Esperanta eldono - Deutsche Version (html) - English edition (html) - português (pdf) - français (html)
 

Hristianstvo i esperanto - Христианство и эсперанто

Kristanismo kaj Esperanto

30.05.2003 / 30.09.2005


En decembro 2002 aperis cxe la esperanta eldonejo "Sezonoj" en Kaliningrad rusa traduko de la libro "Esperanto - la nova latino de la Eklezio". Gxia titolo estas "Hristianstvo i Esperanto" ("Kristanismo kaj Esperanto").

La kompleta teksto de la libro estas legebla cxi tie (alklaku la titolpagxon):

http://www.esperanto.org/Ondo/Rusa/Um00.htm


 
 

Estis aldonita antauxparolo de la auxtoro kaj speciala aldona cxapitro "Esperanto kaj la ortodoksa eklezio" fare de pastro Adolf Burkhardt.

La esperantlingvajn manuskriptojn de tiu cxi antauxparolo kaj de la aldona cxapitro vi trovas cxi-sube.


Antauxparolo al la rusa eldono

En okcidenta Euxropo, oni rigardas la latinan lingvon ofte kvazaux gepatran lingvon de la Eklezio. Precipe katolikoj emfazas, ke tiu lingvo ankoraux hodiaux estas gravega helpilo por la unueco de la kristanoj. Ankoraux en februaro 2002 Papo Johano Paulo II nomis la uzon de la latina "nepra kondicxo por gxusta rilato inter moderneco kaj antikveco kaj por dialogo inter la kulturoj" (Piednoto: Pope Pushes for Wider Use of Latin, ETWN News Brief, 22.02.2002.)

Sed restas la kontrauxdiro, ke unuflanke la latina lingvo dauxre restas la "oficiala lingvo" de la Katolika Eklezio, dum aliflanke hodiaux ecx inter pastroj kaj episkopoj malmultaj scias paroli gxin. Inspirite de tiu cxi kontrauxdiro, sed ankaux de la abunda agado de kristanaj esperantistoj, aperis en 1999 la germanlingva libro "Esperanto - la nova latino de la Eklezio" (piednoto: "Esperanto - das neue Latein der Kirche, Meßkirch). Kiel ajn tiu cxi titolo neglektas la fakton, ke por la diversaj kristanaj konfesioj la latina lingvo havas tre malsaman gravecon, gxi vekis atenton kaj helpis, ke tiu germanlingva libro disvastigxis en 10.000 ekzempleroj.

Du jarojn poste aperis gxia reviziita kaj ampleksigita esperantlingva eldono (piednoto: Esperanto - la nova latino de la Eklezio, Antwerpen 2001), verkita laux peto de kristanaj esperantistoj el diversaj landoj, kiuj deziris traduki gxin al sia nacia lingvo, ekzemple al la angla, en kiu la libro efektive publikigxis en junio 2002. (piednoto: Esperanto - The New Latin for the Church and for Ecumenism, Antwerpen).

Kiam mi eksciis, ke pastro de la Rusortodoksa Eklezio tradukis la kompletan libron el Esperanto al la rusa, mi surprizigxis kaj tuj sentis skrupulojn pro tio, ke gxi estis verkita tro el katolika vidpunkto. Cxu por ortodoksa leganto ekzemple la fakto, ke Papo Johano Pauxlo II jam montris diversmaniere ian agnoskon de Esperanto, povas havi ian signifon? Certe la plej grava diferenco inter la Ortodoksa kaj la Katolika Eklezio ja trovigxas gxuste en tio, ke nur la katolikoj rekonas la auxtoritaton de la Papo.

Tamen gxuste la diversaj atingajxoj de la Katolika Esperanto-Movado povas esti instigo por ortodoksanoj. Ili montras, ke organizita movado de esperantistaj fideluloj (por la traduko: fideluloj = "religiaj kredantoj", ne "fidelaj esperantistoj") povas instigi la ekleziajn auxtoritatojn preni Esperanton serioze kaj aprezi la kontribuon de tiu cxi lingvo al komprenigxo, egalrajteco kaj justeco.

En mia lando, en Germanio, la ortodoksa kredo dauxre estas rigardata kiel io fremda kaj mistera. Kulpas pri tio ankaux la lingvaj baroj. Oni ligas la ortodoksan kredon kun ne tiel populara lingvo, la rusa, aux gxia antauxulo, la praslava lingvo. Pli viglaj, amikaj kontaktoj inter anoj de diversaj kristanaj konfesioj povas helpi, ke ni kristanoj rigardu nin unuavice kiel anojn de unu Eklezio. Gxuste inter la ortodoksa kaj la katolika kredo la simileco estas granda - ecx tiugrade, ke la Katolika Eklezio tradicie rekonas la sakramentojn de la Ortodoksa.

Kvankam jam en la komenco de la Esperanta movado la rusa popolo - kaj tiamaniere ankaux ortodoksaj kristanoj - cxiam ludis tre gravan rolon en gxi, bedauxrinde neniam ekzistis iu vere forta ortodoksa Esperanto-movado, nek ia abunda, longtempa agado de ortodoksuloj kadre de Kristana Esperantista Ligo Internacia (KELI). Certe kulpas pri tio ankaux la fakto, ke - dum en okcidentaj landoj kristanaj esperantistoj devis interrompi sian agadon nur foje por kelkaj jaroj pro militoj aux fasxismo - la rusaj kristanaj esperantistoj renkontis malfacilajxojn preskaux dum la tuta historio de Sovetunio.

Estas gxojige, ke en la lastaj jaroj de la dua jarmilo pli kaj pli da rusaj kristanoj komencis viziti kristanajn Esperanto-arangxojn. Danke al la amikeco inter germana katolika pastro, Bernhard Eichkorn, kaj pastro de la rus-ortodoksa Eklezio estigxis tiu cxi traduko. Mi kore dankas al ili du, sed ankaux al pastro Adolf Burkhardt, multjara prezidanto de KELI, kiu verkis la cxapitron "Esperanto kaj la Ortodoksa Eklezio", al la redaktoro kaj eldonisto Aleksander Korzhenkov, al Igor Simonov, kiu proponis la titolon de tiu cxi libro, al ...

Mi esperas, ke tiu cxi libro helpas al la disvastigo de Esperanto inter ortodoksaj kristanoj kaj tiamaniere al la amika dialogo inter cxiuj kristanaj konfesioj. Estus bele, se kiel eble plej multaj homoj formus al si opinion pri tio, cxu eble Esperanto, pli ol la latina aux la praslava lingvo, tauxgas por doni vere al cxiuj kristanoj la senton de unueco.

Wiesbaden (Germanio), en majo 2002 - Ulrich Matthias


Esperanto kaj ortodoksa eklezio

En 1887, la unua brosxuro pri Esperanto aperis en la rusa regno en kvar lingvoj, kies unua estis la rusa. Tute nature, la plimulto el la unuaj adeptoj estis ruslandanoj, inter ili certe multaj ortodoksaj kristanoj. En 1895, "La Esperantisto", kiu estis la unua revuo por la anoj de la nova lingvo, havis en Ruslando tri kvaronojn de siaj legantoj. Pri ia organizita aktiveco en ligo kun la ortodoksa eklezio ne estas informoj. Des pli elstaras kelkaj personoj.

La ruso Ivan Genadievicx Sxirjaev, pseuxdonime Ivan Malfelicxulo, naskigxis je la 11a de aprilo 1877 en Vereteja, gub. Jaroslavl, kaj mortis je la 23a de oktobro 1933. Unue li estis instruisto, de 1904 ortodoksa vilagxa pastro en Vologda. Post lia morto, pastro K. M. Kolobasxkin okazigis diservojn en Esperanto je lia memoro, en la pregxejo de Lomigory, je la 6a kaj 11a de novembro kaj je la 1a de decembro. En 1895, Sxirjaev lernis Esperanton kaj dum sia tuta vivo seninterrompe uzis gxin. Li partoprenis la literaturajn konkursojn de SFPE (Societo Franca por la Propagando de Esperanto), "La Ondo de Esperanto" (organo de la Ruslandaj esperantistoj), La Internaciaj Floraj Ludoj (organizataj de katalunaj esperantistoj, lau modelo de kataluna poezia konkurso) kaj aliaj. Li kunlaboris al "L´Espérantiste" (organo de francaj esperantistoj), "Lingvo Internacia" (posteulo de la supre nomita "La Esperantisto"), "La Ondo de Esperanto" (Ruslanda), "Kataluna Esperantisto", "Literatura Mondo" (de Kalocsay kaj J. Baghy en Budapest) kaj aliaj. Li originale verkis i.a. Sep Rakontoj (1906), La ciganino (1907, en brajla preso), Tra la loko ensorcxita (1913), Forta Impreso (1914), Peko de Kain (1933).

Gravaj tradukoj restis en manuskripto: Fratoj Karamazov (Dostojevskij), Milito kaj Paco (L. Tolstoj), La Dia Liturgio (S-ta Johano Krizostomo, "S. Johano Orbusxulo"; alia versio de S. Prudho nun aperis en ADORU; estus interese kompari kun la manuskripto, kiu eble konservighis en Vieno). Gxis 1930 li kompilis 2092 alfabete ordigitajn tekstojn sub titolo "Esperanto-Enciklopedio". Tio farighis la kerno de la posta "Enciklopedio de Esperanto". En du imponaj volumoj gxi aperis en 1933 cxe Literatura Mondo en Budapest. Unuvoluman represon, sen la bild-parto, aperigis Hungara Esperanto-Asocio en 1986. Titol-pagxe, Sxirjaev honore estas nomata "iniciatinto-cxefredaktoro".

Alia ruso, siberiano Inocento Serisxev naskigxis je la 15a de auxgusto 1883 en Kudara. De 1907 gxis 1917 li laboris kiel ortodoksa pastro en Siberio. Multe li okupis sin pri popol-eduko. Dum la cara regximo li sidis en malliberejo pro politika akuzo. Sovetion li forlasis "pro rugxa despotismo kaj arbitro" kaj iris al Japanio por tri jaroj, kie li esploris la japanan eduk-sistemon. Poste li ekloghis en Sidney, Auxstralio. Esperanton li lernis en 1910 kaj farigxis unu el la pioniroj en Siberio. En la sama jaro, kun sia fratino Varvara, li faris rondvojagxon tra 13 landoj de Euxropo per Esperanto kaj cxie propagandis la lingvon. Li aperigis 250-pagxan libron pri Siberio (1914) kaj du volumojn po centpagxajn de revuo "Oriento" en Hxarbin.

Plurajn altajn funkciojn en la Esperanto-movado havis la rusa ortodoksa episkopo Gabriele en Cxuguev. Li naskigxis kiel Mikaelo Kiperman en 1891 kaj estis esperantisto de 1909. En 1912 li faris per-Esperantan vojgxon tra Germanujo, Francujo, Hispanujo, Italujo kaj Auxstrio. De 1910 gxis 1914 li servis kiel sekretario de la Esperanto-grupo en Kiev. Li estis konsulo de UEA kaj organizis la Duan Tutruslandan Esperanto-Kongreson 1913.

Unuopaj pastroj aktivis diversloke, sed evidente ankaux tie sen krei organizon. En 1922, János Kozma en Nyircsászári, Hungario, eldonis gazeton "Katolika Revuo", kun subtitolo "pri religiaj, kulturaj kaj literaturaj aferoj." De januaro gxis oktobro aperis kvin kajeroj. Erare la revuo eniris la bibliotekan katalogon de Aalen en la rubriko "rom-katolika". Sed montrigxis, ke temis pri "greko-katolika, kun roma rito". Denove, la posta sorto restas nekonata.

Sandgren en sia "Katalogo de Religia Literaturo" mencias la subtenon al Esperanto de la cipra prezidento, cxefepiskopo Makarios, grandan kurson en hungara ortodoksa pastra seminario, same en rumanaj, kaj legadon de la evangelio en Esperanto dum grandaj pasko-diservoj en Rumanio, Usono kaj alie. Sed pri tio necesas esplori pli detale, por trovi dokumentojn.

En 1963 okaze de la Universala Kongreso en Sofia, ortodoksa pastro Dimitar Andreev, KELI-ano, predikis en Esperanto en la katedralo Aleksandr Nevski. Evangelia Diservo okazis en la Centra Metodista Pregxejo, kun prediko de Adolf Burkhardt. Malgraux la bonaj personaj rilatoj, komuna arangxo tiutempe estis neimagebla kaj neebla.

En Finnlando, de 1970 gxis 1972 aperis 10 numeroj de "Unu Sankta Katolika Apostola Eklezio (ortodoksa kristanismo)", multobligita bulteno. Redaktis kaj eldonis Matti Saveljew. En la Germana Esperanto-Biblioteko en Aalen trovigxas plena kolekto.

En la Kristana Esperantista Jarlibro de 1975, inter la 25 bulgaraj KELI-anoj, 9 estis ortodoksaj pastroj (krome, unu kongregacia = reformita pastoro, kaj la prezidanto = episkopo de la kongregacia eklezio, kiu poste multajn jarojn suferis en karcero). Aparte aktiva estis arkimandrito Nikolai Kacarski. Kun li, en kongresa ekskurso, Adolf Burkhardt vizitis la konfiskitan klostron Rila; dum la oficiala cxicxeronino lauxdis la altan signifon de la monahxejo por la bulgara lingvo kaj la bulgara kulturo entute, la arkimandrito flustris al li "tion ili sxtelis de ni!" - kompreneble cxion en Esperanto. Lia nomo estas ankau en la Adresaro de KELI 1997, kun du aliaj pastroj kaj la vidvino de Zjapkov, la menciita eklezia prezidanto. Pri ilia nuna situacio mankas informoj.

En 1978, en la Universala Kongreso de Esperanto, okazis ekumena Diservo en la ortodoksa katedralo de Varna. La liturgion komencis metropolito Johano en praslava lingvo, tamen la tekston el genezo 11 cxantis arkimandrito Kacarski en Esperanto. Predikis Adolf Burkhardt. La euxkaristian liturgion nur por rom-katolikoj celebris la tiama IKUE-prezidanto Ceslaw Biedulski. Ortodoksaj pastroj kiuj bone parolis Esperanton, sidis sur la podio dum la fakaj kunsidoj de IKUE kaj KELI, tiel arangxitaj ke la tuto fakte rolis kiel ekumena kongreso kaj ankau ricevis vican numeron.

En 1988, kadre de la KELI-kongreso en Jyväskylä, la estro de la ortodoksa eklezio de Finnlando, cxefepiskopo Johano, prelegis (svede, kun bona interpreto al Esperanto) pri sia eklezio. Bloke la kongreso partoprenis poste la vespron en la ortodoksa pregxejo de Jyväskylä, kun posta muzikado en la pregxeja gxardeno.

En 1995, Larisa Kuzmenko eldonis bultenon "Ortodoksa Heroldo" en sia urbo Nijxnij Tagil, Sverdlovkaja obl. Cxu sekvis aliaj numeroj, ne estas sciate; detaloj mankas. En 1997, Larisa Kuzmenko cxeestis la Duan Euxropan Ekumenan Kunvenon en Graz kaj tie kunlaboris (versxajne ne la sola ortodoksa membro en nia 42-persona teamo; inter la rumanoj certe unu au du estis ortodoksaj) cxe la stando de la ekumena labor-grupo.

En 1999 en Gliwice, la Ekumenan Kongreson salutis la prezidanto de nove formita Esperanto-asocio TOLE, Tutmonda Ortodoksa Ligo Esperantista, bulgaro d-ro Bojxidar Torov (?) el Bulgario. Li parolis pri preparata kongreso en majo 2000. Chu tiu okazis au ne, neniu el ni scias. Poste ne plu venis informoj pri TOLE, ekzemple pri tio, kiel reagis niaj KELI-anoj ortodoksaj - cxu ili alighis?

Pastro Serhij Prudko celebris la Dian Liturgion de S-ta Krizostomo, asistate de malgranda kant-grupo el sia hejma parohxo en Kiev. Kuncelebris la cxeestantaj pastroj de IKUE. La aliaj kongresanoj silente partoprenis la Diservon.

Dum la faka kunsido de KELI en Zagreb 2001, kun IKUE kiel gasto, unu cxeestanto levis la demandon, kial ne estas ortodoksa ekvivalento de IKUE kaj KELI. Adolf Burkhardt respondis, ne havante informon pri la vivo aux morto de TOLE, ke lau li ne estas rekomendinde fondi novajn asociojn (metodista, baptista, adventista, luterana, ortodoksa k.s.), se tiuj antauxvideble nur vegetos pro manko de membroj, sed ke prefere oni kunlaboru kadre de KELI kiel sekcio, utiligante la jam ekzistantan organizon. Nenio malhelpas, ke formigxu tiaj internaj strukturoj, dum, kontraste, apartaj novaj grupoj riskas havi efemeran kaj malfortan vivon kaj tiamaniere malutili al la reputacio de nia lingvo, - se kreigxas nur ruinoj neniam kompletigotaj.

Tia aligxo al KELI rekomendigxas pro la jam ekzistanta granda diverseco de KELI laux konfesia konsisto kaj pro la sxanco krei kontaktojn al aliaj. Sperto montras, ke izoluloj nur malofte persistas. La jarlibro de UEA liveras cxiujn bezonatajn adresojn. Landaj sekcioj kaj reprezentantoj estas multnombraj.

Centra adreso de KELI estas la sekretario, s-ino Els van Dijk-Kuperus, Koningsmantel 4, NL-2403 HZ Alphen a/d Rijn, Nederlando.