Esperanto lernen mit dem

"Kleinen Prinzen"

Ein Weg zur Verständigung ohne Sprachgrenzen



Die Erzählung vom kleinen Prinzen und die internationale Sprache Esperanto haben eines gemeinsam: Es gibt überall in der Welt Menschen, die sie mögen. "Ich suche Freunde", sagt der kleine Prinz zum Fuchs. Esperanto-Sprecher finden überall in der Welt sehr leicht Freunde. Sie erleben ständig, dass Esperanto eine lebendige und nützliche Sprache ist. Auch wenn die "großen Leute" das nicht glauben...
 


"La Eta Princo" im Internet
 
"Der Kleine Prinz" ist in einer Esperanto-Übersetzung von Pierre Delaire auch im Internet zugänglich, mit all den schönen farbigen Zeichnungen des Autors:

http://esperanto.utopia.com.br/eta/ oder http://www.odaha.com/littleprince.php?f=LaEtaPrinco

Nachfolgend haben wir das Kapitel XXI dieser Übersetzung so aufbereitet, dass du damit Esperanto lernen kannst. Wortbildungssilben sind rot hervorgehoben, auf einige Zusammensetzungen und Endungen wird in blauer Farbe hingewiesen. Du solltest dir zunächst z.B. mit "Esperanto als Ratespaß" erste Kenntnisse der Esperanto-Grammatik verschaffen:

"Ratespaß" - Teil 1  Teil 2 Teil 3  Konversation Lösungen/Sonstiges

Anschließend kannst du das folgende Kapitel durchlesen. Bei Problemen hilft dir eventuell die Übersetzung in Deutsch unter http://www.odaha.com/littleprince.php?f=DerKleinePrinz oder in einer von über 30 weiteren Sprachen unter http://www.geocities.com/Athens/Rhodes/1916/index2.html.

Wiesbaden, im Februar 2002/März 2007
 
Ulrich Matthias             http://www.u-matthias.de
 


Kapitel XXI "In diesem Augenblick erschien der Fuchs..."

En tiu momento aperis la vulpo:

tiu = jener, dieser; vulpo = Fuchs

"Bonan tagon!" diris la vulpo.

 

"Bonan tagon!" ĝentile respondis la eta princo.

ĝentile = höflich

Li turnis, sed nenion vidis.

turni = drehen > turni = sich umdrehen

"Mi estas tie ĉi sub la pomarbo," diris la voĉo...

tie = dort, tie ĉi = hier

"Kiu vi estas?" diris la eta princo. "Vi estas sufiĉe beleta..."

sufiĉe = genug, ziemlich;

bela = schön > beleta = hübsch

"Mi estas vulpo," diris la vulpo.

 

"Venu ludi kun mi," proponis al ĝi la eta princo.

ludi = spielen; proponi = vorschlagen 

"Mi estas tiel malgaja!..."

tiel = so, gaja = fröhlich

"Mi ne povas ludi kun vi," diris la vulpo. "Mi ne estas malsovaĝigita."

 

sovaĝa = wild > malsovaĝigi = zähmen

"Ha, pardonu," diris la eta princo.

 

Sed post pripenso li aldonis:

pripenso = Nachdenken 

"Kion signifas malsovaĝigi?"

kion = was (Akkusativ)

"Vi ne estas de ĉi tie," diris la vulpo. "Kion vi serĉas?"

tie = dort, ĉi tie = hier

"Mi serĉas homojn," diris la eta princo. "Kion signifas malsovaĝigi?"

 

"La homoj," diris la vulpo, "havas pafilojn kaj ĉasas. Kia ĝeno! Ili ankaŭ bredas kokinojn. Tio estas ilia sola intereso. Ĉu vi serĉas kokinojn?"

pafilo = Gewehr;

ĝeno = lästige Sache; bredi = züchten; kokino = Henne, Huhn

"Ne," diris la eta princo. "Mi serĉas amikojn. Kion signifas malsovaĝigi?"

 

"Tio estas tro forgesata afero," diris la vulpo. "Tio signifas krei rilatojn..."

forgesi = vergessen; krei = erzeugen, schaffen; rilato = Beziehung

"Krei rilatojn?"

 

"Kompreneble," diris la vulpo. "Vi ankoraŭ estas por mi nur knabeto tute simila al cent mil knabetoj. Kaj mi ne bezonas vin. Kaj ankaŭ vi ne bezonas min. Mi estas por vi nur vulpo simila al cent mil vulpoj. Sed, se vi malsovaĝigos min, ni bezonos nin reciproke. Vi estos por mi unika en la mondo. Mi estos por vi unika en la mondo."

kompreneble = verständlicherweise, selbstverständlich; knabo = Junge; 

 

 

reciproke = gegenseitig, einander

"Mi ekkomprenas," diris la eta princo. "Mi konas certan floron... mi kredas, ke ĝi malsovaĝigis min..."

certa = eine gewisse, eine bestimmte;

kredi = glauben

"Kredeble," diris la vulpo. Oni vidas sur Tero ĉiajn aferojn..."

kredeble = glaubhaft; ĉiaj = jegliche

"Ho, tio ne estas sur Tero," diris la eta princo.

 

La vulpo ŝajnis tre scivola:

scivola = neugierig

"Ĉu sur alia planedo?" 

 

"Jes."

 

"Ĉu estas ĉasistoj sur tiu planedo?"

ĉasi = jagen > ĉasisto = Jäger

"Ne."

 

"Jen interesa afero! Kaj ĉu estas kokinoj?"

jen = da, voilà, sieh da

"Ne."

 

"Nenio estas perfekta," suspiris la vulpo.

suspiri = seufzen

Sed ĝi revenis al sia ideo:

 

"Mia vivo estas monotona. Mi ĉasas kokinojn kaj homoj ĉasas min. Ĉiuj kokinoj similas unu al la alia, kaj ĉiuj homoj ankaŭ. Do mi iom enuas. Sed, se vi malsovaĝigos min, mia vivo estos kvazaŭ suna. Mi konos sonon de paŝoj, kiuj distingas de ĉiuj aliaj. La aliaj paŝoj forpelas min en grundon. Viaj vokos min kiel muziko por iri el mia ternesto.

do = also; enui = sich langweilen; 

 

 

 

paŝo = Schritt; distingi = unterscheiden; forpeli = vertreiben

Kaj rigardu! Ĉu vi vidas tie tritikajn kampojn? Mi ne manĝas panon. Tritiko estas por mi senutila. Tritikaj kampoj memorigas min pri nenio. Kaj tio estas malgaja! Sed vi havas orajn harojn. Estos mirinde post kiam vi malsovaĝigos min! Ora tritiko memorigos min pri vi. Kaj mi amos la susuron de vento en tritiko..."

tritiko = Weizen; 

 

 

ora = golden; mirinde = wunderbar; 

 

susuri = rauschen; vento = Wind

La vulpo eksilentis kaj longe rigardis la etan princon:

eksilenti = anfangen zu schweigen

"Mi petas... malsovaĝigu min!" ĝi diris.

peti = bitten

"Volonte!" respondis la eta princo, "sed mi ne havas multe da tempo. Mi devas trovi amikojn kaj lerni multajn aferojn."

volonte = gern

"Oni konas nur tion, kion oni malsovaĝigis," diris la vulpo. "La homoj ne plu havas tempon por ion ajn koni. Ili aĉetas tute pretajn objektojn ĉe vendistoj. Sed, ĉar amikvendistoj ne ekzistas, homoj ne plu havas amikojn. Se vi volas amikon, malsovaĝigu min!"

io ajn = irgendetwas;

 

vendi = verkaufen

"Kion necesas fari?" demandis la eta princo.

necesi = nötig sein; fari = machen

"Necesas esti tre pacienca," respondis la vulpo.

necesas = es ist nötig; pacienca = geduldig

"Unue vi sidu iom malproksime de mi, tiel, sur la herbo. Mi rigardos vin oblikve, sed vi nenion diros. Paroloj estas fonto de miskomprenoj. Sed ĉiutage vi povos sidi iomete pli proksime..."

sidi = sich setzen; 
oblikva = schief; 
fonto = Quelle; 
iomete = ein bisschen

La sekvan tagon la eta princo revenis.

sekvi = folgen

"Prefere vi revenu ĉiam je la sama horo," diris la vulpo. "Se vi venos ekzemple je la kvara posttagmeze, mi komencos esti feliĉa ekde la tria. Ju pli antaŭen pasos la tempo, des pli feliĉa mi sentos min. Jam je la kvara mi estos tremetanta kaj maltrankvila; mi malkovros la valoron de la feliĉo! Sed, se vi venos iam ajn, mi neniam scios por kiu horo prepari mian koron al feliĉo...

je la kvara [horo] posttagmeze = um vier Uhr nachmittags;

feliĉa = glücklich; ju ... des = je ... desto; 

 

tremi = zittern; trankvila = ruhig; 
kovri = bedecken; valoro = Wert; 
iam ajn = irgendwann

Ritoj necesas..."

rito = Brauch

"Kio estas rito?" diris la eta princo.

 

"Tio ankaŭ estas tro forgesita afero," diris la vulpo, "Tio, kio distingas unu tagon de la aliaj. Miaj ĉasistoj ankaŭ respektas riton. Ĉiun jaŭdon ili dancas kun knabinoj en la vilaĝo. Tial ĵaŭdo estas mirinda tago! Mi iras promeni ĝis la vitejo. Se la ĉasistoj dancus iam ajn, la tagoj estus ĉiuj similaj, kaj mi neniam havus feriojn."

 

 

 

tial = deshalb; mirinda = wunderbar;

vitejo = Weinberg;

neniam = nie

Tial la eta princo malsovaĝigis la vulpon. Sed alproksimis la horo de la foriro:

 

foriri = weggehen

"Ho," diris la vulpo... "Mi ploros."

plori = weinen

"Estas via kulpo," diris la eta princo, "mi ne deziris por vi malbonon, sed vi volis, ke mi malsovaĝigu vin..."

kulpo = Schuld

"Certe," diris la vulpo.

 

"Sed vi ploros!" diris la eta princo.

 

"Certe," diris la vulpo.

 

"Do, vi gajnis nenion!"

gajni = gewinnen

"Mi gajnis ion," diris la vulpo, "pro la koloro de la tritiko." Kaj ĝi aldonis: "Iru revidi la rozojn! Vi komprenos, ke la via estas unika en la mondo. Revenu por adiaŭi, kaj mi donacos al vi sekreton."

 

 

 

donaci = schenken

La eta princo iris revidi la rozojn:

 

"Vi tute ne similas mian rozon, vi ankoraŭ estas nenio," li diris al ili. "Neniu vin malsovaĝigis, kaj vi neniun malsovaĝigis. Vi estas kiel estis mia vulpo. Ĝi estis nur vulpo simila al cent mil aliaj. Sed ĝi faris mia amiko kaj ĝi nun estas unika en la mondo."

 

 

 

fari = werden

Kaj la rozoj estis tute konsternitaj.

konsterni = bestürzen, betroffen machen

"Vi estas belaj sed malplenaj," li daŭrigis. "Oni ne povas morti por vi. Kompreneble, ordinara pasanto kredus, ke mia propra rozo similas vin. Sed ĝi sola pli gravas ol vi ĉiuj, ĉar ĝi estas tiu, kiun mi akvumis.

plena = voll; drigi = fortfahren; 
pasi = vorübergehen; 

 

gravi = wichtig sein;  akvumi = bewässern

Ĉar ĝi estas tiu, kiun mi metis sub la kloŝon. Ĉar ĝi estas tiu, kiun mi ŝirmis per la ventŝirmilo. Ĉar ĝi estas tiu, kies raŭpojn mi mortigis (escepte de du aŭ tri farontaj papilioj). Ĉar ĝi estas tiu, kiun mi aŭskultadis, kiam ĝi plendadis aŭ fanfaronadis, aŭ eĉ, iafoje, kiam ĝi silentis. Ĉar ĝi estas mia rozo!"

kloŝo = Glocke, [Glas-]Sturz; 
 
 

 

plendi = sich beschweren, fanfaroni = prahlen

Kaj li revenis al la vulpo:

 

"Adiaŭ," li diris....

 

"Adiaŭ," diris la vulpo. "Jen mia sekreto. Ĝi estas tre simpla: oni bone vidas nur per sia koro. La esenco estas nevidebla per okuloj."

 

esenca = wesentlich

"La esenco estas nevidebla per okuloj," ripetis la eta princo por memori.

 

"La homoj forgesis ĉi tiun veron," diris la vulpo. "Sed vi ne forgesu ĝin. Vi faras por ĉiam respondeca por tio, kion vi malsovaĝigis. Vi estas respondeca por via rozo..."

vera = wahr; 
ĉiam = immer; 
respondeca = verantwortlich

"Mi estas respondeca por mia rozo..." ripetis la eta princo por memori.