamen ne kapablas ^san^gi min
- tiel, ke mi fari^gas pli vigla ekstere, pli parolema. Jam anta^ue mi
- pensis pri tio, ke ver^sajne mia edukado faris min timema - sed nun
- mi certas pri tio. La fakto, ke eldiroj de mi povis ka^uzi koleron de
- mia patro, igis min silentema. E^c mian patron mi iel timas, kaj des
- pli la malpli konatajn homojn, do la instruistojn kaj anka^u la
- samklasanojn...
-
- En tiu tago mi enliti^gas frue, sed ^ci-foje mi denove ne povas
- ekdormi. Tro viglaj estas la pensoj, tro forta la deziro, esplori kaj
- klarigi mian sorton.
- Mi pensas pri mia patro. Jam de la komenco mi timis lin,
- ^car li insultis, minacis... kaj, ne tre ofte, tamen, eble unu- a^u
- dufoje jare, li plene perdas la memregadon, fari^gas ebria de kolero.
- Mi memoras, ke jam anta^u kelkaj jaroj okazis situacio kiel hiera^u,
- kaj min teruris la kruela maljusta^jo, kiun mi spertis. Mi ne plu volis
- vivi en tia mondo, volis mortigi min. Sed mi konsideris, ke tiam mi
- neniam plu povus diri al la mondo, kion mi suferis, dum, se mi
- pluvivas, mi povos rakonti, skribi pri tio, helpi ^san^gi la mondon, kiun
- mi sentis tiom senkora, maljusta, kruela. La mondo, kiel, eble, Dio
- ^gin kreis, a^u, pli bone, kiel ni ^gin trovas, donus al la homoj ^cion
- por fari^gi feli^ca, se ili traktas unu la alian bone.
-
- Sed pa^cjo ne kapablas fari tion, ^car li mem spertis kruelan
- edukadon! Mi memoras, ke li ofte diris, kiam liaj infanoj ne obeas:
- "Se mi estus dirinta tion al mia patro, mi estus ricevinta
- batojn, bategojn!", kaj li ripro^cis sin mem: "Sed mi, mi estas tro
- indulga, tro indulga mi estas!"
-
- Mi memoras la viza^gon de mia avo. Li estis nazio, konvinkita
- nazio ^gis sia morto anta^u tri jaroj. ^Ciudiman^ce nia familio vizitis
- lin. Ofte ni, la infanoj, enuis tie. Iam mi prenis malnovan libron de sur
- lia bretaro, ^car sur ^gia dorso mi legis la vortojn "Mia batalo".
- Tio memorigis min pri Adolf Hitler, pri kiu mi jam multon a^udis, kaj
- fakte temis pri tiu fama libro. Malferminte ^gin, mi legis la dedi^con:
- "Al la loka kamparana gvidanto Ferdinand Brinkmann agnoskante liajn
- meritojn pri la germana popolo" a^u simile, mi ne plu bone memoras.
- Sekvis la vortoj "Heil Hitler!" kaj la subskriboj de iuj distriktaj
- gvidantoj. Mia avo - jen adepto de ideologio, kiu predikis severecon,
- rigorecon, kruelon! Kaj iam, kiam la televido raportis pri iuj bataloj en
- Palestino, mi e^c a^udis lin diri, ke "Adolf estus devinta gasmortigi
- e^c multe pli da judoj"! Tiom malaltan respekton pri la homa vivo li
- havis! Ne mirinde, ke anka^u pa^cjo estas iel kruela!
-
- Kaj panjo? ^Cu anka^u ^si estas malhumana? Mi memoras, ke
- hiera^u ^si kriis: "Ne tiom forte, Karl!" - do ne "Ne tu^su lin,
- Karl!", ne, bati li rajtas, nur ne tro forte! ^Si ja e^c mem batis min
- kelkfoje, ne tro forte, sed tamen! Kaj ^si ofte koleri^gis pro bagateloj.
- Kiam mi havis kvin jarojn, mi pasigis semajnon ^ce onklino Inge. Mi
- neniam forgesis, kiel mi tie renversis plenan glason da lakto. Mi
- hontis, timis, atendis punon kaj ekploris. Sed kion faris onklino Inge?
- ^Si diris: "Ne gravas!", forvi^sis la lakton kaj konsolis min: "Vi
- ja ne devas plori, Manfred..." Mi miris, kredis, ke mi ne plu
- komprenas la mondon! ^Si ne batis min, e^c ne insultis! "^Si estas
- maljusta!", mi pensis, "^Si ja devas puni min!" Sed poste mi
- komprenis, ke ne ^ciuj virinoj estas kiel panjo.
-
- ^Cu panjo mem travivis kruelan edukadon? Eble ne tiom. Sed ^si
- rakontis, ke avinjo ofte vespere pelis ^sin kaj ^siajn gefratojn per
- bastono en la liton, kaj ke tiam ili ektimis... E^c mi neniam ^satis
- avinjon. Tiam, kiam naski^gis Dirk, mia plej juna frato, panjo devis iri
- en hospitalon. Ni, la tri pli a^gaj fratetoj, do devis iri al avinjo, por ke
- ^si zorgu pri ni. Beda^urinde ^si havis nur unu malgrandan liton, kaj
- tiu estis por Martin, la plej juna el ni tri. Mi do devis dormi en granda
- lito - sed ne volis. Mi neniam anta^ue dormis en granda lito. Mi
- rifuzis, kriis! Kaj tiam avinjo koleri^gis. ^Si prenis bastonon kaj
- ekbatis, rapide kvin- a^u dekfoje sur la pugon. Mi kriis, ploregis... kaj
- fine laci^gis, ekdormis. En la granda lito.
-
- Mi povas ekzakte kalkuli, ke tiam mi havis tri jarojn kaj du
- monatojn. Ver^sajne tio estas mia unua memoro. Tiel komenci^gas
- miaj memoroj, mia vivo! Dum la tuta vivo mi ne plu amis avinjon. ^Ciuj
- kredis, ke ^si e^c ne kapablis mortigi mu^son. Ne multe mankis, kaj
- anka^u mi estus kredinta tion. Kaj mi estus plorinta apud ^sia tombo,
- kiel faris Stefan, mia tiam 12-jara kuzo.
-
- Malgajo kaj samtempe iuspeca ^gojo aperas en mi kaj miksi^gas.
- Mi pripensas, kiom ampleksa estas la problemo ^jus malkovrita de mi.
- Mi memoras, ke pa^cjo ofte envias siajn kolegojn citante ilin:
- "Hoffmann diras: 'Se miaj gefiloj ne obeas, ili tuj ricevas
- bategojn!'" Kaj li provas elvoki per tio la impreson, kiom milda,
- indulga li estas kompare kun aliaj patroj. Sed e^c, se ^ceestas iu el
- liaj kolegoj, dum li insultas siajn infanojn, tiu neniam enmiksi^gas por
- mildigi lin, por montri al la infanoj, ke li estas maljusta,
- malhumana...
-
- Povas esti, ke mankas al tiuj kolegoj nur la kapablo kunsenti, kiel
- sensiva infano suferas pro la insultoj. Sed ver^sajne anka^u ili estas
- rigoraj, kruelaj...
-
- ^Sajnas, ke la problemo vere estas ege ampleksa. ^Cu eble
- anka^u Martina suferis? ^Cu ^si estas timema pro la sama kialo kiel
- mi? Mi devas kontakti ^sin. Mi povas transdoni leteron al ^si... a^u,
- pli bone, mi povus, se mi kura^gus. Ver^sajne ^ciam iu vidus tion. Mi
- do prefere sendu ^gin po^ste. Sed tio aspektus strange, ^car mi ja
- ^ciutage vidas ^sin persone. Sed... jen pli bona ideo: Post kelkaj tagoj
- ja komenci^gos la a^utunaj ferioj. Tiam mi ne vidos ^sin dum tuta
- semajno. Do, tiam sendi leteron al ^si po^ste aspektus malpli strange.
- Eble tio fari^gos sukceso... Kaj mi imagas ^sin apud mi, ni brakumas
- unu la alian...
-
- * * *
-
- La postan matenon mi vidas sur la afi^stabulo de la lernejo la
- anoncon, ke nia lernejana gazeto balda^u reaperos. Du semajnojn post
- la a^utunaj ferioj estos la redaktofino, kaj oni invitas ^ciujn al la
- redakciaj kunsidoj. Mi enkapigas la datojn.
-
- Mi devas verki ion. Akumuli^gis tro da nediritaj vortoj, tro da
- neesprimitaj sentoj. Sed unue mi skribu al Martina. Poste mi verkos la
- artikolon. Eble mi tiam jam estos feli^ca kaj vidos ^cion pli racie
- anstata^u el la perspektivo de malfeli^culo.
-
- Hejme mi komencas skribi manuskripton por la letero al Martina.
- Ne mankas ideoj, sed malfacilas elekti la bonajn el ili kaj ordigi ilin...
-
- Kelkajn tagojn poste la manuskripto estas preta. Mi do povas
- skribi la definitivan leteron. Komencinte ^gin, mi rimarkas, ke mia
- skribo ne estas tiel bela kiel mi deziras. Mi do rekomencu...
-
- Du horojn poste ku^sas anta^u mi la definitiva letero:
-
-
- Kara Martina!
-
- Unue mi volas sciigi al vi, ke mi skribas tiun ^ci leteron por
- sciigi al vi, kiel mi pensas pri vi, por forigi mal^gustajn imagojn de vi
- pri mi kaj por instigi vin al pripensado, se vi havas la necesan
- malfermecon por kritike analizadi vian propran situacion.
-
- Multaj pensas, ke mi estas nur iu ambiciulo, kiu la tutan tagon
- lernas por ekhavi la plej bonajn notojn kaj kiu estas silentema kaj do
- nek volas nek bezonas multe interparoli kun aliaj homoj. Sed ili tute
- pretervidas, ke mia strebado por bonaj notoj originas nur el la deziro
- esti ^satata kaj agnoskata, dum multaj diablaj cirkloj igis min, kiu
- fakte estas komunikema homo, preska^u ne plu diri ion.
-
- Mi estas sensiva, impresi^gema homo, kaj sekve mi forte sentas
- kritikojn, ofendojn kaj insultojn, dum la aliaj homoj pro manko da
- delikatsenta komprenemo ne scias, kian aflikton ili ka^uzas. Tio rilatas
- precipe - sed ne nur - al miaj gepatroj, kiuj ne rimarkis, kiel ili
- dama^gis min per sia psika kaj fizika perforto. Rimarkante la fakton,
- ke ^ciu senpripensa eldiro de mi, e^c se ^gi ne estis malbonintenca,
- povis elvoki la ^cagrenon kaj la koleron de mia patro, mi perdis la
- konfidon al aliaj homoj kaj preferis silenti. Mi muti^gis.
-
- Spertinte tion kaj tamen estante nekomprenata, mi nun rigardas
- miajn kunhomojn kiel terure supra^jajn; mi devas konstati, ke ili ne
- povas ne direkti sian atenton nur al supra^jaj interesoj, ke ili ne
- kapablas vere libere kaj malferme pensi, paroli kaj skribi pri si, ^car
- mankas al ili la aliro al tiaj problemoj, ekzemple ^car ili ne scias, kiom
- turmenta povas esti la sento de izoleco.
-
- Aldoni^gas la sento esti tute indiferenta por ili; por multaj la
- ^gojo estas la sola celo de ilia agado, dum apena^u iu ekhavas la
- ideon, ke por sperti sencon en la vivo necesas senti abomenon
- kontra^u ^cia pasiva drivado kaj racie alstrebi klaran kaj ampleksan
- komprenon de tiu ^ci mondo.
-
- Mia emo kompreni tiun ^ci mondon direkti^gas unuavice al mi
- mem - ne, ^car mi estas egoisto, sed ^car mi pensas, ke la
- kompreno de mi mem estas grava bazo por la kompreno de la aliuloj.
- Sed mi tamen anka^u multe pensas pri aliaj homoj, kaj precipe pri
- vi.
-
- Mi rimarkis, ke anka^u vi iam perdis la konfidon al aliaj homoj,
- ke anka^u vin regas sentoj de timo kaj hontemo. Same kiel mi
- diligente strebas por bonaj notoj, anka^u vi faras tion, kiel plej
- imprese montris via sep-pa^ga protokolo pri la lasta kemia leciono, pri
- kiu ja e^c ridis sinjoro Majer, kiam li kontrolis tiun hejmtaskon
- - ver^sajne anka^u por esti ^satata kaj agnoskata, celoj, kiujn vi
- certe klopodas atingi anka^u per via aparte alloga ekstera^jo, kiu ravis
- min jam tiam, kiam mi unuafoje vidis vin, tiutempe en la kvina klaso.
-
- Nun, ^ce la fino de tiu ^ci letero, mi volas diri al vi, ke vi tute
- ne devas timi min, sed ke ni povas kune venki problemojn kaj kontribui
- al la feli^co de ni kaj de la mondo.
-
- Amikajn salutojn
- via Manfred
-
- P.S.: Mi ege ^gojus, se vi respondus al tiu ^ci letero, sed vi tute ne
- devas senti vin devigata fari tion. Mi ^ciukaze plene akceptos kaj
- toleros vian reagon (a^u ne-reagon).
-
-
- Mi enkovertigas la leteron kaj iras al la po^stkesto. Estas la dua
- tago de la ferioj, do bona tempo. Eble ^si komprenos min. Esti^gos
- konfido. Ni povos libere interparoli. Ekzistos nenio plu ^ce mi, kio
- malpla^cas al ^si... Mi en^jetas la leteron. Nun nenio plu estas
- ^san^gebla. Miksi^gas en mi ^goja atendado kun la timo, ke la letero
- estas verkita iel mallerte...
-
- En la venontaj tagoj mi ^ciumatene scivole malfermas la
- leterkeston de nia familio. Denove nenio por mi... Mi decidas tamen
- jam ekverki la artikolon por la lernejana gazeto. Mi ja havas sufi^ce
- da tempo nun. Iam, ^gis anta^u malmultaj jaroj, mi estis dum la
- a^utunaj ferioj ^ciam okupita. Unue, ^car mi multe ludis futbalon kun
- miaj fratoj kaj la najbaraj knaboj. Sed poste la najbaraj knaboj fari^gis
- pli a^gaj kaj komencis interesi^gi nur pri motorcikloj, rokmuziko kaj
- knabinoj. Krome, sur la herbejo, kie ni ^ciam ludis, oni ekkonstruis
- domon...
-
- La dua okupo estis malpli agrabla. Jam ekde la oka jaro de mia
- vivo mi devis multe helpi en la rikoltado de la terpomoj kaj fura^gbetoj
- sur la bieno de mia onklo, kiu transprenis ^gin de mia avo.
- ^Ciua^utune dum dekoj da posttagmezoj, kaj en la ferioj anka^u
- matene. La salajro alti^gis de 50 pfenigoj tra unu marko kaj du
- markoj iom post iom al kvin markoj por unu posttagmezo - ^gis fine
- mia onklo decidis rikolti tiujn fruktojn per ma^sino. Tio ne ^gojigis
- mian patron, kiu ^ciam ^satis vidi siajn filojn fari "virajn" laborojn
- kiel la helpadon en la rikoltado.
-
- Sed mi ja ^gojis pri tio, ^car tiu devigo subite ne plu ekzistis.
- Kaj mi nun havas tempon - tempon, kiun mi povas, devas utiligi. Mia
- korpo estas nur kombina^jo de organoj, kiuj mem estas kombina^joj
- de ^celoj konsistantaj el molekuloj. ^Cio ^ci estas malstabila,
- difekti^gema. Kaptu do la okazon, eluzu la tempon, ^gis ^cio
- detrui^gos!
-
- Mi ekverkas la artikolon. Denove montri^gas la problemo, ke
- multaj ideoj, kiuj unue entuziasmigis min, subite ne plu pla^cas al mi.
- Longe mi sidas anta^u blankaj folioj...
-
- Iun vesperon kelkaj familianoj sidas en la lo^g^cambro, kiam
- pa^cjo eniras kaj malbonhumore plendas: "Dum la tuta tago ili
- sida^cas hejme! Kvar viroj! Se oni tion rakontus al iu!"
- Kaj li demandas min en malafabla tono: "^Cu vi ne povas pasigi la
- vesperon kun viaj amikoj? Ha, vi ne havas amikojn? Nek amikon, nek
- amikinon? Mi diras al vi, kial: ^Car vi ne povas submeti^gi al aliaj
- homoj!"
- "Tio ne ^gustas!", mi krias ^cagrene, profunde vundita de
- aserto, kiu tiom kontra^uas miajn anta^uajn esplorojn.
- "Kial do vi ne havas amikojn?"
- Mi kolektas kura^gon, sukcesas venki fortan reziston en mi kaj
- diras: "^Car vi tiom min subpremas!"
- "Li devas esti kompreninta tion!", mi pensas. Mi sentas min
- sen^sar^gita, iel ^goja.
- Sed pa^cjon tio ne multe tu^sas: "Mi kaj subpremi! Ha, rigardu
- aliajn patrojn, tiam vi scias, ^cu mi vin subpremas!"
-
- Mal^goje mi enliti^gas. Mi estas senpotenca, malsupera...
-
- * * *
-
- Je la fino de la ferioj ku^sas anta^u mi manuskripto, kiu sufi^ce
- kontentigas min. La plej gravaj ideoj ja estas ene, detaloj ne tiom
- gravas!
-
- La matenon post la fino de la ferioj mi veturas al la lernejo kun
- miksitaj sentoj. Martina ja ne respondis, sed post kelkaj minutoj mi
- revidos ^sin. Mi timas iomete... Mi eniras en la klas^cambron kaj
- ekvidas Martina, sidantan ^ce sia tablo. Nur iomete malfrue ^si
- rimarkas min. ^Si rigardas supren, ekvidas mian viza^gon kaj -
- ektimas. Eta ^soko trafas ^sin kaj transi^gas al mi. Iom pli hezite kaj
- nervoze ol anta^ue mi eldiras la kutiman "Bonan matenon!", kiun
- ^si reciprokas.
-
- Dum la venontaj horoj ^si rilatas al mi kiel anta^ue, kvaza^u ^si
- tute ne estus ricevinta mian leteron. ^Cu povus esti tiel? Subite mi
- komencas dubi, ^cu vere ^si ektimis pli ol kutime. Povus esti, ke tiu
- ^soko, kiun mi sentis, ne esti^gis en ^si, sed en mi, ^car mi timis
- revidi ^sin! Tamen, gepatroj ja kutime pludonas leterojn al siaj gefiloj;
- ^si do ver^sajne ricevis ^gin. Eble mi neniam ekscios, kiu supozo
- ^gustas...
-
- * * *
-
- Du semajnojn poste mi veturas al la redakcia kunsido de nia
- lerneja gazeto. Mi scias: Hodia^u estas la redaktofino. Mi do nepre
- devas partopreni en ^gi. Kiu scias, kiam la postvenonta numero
- aperos?
-
- Jam anta^u unu semajno mi volis iri al tiu kunsido. Mi ekbiciklis,
- e^c kunportis la artikolon, sur sep manskribitaj folioj. Sed survoje
- aperis duboj, kiuj maltrankviligis min pli kaj pli. Nepre mi devas
- ^san^gi ankora^u unu a^u du alineojn, ver^sajne e^c pli. ^Cu e^c
- povas esti, ke ^cio, kion mi skribis, estas nur freneza^jo, el^jeta^jo
- de malsana cerbo? Kiel reagos la redakcianoj? Krome ja estus pli
- bone, se mi unue tajpus ^cion. ^Cu ne eblas sendi la artikolon po^ste
- al la redakcio a^u al iu redakciano - eble e^c anonime? Anka^u
- tiukaze mi povus pripensigi la aliulojn. Sed mi ja volas pli! Kaj eble ili
- e^c ne aperigus anoniman artikolon! Atinginte la lernejon, mi unufoje
- ^cirka^uveturis ^gin kaj reveturis hejmen.
-
- Poste mi ^san^gis kelkajn frazojn kaj tajpis la artikolon. Kaj nun
- ^cio estas preta por aperigo. Estas precize kvar pa^goj. Tio estas
- bona, ^car se la gazeto jam estas pli-malpli preta, ili povas simple
- aldoni unu folion, do kvar pa^gojn. Se ili ne volas, mi povus oferti pagi
- al ili la kromajn preskostojn...
-
- Tremante mi eniras en la lernejon. Mi vidas, ke la pordo de la
- ^cambro estas malfermita. Mia koro batas forte kaj rapide. Mi eniras
- - kaj ekvidas tri konatajn viza^gojn. Ralf, Irene kaj Klaus salutas min.
- "^Cu vi volas iomete kunhelpi?", demandas min Ralf. "Mi skribis
- ion", mi respondas. "Ho, bone!", diras Ralf, kaj mi elprenas la
- foliojn el mia sako. Mi donas ilin al Ralf, kiu tuj scivole eklegas ilin. Mi
- fari^gas iomete pli trankvila. La artikolo devas pla^ci al li, ^car
- anka^u Ralf estas eta revoluciulo, kvankam alispeca ol mi. Li aspektas
- neflegite, sova^ge, kaj ^ciu en nia lernejo scias pri lia enga^gi^go
- kontra^u atomenergio, kontra^u armado, kontra^u nia lerneja sistemo,
- kontra^u ^cio.
-
- Ralf legas la artikolon:
-
-
- INTER ALIULOJ
-
- Kelkfoje mi trovi^gas, regata de sento de absoluta soleco kaj
- profunda maltrankvilo, ie en la klas^cambro kaj pensas pri mia propra
- situacio - situacio, kiun karakterizas suferiga sento de izoleco,
- ebligata de manko de delikatsenta komprenemo ^ce la aliuloj.
-
- Ties mensojn ne okupas la demando, ^cu iu estas komunikema
- a^u ne - a^u se jes, ili simple eliras de la supozo, ke nur tiuj ^satas
- interparolojn, kiuj multe parolas, sed apena^u iu pensas pri tio, ke
- malanta^u ies timo alparoli aliajn homojn povas ka^si^gi la deziro povi
- komuniki^gi kaj amiki^gi kun ^ciu.
-
- Dum la lastaj jaroj - kaj ne nur dum tiuj - mi pasigis, parte
- malvolontege, grandan plimulton de la tempo sola; mi parolis esence
- malpli ol aliaj homoj; sed eble ne povas multe utili paroli kun homoj,
- kiuj interesi^gas pri motorcikloj, la rezultoj de futbalaj ma^coj kaj
- similaj bagateloj.
-
- Miaj spertoj dum la lastaj jaroj montras, ke eblas kontra^uvole
- eni^gi en situacion, kiun karakterizas:
-
- - la fakto havi - e^c en la pli vasta senco de tiu vorto - neniujn
- geamikojn,
- - izoleco ekzemple en la lernejaj pa^uzoj, ligita kun suferado pro
- la sento, esti ignorata, kaj la frustra sperto, ke "maleblas" tie
- ali^gi al iuj grupetoj kaj kunparoli anstata^u maksimume stari ^ce la
- rando de la grupo nur kuna^uskultante, nerimarkite de la aliuloj,
- - la fakto esti invitata al neniaj festoj (escepte de klasfestoj),
- - iu "devigo" pasigi semajnfinojn kaj feriojn sen iu ajn
- kontakto kun la samklasanoj.
-
- Sed pli grava ol ^cio ^ci estas por mi la sento de la
- malproksimeco de mia unua amrilato al knabino.
-
- La ka^uzojn de ^ciuj ^ci problemoj mi ser^cas precipe en la
- edukado, kiun mi spertis. Mia manko da kura^go por alparoli aliajn
- homojn rezultas el la fakto, ke mi venas el familio, kie eldiroj de mi
- estis ne nur miskomprenataj, sed anka^u misuzataj por seni^gi de
- akumuli^ginta kolero, kaj kie mi ankora^u hodia^u estas senpotenca
- kontra^u certaj malveroj kaj malpravaj ripro^coj. Min regas fortaj
- timoj, kiujn ka^uzis a^utoritata edukado, kiun mi pro mia sensiveco
- ofte sentis kruela.
-
- Mi pensas ekzemple pri
-
- - eventoj en mia frua infana^go, kie la rifuzo man^gi a^jojn, kiuj
- malbongustis al mi, elvokis da^urajn, terurajn minacojn, inkluzive de
- (kaj ^ci tie miaj gepatroj esceptokaze samopiniis) la minaco
- "enkonduki pli severan re^gimon", kiu povis signifi nur pli fruan
- ekuzon de fizika perforto, kvankam mi trovis jam la nuntempon
- kruela,
- - kvereloj inter la infanoj, pro kio mia patro koleri^gis tiom, ke li
- komencis batadi ^ciujn,
- - situacioj, kiam ni kolekti^gis por vesperman^gi kaj mia patro,
- la sola sen larmoj en la viza^go, provis komprenigi al la ceteraj
- familianoj, kiom mallaboremaj, stultaj, maldankemaj kaj malbonintencaj
- ili estas kaj kiom malice ili traktas lin, kaj predikis tion al ili, da^ure
- ripetante ^cion, en na^uza tono, dum al mi ^sajnis, ke tiuj ripro^coj
- ne celis pozitivajn ^san^gojn, sed originis nur el la emo ankora^u pli
- detrui sian familion.
- Dum mia patrino batis min nur relative malofte kaj pro
- komprenebla kialo kaj ^siaj batoj ka^uzis ne multe da fizika, sed
- preska^u nur psikan doloron (elrevigo!), mia patro kutimis puni min
- jam en okazoj, kiuj ^sajnis al mi tute bagatelaj, precipe ^ce provoj
- protesti, batante min per la plata mano tiom forte kontra^u la
- postkranio, ke mi, sentante nepriskribeblajn dolorojn, deziris restantajn
- dama^gojn kiel "pruvon", kaj fine, kiam mi ne povis trovi tiajn,
- detenis min, tremanta per la tuta korpo, sed ankora^u ne vere
- konscia pri kulpo, de memmortigo nur la penso pri la eblo poste skribi
- pri tiuj okaza^joj.
-
- Al tiu suferado profamiliaj konfliktoj aldoni^gis suferado pro
- manko da interhomaj kontaktoj. Mi pensas, ke anka^u multaj aliaj
- homoj ne ^ciam estas feli^caj, kaj ke mi eble ne estas la sola homo,
- kiu neniam konis iun, kiu lin komprenis. Necesas prilumi suferitajn
- kruela^jojn, kiujn hodia^u multaj homoj rigardas same senkritike kiel
- iame la fa^sismon. Necesas malferme paroli pri ili, ^car tiel longe, kiel
- mankas al ni la kapablo a^u la preteco paroli pri dama^goj rezultintaj
- el la edukado, ni ne povas kontra^ubatali iliajn ka^uzojn.
-
-
- Tiu ^ci teksto estas nematura, ^car la pensinstigoj fare de
- instruostoj kaj sama^guloj malabundis. ^Gi ofertas enrigardon en
- pensojn, kiuj parte jam de multaj jaroj okupas min, sen ke mi povis
- paroli pri ili, kaj kiuj nun anka^u en momentoj de bonfarto ne plu
- ^sajnas strangaj al mi.
-
- Manfred Brinkmann
-
-
- "Bone!", diras Ralf post legado de la artikolo. Tio ne
- estas multe, sed li ja estas tute alispeca homo ol mi, kun tute aliaj
- pensoj kaj problemoj. Poste anka^u Irene, la "poetino", kaj Klaus,
- kiu okupi^gas pri la varbanoncoj kaj la enpa^gigo, tralegas ^gin, kaj
- esprimas sin same kiel Ralf: "Bone!" Mia nervozeco preska^u tute
- malaperis, mi sentas min certagrade feli^ca.
-
- Ralf proponas, ke ni nun traser^cu iujn kajerojn kaj librojn por
- trovi ta^ugajn ^sercojn kaj desegna^jojn por la gazeto. Mi volonte
- konsentas, kvankam mi konscias pri tio, ke tiu okupo estas supra^ja.
- Sed ial mi ^gojas, ke ni ne pli detale parolas nun pri mia artikolo.
- Dum tuta horo mi trovas preska^u neniun ta^ugan desegna^jon, sed
- tio nun ne tiom gravas por mi. Anta^u ol adia^ui la aliajn, mi
- demandas Ralf, kiam aperos la gazeto. "Post tri semajnoj", li
- respondas.
-
- * * *
-
- La venontan tagon mi rigardas miajn samklasanojn iomete alie ol
- anta^ue. Mi rimarkas, ke anka^u iliaj okuloj ne aspektas tiom gaje...
- Ankora^u tri semajnoj, kaj ili ekscios, ke tiu ^ci mondo, en kiu oni
- ka^sas sian suferadon, ne estas la vera mondo. Ili ekscios, ke mi
- volas esti ilia kamarado, ilia amiko, kaj ke mi interne estas parolema,
- ^satus vere konati^gi kun ili. La maskoj falos; ili ekscios, ke la gajeco
- estas nur ^sajno, kaj ke ni ^ciuj ^gis nun prisilentis ion gravan...
-
- Sed... ^cu ne ekzistas anka^u malavanta^goj? Mi ne plu estos
- sola, sed inter amikoj. Mankos al mi la trankvilo kaj la tempo por
- pripensi. Mi staros sen^sirme. Iel mi ^satis la solecon...
- Kaj kiel pa^cjo pensos pri la artikolo? Eble li tute ne a^udos pri
- ^gi. Kaj se jes? Mi skribis nur la veron; tamen li povus koleri^gi. Sed
- tio pravigus min...
-
- * * *
-
- Tri semajnojn poste mi iras en la longa pa^uzo en la pa^uzejon -
- kaj vidas plurajn lernantojn tenantajn flavajn kajerojn en la mano. Mi
- nervozi^gas... kaj ekvidas tablon, malanta^u kiu staras Ralf kaj Klaus,
- diligente vendante tiujn kajerojn. Mi a^cetas du ekzemplerojn, pagante
- unu markon. Mi iras al kvieta loko kaj riskas malfermi la gazeton. Mi
- ektimas, kiam mi subite legas ie en ^gi la titolon "INTER
- ALIULOJ". Jes, ^gi aperis. Nun ^cio ^san^gi^gos... Mi tuj refermas
- la gazeton. Mi ne kura^gas legi la artikolon. Kaj mi anka^u ne
- kura^gas, rigardi la aliulojn, kies viza^gojn mi anta^ue ^ciam tiom
- volonte observis. Mi sentas min sen^sirma, kvaza^u mi fordonis min al
- ilia dispono. Mi timas tion, kion mi anta^ue tiom arde aspiris; mi plej
- ^satus fu^gi, por ke ili unue okupi^gu solaj pri la pensinstigoj liveritaj
- de mi...
-
- ^Cio aspektas malklare, nebule. Mi ne scias, kion fari nun. Mi
- remalfermas la gazeton, sed zorge atentas pri tio, ke mi ne vidu la
- mal^gustajn, do "miajn" pa^gojn. Mi iomete legas en la resto de la
- gazeto, sen povi vere koncentri^gi sur tiuj tekstoj kaj ilustra^joj.
-
- Feli^ce la pa^uzo jam fini^gas. Mi iras en la klas^cambron, kie
- tuj komenci^gos la leciono pri la latina. Time mi ^cirka^urigardas,
- evitante rigardi la viza^gojn de miaj samklasanoj. Sur la tablo de
- Karsten mi vidas la gazeton, kaj Johannes e^c legas en ^gi! Feli^ce
- doktoro Kramer jam eniras. Ni tradukas el la libro "La Ga^ula
- Milito" de Cezaro, sed mi estas tro nervoza por koncentri^gi sur la
- tradukataj frazoj. ^Guste en tiuj ^ci horoj ja okazas profundaj
- ^san^goj en mia vivo...
-
- Post la leciono denove estas pa^uzeto, kaj mi vidas, ke Johannes
- remalfermas la gazeton kaj - li e^c legas mian artikolon! Subite li
- turnas sin al mi kaj alparolas min. Scivole kaj samtempe tremante mi
- a^uskultas: "Kion signifas 'instruostoj?'", li demandas,
- montrante per la fingro sur vorton ^ce la fino de mia artikolo, kaj
- ridetas iomete. "Instruistoj", mi respondas, sentante min
- samtempe sen^sar^gita kaj elrevigita. ^Cu tio estas ^cio, kion li
- havas por diri pri mia artikolo? Li estas supra^julo, jes, mi fakte ne
- kalkulis je li en miaj planoj plibonigi la mondon...
-
- * * *
-
- Mi biciklas hejmen tra la a^utuna pejza^go, konstatante kun
- beda^uro, ke en la postaj lecionoj neniu plu alparolis min pri mia
- artikolo. Ver^sajne ili bezonas iom pli da tempo, por tralegi kaj digesti
- la artikolon. ^Gi ja estas parte iomete komplika, skribita en eble tro
- peza stilo, kaj ne ^ciu trovis jam en la pa^uzoj la necesan tempon kaj
- trankvilon por okupi^gi pri ^gi. Sed nun, ^ci-posttagmeze, ili
- eklegos...
-
- Alvenante hejmen, mi revidas pa^cjon, kaj pensas: "Nun ^ciuj
- scias, ke vi malpravas. Eble vi kredus, ke mi volis ofendi vin. Sed
- ver^sajne vi e^c ne ekscios, kion mi faris. A^u se jes, tiukaze jam
- centoj a^u miloj da homoj estos legintaj tion kaj estos sur mia flanko.
- Sed mi ja ne volis vin ofendi, mi ne deziras malbonon al vi..."
-
- * * *
-
- La venontan matenon mi veturas iomete malpli rapide ol kutime al
- la lernejo. Mi volas alveni precize je la oka. Ne anta^ue. Mi volas eviti
- ilin; ili unue okupi^gu mem pri tio. Mi timas iliajn reagojn a^u... mi ne
- scias kion.
-
- Sed kun beda^uro mi konstatas, ke ^cio estas same kiel
- anta^ue. Neniu min alparolas, nek por diri ion pri la artikolo, nek pro
- la nove akirita scio, ke mi ^satus tion. Eble ili bezonas pli da tempo...
-
- Du tagojn poste ankora^u neniu alparolis min, krom Johannes. Mi
- rimarkas, ke e^c la izoleco en la pa^uzoj restas. Ili ne reagis. Ili
- rilatas al mi same kiel anta^ue. Ili estas blindaj, blindegaj. Jes, se mi
- surgenui^gus anta^u ili kaj plorus kaj krius, ili eble sentus kompaton,
- ili a^uskultus - a^u e^c tiam ne. Ili simple nomus min freneza.
-
- Iam mi pensis, ke mi certe neniam memmortigos min. ^Car, se
- mi ^satus mortigi min, la mondo estus ege malbona. Sed, se la mondo
- estus malbona, mi devus ^san^gi ^gin. Mi do estus bezonata, mia vivo
- havus sencon, mi do devos pluvivi... Mi tiam rimarkis, ke tiu konkludo
- ne estis tute ^gusta. La memmortigo mem povus esti la plej efika
- metodo por ^san^gi la mondon: Mi povus pripensigi ilin per tia faro,
- skribante adia^uajn leterojn...
-
- Nun ^ciuj ^ci konsideroj montri^gis ridindaj. Ne eblas ^san^gi la
- mondon. Mi estus mortiginta min vane, a^u vane estus pluvivinta... Mi
- devas nove formuli miajn pensojn pri memmortigo a^u pluvivado: Oni
- pluvivu, se oni estas sufi^ce feli^ca en la nuntempo, a^u se oni povas
- supozi, ke oni havos feli^can estontecon. A^u se oni estas bezonata,
- por ke aliaj homoj restu a^u fari^gu feli^caj... La dua el tiuj kialoj, do
- la pluvivado pro espero pri feli^ca estonto, ^sajnas esti interesa. Mi
- rimarkas, ke mi estas sana, almena^u fizike. Mi certe finos la lernejon
- bone, trovos bonan laborlokon. Mi disi^gos de miaj gepatroj, havos
- edzinon kaj infanojn. Kaj, kvankam la vivo momente ne ofertas multe
- da ^gojo al mi, mi pensas, ke mi tamen kapablas senti feli^con,
- amon... Mi do pluvivu. Almena^u provizore.
-
- * * *
-
- Post iu leciono mi malsupreniras la ^stuparon hazarde apud
- sinjorino Keller, mia instruistino pri la germana. Estas jam la tria tago
- post apero de mia artikolo. Subite ^si rigardas min ripro^ce kaj
- ekparolas: "Diru, Manfred, kian strangan artikolon vi skribis en la
- lernejana gazeto?" Dum momento ni silentas, ^gis ^si, sciante, ke al
- tiu demando mi ne scias respondon, da^urigas: "Sciu, anka^u mi
- estis batita, sed tio estis bona por mi. Kaj mi konas vian patron kaj
- scias, ke anka^u li celis nur vian bonfarton!" - "Mi
- malkonsentas!", mi diras, kaj ni disi^gas. ^Guste kontra^u tiaj
- dan^geraj opinioj mi volis batali... ^Si ne komprenis, ne volas
- kompreni, ne povas kompreni... Feli^ce ^si kritikis nur tion, pri kio mi
- estas plej firme konvinkita!
-
- La posta tago estas senleciona sabato, en kiu mi restas hejme.
- Mi pasigas la matenon en mia ^cambro, legas kaj lernas iomete.
- Subite panjo eniras: "Jen letero por vi", ^si diras, kaj mi
- surprizi^gas legante sur la koverto mian adreson skribitan en
- manskribo, kiun mi jam delonge konas: "Martina!", mi pensas
- fulmrapide, kaj fakte: Sur la dorsflanko trovi^gas ^sia nomo. Torento
- da varmo trakuras mian korpon; mi sentas ^gojon, feli^con! Ankora^u
- dum kelkaj minutoj mi rigardas la koverton, vidas, ke la letero estas
- maldika, sed ^sajnas, ke tiu unu folio, kiun ^gi entenas, estas
- plenskribita de ^si...
-
- Finfine mi a^udacas malfermi ^gin kaj eklegas. Subite miaj ^gojo
- kaj feli^co malaperas, restas scivolemo, timo kaj miro.
-
-
- Saluton Manfred!
-
- Kiam en la a^utunaj ferioj mi ricevis vian leteron, mi sufi^ce
- seniluzii^gis, ^car mi neniam estus kredinta, ke tiel aspektas via
- interna^jo. Ju pli ofte mi legis vian leteron, des pli mi ^cagreni^gis,
- pro du kialoj: unue, ^car mi sentis min observita de vi, kaj due, ^car
- vi multrilate mal^guste (!) priju^gis min.
-
- Kaj nun, kiam aperis via artikolo en la lernejana gazeto, mi
- decidis skribi leteron al vi, ^car mi rimarkis diversajn aferojn, kiujn mi
- miaopinie sciigu al vi: Same kiel en via letero al mi, tiel anka^u en tiu
- artikolo vi kondamnas viajn kunhomojn, kiuj estas tiom supra^jaj,
- interesi^gas nur pri bagateloj, ka^si^gas malanta^u hipokritaj maskoj
- kaj ne perceptas vin kaj viajn problemojn.
-
- Sed mi pensas, ke interesi^go pri motorcikloj, rezultoj de futbalaj
- ma^coj ktp. ne devas ekskludi la kapablon helpi aliajn homojn ^ce iliaj
- problemoj. Mi ekzemple ^satas okupi^gi pri muziko kaj tamen opinias
- min kapabla paroli kun aliaj homoj pri ties problemoj. Kaj krome vi ne
- povas postuli, ke aliaj homoj helpu vin venki viajn problemojn, se vi ne
- kontaktas aliajn homojn por helpi ilin ^ce iliaj problemoj.
-
- Sed plej malpla^cas al mi la fakto, ke vi ser^cas la kulpon pri
- viaj problemoj ^ciam nur ^ce la aliaj homoj kaj neniam ^ce vi mem.
-
- Mi petas vin, bonvolu pensi pri tio, kion mi skribis al vi.
-
- ^Gis,
- Martina
-
-
- Elrevi^ginte mi relegas la leteron; mi rigardas ^sian
- maldekstren klinitan manskribon, kiun mi nun trovas malbela kaj
- infaneca. Kompreneble mi devos respondi al ^si, ke ^si nur
- miskomprenis min; ni ja fakte havas la samajn celojn - nome la
- forigon de problemoj, ne nur de miaj propraj... Legante la unuajn
- frazojn denove, mi subite havas ideon por la komenco de mia
- respondletero:
-
- Kara Martina,
-
- vi ne povas imagi, kiom mi ^gojis pri via letero - anta^u ol
- malfermi ^gin...
-
- Sed tiu sprita^jo ne povis for^sovi la malgajon, kiun mi sentas.
- Vundis min precipe la aserto, ke mi ser^cas la kulpon ^ciam nur ^ce
- aliaj homoj. ^Guste tion mi ^ciam ripro^cas al pa^cjo... ^Cu panjo
- pravis dirante, ke mi "fari^gos tute sama al mia patro"? ^Si diris
- tion iam, kiam mi senpripense ripro^cis ion al ^si. Mi tuj pentis tion,
- tamen...
-
- Tiam mi pensis: Se panjo pravus, mi devus mortigi min, ^car mi
- ^ciurimede devus eviti tian samecon... Sed feli^ce mi estis sufi^ce
- konvinkita pri tio, ke mi estas profunde en mia interna^jo tute alia
- homo kaj neniam povos fari^gi sama al mia patro. Mi estas konscia
- pri mi mem, kapablas ekkoni ^ciujn miajn malbonajn emojn kaj
- kondutojn kaj sukcese kontra^ubatali ilin... Sed nun anka^u Martina
- diris tion, eble e^c ne tute malprave.
-
- ^Cu povas esti, ke oni en la infana^go a^utomate transprenas
- malbonajn ecojn de siaj gepatroj kaj poste ne plu povas liberi^gi de ili,
- sendepende de tio, kiom forte oni baraktas? Mi jam rimarkis rilate
- mian parolemon, ke ne eblas ^san^gi sin mem. ^Cu mi estas nura
- ^sar^go por la homaro, pro la malbonaj emoj kaj ecoj, kiujn mi
- senvole, a^utomate akiris, kiam mi estis eta infano? ^Cu mi lasu tiun
- ^ci mondon al tiuj, kiuj estas vere bonvolemaj kaj gajaj, por ke la
- homaro fari^gu pli feli^ca?
-
- Jam ofte okupis min pensoj pri memmortigo, sed nun aperis nova
- motivo, kiun mi anta^ue neniam traktis serioze. Mi pripensas, ^cu mi
- vere ne povas liberi^gi de la malbonaj ecoj, kiujn mi transprenis de
- mia patro. Kaj subite aperas radieto de espero: Mi memoras, ke iam,
- anta^u multaj jaroj, Dirk rifuzis man^gi sian krispan brasikon dum la
- tagman^go. "Li devas esti batata!", mi diris al panjo.
- "Venontfoje!", diris panjo, kaj, ^car pa^cjo ne ^ceestis, ^si simple
- remetis lian brasikon en la poton. "^Ciam nur venontfoje", mi
- plendis ^cagrene, "^ciam nur venontfoje!"
-
- Sed nun estas tute klare por mi, ke gepatroj ne batu siajn
- infanojn. Io do ^san^gi^gis en mi. Mi do klopodu seni^gi anka^u de
- ^ciuj aliaj malbonaj konvinkoj, emoj kaj kondutoj, kiujn mi transprenis
- de mia patro. Fizikan perforton mi ^ciukaze jam abomenis; nun mi
- ^cesu anka^u insulti. Mi abomenu ^ciuspecajn ripro^cojn. Estis
- malbone, skribi en mia letero al Martina, ke miaj kunhomoj estas
- supra^jaj, kaj kritiki en mia artikolo homojn, kiuj interesi^gas pri
- "bagateloj". Fakte mi nur enviis ilin, kaj tiu kritiko ne estis bona
- rimedo por akiri ilian simpation. Per afableco oni ofte atingas pli...
-
- Kaj mi denove sentas min iel feli^ca. Mi decidas skribi ege
- afablan leteron al Martina, sciigante al ^si, ke ^sia letero fakte
- pripensigis min.
-
- En la venonta nokto mi tamen ne plu sukcesas revi pri enami^go
- al ^si.
-
- * * *
-
- Komenci^gas la decembro. La tagoj fari^gis mallongaj; tra
- mallumo kaj malvarmo mi biciklas matene al la lernejo. Mi frostas
- survoje. En la klas^cambro trafas min varmo, kiu sufi^cas por degeligi
- miajn manojn kaj piedojn, sed lasas mian koron netu^sita. En iu
- pa^uzo mi, kiel kutime, staras sola, kiam subite alparolas min Kerstin
- - knabino, kiu ^satas festojn kaj diskotekojn, mi do ne havas aparte
- altan imagon pri ^si. "En via artikolo mi komprenis neniun vorton",
- ^si diras. "Vi estas homo kaj mi estas homo kaj vi do povas alparoli
- min kaj aliajn homojn..." - "Jes", mi respondas, kvankam mi ne
- vere konsentas. Sed mi ne scias, kion diri... Ni silentas, kaj post
- momento ^si pluiras.
-
- En mia kapo esti^gas anekdoto:
-
- Iras paciento al psikiatro: "Mi havas problemojn kontakti
- aliajn homojn." Diras la psikiatro: "Ne gravas, simple alparolu
- ilin!" Kaj ekde tiam la paciento estas feli^ca kaj kontenta...
-
- Ial tiu pensado devas esti mal^gusta. Mi provis klarigi tion en
- mia artikolo, sed ^sajnas, ke neniu komprenis.
-
- ^Ce la komenco de la kristnaskaj ferioj mi memoras, ke mi ja
- skribis en mia artikolo, ke mi mal^satas pasigi miajn feriojn sen iu
- kontakto kun miaj samklasanoj. ^Cu ili legis tion? Kial ili ne agis por
- ^san^gi tion?
-
- Iam Kristnasko estis interesa festo, kie renkonti^gis la tuta
- parencaro. Kun la tuta familio miaj onkloj kaj onklinoj venis al nia
- urbeto por viziti miajn geavojn - kaj tiujn de la patra flanko, kaj tiujn
- de la patrina. Kelkaj el ili restis por tuta semajno, kaj inter la multegaj
- novaj ludoj kaj ludiloj, kiujn ricevis mi, miaj fratoj kaj miaj gekuzoj,
- ^ciam estis pluraj, per kiuj ni amuzi^gis ^gis la fino de la ferioj. Sed
- intertempe ^ciuj miaj geavoj mortis, krom unu avo - sed li ne volas
- havi tiom da "tumulto" en sia domo. Miaj gekuzoj plia^gi^gis kaj
- havas siajn proprajn interesojn. Kaj panjo ne plu ^satas donaci ludilojn,
- sed "praktike utiligeblajn" a^jojn. Mia anticipa ^gojo pri Kristnasko
- estas malgranda...
-
- * * *
-
- La tagon anta^u Kristnasko panjo denove donas leteron al mi.
- "Jen - por vi!", ^si diras. Denove rigardo sur la adreson sufi^cas
- por ekscii, kiu sendis ^gin: Tiuj belaj, grandaj, rondetaj literoj
- memorigas min pri Veronika. Mi tre ^gojas pri tiu letero, sed
- - kontraste kun dum ricevo de tiu de Martina - mi ne sentas min
- feli^ca pro ^gi. Mi ja ^ciam admiris la maturecon kaj humanecon de
- Veronika, sed beda^urinde ^si estas iom alta kaj ne aspektas tute
- bela la^u mia gusto. Mi nur malfacile povas imagi ^sin kiel amatinon...
- Sciante, ke tiu letero sendube estas afabla (alikaze ^si ja certe ne
- estus skribinta ^gin ^jus anta^u Kristnasko!), mi kun agrabla sento
- malfermas ^gin kaj eklegas:
-
-
- Kara Manfred,
-
- vane mi klopodis respondi al via artikolo en la lernejana gazeto.
- Provante tion, mi rimarkis, kiom malfacile estas ordigi proprajn
- pensojn kaj vortigi ilin tiel, ke oni ne estu miskomprenata.
-
- Tio certe estus okazinta, ^car min kaptis la tento koncentri^gi
- tro sur detaloj. Pro tio mi preferis rezigni pri tiu plano.
-
- Tamen mi volas simple diri al vi, ke mi legis vian artikolon kaj ke
- ^gi estis por mi instigo por pripensado. Iom skuis min la konstato, ke
- mi fakte nenion sciis pri vi, kvankam ni jam tre longe konas unu la
- alian.
-
- Mi ne volas fari multajn frazojn, sed preferas nun elkore deziri al
- vi, ke vi fari^gu kontenta en via vivo.
-
- ^Gis - kaj ^gojan Kristnaskon
- via Veronika
-
- "Ne estas multo, kion ^si diras", mi pensas. Tamen la letero
- estas ^gojiga; mi rimarkas, ke en tiu de Martina tute mankas
- bondeziroj...
-
- * * *
-
- Duonan jaron poste mi resumas la reagojn al mia artikolo. Estis
- entute sep. Tiuj de Johannes, de sinjorino Keller, de Kerstin, la leteroj
- de Martina kaj Veronika... Beda^urinde Martina ne respondis al mia
- dua letero, sed aldoni^gis du pliaj reagoj: Mia patro a^udis pri la
- artikolo pere de sinjorino Keller kaj anka^u de unu a^u du pliaj
- personoj. Li ne volis legi ^gin, sed li rakontis, ke ili ^ciuj estas sur lia
- flanko; li nur devas honti pri tio, ke li havas tiom maldankeman
- filon.
-
- Kaj aldoni^gis informo de Ralf, kiu sciigis al mi ion interesan:
- Sinjoro Lindner, instruisto pri evangelia religio, traktis en iu na^ua
- klaso mian artikolon dum du horoj. Mi ^gojis; kaj mi tiam demandis
- Ralf pri la reapero de la lernejana gazeto. "Ver^sajne ^gi tute ne
- plu aperos", diris Ralf, "vi ja eble jam eksciis, ke Klaus forlasis la
- lernejojn..." Estis do unika provo en mia vivo, esti komprenata. Kaj
- tiu provo fiaskis...
-
- "Eble mi neniam trovos iun kompreneman homon", mi pensis,
- ^gis iun someran posttagmezon mi konati^gas kun Erik.
-
- Ankora^u 16-jara, mi promenas tra la piedira zono de Warburg.
- Preterpasante la vitrinojn de kinejo, mi mallonge rigardas la afi^sojn...
- ^gis alparolas min iu meza^ga viro:
- "Saluton - ^cu io interesa?"
- "Mi ne scias", mi respondas, "mi nur rigardas."
- "Tiu filmo 'La mevo Jonatan' estas tre bela kaj interesa -
- mi jam vidis ^gin kaj tamen tre ^satus rigardi ^gin denove... ^Cu ni
- eniru?"
- "Ne..."
- "Kial ne?"
- Mi silentas. "Vi ^sajnas esti tre trankvila homo", li da^urigas
- la konversacion, "tiom silentema... kial?"
- "Mi ne scias..."
- "Mi estas Erik", li diras, "kaj vi?"
- "Mi estas Manfred."
- "^Cu vi lo^gas ^ci tie en Warburg?"
- "Ne, en Ossendorf, la najbara urbo. Sed ^ci tie mi iras al la
- lernejo."
- "^Cu al la gimnazio?"
- "Jes. Kaj vi, kiun profesion vi havas, sinjoro?"
- "Ne diru 'sinjoro', diru 'Erik'", li petas min kaj
- ridetas.
-
- Mi estas surprizita pro tio, ke li petis min alparoli lin per lia
- anta^unomo, kvankam li estas jam ^cirka^u 50-jara, bone vestita, kaj liaj
- mallongaj, orde kombitaj haroj jam grizi^gis. Sed rapide li akiras mian
- konfidon...
- "Mi estas a^cetisto ^ce granda firmao", li respondas al mia
- demando.
-
- Ni ankora^u staras anta^u la kinejo, kiam li fine demandas min:
- "^Cu ni eniru - mi pagos!" Mi konsentas kaj kuniras. ^Ce la kineja
- kaso li montras al mi sian monujon kun aro da centmarkaj biletoj, kaj
- pagas per unu el ili. Post eniro de la kineja salono li petas min sidi^gi
- apud li en la lasta vico. "De tie oni vidas plej bone", li diras.
-
- La kineja salono tiuposttagmeze estas preska^u malplena kaj
- restas tia, kiam mallonge poste la filmo komenci^gas. Ni, la fremda,
- sed evidente tre komprenema viro kaj mi, do povas sen^gene da^urigi
- nian interparolon.
-
- Li demandas min pri miaj plej ^satataj lernejaj fakoj, miaj hobioj,
- miaj rilatoj al miaj gepatroj, miaj problemoj - kaj anka^u pri mia
- financa situacio. "Mi ne multon ricevas", mi respondas, "sed
- anka^u ne bezonas multon..."
-
- "Mi havas multege da mono, mia firmao donas al mi tro", li
- diras, evidente ne por fanfaroni, sed sentigante al mi, ke li trovas tion
- maljusta.
-
- Poste li direktas al mi demandon, kiu ^sajnas esti grava por li:
- "^Cu ni eble havas komunajn interesojn?"
- "Mi ne scias... kiuj estas viaj interesoj,
- sinjoro?"
- Li ridetas, kaj mi komprenas: "Pardonu - Erik!"
- "^Sajnas, ke ni ankora^u ne tute komprenis unu la alian", li
- fine respondas al mia demando.
-
- Dum momento ni silentas. Mi tamen ne povas ^gui la filmon,
- ^car miaj pensoj okupi^gas nur pri li.
-
- Subite mi sentas lian manon sur mia femuro. Mi ekkomprenas...
- Nu, neniam iu plenkreskulo parolis kun mi pri seksaj aferoj, sed
- feli^ce mi legis en mia biologia lernolibro la interesegajn ^capitrojn,
- kiujn mia instruistino preterlasis en la lecionoj, tiom funde, ke mi
- scias: Li estas samseksama. Kaj mi e^c konas la fakan terminon:
- homoseksuala.
-
- Iam, kiam mi havis ses a^u sep jarojn, mia patrino avertis min
- pri tiel nomataj "karaj onkloj", kiuj surstrate alparolas infanojn
- promesante al ili bombonojn a^u pecon da ^cokolado. "Ne eniru en
- iliajn a^utojn, nepre ne!", diris panjo. Sed ^si ne klarigis al mi kial.
- ^Cu eble tiuj "karaj onkloj" estas homoj kiel Erik, kaj ^cu nun mi,
- 16-jara, fari^gis viktimo de unu el ili? Mi ^cagrene rigardas la
- viza^gon de Erik, postulante de li klarigon, konfeson...
-
- "Jes, mi estas bia", diras Erik. Mi estas
- kaj-kaj, mi havas edzinon kaj tri filinojn. Sed nun mi
- enami^gis al vi."
- Mi silentas.
- "^Cu ^gis nun neniam iu viro enami^gis al vi?", li demandas,
- ^sajnigante miron.
- "Neniam."
- "Ankora^u ofte okazos, ke viro enami^gos al vi."
-
- "^Cu vi nun komprenas, kial mi parolis pri 'komunaj
- interesoj'?"
- "Jes."
- "Kaj - ^cu ni do havas?"
- "Ne, ni ne havas. Mi estas normala..."
-
- "Espereble li nun forprenas sian manon de mia femuro", mi
- pensas. Sed ne - li da^urigas:
-
- "Tio ne gravas... mi ofte veturas al Parizo, kaj tie mi konas
- kelkajn simpatiajn knabinojn, kiuj tre ^satus fari kun vi ion..."
- Li sin klinas al mi kaj parolas preska^u flustrante, kaj mi sentas,
- ke nun ni parolas pri io sekreta, konfidenca... "^Cu vi jam iam faris
- tion kun knabino?"
- "Ne..."
- "Sed ^cu vi ^satus fari...?"
- Ni iomete ridetas, sed kompreneble mi trovas lian oferton iom
- stranga...
- "Mi multe voja^gas pro profesiaj kialoj", li da^urigas. "Vi
- povas kunveturi kun mi al Munkeno, al Vieno, al Londono a^u... al
- Parizo. ^Cu ne ekzistas urbo, kiun vi jam delonge ^satus viziti?"
- "Ne."
- "Tamen, jen bona okazo. Vi e^c ne bezonas monon, male, mi
- povas doni iom al vi, vi ja scias, mi havas tro..."
- "Mi ne povas simple foriri de miaj gepatroj - kaj anka^u ne
- volas."
- "Tamen, mi pensas, mi povus poste, ^ce nia adia^uo, doni al vi
- iom, iun bileton centmarkan... vi certe povas utiligi ^gin, ^cu ne?"
- "Mi ne scias..."
-
- Dume li karesas mian femuron, ^gue ^sovante sian manon de
- ties supra parto ^gis la genuo kaj reen.
- "Mi ne ^satas akcepti monon de fremdulo", mi pensas.
- "Tamen, se oni tiamaniere povas gajni iom da mono - ne, estas
- malbela penso..."
-
- Dum la procesoj en mia cerbo ankora^u ne ka^uzis klaran
- decidon kaj reagon, li metas sian manon inter miajn gambojn. Mi
- movi^gas for de li ^gis la dekstra parto de mia se^go kaj metas mian
- maldekstran gambon sur la dekstran.
- "Ne, lasu min, mi petas vin, kunludu!", diras Erik, sed mi jam
- sentas iom da na^uzo kaj denove rigardas lin ^cagrene.
-
- "Mi devas iri al la necesejo", diras Erik, kaj foriras. Mi
- sentas min mal^sar^gigita, ^car mi tiamaniere ja gajnis iom da tempo
- por pripensado.
-
- Mi ankora^u ne rigardas la filmon, sed pensas pri Erik kaj
- atendas lian revenon. Mi atendas 5, 10, 15, 20 minutojn - sed vane.
- Fine mi komprenas: Ver^sajne li timis, ke mi memorigus lin pri la cent
- markoj... Mi sentas min trompita, kvankam mi ver^sajne e^c ne estus
- akceptinta tiun monon.
-
- Kvankam la filmo ankora^u ne fini^gis, mi decidas forlasi la
- kinejon. Spirante la fre^san aeron kaj perceptante la varmajn
- somerajn sunradiojn surstrate, mi sentas min iom pli sperta, iom pli
- plenkreska. En mia kapo restas la komplimento "Ankora^u ofte viro
- enami^gos al vi", sed mi ne scias, ^cu mi ^goju a^u mal^gojupri
- ^gi...
-
- * * *
-
- ^Cio do restas kiel anta^ue. Ankora^u du jarojn, kaj mi estos
- abituriento kaj povos ekstudi; mi ne plu lo^gos ^ce miaj gepatroj...
-
-
II
-
-
- Mi ekstudas. Nova parto de mia vivo komenci^gis. Mi elektis
- matematikon. Nek filozofion, nek psikologion, nek sociologion. Kun la
- celo fari^gi ne instruisto, sed diplomita matematikisto. Por havi plej
- bonan ^sancon trovi laborlokon, ver^sajne ie en la ekonomio. Sed
- aperis duboj: ^Cu tio signifas, ke mi fari^gos nur radeto en la
- mekanismo de la ekonomio? Mia interna vigleco, mia ribelemo, mia
- ser^cado pri senco, pri amo - ^cu ^cio ^ci ne plu disvolvi^gos, sed
- pereos?
- Mi elektis iom foran urbon: Stuttgart. Sola mi staras en la
- nova ^cirka^ua^jo. Anta^ue mi ^ciam neis, kiam iu diris, ke
- matematikistoj estas silentemaj kaj malvarmkoraj. ^Car mi ne volis, ke
- oni atribuu tiujn ecojn al mi. Sed nun mi mem estas inter studentoj pri
- matematiko. Kune kun 300 aliaj homoj mi sidas en granda a^uditorio,
- a^udante lekcion pri algebro. Preska^u nur knaboj.
-
- Mi alparolas studenton apud mi: "^Cu vi jam faris la
- hejmtaskojn?" - "Jes", li respondas, "ili estas facilaj!" Kaj ni
- silentas. Mi ne scias, kion diri plu, sed pensas pri lia respondo:
- "Ver^sajne vi nun esperas, ke mi trovas la taskojn malfacilaj kaj
- konkludas, ke vi estas inteligenta homo, ^car por vi ili ja estas facilaj.
- Sed mi ne demandis vin por ekscii, kiom inteligenta vi estas, sed por
- eble kunlabori kun vi. Vi ja a^udis, ke nia profesoro rekomendis al ni
- solvi tiujn taskojn kune. Krome mi mal^satas tiun anonimecon, ser^cas
- amikojn en mia nova ^cirka^ua^jo..." Mi plusilentas, mal^goja pri la
- ^jus fiaskinta provo konati^gi kun iu.
-
- Iun diman^can vesperon mi iras al la katolika studenta
- komunumo por partopreni kune kun ^cirka^u 50 pliaj studentoj diservon kaj
- la postan komunan vesperman^gon. Dum tiu vesperman^go mi
- kura^gas alparoli studenton sidantan apud mi: "Kion vi studas?" -
- "De kie vi venas?" - "Kiel vi nomi^gas?" kaj - fino. Mi
- rimarkas, ke ankora^u mankas al mi la kapablo da^urigi interparolojn
- tiel, ke la konversacio fari^gu interesa. Poste mi plusidas kaj
- pluman^gas, sentante min kiel en la studenta man^gejo, kie mi ^ciam
- demandas min, ^cu eblas kaj konvenas alparoli iun...
-
- Hejme mi komencas skribi leteron al Veronika:
-
- Kara Veronika,
-
- se mi skribus al vi, ke ^ci tie en mia nova ^cirka^ua^jo ^cio ege
- pla^cas al mi, vi ver^sajne kredus tion. Mi e^c sentas iun devigon
- skribi tion al vi, ^car mi scias, ke vi ^gojus eksciante, ke mi fartas
- bone...
-
- Sed mi forstrekas tiujn frazojn, decidas ne skribi al ^si. Mi
- memoras, ke iam iu diris al mi, ke la studentaj jaroj estas la plej belaj
- jaroj de la vivo. Iu, kiu mem ne studis...
-
- Malgaje mi enliti^gas, prenas en miajn manojn la blankan ursidon,
- la plu^sbeston...
-
- * * *
-
- La venontan tagon mi decidas telefoni al la psikologia konsultejo
- de mia universitato. Jam delonge mi volis ekscii, ^cu miaj
- malfacila^joj kontakti^gi kun aliaj homoj estas nur "normala"
- problemo, a^u ^cu mi eble estas psike malsana. Mi iras al telefonbudo
- por fiksi daton por konsulta interparolo... kaj decidas prokrasti la
- planon ^gis morga^u, por unue formuli kelkajn frazojn pri la kialo de
- mia telefonalvoko.
-
- Kaj fakte, la tagon poste mi - bone preparita - kura^gas
- telefoni.
- "Psikologia konsultejo de la Universitato Stuttgart", sin
- anoncas virina vo^co.
- "Mi ^satus havi daton por konsulta interparolo", mi diras.
- Post iom da silentado la virina vo^co demandas: "^Cu konvenas
- al vi la postvenonta ^jaudo, je la 14a?"
- "Jes, konsentite."
- "Via nomo?"
- "Manfred Brinkmann."
- "Do, bone. ^Gis revido venontsemajne ^ja^ude!"
- "^Gis revido!"
- Iom sen^sar^gita mi sentas min pro tio, ke ^si tute ne
- demandis min pri la precizaj problemoj, pro kiuj mi petis tian
- interparolon. Mi do vane notis miajn frazojn.
-
- La koncernan ^jaudon mi alvenas ^ce la konsultejo akurate je la
- 14a horo. "Estas ^ce sinjorino Gerke, en ^cambro 103, en la unua
- eta^go", diras al mi la virino en la akceptejo. Mi rapide trovas la
- ^gustan pordon. "Dipl. psik. Johanna Gerke", mi legas apud ^gi.
- "Feli^ce ^ci tie mi ne devas timi esti nervoza", mi pensas. Mi
- frapas...
-
- "Jes, eniru!"
- "Bonan tagon", mi diras post eniro, vidante ^cirka^u
- 40-jaran virinon.
- "Bonan tagon."
- "Mi estas Manfred Brinkmann. Mi havas interparolon je la
- 14a."
- "Jes. Sidi^gu!", ^si diras, kaj montras al brakse^go. ^Si
- mem sidi^gas tri metrojn anta^u ^gi.
-
- Regas silento. Sinjorino Gerke rigardas min, kvaza^u ^si atendus
- ion de mi. Post unu a^u du minutoj, kiuj ^sajnas al mi longegaj, mi
- komencas: "Mi venis, ^car mi havas problemojn kontakti aliajn
- homojn. Mi estas nova ^ci tie en Stuttgart; mi ^jus komencis
- studi..."
-
- Vidante, ke ^si ne emas interrompi min, mi da^urigas: "Min
- ^genas, ke mi sidas sola dum la prelegoj kaj en la studenta man^gejo.
- Mi timas alparoli aliajn homojn kaj havas malfacila^jojn da^urigi
- interparolojn tiel, ke ili fari^gas interesaj."
-
- Ni denove silentas. Mi ne ^satas fari monologojn. Almena^u iun
- konfirman "jes" ^si povus eldiri. Mi plusilentas, atendante, ke
- finfine ^si eldiru ion.
-
- Kaj fakte: "Mi ankora^u tute ne konas vin. Vi povas ekzemple
- rakonti, kion vi studas, kiel vi lo^gas, ^cu vi havas gefratojn..."
- "Mi studas matematikon, lo^gas sola, private. Kaj mi havas tri
- fratojn. Unu estas pli a^ga ol mi kaj studas kemion; la aliaj du
- ankora^u lo^gas ^ce miaj gepatroj en la proksimeco de Warburg en
- Orienta Vestfalio. Miaj rilatoj al miaj gepatroj ne estas tiom bonaj.
- Mankas vera konfido. Mi ja iel ^satas mian patrinon, sed mian patron
- malpli. Mi estis batita..."
-
- Denove regas silento. "Ne estus bone, se mi nur farus
- demandojn. Vi devas mem pripensi, kion diri. ^Guste tion vi ja volas
- lerni."
-
- Mi do pripensas kaj da^urigas: "Kaj nun mi preska^u disi^gis
- de miaj gepatroj. Mi vizitas ilin eble unufoje monate por semajnfino; en
- la ferioj ver^sajne pli ofte. Sed beda^urinde mi ne bone sukcesis trovi
- geamikojn en mia nova ^cirka^ua^jo. Nek en la universitato, nek en la
- katolika studenta komunumo, al kiu mi iris."
-
- Subite ^si ekparolas: "Vi do estas la dua infano en la
- familio?"
- "Jes."
- "Pripensu: Se la unua infano en familio estas knabo, la patrino
- deziras, ke la dua fari^gu... knabino. ^Si do traktis vin kvaza^u
- knabinon, deprenante de vi ^ciujn decidojn kaj iniciatojn."
- Mi surprizi^gas. Pri tio mi ankora^u tute ne pensis. Jes, fakte
- panjo ^satis min ^ciam iomete pli ol miajn fratojn; pa^cjo e^c lasis
- ^sin elekti mian nomon...
-
- Kvankam nun, almena^u el vidpunkto de sinjorino Gerke, ^cio
- estas klara, nia konsulta interparolo ankora^u ne fini^gas. Male,
- sinjorino Gerke komencas novan temon:
- "Ver^sajne mankas al vi amikino."
- "Jes", mi diras, kaj pensas: Kiom sagaca! Sed la plej multaj
- homoj e^c tion ne rimarkas. Neniu serioze interesi^gas pri tio, ^cu mi
- vere estas feli^ca...
- Kaj subite ^si komencas vigle demandi min: "^Cu vi ^satas vidi
- pornografiajn filmojn?"
- "Ne, ne tre..."
- "^Cu vi masturbas?"
- "Hm", mi diras, kaj pripensas, ^cu nur simpla ekscitado per
- la mano, kion mi fakte ne vere praktikas, estas masturbado, a^u ^cu
- eble anka^u iuj pli belaj kutimoj...
- "Kiel?"
- Mi silentas, pripensante, kiel mi komencu mian respondon...
- "Iel tio ja devas eli^gi", ^si da^urigas kura^gige, kaj
- demandas: "Pri kio vi pensas, dum vi masturbas?"
- Mi denove hezitas, sed fine kura^gas eldiri ion, kio ver^sajne
- pla^cas al ^si: "Pri knabinoj."
- "Aha", ^si diras, kaj ^sajnas esti iom pli kontenta ol anta^ue.
- "Sed estas malfacile por vi paroli pri tio. Kiel oni sekse klerigis
- vin?"
- "Mi legis ^capitron en mia biologia lernolibro."
- "Aha."
-
- Denove ni silentas. Fine ^si diras: "Venis tempo por konkludi.
- Do, ^cu vi deziras terapion?"
- "Mi ne scias. Mi ja ne povas priju^gi tion."
- "Sed estas via decido..."
- "Tamen, mi venis ^ci tien por ekscii de vi, ^cu terapio estus
- oportuna. Kion do vi pensas pri tio?"
- "Nu... mi pensas, ke vi ankora^u ne sufi^ce klare scias, kion vi
- fakte volas. Pro tio terapio ne estas konsilinda. Krome mi pensas, ke
- pro via memstareco kaj pensmaniero vi povus sukcesi venki viajn
- problemojn mem."
-
- Tiuj vortoj ^gojigas min. Atente mi a^uskultas kelkajn konsilojn de
- ^si: "Vi devas unue alkutimi^gi al via nova ^cirka^ua^jo. Iru plu al la
- studenta komunumo, partoprenu en laborgrupoj tie. Kaj provu trovi
- kontaktojn en la universitato. Kaj, se vi eble post kelkaj monatoj klare
- scios, kion vi volas, a^u havos denove iujn problemojn, vi telefonos al
- ni. Diru, ke vi volas havi interparolon kun sinjorino Gerke."
- "Bone", mi diras, kaj ni adia^uas.
-
- Kvankam ^si donis al mi la impreson, ke mi mem rajtas decidi
- pri ^cio, mi sentis min ege malsupera. Mi memoras ^siajn konsilojn
- kaj timas, ke ili ne multe helpos al mi. Tion anka^u mia avino estus
- povinta diri al mi... krom la frazo: "Iel tio ja devas eli^gi." ^Cu tiu
- kura^gigo helpos?
- Feli^ce mi ne sentas min seniluziigita, ^car mi venis tien ^cefe
- pro scivolemo kaj ne, ^car mi pensis, ke tia interparolo povus ^san^gi
- mian vivon.
- Mi ankora^u pensas pri ^sia teorio, ke mia patrino deprenis de
- mi ^ciujn decidojn kaj iniciatojn. ^Gi tiom surprizis min, ke mi ne
- kontra^uis ^sin. Tamen, mi ne estas maldiligenta, sed timema. La
- informo, ke mi estis batita, tute ne interesis ^sin...
-
- ^Cu mi, malgra^u la sperto, ke anka^u la psikologio evidente ne
- povas multe helpi al mi, sukcesos trovi sufi^ce da kontaktoj en mia
- nova ^cirka^ua^jo?
-
- * * *
-
- Preska^u unu jaron post mia ekstudado mi konstatas, ke ne
- multe ^san^gi^gis. Jes, mi estas kelkfoje kune kun grupeto de kvar
- a^u kvin aliaj studentoj, kaj ni kune solvas niajn hejmtaskojn. Du a^u
- tri fojojn ni e^c iris kune al la na^gejo. Tamen mi estas ankora^u
- relative ofte sola.
-
- Iun sabatan matenon mi vidas en la urba biblioteko afi^son:
- "German-Franca Junulara Renkonti^go en Ludwigsburg". La detaloj
- ^sajnas esti interesaj: 5000 gejunuloj el FRG kaj Francio renkonti^gos
- en la kastelo de Ludwigsburg okaze de la 25-jara datreveno de la
- samloka parolado de Charles de Gaulle. En tiu parolado de Gaulle
- pledis por amikeco kaj kunlaboro inter la anta^ue malamikaj ^statoj
- Germanio kaj Francio kaj invitis la junularon enga^gi^gi por tio. Kaj nun
- parolados Kohl kaj Chirac; junularaj asocioj aran^gos
- informstandojn...
-
- Mi rigardas la daton: Hodia^u! Elirante el la biblioteko mi
- rimarkas la belegan somerfinan veteron. Mi memoras, ke mi ^gis nun
- neniam vidis la kastelon de Ludwigsburg, nek kancelieron Kohl nek
- ^cefministron Chirac. Kaj mi ankora^u neniam vere havis okazon apliki
- miajn sciojn pri la franca lingvo...
-
- Mi ekbiciklas, kaj post unu horo kaj duono mi atingas la urbon
- Ludwigsburg, kie granda nombro da afi^soj, flagoj kaj rubandoj
- anoncas la aran^gon. Mi parkas mian biciklon, eniras en la kastelan
- korton kaj vidas tie milon a^u e^c plurajn milojn da homoj. ^Ce la
- rando de tiu korto staras dudeko da informstandoj, el kiuj preska^u la
- duono aspektas forlasite.
-
- ^Ce kelkaj aliaj standoj mi vidas ofertojn, kiuj ^sajnas al mi
- komercaj: Du semajnojn da lingvolernaj ferioj en Francio por nur 1200
- germanaj markoj... Subite mi ekvidas pli interesan standon:
- "ESPERANTO - la Internacia Lingvo", mi legas, skribite en blankaj
- literoj sur verda rubando, kaj iras tien. Jam anta^u ol atingi tiun
- standon, iu knabo enmanigas al mi oran^gan flugfolion kun la titolo:
- "Interkompreni^go sen limoj". Mi iom miras, ^car ^gis nun mi
- pensis, ke Esperanto estas nur iu ^satokupo de kelkaj plejparte
- maljunaj homoj, sed nenio serioza. Iam mi vidis en televida
- nova^jelsendo mallongan raporton pri iu Esperanto-kongreso, kaj iam
- mi supra^je legis en iu gazeto artikolon pri tiu lingvo kun foto pri la
- maljuna barbulo, kiu inventis ^gin.
-
- Sed mi vidas, ke grupo da gejunuloj vigle enga^gi^gas por tiu
- lingvo... devas do esti interesa afero. Mi iomete rigardas la standon
- de certa distanco, vidas kelkajn librojn kaj gazetojn, sed decidas unue
- retropa^si iomete kaj tralegi la flugfolion. Mi legas ion pri internaciaj
- junularaj renkonti^goj, en kiuj oni parolas nur Esperanton, kaj ekscias
- ion pri la lingvo mem: ke ^gi havas simplan gramatikon sen esceptoj
- kaj vortfaradan sistemon; ^gi do estas facile lernebla. Esti^gas en mi
- la ideo, ke tiu lingvo povus esti bona solvo por la lingva problemo en la
- mondo. Sed, se ^gi estas, kial oni ankora^u ne instruas ^gin pli
- vaste? Se ^gi ne estas, kial tiuj gejunuloj tiom entuziasme
- enga^gi^gas por ^gi? Ver^sajne tiu lingvo simple estas ankora^u ne
- sufi^ce konata. Ekzemple mi ja preska^u nenion sciis pri ^gi ^gis
- nun.
-
- Mi denove alproksimi^gas al la stando kaj komencas rigardi la
- titolpa^gojn de la libroj, gazetoj kaj lernolibroj ku^santaj tie. Subite
- alparolas min knabino staranta malanta^u la stando: "Esperanto
- estas lingvo, kiun oni parolas ^cie en la mondo. ^Gi estas facile
- lernebla kaj multmaniere aplikebla. Ni uzas ^gin en internaciaj junularaj
- renkonti^goj, kaj ekzistas listo, per kiu vi povas senkoste tranokti ^ce
- homoj en 54 landoj..." Kaj ^si montras al mi verdan adreslibron,
- kiun mi mallonge trafoliumas, rigardante precipe la mapojn ^ce la
- fino.
-
- Fine ^si diras ion en tiu lingvo al nigraharulo staranta apud mi.
- Tiu alparolas min, demandante min franclingve, ^cu mi komprenas la
- francan. "Iomete", mi respondas samlingve, kaj ni iom interparolas
- pri niaj nomoj, lo^glokoj kaj poste pri Esperanto. Vidante miajn
- malfacila^jojn esprimi min en la franca, mi diras: "L' Esp'eranto
- est plus facile.", kaj ni ridetas iomete. Envie mi rigardas, kiel flue
- la knabino malanta^u la stando interparolas kun tiu franco.
-
- Subite amaso da homoj kolekti^gas ^ce unu flanko de la kastela
- korto, kaj rigardante tien, mi komprenas kial: Komenci^gas la
- paroladoj de la politikistoj. Sur la podion pa^sas Helmut Kohl, la
- federacia kanceliero, kaj ekparolas. Li fiere resumas la ^gis-nunajn
- atinga^jojn sur la kampo de la german-franca amikeco kaj
- da^urigas:
-
- "Iun tagon vi, kiuj hodia^u staras anta^u la decidaj turnopunktoj
- de via vivo, eble estos demandataj de viaj infanoj, kiel vi demandas la
- anta^uan generacion: 'Kion vi faris por E^uropo, por la E^uropo de la
- civitanoj?'" Kaj li emfazas ^ci-lastan demandon tiom, ke mi
- preska^u forgesas la iom komplikan kuntekston kaj rigardas ^gin kiel
- provokan instigon al ago. Sed mi rimarkas, ke konkretaj instigoj por ni
- gejunuloj ^gis nun tute mankis en la parolado de Kohl. Eble ili ja
- ankora^u venos... Kaj fakte, Kohl komencas konkretigi siajn ideojn:
-
- "Sed finfine estas afero de la junularo mem - estas via afero,
- eluzi la ^sancon de la german-franca kunlaboro. Al tio apartenas
- precipe anka^u la lingvokonoj. Komuniki^gi estas multe, sed
- kompreni^gi estas pli. Pro tio mi petas vin: Lernu la lingvon de la alia.
- Hodia^u ^ciu juna homo havas la eblecon lerni en Germanio la francan
- kaj en Francio la germanan - ^cu en la lernejo, ^cu en klerigaj
- institucioj por plenkreskuloj. Eluzu tiun ^ci ^sancon. La lingvo estas la
- ^slosilo por la kompreno de la kultura identeco. ^Gi estas la ponto,
- kiu ebligas la komprenon de la pensoj, sentoj kaj agoj de aliaj
- homoj."
-
- Do, la a^uskultantoj nun sekvos la ordonon "Lernu la lingvon de
- la alia!" kaj la german-franca amikeco prosperas. Dank' al Kohl.
- ^Cio estas tiom facila... Tamen la enga^gi^go de tiuj gejunuloj pli
- pla^cas al mi ol la rekomendoj de Kohl. Mi ja mem lernis la francan
- de la 7a ^gis la 10a klaso, kaj kvankam mi ne estis malbona
- lernanto...
-
- Nun Jacques Chirac iras sur la podion. "Eble li ja havas pli por
- diri", mi pensas. Mi atente a^uskultas lin, a^u pli bone: lian
- interpretistinon, kiu post ^ciu frazo tradukas ^gin. Anka^u li parolas
- pri la graveco de la german-franca amikeco: "La intensigo de la
- kunlaboro inter Francio kaj Germanio sur la kampo de la sekureco
- ludos decidan rolon en la esti^go de vera e^uropa defenda potenco.
- Pro tio ni akceptis kun intereso la iniciaton de kanceliero Kohl
- koncerne eventualan german-francan brigadon..."
-
- Mal^goje mi konstatas, ke pli-malpli la tuta parolado de Chirac
- temas pri armea kunlaboro, kvaza^u la german-franca amikeco gravus
- nur pro tio, ke ^gi ebligas mortigi en la venonta mondmilito pli da
- rusoj. Kompare kun tiu ^ci parolado mi e^c preferas tiun de Kohl,
- ^car ^ci-lasta ja nur estis senenhava. "La ideo enga^gi^gi por 'la
- E^uropo de la civitanoj' ja estas bona.", mi pensas, kaj mi reiras al
- la Esperanto-stando. Mi informi^gas pri la ebleco lerni tiun lingvon kaj
- a^cetas lernolibron. Mi volas aparteni al ili, volas esti unu el tiuj, kiuj
- aplikas tiun interesan manieron de la internacia interkompreni^go...
-
- Kontente mi veturas hejmen kaj jam la saman vesperon mi
- entuziasme eklernas tiun lingvon.
III
-
- Unu jaron poste mi parolas Esperanton jam tute flue. Vaste
- malfermi^gis al mi nova, nekonata mondo. Mi partoprenis en
- internaciaj junularaj Esperanto-aran^goj, kaj mi aktivi^gis por tiu
- lingvo, kio ofertas al mi la agrablan senton, ke mi estas bezonata kaj
- ke mia vivo havas sencon. Mi komencis dedi^ci multe da tempo al
- Esperanto, kvankam mia studado iom suferas pro tio. "Ekzistas
- sufi^ce da matematikistoj", mi pensas, "sed tro malmulte da
- homoj, kiuj aktivas por Esperanto."
-
- Mia komenca supozo, ke oni devus nur iom diskonatigi
- Esperanton kaj la afero jam ege progresus, montri^gis mal^gusta.
- Tion mi rimarkis, kiam mi ofertis Esperanto-kurson en la katolika
- studenta komunumo. Kvankam mi sekvis la fortan rekomendon de
- sperta grupano, ke mi varbu ^cefe per mencio de la praktika valoro
- de Esperanto, venis nur kvin homoj. Du el ili jam la duan vesperon ne
- plu venis, kaj anka^u la aliaj estis iom malpli entuziasmaj ol mi
- esperis. Tamen miaj klopodoj certe ne estas vanaj, ekzemple Stefanie
- bonege progresas en la lernado. ^Si beda^urinde ne volas membri^gi
- en nia nove fondita junulara Esperanto-grupo, sed eble tio ne tiom
- gravas. Mi ^gojas, kiam ^si iun sabatan posttagmezon en novembro
- partoprenas en nia grupa kunveno.
-
- Dekduo da esperantistoj kolekti^gis ^cirka^u la lo^g^cambra
- tablo de familio Jung. Krom Bernd kaj Gisela Jung, gastama geedza
- paro, kaj ilia fileto Udo ^ceestas kelkaj aktivuloj, kelkaj "normalaj
- esperantistoj" kaj kelkaj ^ciamaj komencantoj. Mi vidas inter alie
- Anja, kiu eklernis Esperanton jam kiel infano, Stefanie, mia plej bona
- kursanino, kaj Thomas - 16-jara lernanto, kiu eklernis la lingvon en
- kurso por memlernado. Je nia ^gojo anka^u Georg ^ceestas - iama
- aktivulo, kiu post la IJK en Eringerfeld preska^u tute ^cesis okupi^gi
- pri Esperanto.
-
- Ni man^gas kukon, trinkas kafon kaj teon, kaj interparolas
- germanlingve pri Esperanto kaj ^cio ajn. Mi sentas min bone en tiu
- atmosfero. Subite Georg, kiu lastfoje ^ceestis tian grupan kunvenon
- anta^u tri jaroj, faras demandon al la ^ceestantoj: "Mi ^satus scii,
- ^cu vi kredas, ke Esperanto iam fari^gos dua lingvo por ^ciuj."
-
- Kiel la unua ekparolas Bernd: "Esperanto certe ne venkos en la
- venontaj 50 jaroj. E^c la a^ustria prezidento Jonas kaj la jugoslavia
- prezidento Tito estis esperantistoj. Kaj ^car ili ne sukcesis enkonduki
- Esperanton, ni vidas, ke tio devas okazi de malsupre. Kaj tio da^uros
- longe, se tio entute sukcesos."
-
- Poste Anja eldiras sian opinion: "Mi ne kredas, ke iam ^ciuj
- homoj parolos Esperanton. Jam ekde pli ol cent jaroj ^gi ekzistas, kaj
- kiom da homoj parolas ^gin? Kaj mi pensas, ke tio estas e^c ne
- dezirinda, ^car nia komunumo tute malaperos."
-
- Fine Georg respondas mem al sia demando: "Iam mi kredis, ke
- Esperanto estas grava afero. Sed hodia^u mi pensas, ke Esperanto ne
- venkos kaj povas esti nura hobio. Esperanto-grupo ne estas pli ol
- kegla klubo."
-
- Mi silentas. Kompate mi rigardas al Thomas: "Mi scias, ke
- anka^u vi lernis Esperanton pro idealismo. ^Car anka^u vi revas pri pli
- bela mondo. Mi esperas, ke tiuj eldiroj ne konfuzas vin. Vi lernas tiun
- lingvon kontra^u la volo de viaj gepatroj, kaj ^sajnas ke e^c multaj
- esperantistoj ne donas al vi la kura^gigon kaj apogon, kiun vi bezonas.
- Min nenio plu povas ^sanceli, ^car mi mem spertis, ke Esperanto
- ebligas al mi pli altnivelan interkompreni^gon ol la aliaj lingvoj, kiujn mi
- lernis en la lernejo. Sed vi ankora^u ne povis sperti tion... La pensoj
- de Bernd, Anja kaj Georg estas strangaj kaj e^c dan^geraj, ^car ili
- malhelpas la mondon al dezirinda progreso. Estas tute legitime kredi,
- ke freneza^jo ^cesas - la freneza^jo, ke oni en la internacia
- komunikado kutime ne uzas la plej ta^ugan komunikilon..."
-
- Formulante tiujn pensojn, mi rimarkas, ke alvenas Stefan kaj
- Susanne; kaj ni tuj komencas paroli pri aliaj temoj.
-
- Stefan kunportis sian gitaron, kaj post la kukman^gado ni
- komencas kanti Esperanto-kantojn. Mi ^satas esti kune kun aliaj
- homoj kaj kanti; eble en internacia rondo en junulara
- Esperanto-renkonti^go e^c iomete pli ol ^ci tie. Anta^u mia
- esperantisti^go mi neniam travivis tian agrablan atmosferon, ke
- gejunuloj sidas kune kaj kantas, akompanataj de gitaro...
-
- Iam en la malfrua vespero la kunveno fini^gas. Mi hejmenbiciklas
- kune kun Stefanie, kiu dum la diskuto pri la estonteco de Esperanto
- silentadis, same kiel mi. ^Si ekparolas: "Kompreneble mi trovas
- Esperanton interesa, kaj la kunveno estis agrabla. Sed la vortoj
- 'movado' kaj 'esperantistoj' igas min skeptika. Mi ne volas ali^gi
- al via junulara grupo, e^c ne en la kategorio sen kotizo. ^Cu vi
- komprenas tion?"
-
- "Jes, mi komprenas tion. Kaj mi anka^u akceptas tion." Sed
- mi tuj rimarkas, ke ^sia eldiro ege klare kontra^uas al mia
- pensmaniero. Post nia adia^uo mi pripensas, kion mi plej volonte estus
- ankora^u dirinta al ^si: "Mi tamen vidas ^cion ^ci iom alie ol vi.
- ^Sajnas, ke vi havis feli^can infana^gon kaj nun estas kontenta pri la
- mondo tia, kia ^gi estas. Vi estas helpema, vi kapablas senti
- kompaton. Sed vi ne volas ^san^gi la mondon; la temo 'lingvaj
- problemoj' ne tu^sas vin tiom funde, ke ^gi incitas vin al enga^gi^go.
- Pensoj, kiuj koncernas la tutan mondon, ne vere interesas vin..."
- Sed Stefanie ver^sajne jam estas hejme.
-
- Mi pripensas, ^cu mi eble jam ofte subpremis miajn verajn
- pensojn, silentante a^u eldirante ion alian... Kaj mi memoras la eldiron
- de Anja, kiu diris, ke ^si "ne havas tempon" por kunlabori ^ce nia
- informstando en la urbocentro, e^c sendepende de la dato. Sed mi
- scias, kion signifas tiuj vortoj "Mi ne havas tempon". Ili signifas:
- "Mi fiksas aliajn prioritatojn." ^Si havas tempon por televidi kaj
- por iri en diskotekon; ^si tiam nur ne kura^gis diri, ke la disvastigo
- de Esperanto estas malgrava afero por ^si.
-
- Kaj fine, kiam Bernd kaj mi tamen faris la informstandon, iu
- virino demandis nin: "Mi jam parolas la anglan, la francan kaj la
- hispanan. Por kio mi do bezonas Esperanton? Kion tio utilas al mi?"
- Bernd emfazis la utilon de Esperanto por konati^gi kun homoj en
- orienta e^uropo, kaj mi silentis. Nur poste mi ekhavis la ideon, ke mi
- estus povinta demandi ^sin, ^cu ^si dirus ion similan anka^u ^ce
- stando de Amnestio Internacia. ^Cu ^si respondus al la peto
- "Enga^gi^gu por la homaj rajtoj!" anka^u per la vortoj "Kion tio
- utilas al mi?", dirante, ke ^siajn homajn rajtojn oni ja respektas, oni
- ja ne torturas ^sin?
-
- Tiuj pensoj instigas min mediti pri tio, ^cu enga^gi^go por
- Esperanto vere povas esti tiel nobla afero kiel enga^gi^go por la
- homaj rajtoj.
-
- Mi memoras, ke esperantistoj, argumentante por sia lingvo, ofte
- mencias nur ^giajn avanta^gojn kompare kun la angla - nome, ke
- Esperanto estas ne^utrala kaj relative facila. Kelkaj e^c ekzakte
- kalkulis, kiom da mono povas ^spari la E^uropa Komunumo per
- enkonduko de Esperanto. Sed necesas anka^u esplori pli profunde,
- kiamaniere la enkonduko de ne^utrala, relative facile lernebla lingvo
- kiel dua lingvo por ^ciu povas utili al la homaro.
-
- Tio ja signifus iuspecan revolucion, post kiu la internaciaj
- kontaktoj multobli^gos. Esti^gos pli densa reto de personaj amikecoj
- translimaj, kaj tio utilos diversrilate: al la sekurigo de la paco, al la
- forigo de naciaj egoismoj favore al la bonfarto de la tuta homaro kaj
- al reciproka kultura pliri^cigo. Homoj en evoluintaj landoj sentos pli da
- solidareco kun tiuj en la evolulandoj. Ekestos pli forta emo al ekonomia
- kunlaboro kun evolulandoj kaj pli bonaj kondi^coj por realigi tion -
- favore al la bonfarto de la homoj en ^gis nun malri^caj landoj.
-
- Okazos vera kaj ne nur unudirekta kultura inter^san^go.
- Modernaj "okcidentaj" konvinkoj kiel la egalrajteco de viroj kaj
- virinoj a^u la forigendeco de la mortopuno pli facile penetros ekzemple
- en arabajn landojn, dum inverse en nian iom malvarman, materialisman
- okcidentan socion penetros pli da valoraj instigoj el aliaj kulturoj - je la
- bonfarto de la tuta homaro, ^car bonaj, humanaj instigoj estas pli
- volonte akceptataj ol malbonaj. Malhumanaj konvinkoj kiel ekzemple la
- neceso de torturoj apena^u havas ^sancon esti akceptataj ^ce ni.
-
- Sed la enkonduko de dua lingvo por ^ciu havus anka^u plian, iom
- malpli facile esprimeblan avanta^gon: Esti^gos la ebleco helpi al ^ciu
- kaj amiki^gi kun ^ciu. Malaperos malagrablaj, embarasaj situacioj, en
- kiuj homoj ne povas interkompreni^gi. Tio signifus plialtigon de la
- nemateriala parto de la vivnivelo.
-
- Pensante pri tio, mi ekhavas la impreson, ke e^c multaj
- esperantistoj ne sufi^ce konscias la valoron de sia agado. Iam, en la
- komenco de mia entuziasmo por Esperanto, mi pensis, ke certe
- neniam iu aktiva esperantisto memmortigus sin. Lia vivo ja havas
- sencon, ^car li laboras por la realigo de granda ideo. Poste mi a^udis
- pri memmortigoj de junaj Esperanto-aktivuloj el Berlino, Britio, Danio
- kaj Finnlando. Kaj mi devis konstati, ke mi multon pretervidis: La
- enga^gi^go por Esperanto povas signifi kroman stre^con en la vivo,
- kaj ne nur la neesperantistoj, sed anka^u multaj esperantistoj ne
- sufi^ce konscias pri la valoro de ilia agado.
-
- E^c se iu ne kredas pri estonta venko de Esperanto, li devus
- la^udi la enga^gi^gon de la esperantistoj, ^car labori por la internacia
- interkompreni^go ^ciukaze estas valore. Sed Georg faras e^c ne tion.
- Mi iom pensas pri li kaj memoras, ke li studas germanistikon.
- Kvankam oni preska^u ne plu bezonas germanistojn. Kaj li e^c ne
- scias, kion li volas fari poste. Li do certe ne volas utili al la homaro,
- sed studas, ^car tio estas relative agrabla. Ne estas mirinde, ke li ne
- plu aktivas por Esperanto. Mankas al li vera humaneco. Kaj lia
- afableco estas nur ekstera, mankas al li vera bonkoreco...
-
- Anka^u Anja estas egoisma. Kiom malgranda estas la nuna
- kontribuo de Esperanto al la bonfarto de la homaro kompare kun tiu
- en tempo, kiam ne nur kelkaj centmiloj, sed pluraj miliardoj da homoj
- vere profitos el tiu lingvo!
-
- Sed Anja tamen iel pravas. ^Guste hodia^u la pozitiva influo de
- Esperanto sur la evoluon de personeco povas esti aparte grava. Mi
- pensas pri mi mem, memoras mian unuan Esperanto-renkonti^gon, la
- IJF-on en Italio. Tie Dorota, juna polino, ridetis al mi. Mi tiam nur mire
- rigardis ^sin, ^car mi ne povis kredi, ke tiu rideto celis min. Eble iom
- poste, kiam ^si denove ridetis, mi iomete reciprokis ^gin... mi ne
- scias.
-
- Kaj en mia dua Esperanto-renkonti^go, la IJK en Zagreb, okazis
- io stranga. Mallonge post mia alveno mi revidis kaj salutis Gianna, kiun
- mi jam konis pro la IJF. ^Si montris al mi sian vangon, kaj mi estis
- tute senkonsila. Post momento de embaraso mi supra^je brakumis
- ^sin. Mallonge poste mi vidis, kiel ^si lasis sin kisi de alia
- partoprenanto dum la revido. ^Cu ^si eble planis tion anka^u kun mi?
- Mi dubis. Mi trovis min tiom malmulte aminda. ^Si ja povas ^sati min
- maksimume pro tio, ke mi parolas Esperanton - sed tion scipovas ja
- miliono da pliaj homoj en E^uropo...
-
- Iom post iom mi komprenis, ke en Esperantujo la homoj ne estas
- tiom malvarmaj kiel en FRG. La kiso dum la salutado kaj adia^uo
- simple estas bela gesto de afableco, kiu ne aparte multon signifas.
- Ver^sajne en multaj landoj la homoj ^generale pli emas tu^si, karesi
- kaj kisi unu la alian ol en FRG, kie multaj gepatroj tu^sas siajn infanojn
- nur dum batado.
-
- * * *
-
- Fine, en renkonti^go en Kiev en Ukrainio, mi renkonti^gas kun
- Joanna - polino el WrocÝaw, kiu je la unua vido estas simpatia al mi
- kaj... ^si ridetas! ^Ciun fojon, kiam ni vidas unu la alian, mi iom pli
- kura^ge reciprokas tiun rideton. Dume mi ekscias, ke ^si balda^u
- edzini^gos al polo. Tio iom seniluziigas min, sed nia simpatio restas.
- La lastan vesperon ni plene ^guas la plezuron rigardi unu la alian. Ni
- dancas kune, la^u malrapida muziko, sentante la proksimecon kaj la
- varmon de la alia... Ni ridetas unu al la alia, kaj ^sia rideto vekas en
- mi ^gojon, kiu ^gojigas anka^u ^sin ktp. - nia ^gojo fari^gas
- senlima...
-
- * * *
-
- Post la reveno de tiu renkonti^go mi rimarkas, ke io ^san^gi^gis
- en mi. Mi rigardas simpatiajn homojn ne plu time, sed ridetante.
- Ver^sajne iam, en mia frua infana^go, mia patrino kelkfoje ridetis al
- mi, kaj mi reciprokis tion. Sed poste tiu kapablo mia falis al forgeso.
- Mi transprenis la emon de mia patro rigardi aliajn homojn kun serioza
- kaj skeptika mieno... Sed nun mi reakiris mian iaman kapablon,
- dank' al Joanna.
-
- * * *
-
- Du semajnojn poste, en semajnfina kafokla^co de
- Esperanto-Junularo Frankfurt, mi trovas bonegan okazon apliki mian
- relernitan kapablon. Kiam mi alvenas en la lo^gejo de familio Seifert,
- kiu invitis al tiu aran^go, mi trovas dekon da gejunuloj kolekti^gintaj
- ^cirka^u granda tablo. Mi salutas la konatajn kaj nekonatajn
- partoprenantojn kaj rigardas ravite la viza^gon de blondhara knabino.
- "Mi estas Manfred", mi prezentas min en Esperanto. "Mi estas
- Sandra", ^si respondas, kaj mi ^gojas, ke mi povas sidi^gi sur
- se^go vid-al-vide de ^si.
-
- De tempo al tempo mi iomete ridetas al ^si, kion ^si reciprokas
- per afabla rigardo. ^Si ne montri^gas malinklina... Plurfoje dum tiu
- tago tiu ludo ripeti^gas. Mi ^satas malgrandajn Esperanto-aran^gojn,
- se partoprenas almena^u unu persono, kiun mi trovas tre simpatia.
- Oni da^ure revidas unu la alian, sidas proksime a^u vid-al-vide al la
- alia...
-
- La diman^can matenon ni kune iras en parkon por ludi tie dum
- belega printempa vetero. Survoje mi agrable surprizi^gas, kiam Sandra
- alparolas min demandante pri mia profesio. Iomete ni interparolas pri
- niaj studfakoj, niaj lo^glokoj, niaj familioj, nia lernado de Esperanto kaj
- partopreno en Esperanto-aran^goj. Feli^ce anka^u ^si ali^gis jam al la
- IJK en Kerkrade post du monatoj...
-
- Post la tagman^go ni ankora^u iomete sidas kune, kaj mi a^udas
- Sandra rakonti al alia partoprenantino, ke jam post duona horo ^si
- devos forveturi. Mi denove ridetas al ^si - kaj jen... ^si vere
- reciprokas. Kvankam ^sia rideto aspektas iel mallar^ga, mi sentas min
- sufi^ce gaja kaj feli^ca. Iom poste Sandra adia^uas nin. "^Gis revido
- en Kerkrade!", mi diras post la adia^ua kiso, sen esti malgaja, ^car
- en mi jam naski^gis plano...
-
- Feli^ce ni kompilis kaj fotokopiis liston de la partoprenantoj. Tuj
- post mia reveno mi komencas skribi leteron:
-
-
- Kara Sandra,
-
- nun, kelkajn horojn post mia reveno de la kafokla^co en
- Frankfurt, mi iom beda^uras, ke tie ni du nur tre mallonge
- interparolis. Pri tio kulpas ^cefe mi, ^car fakte ja estis vi, kiu
- komencis la solan veran interparolon inter ni. Kvankam ie profunde en
- mi ^ciam estas multege da pensoj, ideoj kaj sentoj, mi ne povas facile
- alparoli aliajn homojn kaj da^urigi la konversacion tiel, ke ^gi fari^gu
- vigla kaj interesa. Tiu problemo montri^gas precipe tiam, kiam mi ne
- estas kune kun nur unu alia persono, sed kun pli da homoj en
- grupo.
-
- Tamen dank' al Esperanto mi nun havas multajn kontaktojn; mi
- sentas min agnoskata kaj ^satata de ^ciuj. Sed unu granda deziro
- ankora^u restis neplenumita: la revo vere konati^gi kun simpatia
- knabino, ekhavi plenan, reciprokan konfidon kaj karesi unu la alian...
-
- Kaj ^ci-rilate mi nun - pardonu al mi la malfermecon! - pensas
- pri vi. Mi trovas vin, vian aspekton, vian karakteron kaj konduton ege
- rava kaj ^carma. Ver^sajne anka^u vi memoras la mallongan, tamen
- belegan kaj amba^uflankan rideton inter ni du en la lo^gejo de familio
- Seifert, mallonge anta^u via forveturo. Por mi ^gi estas la plej bela
- rememoro pri tiu kafokla^co. Kaj kvankam mi ankora^u ne multon
- scias pri vi, mi pensas, ke ni tre bone harmonias la^u niaj interesoj
- kaj pensmanieroj...
-
-
- Mi ankora^u aldonas multe da klarigoj, impresoj, opinioj,
- informoj... kaj fine, ankora^u la saman vesperon, mi biciklas al la
- ^cefa po^stoficejo por forsendi la finfine 6-pa^gan leteron. Mi plu
- sentas min feli^ca; mi ^goje atendas la venontajn tagojn. ^Cio pla^cas
- al mi. Kvankam la universitataj prelegoj estas tedaj kaj sekaj kiel
- anta^ue, mi subite trovas ilin agrablaj kaj e^c povas iomete pli bone
- koncentri^gi ol kutime. La man^ga^joj en la studenta man^gejo gustas
- pli bone ol iam ajn anta^ue.
-
- Revenante de la universitato, mi ^ciutagmeze malplenigas mian
- leterkeston kaj ^ciufoje fari^gas iom pli malgaja, ^car ne trovi^gas en
- ^gi letero de Sandra. Post unu semajno mi sentas min jam multe pli
- malfeli^ca ol kutime. La letero ja certe estis de la komenco ^gis la
- fino afabla, sed tamen eble io en ^gi malpla^cis al ^si. Ver^sajne mi
- estis tro malferma.
-
- Mi ne plu ^gojas, sed timas revidi ^sin en la IJK en Kerkrade.
- ^Si povus esti ofendita a^u e^c iomete koleri kontra^u mi. Feli^ce mi
- unue veturos al la junulara renkonti^go en Ostrava en ^Ce^hio. Eble
- mi ja tie enami^gos, kaj en Kerkrade ^cio ne plu gravos por mi...
-
- * * *
-
- Kelkajn semajnojn poste mi partoprenas en la renkonti^go en
- Ostrava. En la unua vespero mi ^gojas revidi geamikojn de anta^uaj
- renkonti^goj - precipe kelkajn sovetianojn, kiujn mi jam konas pro la
- aran^go en Kiev - kaj konati^gas kun novaj homoj. Irante de mia
- ^cambro al la herbejo, sur kiu okazu la interkonaj ludoj, mi renkontas
- knabinon, kiun mi je la unua vido trovas ege simpatia. Ni tuj ridetas
- unu al la alia.
- "Saluton... Mi estas Manfred, el FRG."
- "Mi estas Beata el Pollando", ^si respondas, kaj post
- mallonga silentado ^si rakontas: "Mi estas ankora^u komencantino...
- Mi studas en Wroclaw."
-
- Tiu urbonomo tuj memorigas min pri Joanna, kun kiu mi
- inter^san^gis jam plurajn afablajn leterojn post la renkonti^go en Kiev.
- Sed anta^u ol mi povas demandi ^sin, ^cu ^si konas Joanna, Beata
- jam da^urigas: "Joanna rakontis al mi pri vi."
- Mi miras, sed memoras, ke mi ja skribis al Joanna, ke mi venos
- al Ostrava, kie ^si beda^urinde ne povas partopreni. Kaj scivole, pli
- ^serce ol serioze, mi demandas Beata: "Kaj kion ^si rakontis pri
- mi?"
- Beata longe pripensas kaj fine respondas: "^Si diris... ke
- bone."
- Ni denove ridetas unu al la alia; poste ni interparolas iomete pri
- niaj studfakoj, niaj estontaj profesioj... Sed kun granda beda^uro mi
- vidas, kiom malfacile estas ankora^u por ^si esprimi sin en Esperanto.
- "Mi lernas Esperanton... tri monatoj.", ^si diras.
- "Post ses semajnoj mi veturos al via lando", mi rakontas
- malrapide. "^Cu anka^u vi partoprenos en la renkonti^go en
- Toru'n?"
- "Ho, jes!", ^si diras, kaj mi havas la agrablan impreson, ke
- anka^u ^si ^gojas pri tio, ke ni tie revidos unu la alian, kaj eble tie
- povos jam pli bone interkompreni^gi...
-
- Fine sur la herbejo komenci^gas la ludoj, kaj ni disi^gas.
-
- Dum la tuta semajno ni ne plu vere interparolas. Beata pasigas la
- tempon kune kun aliaj poloj, kaj mi havas sufi^ce da kontaktoj kun
- sovetianoj, hungaroj, GDR-anoj kaj ^ce^hoj. Sed ^ciam, kiam ni vidas
- nin reciproke, ni ridetas unu al la alia - kvaza^u ni amba^u scius, ke
- tio estas nia sola ebleco esprimi afablajn sentojn sen riski
- miskomprenon. Mi ^sategas ^sian belegan, vastan, varman, elkoran
- rideton, kaj anta^u^gojas revidi ^sin kaj vere interparoli kun ^si en
- Pollando. Kaj mi planas anta^ue surprizi ^sin per letero...
-
- En la anta^ulasta tago mi memoras, ke mi ankora^u ne havas
- ^sian adreson. Post la vesperman^go ni ^ciuj kolekti^gas por fari
- grupan foton, kaj tiam mi subite vidas bonan okazon... Mi iras al ^si,
- elpo^sigas skribilon kaj paperpecon, kaj demandas ^sin: "Beata, ^cu
- vi povus doni al mi vian adreson?"
- "Ho, jes!", ^si respondas gaje, kvaza^u tio estus io, kion ni
- nepre ne rajtis forgesi. ^Si ekskribas kaj fine redonas al mi la
- paperpecon. Mi donas al ^si jam preparitan slipon kun mia adreso, kaj
- ni dankas unu al la alia.
-
- "Mi tutcerte skribos al vi, Beata", mi pensas, vidante ^sian
- ^gojon pri tiu adresinter^san^go. Sed mi preferas ne malka^si tiun
- intencon al ^si. Kontente mi rigardas ^sian adreson, skribitan per
- bela, dekstren klinita, flua kaj bone legebla manskribo. "Estis bona
- ideo ali^gi al la renkonti^go en Toru'n."
-
- * * *
-
- Tri tagojn poste komenci^gas la IJK en Kerkrade. Sandra
- intertempe fari^gis iom indiferenta por mi. ^Si ja neniel estas
- komparebla kun Beata. ^Siaj avanta^goj estas, ke ^si estas germanino
- kaj lo^gas pli proksime al mi... Sed pli gravas la koro de la homoj.
- Dum du monatoj mi vane atendis respondon al mia letero; unue
- senpacience, poste mi ne plu a^udacis esperi...
-
- Mi alvenas en la kongresejo kune kun grupeto de aliaj FRG-anoj,
- kiujn mi hazarde renkontis en la stacidomo de Aachen. Kaj tuj mi
- ekvidas Sandra. ^Si rigardas min afable; ^si neniel koleras al mi! E^c
- male! "Saluton, Manfred!", ^si diras en gaja, iel entuziasma tono,
- kvaza^u ^si vere ^gojus revidi min. Ni mallonge kisas unu la alian, kaj
- fine Sandra salutas kelkajn aliajn homojn kaj iomete interparolas kun
- ili.
-
- Mi restas en la proksimeco, rigardante ^sin iomete. Fine, post
- kiam ^si finis la salutadon, Sandra rigardas al mi. Vidante, ke neniu
- nin observas, ^si subite alparolas min: "Mi ja estis tre surprizita,
- kiam mi ricevis vian leteron!"
- "Kiamaniere surprizita?", mi demandas ^sin por ekscii, ^cu
- ^si estis almena^u agrable surprizita.
- "Surprizita, ^car mi tute ne supozis, ke vi skribus al mi."
- "Kaj kiel vi pensas pri tiu letero?"
- "Mi fakte ja volis reskribi al vi. Sed mi ne havis multe da
- tempo tiam. Estas malfacile diri tion nun... sed: Mi ne bezonas
- amikon. Krome mi ja ankora^u preska^u ne konas vin."
- "Jes, mi akceptas tion..."
-
- Kaj ni disi^gas. ^Siaj vortoj ne aparte mal^gojigas min, ^car mi
- ja ne plu atendis de ^si tian reagon, kian mi origine esperis. Mi sentas
- min sen^sar^gita pro tio, ke ^sia reago estas almena^u afabla.
- Ankora^u longe mi pensas pri ^sia frazo "Mi ne bezonas amikon.":
- Mi ne postulas, ke vi neglektu viajn proprajn bezonojn kaj dezirojn. Sed
- espereble vi pensas anka^u pri tiuj de aliaj homoj. Ne gravas nur, ^cu
- vi bezonas amikon, sed anka^u, ^cu iu bezonas vin...
-
- Tamen tiuj pensoj ne vere pla^cas al mi.
-
- * * *
-
- Post mia reveno de la IJK en Kerkrade mi tuj komencas skribi
- leteron al Beata. Mi memoras, ke estas relative malfacile skribi
- leteron al persono, kun kiu oni ankora^u ne multe interparolis kaj ne
- havas multajn komunajn traviva^jojn. Mi povas rakonti al Beata iom pri
- mi; mi povas sciigi al ^si miajn impresojn pri la IJK en Kerkrade. Ne
- estas konsilinde jam nun klare diri al ^si, ke mi ege ^satus enami^gi
- al ^si. Tiom ^carma knabino ja eble - a^u e^c ver^sajne - jam havas
- amikon en Pollando, a^u povus facile ekhavi tian amikon. ^Si ver^sajne
- anka^u ne ^satas efemerajn amrilatojn por la da^uro de unu
- renkonti^go, sed preferas longda^uran, profundan amikecon. Tie
- malhelpas la distanco inter FRG kaj Pollando, dum ^si certe estus tro
- modesta por preferi amaton el ri^ca lando...
-
- Mi do nur iomete alludu, ke mi trovas ^sin simpatia kaj ke mi ne
- havas amikinon...
-
-
- Kara Beata,
-
- post mia reveno de la IJK en Kerkrade mi nun trovis la necesan
- tempon por realigi mian deziron skribi leteron al vi - deziron, kiun mi
- kompreneble jam havis, kiam mi en Ostrava petis vin pri via adreso.
-
- Tie en Ostrava ni ja beda^urinde ne multe interparolis. Unu el la
- ka^uzoj eble estis, ke vi tiam ankora^u ne tute flue parolis
- Esperanton; sed ekzistas anka^u alia, ver^sajne pli grava kialo: Kiel vi
- certe rimarkis, mi estas tre trankvila homo. Tiu problemo koncernas
- min jam ekde mia infana^go kaj ankora^u hodia^u kelkfoje malhelpas al
- mi vere konati^gi kun homoj, kiujn mi trovas simpatiaj...
-
- Tamen, entute mi estas relative kontenta pri la renkonti^go en
- Ostrava. Mi ja havis sufi^ce da longaj interparoloj kun aliaj (plejparte
- parolemaj) partoprenantoj kaj do ne ofte sentis min sola. Kaj via
- belega, varma rideto apartenas al miaj plej belaj rememoroj pri tiu
- aran^go.
-
- La posta IJK iomete malpli pla^cis al mi...
-
-
- Mi skribas ankora^u iom pri la kongreso kaj pri mi, ^gis fine mi
- enpo^stigas la leteron. Restas kvar semajnoj ^gis nia revido, kaj letero
- de FRG al Pollando a^u inverse kutime bezonas du semajnojn.
- Ver^sajne mi do ne povos ricevi respondon de ^si jam anta^u nia
- revido...
-
- Semajnon poste mi trovas en mia leterkesto po^stkarton kun
- "koraj salutoj el WrocÝaw". ^Si do tuj post sia reveno pensis pri
- mi! Kaj fine, post du pliaj semajnoj, mi trovas leteron. ^Cu ^si vere
- jam respondis? Mi malfermas ^gin scivole kaj eklegas:
-
-
- Kara Manfred,
-
- mi ricevis hodia^u vian leteron. ^Gi estas por mi ege plezura
- surprizo, ^car mi skribis al vi nur po^stkarton kaj ricevas de vi longan
- kaj tre agrablan leteron.
-
- Anka^u la^u mia opinio restado en Ostrava estis tre agrabla, sed
- por mi granda malhelpo estis manko de lingvokono. Do, nun mi lernas
- iomete... iomete, ^car nun mi pasigas tempon hejme kaj mi havas
- malmulte da tempo. Miaj gepatroj havas grandan ^gardenon.
-
- Vi skribas, ke vi estas tre trankvila homo kaj ke tio estas por vi
- problemo. Sed mi pensas, ke problemoj ofte ne ekzistas. Mi ekzemple
- ^satas trankvilajn homojn (kaj ne nur mi). Vi estas iomete nekura^ga
- homo, sed ^sajnas al mi, ke vi estas interesa kaj tre simpatia. Vi
- povas facile konati^gi kun aliaj nekura^gaj, sed interesaj homoj. Do vi
- vidas, ke nekura^go ne ^ciam estas malavanta^go! Ne estu malgaja.
- La mondo estas plena de ^gojo, ni nur ne rimarkas ^gin.
-
- ^Cu mi iomete konsolis vin?
-
- Ho, estas jam tre malfrue! Mi devas fini mian leteron. Mi timas,
- ke beda^urinde mi ne skribas sen erraroj. Tamen mi kalkulas je via
- kompreno. Ankora^ufoje mi dankas al vi kaj
-
- ^gis la revido
- Beata
-
-
- Mirigite mi relegas la plej interesajn frazojn. "Mi ekzemple
- ^satas trankvilajn homojn." Neniam mi a^udis ion tian en Germanio.
- Male, ^ci tie ^ciuj diris, ke mi devas ^san^gi min. E^c mia patrino,
- kiu de la unua ^gis la deka klaso ^ciam iris al la konsultaj horoj por
- gepatroj kaj ^ciam devis a^udi la samon. ^Cu en la elementa lernejo,
- ^cu en la gimnazio - la instruistoj ^ciam diris, ke mi estas bona
- lernanto, sed tro trankvila. Mi devas plivigli^gi. Kaj la samklasanoj, kiuj
- ^ciam sentigis al mi, ke ili ^satas nur parolemajn, spritajn homojn, kiuj
- plibonigas la etoson...
-
- Mi spertis, kiom doloriga - ^car vana - povas esti la provo
- ^san^gi sian karakteron. Kaj nun tiu polino skribas simple, ke ^si
- ^satas trankvilajn homojn! ^Si ^satas min tia, kia mi estas! Kaj kiom
- bela estas la frazo "La mondo estas plena de ^gojo, ni nur ne
- rimarkas ^gin!" ^Gis nun mi ^ciam vidis la negativajn flankojn de
- ^cio - do ne estas mirinde, ke mi ne sentis min feli^ca!
-
- Kaj kun plej granda intereso mi relegas la frazon "Vi estas
- iomete nekura^ga homo, sed ^sajnas al mi, ke vi estas interesa kaj
- tre simpatia." Tio estas belega komplimento. ^Cu mi e^c povas
- konkludi el tio, ke ^si povus imagi enami^gi al mi, se mi havus la
- kura^gon por fari la necesajn pa^sojn? Mi ne scias... Sed neniam
- tiom ^gojigis min letero. ^Si vortigas siajn pensojn trafe kaj elegante;
- ^si skribas per pli bona stilo ol multaj poloj, kiuj parolas Esperanton
- jam ekde kvin a^u dek jaroj! La timo esti farinta "errarojn"
- kredigas al mi, ke ^si vere verkis la leteron tute sola.
-
- Kaj kiom rapide ^si respondis! Beda^urinde tamen ne restas
- sufi^ce da tempo por reskribi. Jam post unu semajno ni revidos unu la
- alian. Neniam mi tiom anta^u^gojis pri Esperanto-renkonti^go!
-
IV
-
- Post preska^u sendorma nokto en ku^svagono mi vendrede
- matene alvenas en la stacidomo "Berlin Zoo", kie mi devas
- ^san^gi en trajnon al Pollando. Mi pensis, ke por tiu trajno ne necesas
- rezervi sidlokon. Estas ja trajno sen rezervodevo, kaj ver^sajne fine
- de a^ugusto ne multaj homoj veturas al Pollando...
-
- Sed, vidante la homamason, kiu staras kune kun mi ^ce la kajo
- atendante la enveturon de la trajno al Varsovio, mi ekhavas malbonan
- anta^usenton. ^Car mi staras ^ce oportuna loko, mi rapide povas
- entrajni^gi - kaj trovas iom da spaco en la koridoro. Sed tiu spaco
- da^ure malplii^gas... Jam staras kvindeko da poloj kune kun mi en la
- koridoro. Mi vidas, ke multaj el ili kunportas kvin a^u e^c pli da
- grandaj kofroj a^u kartonskatolegoj el la okcidento.
-
- Mallonge post la forveturo ni atingas la orientberlinan stacidomon
- "Berlin Friedrichstraße", kie okazas la kontrolo de la pasportoj.
- "Tie ni ne povas trairi", diras GDR-a doganisto al sia kolego. Tiu
- eniras kaj krias al mi kaj la poloj starantaj apud mi en la koridoro:
- "Eksteren! ^Cio eksteren! Kun paszport eksteren!
- Bagaz restas ene!"
-
- Ekstere ^ce la kontrolo alia doganisto mirigite rigardas min,
- ekvidante mian FRG-an pasporton: "^Cu vi anka^u staras en la
- koridoro?" - "Jes." - "Sed tiam mi ja estus el^jetinta la
- polojn. Vi ja certe havas lokbileton!" Tio anka^u ne tute pla^cas al
- mi, sed feli^ce li ne estas tiom malafabla.
-
- Mi reiras en la koridoron. Iam tiuj kontroloj malaperos. Ver^sajne
- mi ankora^u travivos tempon, kiam ^cio estos tiel, kiel dum hodia^ua
- trajna veturo de FRG al Francio a^u Italio: Kutime ^ciu trovas sidlokon,
- oni ne plu bezonas vizon kaj ofte e^c ne devas montri la pasporton.
- Kaj eble mi tiam povos interparoli en Esperanto kun miaj fremdaj polaj
- kunvoja^gantoj...
-
- Ankora^u ses horojn ^gis la alveno en Pozna'n, kie mi denove
- devos ^san^gi la trajnon. Apud mi multaj poloj fumas cigaredojn;
- malgra^u la malfermitaj fenestroj la fumo estas preska^u ne eltenebla.
- Nur de tempo al tempo iu sukcesas premi sin tra la koridoro - por
- konstati alvenante ^ce la necesejo, ke ^gi ne estas uzebla, ^car oni
- vole-nevole misuzas ^gin kiel paka^jejon.
-
- Sed la malafableco, la densa starado, la fumo kaj la
- interpu^si^go ne tiom gravas por mi. Mi pensas pri la bela, varma
- rideto de Beata, pri ^sia ege afabla, e^c genia letero, kaj mi revas pri
- la revido kun ^si. Mi estas juna, sana. Mi kapablas senti feli^con,
- teneron, amon. Nenio estas pli bela ol esti juna kaj paroli
- Esperanton.
-
- * * *
-
- Vespere je la oka mi alvenas en la "Hotel Studencki", kie nia
- renkonti^go okazas. Tuj mi revidas Joanna kaj kelkajn aliajn geamikojn.
- Mi ekscias, ke nia domo estas studenthejmo, kiun oni uzas en la
- someraj ferioj kiel studentan hotelon. Kaj mi konati^gas kun kelkaj
- poloj: "Mi estas Roman." - "Mi estas Andrzej.", sin prezentas
- du poloj al mi, kaj post mallonga interparolo ili proponas: "Vi povas
- tranokti en nia ^cambro - ^cu bone?" - "Jes, konsentite." -
- "Simple diru ^ce la akceptejo, ke vi volas tranokti en ^cambro
- 105."
-
- Mi anoncas min en la akceptejo kaj poste demetas miajn a^jojn
- en mia ^cambro. En la koridoro mi renkontas Ewelina kaj Renata, kiujn
- mi jam konas pro la renkonti^go en Ostrava. Ni salutas, kisetas unu
- la alian, kaj ridetas. "Venu al nia ^cambro!", diras Ewelina. En la
- ^cambro mi revidas Dawid, Izabela kaj Marek, kun kiuj mi anka^u jam
- konati^gis en anta^uaj renkonti^goj. "Sidu kun ni!", diras Ewelina,
- kaj ni tuj interparolas pri mia voja^go, pri anta^uaj renkonti^gioj, pri la
- venonta IS kaj ^cio ajn, ^ce glaso da teo. Mi sentas min bone inter
- ili.
-
- Subite la pordo malfermi^gas kaj eniras... Beata! Mi
- suprenrigardas al ^si, ekstaras. Ni ridetas, salutas kaj mallonge kisas
- unu la alian. Mi sentas min e^c multe pli gaja ol anta^ue, feli^ca
- e^c.
-
- "^Cu vi ricevis mian leteron?", demandas Beata.
- "Jes, kaj mi ege ^gojis pri ^gi!"
- "^Cu anka^u vi ^satus iri nun al la diskoteko?"
- "Jes, volonte!", mi respondas, kaj ege ^gojas pri tio,
- esperante okazon esti sola kun ^si. Fakte mi ja ne tiom ^satas
- diskotekojn... Mi ^gisas al la aliaj kaj iras kune kun ^si el la ^cambro
- kaj el la domo. Jam krepuski^gis. Sur la universitata tereno, tra kiu ni
- iras, blovetas friska vento.
- "Via letero ege pla^cis al mi.", mi diras al ^si. "Vi havas
- tre ^carman optimismon!"
- Post momento Beata demandas min: "^Cu mi faris multajn
- erarojn en ^gi?"
- "Ne, tute ne! Nur la vorton 'erraroj' vi skribis per duobla
- 'r'. Krome ^cio estis ^gusta, e^c ^ciuj akuzativoj. Kaj mi rimarkis,
- ke vi skribis per bonega stilo. Via letero ne aspektis kiel letero de
- komencantino, sed de verkistino. Vi certe skribas anka^u en la pola
- per bonega stilo!"
- Kaj mi rimarkas, ke Beata iom ^gojas pri tiu komplimento.
-
- "Jen la diskoteko!", diras Beata fine, kaj klarigas al mi:
- "^Gi nomi^gas 'Czerwony Pajak'. Tio signifas 'ru^ga
- araneo'".
- Ni eniras. Ene mi rimarkas, ke ^cio estas iomete alispeca ol en
- la diskotekoj de okcidentaj Esperanto-renkonti^goj. La muziko estas
- malrapida, kaj la gejunuloj ne dancas solaj, sed duope. Tio ^gojigas min
- des pli, ^car mi ne devas pripensi, ^cu mi a^udacu peti iun knabinon
- al dancado kaj kiun... Apud mi staras Beata, kiu respondas al mia
- demando "^Cu ni dancu?" tuj per "Jes, volonte!"
-
- Mi prenas ^siajn manojn, ^guas ^sian proksimecon kaj ^ciam
- ^gojas, kiam ^si suprenrigardas al mi por iomete rideti a^u ion diri.
- "Mi ^satas danci.", ^si rakontas.
- "Mi anka^u. Beda^urinde mi ne scias bone danci."
- "Mi anka^u ne."
- De tempo al tempo unu el ni denove alparolas la alian, kaj ni
- iomete interparolas pri niaj familioj, nia studado, niaj lingvokonoj, la
- vivo en FRG kaj Pollando, pri la landoj, en kiuj ni jam estis...
-
- "Printempe mi estis en GDR", rakontas Beata, dum ni
- ankora^u dancas kune. "Tie mi ekhavis la impreson, ke la germanoj
- preferas danci solaj. Sed mi preferas danci duope."
- "Mi anka^u preferas danci duope", mi diras. Kaj ni ridetas
- unu al la alia.
-
- Mi rimarkas, ke Beata - kvankam ^si lernas Esperanton nur
- ekde malpli ol duona jaro - intertempe parolas ^gin jam tre bone kaj
- preska^u senerare.
- "Vi bonege progresis en la lernado de Esperanto."
- "Ne, nur iomete."
- "Vi parolas tre konscie, pripense. Vi preska^u ne faras
- erarojn."
-
- Post iom da tempo Beata diras: "Mi estas laca. ^Cu ni
- sidi^gu?"
- Komune ni iras al tablo, ^cirka^u kiu trovi^gas kelkaj brakse^goj.
- Ni sidi^gas, kaj mi interkonati^gas kun la polo kaj du polinoj, kiuj jam
- sidis ^cirka^u tiu tablo.
- "^Cu vi deziras trinki ion?", demandas min Beata.
- "Jes, ekzemple glason da limonado."
- Beata iras al la bufedo kaj revenas kun du glasoj da oran^ga
- limonado. Nur post iom da persvado ("Por mi tio estas preska^u
- nenio.") ^si akceptas, ke mi pagas almena^u mian glason. Ni iom
- ripozas, kaj de tempo al tempo ^si a^u mi iomete interparolas kun la
- poloj ^cirka^u nia tablo. Sed plej pla^cas al mi la interparoloj kun ^si.
- ^Si montras sur la muron, kie estas pentrita grandega araneo en sia
- reto. "Tie vi vidas, kial oni nomas tiun ^ci diskotekon 'ru^ga
- araneo'."
- Fine, post duona horo da sidado, ni rigardas unu al la alia, kaj mi
- demandas: "^Cu ni plu dancu?" - "Jes, volonte!"
-
- Denove mi ^guas preni ^siajn manojn - same kiel la miaj
- iometete eluzitaj pro laboro - kaj ^gojas senti ^siajn proksimecon kaj
- varmon, movi^gante kune kun ^si la^u malrapida muziko. Mi rimarkas,
- ke kelkaj poloj ^cirka^u ni ne normale tenas sian partnerinon, sed
- metis siajn brakojn trans ^siajn ^sultrojn, por senti pli senperan
- proksimecon, pli da varmo... Post iom da pripensado mi kura^gas fari
- la samon ^ce Beata kaj rimarkas, ke ^si volonte konsentas. Mi ^guas
- tiun brakumadon... Beda^urinde dum tia dancado ne plu eblas
- interparoli. Mi do ne povas diri al ^si, kiom ^sia proksimeco signifas
- por mi, se mi entute kura^gus fari tion. Nur en la pa^uzetoj inter la
- kantoj tio eblus, sed ^si ja certe mem rimarkis mian feli^cecon...
-
- "Mi nun volas enliti^gi.", diras Beata, kaj mi respondas per
- "Mi anka^u.". Rigardante sur mian horlo^gon, mi rimarkas, ke
- estas jam post la unua. Anta^u ol iri al la elirejo, ^si iras al kelkaj
- poloj por adia^ui ilin. Mi rimarkas, ke anka^u ili ^satas foriri, kaj
- fakte: Fine ni eliras en grupeto de ses personoj. ^Ce mia brusto,
- ventro kaj pelvo postrestas la agrabla sento de ^sia korpo, kvaza^u ni
- ankora^u dancus. Sed mi iomete beda^uras, ke mi nun ne estas sola
- kun ^si; ^si interparolas e^c ne kun mi, sed kun la aliaj, pollingve.
- Sed kiam ni, atinginte nian studentan domon, adia^uas ne nur per la
- vortoj "Bonan nokton!", sed anka^u per bela amba^uflanka rideto,
- mi denove estas ege feli^ca.
-
- Mi enliti^gas. Mi estas maltrankvila, ebria de agrablaj sentoj.
- Torento da pensoj kaj fantazioj trakuras mian cerbon kaj malebligas al
- mi ekdormi. Mi amas Beata, mi amegas ^sin. Sed mi ne diris tion al
- ^si. ^Car mi ^ciukaze estis feli^ca. Nur nun, kiam mi ku^sas ^ci tie
- sola, mi timas, ke nia rilato estas nur efemera. Eble post mia reveno
- al FRG ^cio estos kiel anta^ue. De tempo al tempo ^si ankora^u
- skribos al mi - unue ofte, poste pli kaj pli malofte. ^Si enami^gos al
- polo, edzini^gos... Kaj mi restos sola, a^u trovos nur virinon, kiu ne
- estos komparebla kun ^si. Mi do devas diri al ^si, ke mi amas ^sin,
- ke mi deziregas seriozan amrilaton kun ^si, kvankam tio povas ^sajni
- freneza, pro la distanco. La fantazioj pri enami^go konkreti^gas...
-
- * * *
-
- La venontan matenon mi hazarde renkontas Beata jam survoje al
- la man^gejo. Mia koro bategas rapide.
- "^Cu vi bone dormis?", demandas min Beata.
- "Jes, bonege. Kaj vi?"
- "Anka^u tre bone."
- "Ni ja jam hiera^u multe interparolis", mi diras nervoze,
- "sed mi ^satus ankora^u pli konati^gi kun vi."
- Kun granda ^gojo mi rimarkas, ke Beata respondas al tiu ^ci
- propono per rideto, kiu estas e^c pli varma kaj intima ol kutime.
- "Mi volas konati^gi kun vi, ^car mi trovas vin ege
- simpatia."
- "Mi anka^u trovas vin ege simpatia", ^si diras, kaj ni denove
- ridetas.
- Fine ni atingas la man^gejon, kie ni unue prenas niajn
- man^ga^jojn kaj poste ser^cas lokon.
- "^Cu ni iru al iom pli fora loko?", mi demandas ^sin.
- "Jes, bone!"
-
- Ni sidi^gas, vid-al-vide. Anta^u ol ekman^gi, ni longe ridetas unu
- al la alia. "Estas vera plezuro rigardi vin", mi diras.
- La matenman^go gustas bonege al mi, kvankam la bulkoj estas
- sufi^ce sekaj.
- "^Cu vi poste volas iri al la konversacia kurso a^u al la prelego
- pri la Esperanto-kulturo?", mi demandas Beata.
- "Mi volis iri al la konversacia kurso."
- Mi ^gojas pri la vorto "volis" kaj mem diras mian frazon en
- la preterito: "Kaj mi planis iri al la prelego pri la
- Esperanto-kulturo."
- Ni silentas iomete, ^gis mi aldonas: "Sed mi ne volas disi^gi
- nun de vi."
- "Mi anka^u ne volas disi^gi nun de vi. Ni povas iri kune al la
- prelego pri la Esperanto-kulturo.", ^si proponas.
- "Jes. Sed ni povus iri anka^u al mia ^cambro por plu
- interparoli. Mi pensas, ke Roman kaj Andrzej nun iras al la
- konversacia kurso. Ni do estos solaj..."
- "Bone", diras Beata. "^Cu vi estas jam preta?"
- "Jes", mi respondas. Ni levi^gas, redonas niajn man^gilarojn
- kaj kune eliras el la man^gejo. La matena suno brilas, sed ankora^u
- ne vere varmigis la teron. Grupeto da neesperantistoj preterpasas nin,
- ne sciante pri la ^germinta feli^co, kiu ligas nin du. "^Cu mi
- rajtas?", mi demandas Beata, kaj prenas ^sian manon, dum ni iras
- unu apud la alia. Ridetante ^si suprenrigardas al mi.
-
- Ni alvenas en mia ^cambro kaj konstatas, ke ^gi vere estas
- malplena. Beata eksidas sur mia lito, dum mi alportas se^gon por
- sidi^gi anta^u ^si, vid-al-vide.
- "La programo komenci^gis jam anta^u kvarona horo", mi
- diras, "neniu nin ^genos ^gis tagmezo."
- "Bone!", diras Beata. ^Siaj grandaj brunaj okuloj
- ekspektoplene rigardas min.
- "Beata... mi amas vin!", mi diras, kaj prenas ^siajn molajn
- manojn, kiujn mi palpas, karesas kaj frotas per la miaj.
- "Mi anka^u amas vin... Estas nur unu problemo: la
- distanco."
- "Anka^u mi pensis pri tio, kompreneble. Sed mi pensas, ke ni
- povus klopodi plejeble ofte renkonti^gi en Esperanto-aran^goj. Mi
- volonte invitus vin al mia urbo, a^u povus viziti vin en WrocÝaw a^u
- ^ce viaj gepatroj en Legnica."
- "Jes, anka^u mi volonte invitus vin. Mi kaj mia familio tre
- ^satas gastigi. Sed mi pensas, ke amo trans tia distanco ne povas
- da^uri longe."
- "Eble vi pravas. Sed nenio estas malebla. Ni povus pasigi
- komunan kaj certe feli^can estontecon en FRG."
- "Estas tre grava problemo. En FRG homoj ne amas polojn."
- "Problemoj ofte ne ekzistas. Mi ekzemple ^satas polojn. Kaj ne
- nur mi..."
- Ni ridas. Sed fakte tiuj frazoj ne vere pla^cas al mi.
- "La homo ne vivas sola, sed en la konkreta socio. Tial mi
- havas multe da timoj."
- "Ne estu malgaja. La mondo estas plena de ^gojo. Ni nur ne
- rimarkas ^gin."
- Denove ni ridas, sed ^ci-foje e^c pli melankolie. Mi rimarkas, ke
- mi prefere prenu ^siajn problemojn serioze.
- "Vivi en FRG estus sendignige por mi. Anta^u unu jaro mi estis
- en Okcidenta Berlino. Tie mi rimarkis, ke germanoj ne ^satas polojn.
- Pro la elmigrado, sed anka^u ^car ili pensas, ke ni estas
- maldiligentaj."
- "Jes, mi komprenas vin. Vi ne tute malpravas. Anka^u mi jam
- a^udis multajn anta^uju^gojn de germanoj kontra^u poloj. Ke ili estas
- mallaboremaj, egoismaj, mensogemaj a^u e^c iel insidemaj... Mi ne
- scias precize, mi mem ja ne havas tiujn anta^uju^gojn. Multaj homoj
- pensas, ke Pollando estas malri^ca ne nur pro la politika sistemo. Kaj
- maljunaj germanoj ofte provas pravigi siajn anta^uju^gojn per siaj
- spertoj kun polaj militkaptitoj."
-
- "^Cu vi do konsentas kun mi?", demandas Beata.
- "Parte jes. Mi konsentas pri tio, ke multaj germanoj ne ^satas
- polojn. Ili havas anta^uju^gojn; ili kritikas kelkajn ecojn de la poloj.
- Sed, kion ajn ili kritikas ^ce la poloj - neniun el tiuj ecoj vi havas!
- Ver^sajne multaj germanoj e^c ne rimarkus, ke vi estas polino. Vi ja
- kontentige parolas la germanan, kaj eble e^c iam perfekte. Vi povus
- nomi vin Beate, Beate Brinkmann."
-
- Beata ridetas. Mi ankora^u frotas ^siajn harojn kaj nun
- komencas karesi ^siajn hararon kaj ^sultron.
- Mi da^urigas: "Ekzistas anka^u multaj germanoj, kiuj ^satas
- polojn. Mi ekzemple ^satas ilian afablecon, ilian bonkorecon, iliajn
- gastamon kaj kontaktemon. Ofte mi a^udis de poloj, ekzemple anka^u
- hiera^u ^ci tie, frazojn kiel 'Venu al nia ^cambro!' a^u 'Sidu kun
- ni!'. Poloj ^satas kanti, ridetas ofte, transdonas malgrandajn
- donacetojn... ^Ce ni en okcidento tio estas alia. La homoj estas pli
- fermitaj. ^Car mi ne ^sajnas esti parolema, ili preferas lasi min en
- trankvilo. Precipe dum miaj lernejaj jaroj tio ka^uzis multe da sufero al
- mi - la senton esti mal^satata kaj ignorata...
-
- Beda^urinde multaj homoj ne konas tiujn pozitivajn ecojn de la
- poloj. Plej ofte, ^car ili tute ne havas personajn kontaktojn kun poloj;
- ili ja kutime e^c ne povas interkompreni^gi kun ili. A^u ili estas tiom
- malvarmkoraj, ke ili ne kapablas rimarki kaj ^gui tiujn ecojn.
-
- Sed alia pozitiva eco de la poloj estas pli konata: iliaj religiemo
- kaj fido je Dio. Ver^sajne anka^u vi estas religiema, ^cu ne?"
-
- "Jes. Mi iras ^ciudiman^ce en la pre^gejon."
-
- "Mi pensas, ke vi havas ^ciujn pozitivajn ecojn de la poloj kaj
- neniun el la negativaj. Se vi venos al FRG, vi povas mem kontribui al
- tio, ke la bildo de germanoj pri poloj pliboni^gos. Ekzemple anka^u miaj
- gepatroj ne tiom ^satas polojn. Mia avo e^c ^ciam ripro^cis al ili, ke
- el Silezio, la iama 'Grenejo de Germanio', ili faris 'malri^culejon'.
- Sed mi tute certas, ke miaj gepatroj post konati^go kun vi havos ege
- pozitivan bildon pri vi, same kiel mi trovis vin je la unua vido ege
- simpatia, tiam en la renkonti^go en Ostrava. Pla^cos al ili via
- afableco, la varmo kaj la viv^gojo, kiuj radias el vi. Kaj anka^u vian
- religiemon ili ^satos."
-
- "^Cu vi anka^u estas religiema homo?", demandas min
- Beata.
- "Jes. Mi havis tre religian edukadon. ^Cu mi rakontu al vi
- interesan traviva^jon el mia infana^go?"
-
- "Jes, bone."
-
- "Kiam mi havis kvin jarojn kaj duonon, mi iris kune kun mia
- patrino kaj miaj gefratoj tra la urbo. Estis anta^u Kristnasko, kaj ni
- kune rigardis la montrofenestrojn de ludilvendejo. Tie mi vidis ege
- belan plu^sbesteton: blankan urson. Mallonge anta^ue mia granda frato
- montris al mi en iu libro bildon pri tia besto. Li rakontis, ke tiuj
- blankaj ursoj vivas ^ce la norda poluso, kie estas ^ciam ege
- malvarme. Ilia dika, varma felo protektas ilin kontra^u la malvarmo.
- Kaj nun tie estis tia urso - ne iu bruna kun nur du gamboj, kian havas
- ^ciuj infanoj, sed bela blanka urso kun kvar gamboj, kiu aspektas
- precize kiel tiu en la bildlibro!
- "Panjo, tiun mi volas havi!", mi diris, kvankam mi ne kredis,
- ke tiu deziro reali^gos. Kutime Krist-Infano ja mem elektas la
- donacojn.
- "^Cu la blankan ursidon?"
- "Jes, panjo, tiun mi volas havi."
- "Eble Krist-Infano ja alportos ^gin. Se vi estas ^ciam obeema,
- ^gi eble plenumos vian deziron."
-
- Mallonge poste estis la tago anta^u Kristnasko. "Je la 18a horo
- venos Krist-Infano", diris panjo. "Vi povas iri kun pa^cjo en la
- urbon; mi devas resti hejme." Ni, la kvar knabetoj, do iris kun
- pa^cjo en la urbon. ^Cie ku^sis blanka ne^go. Estis malvarme. Sed ni
- estis bonhumoraj. Kion ni ricevos? Senpacience ni atendis la
- momenton, kiam panjo vokos, ke Krist-Infano venis...
-
- Ni revenis hejmen kaj renkontis panjon. "Mi iras rigardi, ^cu
- Krist-Infano jam venis. Vi restu en la kuirejo!" Post mallonga tempo
- panjo revenis kaj vokis gaje: "Krist-Infano venis!" Tuj kvar knabetoj
- kuris en la lo^g^cambron kaj ser^cis sian donacon. "Tio estas via,
- Manfred!", diris panjo kaj donis al mi paka^jeton, en kiu mi sentis
- ion molan. Etaj manoj forigis la donacpaperon, kaj grandaj infanaj
- okuloj miregis kaj radiis pro ^gojo: La blanka ursido! Mia blanka
- ursido! Ne iu blanka ursido, sed ekzakte tiu el la montrofenestro! Mi
- precize memoras, ke estas ekzakte la sama! Mia blanka ursido!
-
- Sur la kristarbo brilis la kandeloj; sur niaj kristnaskaj teleroj
- ku^sis keksoj, nuksoj, mandarinoj, bombonoj kaj ^cokoladaj figuroj. Ni
- sidis kune, kantis la kristnaskan kanton: Feli^cega vi,
- ^carmoplena vi, / Kristofest', beno por homar'! / Mondo perdi^gis,
- Kristo naski^gis, / ^goju, ^goju ho kristanar'!
-
- Mi karesis la felon de mia ursido, sentis dankon al Krist-Infano,
- la kara Krist-Infano. Sed ne estis la ursido mem, pro kio pleni^gis
- mia koro per ^gojo kaj miro. Pli gravis la konstato, ke grandega
- deziro plenumi^gis. Se oni nur sufi^ce forte deziras ion, Krist-Infano
- a^uskultas kaj plenumas la peton. Mi sentis min bone en tiu ^ci
- mondo, feli^ca, amata de la granda mistero, kiu nin ^cirka^uas...
-
- E^c ne unu jaron poste panjo sciigis al mi ion kruelan:
- "Manfred, vi nun jam estas lernejano. Vi nun devas ekscii unu
- aferon: ^Gis nun vi kredis, ke Krist-Infano alportas la kristnaskajn
- donacojn. Sed tio ne estas ^gusta. Tion faras ni, viaj gepatroj."
- "Mi ne kredas!", mi vokis.
- "Sed tio estas vera. Kaj la Paska Leporo anka^u ne ekzistas.
- La ovojn kaj la nestojn ni ka^sas mem. Kaj anka^u Sankta Nikolao ne
- alportas la telerojn kun la dol^ca^joj. Anka^u tion faras ni."
- "Mi ne kredas, panjo!"
- "Sed tio estas vera. Ne estu malgaja, vi ja plu ricevas la
- donacojn. Mi nur petas vin, ke vi ne pludiras tion al Martin kaj Dirk;
- estas ja tiom bele, se infanoj kredas je tio."
-
- Mi tamen estis malgaja. Ne gravis por mi, ^cu mi plu ricevos la
- donacojn. Mian tutan mondobildon ^si detruis! ^Cio estis mensogo,
- trompo!
-
- Vespere panjo venis kiel ^ciam al nia ^cambro kaj la^utlegis
- pre^gon el verda libreto. "Panjo", mi demandis, "^cu la kara Dio
- ekzistas?"
- "Jes, la kara Dio ekzistas. Ni nur ne povas vidi lin. Sed li vidas
- ^cion."
-
- Mi ne vere kredis al panjo. Mi havis pruvojn, ke ekzistas
- Krist-Infano, la Paska Leporo kaj Sankta Nikolao. Sed ili ne ekzistas,
- almena^u ili ne venas al ni. Sed Dio ekzistas, kvankam mi ne havas
- pruvojn pri lia ekzisto?! Panjo ne estas honesta. Oni ne povas konfidi
- al ^si, kaj anka^u ne al la aliaj plenkreskuloj. Mi devas mem eltrovi,
- kio estas vero kaj kio estas mensogo...
-
- Mi plu iris al la pre^gejo ^ciudiman^ce, ^car mi devis; sed mi ne
- povis vere kredi je Dio. Sur la pre^gejaj benkoj mi enuis kaj utiligis la
- tempon por pripensi. Hejme, en la lito, mi da^urigis la pensadon. ^Cu
- povas esti, ke la plenkreskuloj scias la sencon de la vivo? Ver^sajne ili
- nur ne malka^sas tion al mi. A^u eble nur iu alta esta^jo scias tiun
- sencon. Povas esti, ke ^ciuj aliaj esta^joj estas nur inspirita materio,
- kiun gvidas tiu alta esta^jo. A^u ^cu ili konscias pri la rolo, kiun ili
- ludas? Eble la tuta mondo ekzistas nur por mi, kiu devas akiri
- spertojn por la vivo en alia, estonta mondo...
-
- Multe mi pensis pri tiaj demandoj. Tempoj, en kiuj mi pridubis
- ^cion, alternis kun tempoj, en kiuj mi sentis min kristano. Kelkfoje mi
- kapablis esti devota, vere pia, kiel panjo. Poste, dum mia puberi^go, la
- duboj pliforti^gis. Mi interesi^gis pri ^cio, kio temis pri la senco de la
- vivo. Mi legis pri ekzistencialismo, materialismo, pozitivismo ktp."
-
- "Kaj nun?", demandas Beata.
-
- "Iom post iom mi denove komencis kredi je Dio. De tempo al
- tempo mi iras en pre^gejon, eble ^ciun duan a^u trian semajnon. Sed
- ^sajnas, ke mi nun, ^ci tie, reakiris veran kredon, veran konfidon je
- Dio. Imagu, anta^u ses semajnoj mi vidis knabinon, kiun mi ege ^satis
- je la unua vido. Mi deziregis havi ^sin kiel amikinon. Kaj nun ^sajnas,
- ke tiu grandega deziro plenumi^gis, kvaza^u iu alta esta^jo ela^udis
- mian elkoran peton. Mi sentas min feli^ca, amata de la granda
- mistero, kiu nin ^cirka^uas..."
-
- "Sed estas la problemo..."
- "Mi scias. Sed mi pensas, ke ni bonege harmonias, tiom bone,
- ke ^ciuj problemoj ne gravas. Vi ne povas imagi, kiom vi signifas por
- mi. Neniam mi tiom entuziasme ^satis knabinon. Vi estus mia unua
- amikino."
- "^Cu vere? Sed vi jam havas 22 jarojn..."
- "Mi neniam sentis veran teneron. Tio suferigis min ne nur pro
- la scio, ke amo signifas plezuron, kiun mi do ne havis - pli gravis la
- sento esti malpli aminda ol la aliaj knaboj, valori malpli ol ili..."
-
- Beata pripensas. "Mi amas vin", ^si diras subite, "mi vere
- ege amas vin..."
- Mi reprenas ^siajn manojn, palpas kaj frotas ilin, dum varmigas
- mian koron la plej varma kaj intima rideto, kiun mi iam ajn spertis. Ni
- ekstaras; mi brakumas ^sin, ni karesas kaj kisas unu la alian...
-
- Post iom da tempo Beata demandas min en malgaja tono: "^Cu
- vi vere povas resti nur ^gis ^ja^udo?"
- "Jes. Vi ja scias, ke ekde vendredo mi devos gvidi semajnfinan
- Esperanto-kurson ^ce mia popola altlernejo."
- "Vi multe aktivas por Esperanto, ^cu ne?"
- "Jes. ^Car mi esperas, ke tiu altnivela internacia
- interkompreni^go, kiel ni du nun spertas ^gin, iam fari^gos
- memkomprenebla afero por la tuta homaro..."
-
- * * *
-
- Kaj tiel fini^gas miaj fantazioj, faritaj en la unua nokto en Toru'n.
- Je la oka matene mi konstatas, ke mi tute ne dormis en tiu nokto.
- Jam ofte mi ne povis ekdormi frue, ^car mi estis nervoza, sed
- almena^u je la kvara a^u kvina mi tamen endormi^gis. Sed hodia^u mi
- dum la tuta nokto ku^sis nur sendorme en la lito, maltrankvile sed
- esperoplene pensante pri Beata. Miaj fantazioj fini^gis, kaj mi
- konscias: La realo kutimas esti malpli gaja.
-
- Mi elliti^gas, lavas min, vesti^gas kaj ekiras al la man^gejo.
- Alvenante tie, mi tuj ekvidas Beata - sed beda^urinde ^si sidas kune
- kun tri gepoloj ^ce malgranda tablo, kaj ne plu estas loko por mi. Ni
- iomete ridetas, kaj fine mi ^cirka^urigardas por ser^ci lokon por mi.
- Mi ja preferas elekti lokon ^ce homoj, kun kiuj mi povas bone
- interparoli...
-
- Dum mi ankora^u hezitas, du poloj rigardas al mi, kaj unu diras:
- "Sidi^gu ^ce ni!" Mi eksidas kaj ^gojas pri tiu afableco kaj
- kontaktemo de la poloj. Sed tiu ^gojo iom post iom malaperas, ^car ili
- vigle plu interparolas pole. Kvaza^u mi tute ne ^ceestus. Kaj post
- mallonga tempo ili foriras, ^car ili finis man^gi. Ili lasas min sidi sola,
- vid-al-vide al la muro, tiel, ke mi e^c ne povas vidi Beata sen turni
- min...
-
- La bulkoj gustas malfre^se kaj seke; mi man^gas malrapide.
- Finman^ginte mi vidas, ke Beata ne plu estas en la man^gejo.
- Ver^sajne ^si jam iris al la konversacia kurso. Mi decidas tamen iri
- ne tien, sed al la prelego pri la Esperanto-kulturo, ^car mi ja jam tute
- flue parolas Esperanton.
-
- Tagmeze mi iras al la man^gejo kaj vidas Beata veni renkonte al
- mi. Denove ^si estas kune kun kelkaj poloj, tiel ke ni nur mallonge
- diras "Saluton!". Eble mi neniam trovos okazon por diri al ^si tion,
- kion mi volas, devas diri al ^si...
-
- Post la tagman^go mi decidas utiligi la tagmezan pa^uzon por
- skribi leteron al Beata. Restas preska^u du horoj, ^gis je la tria
- posttagmeze ni ekveturos al la urbocentro por viziti la urbodomon kaj
- la domon de Koperniko. Mi ankora^u iomete sentas ^sian korpon
- anta^u mi, pro la hiera^ua dancado. Mi iras en mian ^cambron kaj
- ekskribas:
-
- Kara Beata,
-
- vi certe jam rimarkis, ke mi estas feli^ca ^ci tie en Toru'n. Ege
- feli^ca e^c. Mi havas sufi^ce da amikaj kontaktoj; mi estas iomete
- nervoza, sed sentas min plena de agrablaj pensoj kaj
- fantazioj...
-
- Iom pli ol unu horon poste mi havas anta^u mi kvarpa^gan
- manuskripton, kiu preska^u kontentigas min. Restas duona horo ^gis
- la tria. Eble tio sufi^cas por skribi la definitivan leteron... Intertempe
- mi sentas min jam iomete malpli gaja. Mi komencas:
-
- Kara Beata,
-
- vi certe rimarkis, ke mi sentas min relative feli^ca ^ci tie. Mi
- havas sufi^ce da amikaj kontaktoj...
-
- De tempo al tempo mi haltas ^ce iu frazo kaj pripensas, ^cu mi
- ^san^gu ^gin. Pro tio mi devas konstati je la tria horo, ke la letero
- estas nur duone preta. Mi iras kune kun la aliaj al la bushaltejo, kaj ni
- enbusi^gas. Mallonge poste mi alvenas en la urbocentro. Mi ofte vidas
- Beata, sed ne scias, kion diri al ^si... Mi neniam lernis vere
- komuniki^gi kun aliaj homoj, ^car mi preska^u ^ciam estis sola.
- Beda^urinde Beata plej ofte estas kune kun aliaj poloj, kaj mi tute ne
- scias, kiel alparoli ^sin tiam...
-
- Vespere mi alvenas iom pli malgaje hejme. Mi legas sur afi^so,
- ke vespera programo konsistos el du videofilmoj: Je la 8a oni montros
- la filmon "Esperanto" kaj je la 10a la filmon "Mefisto". ^Car mi
- vidis la unuan filmon jam en FRG, mi decidas rigardi nur la duan kaj
- utiligi la tempon ^gis tiam por finskribi mian leteron al Beata. Mi
- relegas la jam skribitajn du pa^gojn kaj rimarkas, ke la komenco ne
- plu ^gustas. Mi ne plu sentas Beata anta^u mia brusto kaj fartas iom
- malpli bone... Mi reskribas la tutan leteron:
-
-
- Kara Beata,
vi certe rimarkis, ke mi fartas relative bone ^ci tie en Toru'n. Mi
havas sufi^ce da amikaj kontaktoj; mi estas iomete nervoza, sed
sentas min plena de agrablaj pensoj kaj fantazioj. Sed malanta^u mi
staras kvaza^u glavo de Damoklo la konscio, ke jam balda^u, post mia
reveno al FRG, denove turmentos min malagrabla sento de soleco.
Eble tio estas neevitebla. Tamen, inter ^ciuj timoj kaj esperoj ie
ek^germis en mi la deziro sciigi al vi ^cion pri mi, kio povus esti
interesa a^u grava por vi. Mi volas rakonti al vi, kiel mi pensas pri vi,
kaj da^urigi nian korespondadon jam ^ci tie, por ke vi povu jam nun tuj
reagi al miaj pensoj - iel ajn, kiel vi volas.
Ankora^u bone mi memoras, kiam mi renkontis vin en la unua
vespero de la renkonti^go en Ostrava. Kun plezuro kaj fascino mi
spertis, kun kia varmo vi salutis min: Tuj evidenti^gis, ke temas ne
nur pri iu ekstera ^gentileco, sed pri afableco venanta profunde el via
koro.
Post mia reveno mi sendis leteron al vi. Skribi ^gin ne estis
facile, ^car ^gis tiam ni ankora^u ne multe interparolis. Mi fakte volis
diri per tiu letero nur unu aferon: Ke mi trovas vin ege simpatia kaj
^satus pli konati^gi kun vi. Sed singarde mi ka^sis tion en la
^generala konstato, ke mia trankvileco "kelkfoje malhelpas al mi
vere konati^gi kun homoj, kiujn mi trovas simpatia". Samtempe mi
volis testi vian komprenemon, parolante pri malnova problemo de mi.
Via tre afabla kaj mirige rapida respondo montris, ke vi sukcesis en
tiu testo. Mi jam la^udis la ^carman optimismon, kiu radias el via
letero (kaj ne nur el ^gi!).
Iomete pli ni interkonati^gis hiera^u vespere, kaj tiam frapis mian
atenton la simileco inter niaj interesoj kaj pensmanieroj. Pliforti^gis en
mi la konvinko, ke ni bone harmonias.
Skribinte tion, altrudi^gis en mi la emo rakonti al vi iom pri mi.
Prave vi konstatis, ke mi estas "iomete nekura^ga homo". Jam
multe mi okupi^gis pri la kialoj, kaj mi ser^cis ilin precipe en mia
infana^go.
Tiam senpripensaj eldiroj a^u faroj de mi ofte ka^uzis ^cagrenon
de mia patro, kiu ne malofte perdis la kapablon regi sin mem. Li
insultis, batis... kaj mia infana animo provis eviti tiajn turmentojn per
evitado de tiaj eldiroj a^u faroj. Mi malkura^gi^gis.
Feli^ce mi sufi^ce klare travidas ^cion por ne transpreni la
sintenojn de mia patro. Male, mi iom post iom abomenis ^cian psikan
kaj fizikan perforton kaj vidis pli kaj pli, ke mi e^c mem sufi^ce bone
sukcesas eviti ^cion tian. Mi komprenis, ke eblas solvi konfliktojn ofte
plej bone per afableco, kaj komencis agi la^u tiu konstato.
Tamen mia vivo ne fari^gis vere feli^ca. Eble lige kun tio, ke mi
pli klopodis agi pripense ol fari^gi kura^ga, mi suferis pro soleco kaj
la neplenumita sopiro pri amo de knabino.
Kaj nun en mia vivo aperis vi. Jam nun vi iomete plenigis mian
ofte malgajan kaj malplenan animon per ^gojo kaj optimismo, kaj ju pli
firma estos la rilato inter ni, des pli forta fari^gos tiu pozitiva influo.
Kaj mi esperas, ke anka^u inverse mi povos kontribui al via feli^co.
^Ci tie mi finfine volas fari al vi demandon, kiu eble ^sajnas al vi
freneza: ^Cu vi povus imagi enami^gi al mi?
Kompreneble mi jam multe pensis pri tiu demando kaj la
ver^sajne ^cefa malhelpo: la granda distanco inter FRG kaj Pollando.
Sed el mia vidpunkto ^cio estas ebla... Ni povus klopodi plejeble ofte
partopreni komune en internaciaj Esperanto-aran^goj, povus viziti unu
la alian, kaj (el mia vidpunkto) teorie e^c eblus komuna (kaj certe
feli^ca!) estonteco en FRG...
Se vi ^satus esprimi viajn pensojn pri la finfine sufi^ce klare
formulita esenco de tiu ^ci letero, vi sciu, ke mi plene toleros kaj
akceptos vian reagon ^ciukaze.
Kun amikaj salutoj
via Manfred
Mi finskribas la leteron kaj rimarkas, ke estas ankora^u
sufi^ce frue por iri al la dua filmo. Mi enpo^sigas la leteron kaj iras
al la koncerna salono en alia konstrua^jo. Kun ^gojo mi vidas anka^u
Beata tie. Mi sidi^gas du vicojn malanta^u ^si.
Post la fino de la filmo mi vidas, ke Beata adia^uas kelkajn polojn
kaj iras al la elirejo, kvankam oni anoncis ankora^u plian, malpli longan
filmon pri la urbo Bialistoko. Mi anka^u ekstaras kaj iras al ^si. Kiel
kutime ni ridetas unu al la alia.
"^Cu vi jam iras dormi?", mi demandas ^sin.
"Jes. Mi estas laca."
"Mi anka^u volas iri dormi nun", mi diras, kaj ni eliras kune.
Mi ^gojas esti kune kun ^si. Kune ni iras tra la nokto, sub la stelplena
^cielo. Mi pripensas, ^cu mi eluzu la okazon por esprimi al ^si mian
simpation a^u ^cu mi faru tion kiel planite per mia letero. Mi decidas
preferi la duan eblecon kaj demandas al-^si-nur ion supra^jan: "^Cu
vi vidis amba^u filmojn?"
"Jes. Kaj vi?"
"Mi vidis nur al duan. La filmon 'Esperanto' mi jam vidis en
renkonti^go en FRG. Sed anka^u ^gi estas interesa."
Kaj mi kura^gas aldoni: "Dum vi rigardis tiun filmon, mi skribis
ion por vi."
Mi eligas la leteron el mia po^so kaj donas ^gin al ^si: "Tio
estas por vi!"
"Kio estas tio?", ^si demandas nervoze.
"Estas letero kun kelkaj malfermaj pensoj."
"Aha. Skribi estas pli facile.", ^si diras, kaj mi ^gojas, ke ^si
komprenis min. "Anka^u mi havas donacon por vi", ^si aldonas, kaj
transdonas al mi du bildkartojn pri sia hejmurbo Legnica.
"Dankon... kaj bonan nokton!"
"Bonan nokton!"
* * *
La venontan matenon mi senpacience atendas la revidon kun
Beata. Kaj fakte... mi renkontas ^sin survoje al la man^gejo. ^Sia
rigardo aspektas afable, sed mankas la amba^uflanka rideto, kiu ^gis
nun ^ciam esti^gis, kiam ni ekvidis unu la alian.
"Mi legis vian leteron. Vi ne estas nekura^ga homo!"
Ni ridetas iomete. Post pa^uzeto ^si aldonas: "Tio tre bone
estus ebla, se ne estus unu problemo: Mi jam havas amikon. Li
nomi^gas Krzysztof..."
Ni bezonas iom da tempo por digesti la dirita^jon. Mi atente
a^uskultas Beata: "Sed vi pravas, anka^u mi trovas, ke ni bone
harmonias la^u nia pensmaniero. Mi volas, ke ni restu geamikoj,
geamikoj en la pli vasta senco. Se mi havos problemojn, mi skribos al
vi, se vi havos problemojn, vi skribos al mi..."
Kaj ^si aldonas: "Cetere, mi havas la impreson, ke vi iomete
idealigas mian personon. Mi estas nur ordinara virino."
Mi pripensas kaj fine respondas malgaje: "Por mi vi neniam
estos nur ordinara virino!"
* * *
Kvar tagojn poste mi hejmenveturas. En Pozna'n mi ^san^gas la
trajnon. Post eniro en la ekspresan trajnon "Oriento-Okcidento" mi
denove devas stari en la koridoro - ^ci-foje ne pro tio, ke mi ne
trovis necese a^ceti lokbileton, sed ^car tiuj estis el^cerpitaj ^gis
post kvar semajnoj. Kvankam ni nun staras malpli dense ol dum la
veturo tien, mi ne sentas min pli bone - male, melankolie mi
rememoras, ke okazis ^guste tio, kion mi timis. La sento de feli^co,
kiun mi havis dum la dancado kun Beata en la unua vespero, estas
for; ^cio ^sajnas al mi kiel bela son^go. Kiam mi povos reveni al
Pollando? Ver^sajne nur venontsomere okazos aran^go simila al la
^jus pasinta.
Iomete konsolas min la fakto, ke mi ali^gis anka^u al kvara
unusemajna junulara Esperanto-aran^go, la German-Franca Junulara
Renkonti^go en Majenco. Sed miaj esperoj ne estas grandaj. Alvenas
la konduktorino. "Lokbileto?", ^si demandas. "Nie
ma!", mi respondas, memorante la polan esprimon, per kiu la
virino en la voja^goficejo da^ure klarigis al mi kaj Iwona, kiu helpis min
tie, ke la lokbiletoj estas el^cerpitaj. "Kvin markojn", diras la
konduktorino, kaj mi volonte pagas al ^si tiun etan punmonon, kvankam
mi ne sentas min vere kulpa. ^Ce la limo inter Pollando kaj GDR la
kontrolo povas ^ci-foje okazi en la trajno. GDR-a doganisto eniras kaj
bruske alparolas polon starantan apud mi: "Fori^gu!" Beda^urinde
mi ne povas traduki tion al li en la polan. La doganisto devas krii al li
pli la^ute: "Fori^gu, por ke mi povutrairi!"
Ne nur ni FRG-anoj havas niajn turkojn...
Bon^sance en Berlino sufi^ce da homoj eliras, kaj mi trovas
sidlokon, sur kiu mi pasigas la nokton. Matene mi alvenas hejme kaj
preparas min por la semajnfina Esperanto-kurso. Diman^ce vespere,
post la fino de tiu kurso, mi komencas noti pensojn por mia letero al
Beata, memorante ^siajn lastajn vortojn dum nia adia^uo en Toru'n:
"Skribu al mi!" Sed mi rimarkas, ke mi havas jam malpli por skribi
al ^si ol dum la renkonti^go. Eble ^si povas per aparte ^carma kaj
enhavori^ca respondo igi nian korespondadon e^c pli interesa ol
anta^ue. Sed mi timas, ke ne. Venontsomere mi revidos ^sin...
Tamen, ver^sajne nia amikeco iom post iom mortos.
Feli^ce jam postmorga^u komenci^gos la renkonti^go en
Majenco...
V
-
- "Mi ^satas malgrandajn Esperanto-aran^gojn, se
- partoprenas almena^u unu persono, kiun mi trovas tre simpatia."
- Tiun frazon mi rememoras en la dua vespero de la renkonti^go en
- Majenco. Estas la diskoteka vespero. La muziko ankora^u ne
- komenci^gis. La partoprenantoj staras a^u sidas en la salono; kelkaj
- interparolas. Mi staras ie kaj ^cirka^urigardas, pripensante, ^cu
- ekzistas tia "tre simpatia" persono ^ci tie. Preterpasas min
- Monique. Mi ridetas al ^si. "Saluton!", ^si diras afable, kaj pluiras.
- Mi memoras, kiel en la renkonti^go en Kiev mi sidis kune kun kvar
- a^u kvin sovetianoj. Ni kantis, kaj kelkaj klakis per la manoj. "Ne
- faru tion", diris Nata^sa tiam, "estas pli bele ^gui la kanton sen
- klaki". Eble io simila validas anka^u por ridetoj...
-
- Mi vidas, ke Katharina sidas sola. Mi ridetas anka^u al ^si. ^Si
- vidas min, sed ne reagas. Mi pripensas, ^cu mi eksidu apud ^si. Fine
- Brigitte iras al mi. ^Si alparolas min: "^Cu vi scias, kiam la
- diskoteko komenci^gos?"
- "La^u la programo je la na^ua. Sed ja ofte io malfrui^gas."
- "^Cu anka^u vi studas?"
- "Jes, matematikon, ekde tri jaroj. Kaj vi?"
- "Mi studas arkeologion, en Liono."
- Kaj ^si komencas rakonti pri tiu studfako. Mi ne bone
- a^uskultas, sed rigardas ^sin. ^Siaj okuloj, ^sia bu^so, ^sia nazo,
- ^sia tuta viza^go - ^cio aspektas bele. Mi ridetas iomete. ^Si
- pluparolas; nenion ^si rimarkas. De tempo al tempo mi diras "jes",
- sen vere a^uskulti al ^si. Mi denove ridetas iomete. Neniu reago. ^Sia
- viza^go restas iel senmova, kvankam ^si ankora^u parolas. "^Si
- havas la ^carmon de fi^so", mi pensas. "Estas bele rigardi ^sin,
- sed..."
-
- La muziko komenci^gas. Mi ekdancas. Sola. "Ni poloj preferas
- danci duope", diris Beata. Sed unue ^ci tie ne estas poloj (krom
- Robert, kiu vivas jam delonge en FRG), kaj due ^ci tie ni estas 20
- knaboj, sed e^c ne dek knabinoj. Mi vidas Ute danci anta^u mi. Mi
- rigardas ^sin, ridetas. ^Si rerigardas mirigite. Mi vidas Annegret
- dancante. ^Sia viza^go aspektas, kvaza^u ^si ^satus reciproki
- ridetojn. Mi ridetas al ^si. Kaj vere, io movi^gas en ^sia viza^go...
- sed: ^Si iel grimacas, kvaza^u ^si volus repu^si atakon de mi.
-
- Mi plu ser^cas, kaptas viza^gojn. Mi sentas min altrudi^gema.
- Malestime mi rigardas al Brigitte, la fi^sino. Mi ne vere amas ilin,
- ^ciujn. Post preska^u unu horo da dancado mi laci^gas. Eble pli pro la
- pensado ol pro la dancado. Mi sidi^gas. Sola. Kial ne ^ce la aliaj? Mi
- ne sentas emon interparoli kun ili. Kial ne? ^Cu, ^car mia emo al
- komunikado celas nur kontentigi miajn seksajn bezonojn? ^Cu nur
- espero pri enami^go povas veki en mi la emon alparoli iun? Ankora^u
- iomete mi sidas sola, ^gis fine mi decidas enliti^gi.
-
- * * *
-
- La venontan tagon mi denove sentas min iel malbone. ^Ce la
- vesperman^go mi pripensas, kie mi sidi^gu. Fine mi decidas sidi^gi
- vid-al-vide de Ute. ^Si interparolas kun Derk, nederlandano sidanta
- apud ^si. Anka^u la aliaj partoprenantoj ^ce mia tablo interparolas; mi
- iom suba^uskultas. Ute kaj Derk dum momento silentas, ^gis Ute
- subite alparolas min: "^Cu vi eltenas vian silentadon?", ^si
- demandas min afable, ne ripro^ce.
- "Jes." Kaj post momento mi aldonas: "Mi alkutimi^gis."
- Sed tuj aperas skrupuloj. Kia stulta^jo diri tion. Mi devus diri ion alian:
- "Kelkfoje mi eltenas mian silentadon - nome, kiam en mi estas
- sufi^ce da agrablaj pensoj kaj fantazioj, kiujn mi ^satus evoluigi en
- kvieto. Beda^urinde tiu stato estas tre malofta. Kutime silentado estas
- por mi io suferiga, ^car turmentas min malagrabla sento de
- soleco..."
- Sed mia bu^so restas fermita. Mal^goje mi konstatas, ke estas
- tro malfrue por eldiri ion tian: Ute jam pluparolas kun Derk pri tute
- aliaj aferoj...
-
- Post la vesperman^go restas iom da libera tempo. La nokta
- migrado komenci^gos nur je la na^ua... ^Ce tablo sidas grupeto da
- junaj germanoj, francoj kaj nederlandanoj. Mi sidi^gas ^ce ili. Ili
- interparolas pri politiko. Mi vidas Katharina sidanta inter ili. Uwe venas
- kaj komencas karesi ^siajn ^sultrojn. De malanta^ue. Katharina
- mallonge retrorigardas al li, kaj simple toleras tion. "Ne estas vera
- amo inter ili", mi pensas. "Tian rilaton mi anka^u povus havi."
- Malgaje mi konstatas, ke mi tamen envias ilin.
-
- Mi a^uskultas la diskuton. Ili vigle interparolas pri la rilatoj inter
- FRG kaj GDR. Almena^u ili diskutas en Esperanto. Sed io ne pla^cas
- al mi. Ili ne rimarkas min. Mi mal^satas mian silentadon kaj pensas:
- "Ili ne interparolas, por pli bone kompreni sin reciproke, sed por
- konvinki unu la alian pri sia propra opinio."
-
- "Venu al la enirhalo", vokas unu el la organizantoj. Ni
- kolekti^gas por la nokta migrado. Mi staras inter la aliaj
- partoprenantoj, sen interparoli kun iu. Iu magia, malica forto devigas
- min denove ser^ci viza^gojn por rigardi, rideti al ili. Mi ekvidas
- Annegret, ridetas al ^si. Denove ^si grimacas... Mi ekvidas Petra,
- ridetas anka^u al ^si. "Kial vi ridas?", ^si demandas min subite.
- Mi silentas.
-
- Ni eliras. Jam malheli^gis. Ni iros al ruino de kastelo. Du horojn
- tien, du horojn reen. Mi timas ion. Esti^gas grupetoj. Kelkaj duopoj,
- kelkaj pli grandaj grupetoj. Mi klopodas resti ^ce la pli grandaj,
- suba^uskultante iliajn interparolojn. Kelkfoje anka^u mi diras ion. Ni
- iras tra arbaro; la vojo supreni^gas, kaj fine ni atingas la kastelruinon.
- Iomete ni pa^uzas tie. Kelkaj grimpas sur iujn murojn.
-
- Ni reiras. "Estas tre facile: Iru ^ciam rekte anta^uen, ^gis vi
- estos sur la granda strato, kaj tie vi iros dekstren", diras unu el la
- organizantoj. Survoje denove esti^gas grupetoj; kelkaj iras malpli
- rapide ol la aliaj. Mi denove klopodas resti kun iu pli granda grupeto.
- Sed tiu grupeto disfalas pli kaj pli. Fine ni estas kvinope. "Kvin estas
- malbona nombro, ^car malpara", mi pensas. Kaj fakte, nun anka^u
- Uwe kaj Katharina iras pli rapide; ili disi^gas de ni. Mi decidas resti
- ^ce la aliaj du, ^ce Reinhard kaj Anne, ^car ver^sajne Uwe kaj
- Katharina preferas resti duope. Mi nur ^genus ilin. La deklivo fini^gas;
- la vojo fari^gas ebena. Reinhard kaj Anne interparolas. Mi ne. Mi jam
- sentas min en stato, en kiu mi e^c ne povus diri ion, se mi havus ion
- interesan por rakonti. Ver^sajne ili ne rimarkus, se mi ne plu irus
- kune kun ili. A^u e^c ^gojus pri tio, ^car certe anka^u ili preferus
- esti solaj. Mi iras malpli rapide. Kaj fakte: Ili ne rigardas returnen. Ili
- ne rimarkas, ke mi ne plu iras kune kun ili. A^u ili simple pensas, ke
- mi atendas por iri kun alia grupeto. Sed malanta^u mi estas neniu.
-
- Mi iras sola tra la arbaro, sentante min soleca, mal^satata,
- malkapabla komuniki^gi. Melankolie mi pensas pri la renkonti^go en
- Pollando. Tie regis iu kontaktemo; tie eblis rideti sen senti sin
- altrudi^gema. Mi memoras la frazon de Beata: "La mondo estas
- plena de ^gojo, ni nur ne rimarkas ^gin." Sed mi ne vidas ^gojon.
- ^Cirka^u mi nur malhelo, malpleno kaj silento, krom la mu^getado de
- la vento en la arbosuproj. Mi vidas vojkruci^gon kaj iras maldekstren.
- Neniu rimarkas, ke mi mankas... Post iom da tempo mi vidas benkon
- kaj sidi^gas. Mi sentas la fre^sigan efikon de larmoj dis^smiritaj en la
- viza^go kaj rigardas anta^uen, iomete supren: "Vidu pa^cjo, jen la
- viro, kiun vi deziris..."
FINO